8
Kiam la pli juna filo
de Andersen vekighis en sia lito, la duone brulinta
termitbombo jam kauteris profundajhon en la
infanchambra angulo kaj daurigis sian trairon
malsupren, tra la intera plafono. En la chambro
shvebis blanka fumo, kiu kauzis tusegadon kaj
okulfrotadon de la knabo tuj post lia vekigho.
Tuj kiam Marek plene
konsciighis, liaj vizaghaj muskoloj strechighis. La
jhusa endorma infanece milda kaj aminda vizagho
rigidighis kaj ricevis koleran kaj kramfan mienon.
Tiel estis chiufoje. Marek mem sciis nenion pri la
shanghigho, li nur sentis chiufoje, vekighinte el
siaj packarakteraj songhoj, neklarigeblan
malbonhumoron. Tio krueligis kaj chikanigis ech tiam,
kiam en liaj intencoj mankis malbono. Tiel farighis
chikanemo iom post iom la karaktera trajto che la pli
juna filo de Andersen.
La gepatroj rimarkis
perturbojn en la nervosistemo de la knabo baldau post
lia bebeco, sed ne sciis, kion entrepreni. Ne povis
temi pri vizito al psikiatro: kiel poste elteni
neprajn senfinajn onidirojn, ke ili havas hejme
frenezan infanon? Certe per tempopaso tio chesos, ghi
elkreskos.
La pli agha frato
Antal estis jam eldormighinta. Li sidis en la lito,
la genuoj en la kovrilo, ne deturnante la okulojn li
strabis en la chambroangulon kaj shancelis sin
malrapide antauen-malantauen. Liaj okuloj brilis en
duonlumo blue. La fratan vizaghon lumis iu interna
kontento. Marek eksentis iom da hororo, sed tio estis
dolcha timego, tio plachis al li, pro tio kuris tiel
dolchaj ghuotremoj lau la dorso malsupren.
"Nun oni vin
punos!" li auguris komence al la frato.
Sed tiu restis
indiferenta. Ne estis evidente, chu li audis vochon
de la malgranda frato au ne. La sorcha vizio en la
chambra angulo kaptis lin plene. Tie brulis kun
ekscitiga siblado enigma fajro, kashanta en si ion
supernaturan. Marek rigardis ankorau iom, tusis
denove, vigle elighis el la lito trans ties pli fora
rando de la fajro, kaj forkuris. Li sciis precize,
kion chi-okaze entrepreni estas plej saghe.
Antal ne reagis pri la
foriro de la frato.
Inter la unuopaj
membroj de la familio de Andersen regis iom strangaj
rilatoj.
Antal estis de sia
naskigho filo de la patro. La unua naskito devis
farighi lau la patra opinio eminenta sciencisto, jam
en la junagho fama matematikisto au fizikisto. Ankau
kemiisto povis esti priparolita, sed neniu pli
sociscienca. La patro Elmer sciis firmege, kiuj fakoj
estas perspektivaj en la rapidege teknikighanta
mondo. Kiu do ankorau scias, se ne li! Li ege
bedauris en si mem, ke en la juneco li supertaksis
sportistan karieron kaj neglektis lernadon.
Vere, en sporto li
tion kaj alian skiris, en dekatlono li atingis
apartenon al reprezenta teamo kaj ech kvarfoje
partoprenis ankau interlandajn konkurojn. Sed chu
evidentighis la premisoj pli malaltaj ol la atenditaj
au estas la sportista steloflugo ghenerale tro
mallonga por konstrui sur ghi pli persistan
estontecon — Elmer surterighis fine sur modesta
vojo de korpkultura instruisto. Sed kapon li havis
bonan, taugan ankau por scienca doktoreco.
Poste li atribuis tion
chefe al la damno de sia deveno. Elmer Andersen
naskighis en malgranda kaj malvigla urbeto,
malproksima de montoj, riveroj kaj chefaj vojoj. Pri
scienco okupighis tie neniu. La plej granda industria
entrepreno estis loka segejo, tiun sekvis
limonadfarejo. Ankau sian dummilitan junecon pasigis
Elmer en la gepatra domo. De la antaumilita tempo
tion diferencigis nur pankartoj kaj la somera kampara
labordevigo. Sed ankau la lasta okazis plie pro
interesoj de la familia vintra nutrajhostoko. En tiuj
jaroj la estanta tempo ne tushis la urbeton ech per
milita tragiko. Mortosciigojn Elmer per siaj okuloj
ne vidis, en la familio ili ne havis virojn, taugajn
por militservo.
Kiam la milito
finighis, la urboj estis ruinigitaj. Oni komencis
ilin restarigi — komence iom post iom, tiam pli kaj
pli urghe. Tiam ankau Elmer sentis subite, ke li ne
plu povas resti hejme. Dirinte al la gepatroj, ke li
iros por fari el si la homon, li kunprenis fibran
kofron kun du paroj da zorge flikita korptolajho kaj
jam tre malvastan lernejan kostumon kaj iris.
Enveninte la urbon, li
iris al la pordego de la plej granda mashinfabriko.
Tie oni bezonis homojn kiel li. La fabriko funkciis
chefe nur per fortoj de preskau infanaghaj knaboj kaj
virinoj, tie trovis lokon ankau Elmer, kiu scipovis
fari ankorau nenion.
Per sia fervoro kaj
lernemo li havis shancojn farighi finfine bona
specialisto. Bedaurinde jhus depreninte sian
militistau uniformon, organizantoj de sporto
malkovris baldau naturajn premisojn de Elmer. Oni
sorchis antau liaj okuloj brilan kaj rapidan karieron
— tio shajnis al li la efektiva, per mil shancoj
shargita samtempeco, kiun kapti li veturis en la
urbon.
Kun malfruigho li
provis post rifuzo de aktiva sporto ankorau fari
tion, kio estis nefarita. Estante jam familiestro, li
eklernis krom laboro en universitato, ech finis tiun,
sed nun jam kun multe pli modesta kvalifiko de
ekonomiisto. La neefektivighintan revon, altan mondon
de la scienco, respektindajn internaciajn simpoziojn
kaj eble ech surhorizonte miraghantan probablecon de
Nobel-premio oni transponis al la unuenaskito, kiu
devis akiri la neakiritajhon. La patro per siaj
amaraj spertoj jam scipovas deteni lian turnighon al
senperspektivaj sakstratoj.
Jam ekde la unuaj
lernojaroj la patro devigis Antal okupi aldonajn
lecionojn pri matematiko, per tio ghustatempe kreante
premisojn por sciencista kariero. Tiamaniere oni tuj
faris tiun lernajhon al la knabo malplacha. Kiam tio
ghis la kvina klaso nedisputeble evidentighis, Elmer
Andersen dungis spertulojn-fizikistojn —
kompreneble kun samaj rezultoj. Antal estis tute
normala kaj vigla homido, sed la atendata mirinfano
li ne farighis, malgrau chiuj fortostrechoj. Anstatau
tio kreskis obstineco kontrau devigo, kion la
gepatroj strebis rompi perforte, per tio ech
plifortigante la obstinecon.
Antal sentis siaspecan
sadisman ghuon, kauzante per sia lernado
seniluziighon al la gepatroj. Per infanece akra
percepto-kapablo li sentis, kiel profunde tio
penetras en ilian koron. Nur tiel li povis venghi la
devigitan lernadon. Al li ekplachis malsukcesa
lernado.
Pashon post pasho li
proksimighis en la gepatraj okuloj al kretenismo,
ghis kiam la plenkreskula mallonga toleremo rompighis
kaj la cirkonstancoj estis klarvorte anoncitaj al la
knabo mem. Tiu evento kunportis per si iom da
liberigho. Nun li povis ja pri chiu riprocho mute kaj
stulte ruli la okulojn kaj ne bezonis pravigi siajn
agojn: kion oni povas postuli de kreteno?
Andersenoj eksopiris
duan, pli saghan infanon.
Irene konsentis pri
tio ne tuje. Pli frue shi esploris profunde kaj kun
ofenda detaleco la edzan generacian tabelon, kvazau
nur tie povus kashighi radikoj de la malbono, kaj shi
serchis el primedicina popularscienca literaturo
respondon al la demando, chu iuj foraj genraj influoj
povas damaghi pere de viraj spermatozoidoj kaj genoj
shian venontan infanon.
Pro tio Marek
naskighis relative malfrue.
Eblas, ke li restus
entute nenaskita, se Irene havus tiutempe saghon por
studi jam pli kaj pli ofte ekaperintajn en revuoj
mediprotektajn artikolojn. En ili oni parolis
kelkfoje tute serioze kaj per timigaj ekzemploj pri
ebla influo de radiadfono kaj vaste disvastighanta
mastrumkemio al feto kaj jhusnaskito. Sed en societo
tiuj temoj farighis konversa temo nur ses-sep jarojn
pli malfrue, kiam Marek iradis jam en infanghardeno.
Tio ne plu povis helpi.
Kaj Irene simple
rifuzis agnoski la eblecon, ke shia pli juna filo
povas esti iamaniere viktimo de sia naskigha tempo au
medio. En kontraua okazo shi devus riprochi sin, kial
shi urghis pri la knabo kaj ne konsideris chiujn
dangherojn de la ekstera medio. Ankorau kelkaj jaroj
— kaj post limigo de nukleaj eksperimentoj la
radiadfono en la mondo tamen ekmalpliighis!
Al Elmer, kontraue,
ekaperis kelkfoje diversaj malklaraj duboj, kiam li
devis forigi la petolfrenezan kaj kolerighantan Marek
de la gastoj kaj konduki en la infanchambron.
Elmer ne povis paroli
pri siaj supozoj al Irene. Shi ne eltenus.
Malkashe neniu el
ambau intencis agnoski, ke Marek estas generita por
savi la fiaskajn esperojn de la gepatroj. Tute
nekompreneble, kiel Antal tion elflaris. Eble li
simple perceptis tion per iu speciala sensorgano,
kiun havas nur infanoj. Tre baldau post la naskigho
de la eta frato li komencis tiun kun malamo ignori.
Kiel knabo li penis chirkaui Marek infanmaniere per
chikanoj, sed baldau li konvinkighis, ke ne atingos
la celon. La frato neniam komprenis la chikanadon,
kaj la gepatraj punoj al Antal estis senmerite
severaj.
Lau opinio de Elmer
kaj Irene temis pri ordinara jhaluzo, kiu ofte
evidentighas che dume solkreskinta infano, kiam en la
familio aperas nestovo, ricevanta chefan parton de la
gepatraj zorgo kaj dorloto.
Ekzemple kiel ankau
chi-foje, kiam li portis al Marek, ludanta surkorte
en sablokesto, per alumetujo ferformikojn. Formiko
— chu valoras kriadi pro ili. Sed jen, la knabeto
kaptis la ujon, malfermis ghin per unu shovo, la
formikoj kompreneble falis en la sinon kaj
suprengrimpis lau la brakoj. Pro teruro pala Marek
silentis longan momenton, poste enspiris kaj
ekkriegis kiel difekta sireno, ne elshaltebla. Apenau
ghis tiam iu formiko sukcesis lin mordi. Simple la
eta frato havis malfortajn nervojn — nur tion,
finfine, ja Ajjtal deziris ekscii.
Pro la timokriego
kuregis en la korton la patrino. Pli malfrue Antal
volis neniam rememorigi la vortojn, diritajn al li
chi-foje. Tiuj vortoj ne dignis la patrinon, tiel
povis paroli grandaj knaboj surstrate.
La tutan longan luman
junion, de la unua dato ghis la lasta, Antal sidadis
chi-jare chiujn vesperojn en la chambro. Post chiu horo
li devis iri sin montri — por ke li sekrete ne
forkuru. Tiu malliberiga puno estis lau la knaba
kompreno precipe humiliga kaj kruela, la gepatroj,
jughante al li tion, agis malnoble. La somero de
ludado kaj biciklado de aliaj knaboj lin preteriris,
kvazau li havus infekton, devigantan apartigi lin de
aliaj homoj.
Nun Antal jam dum pli
longa tempo ne turnis sian atenton al Marek, kelkfoje
nur subridetis gale. Tion okaze, kiam la frateto,
strebante gheneralan admiron en naskighfestoj au
aliaj homkolektighoj, eldiris iun shokan deklaron.
Tiujn li shatis elpensi, admiresprimoj de
plenkreskuloj hejtis ech plie la fantazion de Marek.
Ekzemple li ofte esprimis sin en tia etoso, ke lin ne
kontentigos malpli ol farighi chefministro, kiam li
estos plenkreskulo. Sed ankau tiun frue saghan
subrideton Antal devis kashi, char jam kelkfoje li ne
restis sen admonaj riprochoj post foriro de la gastoj
pri tio, ke li kauzos per sia cinismo psikan
traumaton al la etulo. Admonante la fllon Elmer mem
estis turment-miena.
El chio tio Antal
faris la nure eblan konkludon: ne tushu frateton,
tiel estas pli bone por chiuj.
Estus tute maljuste
aserti, kvazau Andersen neniam serchis kontakton kun
sia pli agha filo. Ili faris tion nur siamaniere.
Kelkfoje iris la patrino en. la chambron de Antal,
parolis kun li delikate (sed tio shajnis simulita),
provis mankaresi la kapon de la knabo (tiu tenerajho
estis tute ne tolerebla). En tiuj okazoj Antal estis
tute sensenta kaj obstina, la mano de Irene simple
forfalis de li. Kun zorga suspiro Irene retirighis de
sia granda kaj nekomprenema infano. Finfine shi ech
komencis iom timeti Antal.
Kun la patro estis pli
simple. La patro estis realisto, li neniam havis emon
por tiaj duflanke malagrablaj, senhelpaj provoj por
interproksimigho. Skrupule turmentita, subkonscie
perceptante iun propran kulpon pri tio, ke la afero
procesis tiel, li donis kelkfoje pli da poshmono kaj
tuj retirighis. Tio estis la plej bona, kion eblis
fari.
De jaro al jaro la
fremdigho kreskis pli kaj pli granda. Antal sentis
jam turmenton, loghante en komuna chambro kun Marek,
kies objektoj chiam en malordo kaj duone frakasitaj
amasighis en unu chambroangulo. Marek estis
malkorekta. La eta frato neniam paciencis fini kiun
ajn iniciaton. La ludojn li ne finludis kaj munteblaj
ludiloj restis eterne nekunmetitaj, se la patro ne
venis por helpi.
Krome, en la lasta
tempo li atentis che la plietulo novan malbonan
pasion: fosachi en liaj objektoj. Kiel chiu alia
knabo ankau Antal havis siajn sekretojn, en kiuj
rajton por miksigho li agnoskis al neniu. Antal
atendis kaj samtempe timis tiun momenton, kiam li
trafos Marek, fosachanta en liaj tirkestoj. Li
antausciis, ke ne kapablas bridi sian justan
koleregon, ech ne intencis tion fari kaj timis
grandan skandalon, sekvontan el tio.
Nun Antal ghuis,
rigardante la flamon, kaj imagis, kiel tio siblante
chion cindrigos. La tedan chambron, ilian abomenan
loghejon, la tutan stultan domon. Li ne havis orelojn
por Marek. Finfine tamen triumfas la supera justo, la
brilega flamo videble kreskas kaj purigos chion,
finos multjaran maljuston kaj humiligojn. Ili kuradu
en paniko, li ech fingron ne movos, por eviti la
venghon.
Antal shancelis sin en
la ritmo de fajrosiblado, li opiniis sin perceptanta
muzikon de la flamo.
La eta frato Marek
devis ioman tempon kolere spiregante klopodi, antau
ol li kapablis veki la patron. Ech pli da tempo estis
necesa por klarigi, ke Antal faris en la chambra
angulo grandan fajron kaj forbruligas nun la domon.
Mem li sidas en la lito kaj kun plezuro shancelas sin
antauen-malantauen.
Elmer Andersen ech
duondorme ne dubis pri la parolo de la pli juna filo.
Ja estis jam tiel, ke Antal farighos cherkonajlo de
la familio.
Serchante la
pantoflojn, Elmer rememoris kun rapido la lastajn
achajhojn de Antal. Kompreneble, ja ne estis antau
longa tempo, kiam li en naskightago de kunlernanto
sin drinkis ebria kaj poste la tutan vesperon vomis
en la banchambro. Mem nur dekkvarjara.
Tiel ankau estis. Che
la amiko Benno Antal, subpremante sian nauzon,
fortrinkis sola duonbotelon da dolcheta,
duon-fermentinta ribvino, char li sciis, ke tiel
estas eble hejme elvoki gheneralan malesperon.
La antauan tagon la
patrino donis al li helbluan retochemizon. Shi ja
sciis tre bone, ke Antal chi-momente pleje bezonis
blankan, kun laumode alta kolumo festenan chemizon,
kian havis chiuj kunlernantoj. Tre bone shi sciis
ankau tion, ke Antal neniam surmetos retochemizon,
char konsideras ghin prahistoria korpkovrilo de
karnorichaj bierventruloj. Sed Irene decidis ne tiel,
lau shia scio retochemizo estas en somera tempo multe
pli saniga. Portinte hejmen la achetajhon, shi
atendis pro ghi ankau dankemon.
Antal estis malbona
simulanto. Li ne kapablis elpremi el si la atenditan
ghojon. Okaze de tio Irene aranghis legheran
histerion kaj sciigis, por chikanmokoj de Marek, ke
tian malplachan, kaprican, vantan kaj sendankan
homidon kiel shia pli agha filo oni ghis nun nenie
kaj neniam vidis.
Antal ne eltenis tiun
riprochadon dum pli longa tempo. Li eliris por vagadi
surstrate. Tie li renkontighis kua Benno, kiu diris,
ke li havas naskightagon, venos kelkaj kompanoj kaj
venu ankau Antal.
Sekvis nova krasho.
Ankau la patro estis vokita por helpi. Li tuspurigis
sian vochon kaj klarigis prelege kun ekzemploj
grandan pereigan rolon de frua alkoholismo. Chu li
vere tion ie legis au rapidege elpensis, sed li
asertis morne, ke ghuste duon-fermentinta hejmefarita
vino kauzas sangokanceron.
Predikante moralon
Elmer ech mem iom bedauris la knabon. Kiel savringon
li etendis al Antal supozon, ke vershajne aliaj
knaboj logis lin por trinki tiun achajhon. Sed la
kruela knabo kapneis pri tio indiferente.
Kelkajn semajnojn
poste Antal achetis per bulkmono, shparita en la
lernejo, skatoleton da plej malkaraj, pechobrunaj
cigaroj kaj ekfumadis ilin hejme en la tualetejo, mem
batalante kun la nauzo. La koridoro kaj chiuj
chambroj estis iom post iom trasorbitaj de la peza
cigarfumacho. La nefumantaj gepatroj estis
konfuzitaj, oni invitis muntiston, kiu kontrolis
tiradon de gasa bolilo kaj kuirforno, sed trovis
chion en ordo. La patrino iradis lau la loghejo kaj
serchadis per la nazo fonton de la odoro. La patro,
de la laboro hejmen veninte, tusetis pli ofte kaj
faris tion turmentite. Antal daurigis sian ludon. Fine
estis denove Marek tiu, kiu malkovris la sekreton kaj
venkoplene raportis al la gepatroj, kiu kaj kie faras
tiun odorachon.
"Li volas venigi
pulman kanceron en nian domon!" diris la patro
morne kaj tusetis.
La patrino senvorte
algapadis Antal, la okuloj plenaj de muta riprocho.
Sed Marek estis
laudita pro la atentemo. Tio ankorau pruvis lian
saghan konvinkon, ke sekreta denuncado estas la plej
perspektiva kondutmaniero.
Tiel estis Andersen
tempopase pro Antal jam multon suferintaj. En kelkaj
lastaj fojoj la patro, perdinta memregadon, indikis
kiel unu eblan solvan variajhon ankau kolonion de
neplenkreskaj krimuloj. Antal elauskultis ankau tiun
minacon, sed ne faris specialajn konkludojn. Iom post
iom shajnis ech kolonio en lia konscio kvazau simbolo
de libereco kaj memstareco, komparante kun la hejmo.
Li ne opiniis, ke tie iurilate povus esti multe pli
malbone.
Sed tia afero ankorau
ne okazis. Fajro en chambro, kaj noktmeze, kiam chiuj
dormas kun trankvila koro — tio estis simple terura
kaj danghera krimo.
Kaj ankorau foje
pensis Elmer Andersen pri sia militotempa angora
travivajho, kiun li ne kuraghis konfesi ech al Irene.
Chu vere li portas che si ekde tio signon, kiun liaj
filoj devas absolvi per si mem? Chu lia sango estas
infektita? Chu ghi estas shargho de heredeco?
La kaustika fumo
shovighis nun ankau en la dormochambron de Andersen.
Delikatgorgha Elmer perceptis tion unua kaj tusetis.
Tio estis aldona signalo. Haste li elighis el la lito
kaj iris en la infanchambron, Marek en sendanghera
distanco post li, la okuloj glimantaj pro
strechiteco.
La ardajho estis jam
tute malalta, sed ne povis ekesti dubo pri tio, ke en
la chambra angulo oni ekbruligis fajron.
"For de tie chi,
marsh'-marsh'!" ektondris Andersen al Antal.
La knabo restis kiel
antaue sur sia loko. Ravite li strabis la chesantan
ardajhon, shancelighado de la korpo estis tute lanta,
sed ankorau ne ekzistis por li la chirkaua mondo.
Brukriinte la duan
fojon, same senrezulte, pashis Andersen al Antal,
tiris perforte la knabon el la lito kaj fortrenis.
Restiginte Antal staranta en la vestiblo, li mem
rapidis en la ban-chambron por porti akvon. El la
dormochambro shancelighis renkonte al li duondorma
Irene, sed la edzo ne havis tempon por ekstari kaj
klarigi la aferon.
Kiam li revenis kun
akvo, staris la tri pluaj familianoj sur la
infanchambra pordo kaj gapis la chesantan fajron.
Ardantaj pargeteroj kraketis iom post iom kaj jhetis
en aeron kelkajn unuopajn fajrerojn. En la larghe
apertaj okuloj de Antal estingighis malrapide bluaj
fajretoj.
"Kiel vi tion
faris?" batbutis Irene shokite. "Kial, ho
dio? Kial?"
Antal turnis nun
malrapide la kapon kaj trarigardis la patrinon,
kvazau shi estus parolanta aero.
"Brulu chio je
blanka cindro," li diris kun nobla lanteco.
Neniu estis audinta lin iam tiel edife deklamanta,
Antal ne toleris solenecon.
Irene ghemis kaj
apogis sin, demonstrante senfortecon, al la vando.
"Kion ni atendu
de la kreteno!" kriis Elmer kun kolero kaj
preterpashis ilin, sitelo en la manoj preta por
akvojheto. Antau ol li atingis la fajrofokuson, li
turnis la kapon kaj aldonis: "Nun sufichas! Li
bruligos nin chiujn chi tie, se nur estos eble!"
Tiam li pashis al la
fajroloko. Levinte la grandan fiavan plastan sitelon
ghis la okuloj, li estis preta por vershi, sed
sammomente termita restajho de la bombo falis, fajrerojn
shprucante, tra la interna plafono en teretaghon, en
la chambron de Helene.
Andersen krietis
ektimigite kaj la sitelo falis el la manoj. Kun
falbruo ghi renvershighis kaj la akvo elfluis. La
akvoflueto jhetighis post la bombon, audighis
vaporsiblado, klaketoj de diserighantaj akvogutoj kaj
de malsupre levighis en la infanchambron
lokomotiv-aromo.
Andersen rekonsciighis
kaj rapidegis el la chambro. Dum unu momento li
jhetis al Antal mornan ekrigardon, en kiu briletis
malespero. Tiam li estis for, nur la ekstera pordo
ekkrakis.
Li devis tuj averti
Helene kaj pardonpeti shin, antau ol shi sukcesos pro
ektimigho alarmokrii. Estus antaue neaudita skandalo,
tiu honto ne estus eltenebla, se ghenerale famighos,
ke lia pli agha filo krom chio estas ankau
ekbruliganto! Tio ne okazu.
Post foriro de la
patro Antal malgaje okulservis la estingighintan
fajrolokon. lo estus kvazau forprenita de li. Patrino
Irene iris en la kuirejon por miksi sukerakvon,
kvankam la vigla Marek shajne tion ne bezonis.
Pijhame vestita,
tremanta Andersen devis longe atendi malantau la
pordo de Helene, ree kaj ree sonorigi. Dum la lastaj
jaroj pro pliighanta dormomanko turmentata Helene
glutis nun lauregule chiuvespere dormigilon kaj
fermis la orelojn per rozkoloraj parafinshtopiloj,
por ke neniuj vochoj el la ekstera mondo forpelu la
aerecan dormovualon, antau kiam ekinfluas la
dormigilo. Dank' al tio shi enlitighinte bonege
ekdormis, sed dum la dormado shin veki preskau ne
estis eble. Matene shi vekighis plie pro multjara
kutimo ol pro sonorado de la vekhorlogho.
En shtupareja malvarmo
dentojn klakanta Andersen tretetadis senpacience
malantau la pordo de Helene, premante ree kaj ree la
dikfingron sur la sonorilbutono. La sonorilo sonoris.
Malantau la pordo ankorau dauris silento.
Samtempe en la kvara
etagho Kaspar intertraktadis kun la denove ellitigita
knabo.
Li ne havis specialajn
malfacilajhojn por konvinki la knabon ne disbabili la
aferon.
"Sendube Andersen
ne kredas, ke tio falis el la chielo," asertis
li al la knabo, kiu penserne rigardadis siajn nudajn
piedfingrojn en la griza lumo, falanta tra la
malfermita pordo. "Por li sufichas tio, ke venis
de mi. Famo en la tuta urbo! Prefere ni shajnigu, ke
che ni nenio okazis. Li drashu siajn knabojn, se li
volas, char ili ludis per fajro!"
"Sed kion mi faru
pri la angulo?" diris la knabo plende.
"Foko diris..."
Kaspar mangestis.
"Andersen certe
ne riparos ghin, prefere li provos atribui ion al ni.
Pli bone, se ni mem ghin riparos. Materialon mi
havas."
La knabino havis
deziron voki: diru jes, tuj diru jes! — sed ne
kuraghis ech malfermi la bushon. Shi timis, ke tiam
la fremdulo el la malsupra etagho ekdamnos kaj
blasfemos: kiu do ankorau tie vochadas, kiu societo
chi tie kushachas, tuj estu for, kiu permesis ilin
restadi en malpropra chambro, chu ili ne scias, ke la
loko por tiaspeculoj estas surstrate.
Anstatau tio shi audis
la knabon diranta:
"Jen, steloj
estas videblaj!"
"Mi spertis tion
dum duonjaro, la supran etaghon bombo plene
forjhetis," diris la fremda vocho konsole.
"Neniu malbono. Se ne pluvas, estas chio en
ordo. Sed tiam en iu vespero ankau nian angulon
trafis bombo kaj for estis la steloj. Bone, ke en
kelo de aliaj miaj propraj kapo-piedoj restis
neshiritaj."
"Je-es, sed mi ne
povas tiel diri al Foko..." diris la knabo
malfeliche.
"He, tio estas
bagatelo. Morgau mi surgluos al la tegmento
plastfolion, certe ghi dauros ghis renovigo,"
replikis la alia senzorge.
"Eble tiam neniu
rimarkos?" demandis la knabo post tio kun
aperinta espero.
"Ech ne rajtas
rimarki," diris Kaspar konvinkighinte. "Ni
estus fushuloj, se iu rimarkus."
"Do ni
prikonsentu!" krietis la knabo fervore.
La knabino, kun la
kapo sub la kovrilo, ridis.
Dum tiu tempo la
senchesa sonorado de Andersen, malgrau la roza
parafino, per iuj fibradoj tamen atingis la konscion
de Helene. Pro la dormigilo duonkonscia, shi eltiris
unu shtopilon el la orelo kaj auskultis. Sukcesinte
klarigi al si, de kie venas la perturba sono, Helene
ellitighis kaj shanceliris al la ekstera pordo.
Siblado de la termitmiksajho, brulanta en la
loghochambro, ankorau ne atingis shian konscion. Eble
ankau pro tio, ke ghuste nun en la songholando de
Helene, kun forta mughado kaj kraketado, estis
forbrulinta la malnova, kun verdaj fenestrokovriloj
kaj noktonigraj falsaj fenestroj la domo de Robinson.
Tie ghi brulis lastatempe tre ofte. Ankau rebrilo de
la flamo ne estis videbla de sub la pordo, char
timante trablovon en la loghejo de Helene jam longe
estis plidensigitaj per feltostrioj chiuj
pordofendoj.
La nokta sonorigo
estis por Helene granda surprizo.
Shia konsternigho
neniom malpliighis, kiam shi vidis malantau la pordo
pijhamvestitan Andersen, kiu tutkorpe tremadis.
"Milfoje mi petas
pardoni al mi, okazis io terura!" komencis
Andersen per bluighintaj, tremetantaj lipoj.
"Kredu min, jam morgau mi alvenigos riparistojn
kaj chio estos ordigita je mia kosto, ghis la lasta
gratajho. Mi petas vin, restu la tuta afero nur inter
ni."
Helene komprenis
nenion. Unuavice shi opiniis, ke Andersen parolas pri
du stangetoj de la kokina ghardeneto. Ilin rompis
hazarde auto, alportanta antau kelkaj tagoj al
Andersen novan kuirejan meblon.
"Ho, chu vere vi
devis veni tion priparoli ghuste nun..." shi
mangestis iom riproche.
Andersen komencis
denove kun plena fervoro, sed Helene ankorau ne
komprenis. Nur tiam, kiam Andersen dum kelkaj minutoj
klarigis, shi ekkomprenis, ke la pli agha filo de
Andersen, tiu pendigindulo Antal faris ion tian, che
kio fajro iamaniere el liaj manoj liberighis, kaj
hazarde tio, tiel same lau nekomprenebla maniero,
falis tra la plafono en la loghochambron de Helene.
III iris kune por
rigardi. Kiam Helene malfermis la pordon,
kontraupenetris al ili blanka fumamaso, el kies
profundo estis audebla panika klukado. La lasta
cirkonstanco shajnis tre stranga, char la kokinojn
Helene ne tenis en la chambro, ili estis en la kelo.
Helene shaltis lumon.
La lampo sub malmoderna malhelflava shtofkupolo donis
malmultan lumon, kiu ne kapablis trapenetri la
blankan fumon. La fumo, krome, fetoris nauze — akra
kemia odoro miksighis kun brulfetoro de birdoplumoj.
Helene mangestis
ektimigite. Poiome fluadis parto de la fumo tra la
malfermita pordo el la chambro kaj malsupre che la
planko la blanka katarakto farighis pli diafana. En
la angulo videblighis granda truo kun nigraj randoj,
ghuste de tie levighis en la chambron malespera
timotremiga klukado de la kokinoj, fermitaj en la
kelo.
"Kio tie
estas?" ekkriis Andersen.
Helene pashis al la
aperturo, sube regis plena mallumo, en kio kriadis
kaj baraktadis kaptitaj de nekonata malamiko shiaj
kokinoj. Per tremantaj manoj shi palpserchis sur la
komodo chiam tie restantan poshlampon. Sed char shi
ne kapablis deturni sian rigardon de la terura truo,
shia mano farighis ankorau pli malfirma, rigidetaj
fingroj tushis malvarman raspan metalon, audighis
forta falbruo, pro kio Andersen sin kurbigis, kaj iu
granda nigreta objekto pushighis sur la plankon kaj
restis kushanta che la piedo de Helene.
Klukado sube en la
kelo chesis, estis audeblaj ankorau kelkaj sufokaj
blekoj kaj iom da energia baraktado, tiam estis chio
silenta.
"Kio... nun
okazis?" spiris Andersen apenau audeble. Helene
ne sciis. Kun malbona antausento shi rigardis ankorau
tra la truo malsupren. Nenio estis videbla. Kial
silentis la kokinoj?
"Kio ?..."
balbutis Andersen nerveme.
"Tuj mi rigardos,
mi tuj rigardos," ripetis Helene trankvilige kaj
pashetis senhelpe lau la chambro. Nur post iom da
tempo shi ekrememoris, ke la poshlampo kushas de la
hieraua vespero, kiam shtupareja ampolo trabrulis,
sur la breto de la vestibla spegulo. Shi skuadis la
lampon dum iom da tempo, ghis kiam ghi ekbrulis, kaj
direktis tiam pro ekscitotremo de la magra, kvazau
bird-osta mano maltrankvilan lumfaskon tra la
brultruo malsupren en la kelon.
Klinighante sin por
rigardi tra la aperturo Helene sentis klare, kiel la
akraj brunaj okuloj de la malgranda Marek boris sin
de supre en shian nukon. Eksterordinaran rigardon
havis tiu knabo! Lia maltrankvila scivolo estis
preskau fizike perceptebla kiel kurento.
Sube en la kelo kushis
sur la planko, farita el neglataj shton-platoj,
kuntirighintaj du lastaj kokinoj de Helene. Sur iliaj
nenature disigitaj flugiloj estis pro termitaj
shprucajhoj grandaj malhelbrunaj brulmakuloj.
Pro alveno de vintro
Helene devis porti la birdojn de ekstere en la kelon
kaj fermi en la chelon. Sur nuda tero en subchiela
ghardena chelo shi ja ne povis ilin teni. La malnova
tabula konstruajho, kie ili pli frue travintris,
putris tiom, ke estis la pasintan someron
malkonstruita.
Kun stranga sento
spektis Helene polvonubon, kiu levighis pro
frakasigho de la iamaj remizoj, lavejo kaj sur ghi
estinta subtegmento, kiam traktoro faltiris per kablo
la oblikve falintan konstruajhon. La koron trais
malforta dolortremo, iu kvazau tiris subite iun
mirinde malgrandan, nekrozan, sed ankorau
konservintan iom da sentemo tendenon au nervopinton.
Tiam jam estis anstatau la iama konstruajho nur
amasego da malbelaj grizaj, senkokoraj tabuloj,
duonputraj chevranoj kaj grizeta segajho. Tiujn
postrestajhojn oni forigis kaj disportis la tutan
someron. De la domo postrestis fine nur rubaltajheto
inter maljunaj senfoliaj grosarbedoj.
Kelkajn pli maldikajn
latojn Kaspar uzis por plivastigi la kokinan
ghardenchelon de Helene. Ghis autuno la kokinoj
tergratadis subchiele, sed por travintri la mastrino
portis siajn plumulojn en la kelon.
En la kelo al la
kokinoj ne plachis.
Helene ja ekbruligis
por ili grandan ampolon anstatau la suno, nutris la
kokinojn abunde kaj precizatempe kaj regule shanghis
akvon en la trinkujo, sed evidente tio estis malmulte
kontrau la fresha kolororicha mondo. Sur shtona
planko la kokinoj baldau malviglighis kaj perdis sian
apetiton, provis grati interspacojn de la shtonoj,
sed senrezulte. Unu post la alia ili malsanighis kaj
mezvintre mortis la unua. Ghis printempo sekvis ghin
ankau kelkaj aliaj. Nun postrestis nur la du plej
fortaj, kaj Helene prizorgis ilin kortushe, achetis
el veterinara apoteko kaj glikonaton kaj kadmiajn
tablojdojn, kaj vitaminojn. Shi esperis, ke almenau
tiuj du postrestos ghis printempo.
Ankau chi tiun nokton
la kokinoj dormis sur sia sidstango. Por tiu celo
Helene aplikis balailan bastonon, pikitan tra fendoj
inter cheltabuloj. Estingighantaj termitrestajhoj,
trafalintaj la chambro-plankon, falis kiel
shprucajhoj sur la kokinojn, kaj en plena mallumo
dormantaj birdoj vekighis nur tiam, kiam la plumoj
jam fumis kaj doloriga flamo bruligis la hauton.
"Miaj kokinoj...
Mortintaj," diris Helene mallaute kaj plende.
Shi turnis la vizaghon al Andersen.
"Chiujn domaghojn
pagos mi," rapide certigis Andersen. "Ni ja
povas pri tio interkonsenti, chu ne? Nur mi petas,
tio restu nur inter ni. Ne necesas iri ien por
plendi, estas mia kulpo, mi agnoskas tion kaj
promesas chion kompensi..."
Helene kapjesis
indiferente. La urghiga penemo de la alia neniel
impresis al shi. Subite shi ne plu havis forton por
ion pensi au diri.
Andersen ekrigardis en
la plafonan angulon de Helene. Tra la truo
kontraurigardis lin kiel vigla muso la lastnaskito
Marek.
En matenkrepusko
Helene iris sur la korton. Dormi shi ne plu povis, la
chi-nokta dormado estis definitive fushita kaj la
orel-shtopilojn shi povis formeti. Krome, la laboro
de shi farata chi-momente, ne estis destinita por
aliulaj okuloj.
En ligajho nodita
plejdo shi elportis el la kelo la kokinajn kadavrojn.
Levante ilin sur la plejdon, Helene ankorau foje
returnighis en la nokton de la bombado, kiam brulis
la domo de Robinson. Subite al shi shajnis, ke la
tero chirkau shi en la kelo estas ankorau varma de la
brulego, ech neniam malvarmighos chi tie sub la domo.
Jhus ja chi tie brulis!
Ankau nun la okuloj de
Helene restis sekaj, kiel en tiu sombra nokto, sed en
la brusto konservighis iu perturba bulego, akra kaj
anguleca, neniel evitebla.
De sub la kela
shtuparo Helene trovis malnovan rustokovritan
fosilon, certe ankorau el la tempo de Robinson. Chu
ne per tiu chi oni iam fosis la fatalan shirmejon en
la korto? Nun, evidente, neniu uzis la fosilon jam
dum multaj jaroj. Ghia raspa kaj palkolora tenilo kun
longa fendeto shajnis al la fingroj nekutima. La
manoj de Helene kutimighis jam dum longa tempo nur al
ebena malpezo de krajonoj kaj plumingoj.
Mallerte kaj kun peno
Helene premis la stupidan fosilon en teron. Sen pli
longa pensado kaj rezonado shi ekfosis la lokon de
iama shirmejo. Kiam Helene mem tion rimarkis, shi tuj
notis tion kiel tute naturan, char estas ja chi tie
loko kun la plej mola tero en la tuta korto. Nenie en
aliaj lokoj la ebene tretita grundo estis fosita dum
shia vivo.
Fenestroj de la domo
brilis ankorau dormeme. El iliaj vitroj rigardis al
la korto nur rebrilo de la pala chielo kaj neniu
scivola vizagho. La loghantaro ankorau ne vekighis.
La kavo farighis
misronda kaj malbela. Helene bezonis dufojan ripozon,
antau ol trovis la profundecon suficha. Chiufoje,
kiam la fosilo klake tushis shtonon, shi ektremis.
Fine, formetinta la fosilon, Helene per sia
koncentrita forto levis la plejdan ligajhon kaj
enkavigis singardeme.
Ankau la plejdo
devenis el la domo de Robinson. Nun shi devis ghin
forlasi.
La ligajho mallevighis
en la kavofundon kun speciala firmeco. Tiel, kiel
sinkas en profundon marsepulto, kiam al la chepiedo
de forpasinto estas ligita suficha gisfera pezajho.
Helene estis metinta
en la plejdon aldone al la kokinaj kadavroj ankau la
bombospliton, starintan ghis la hodiaua nokto sur la
komodo apud la militotempa foto de Berg. Kio devigis
shin tiel agi, tion ech shi mem ne sciis, sed shi
sentis, ke ghuste tiel necesas fari.
Kiam Helene ebenigis
la fositan lokon per la fosilo, samtempe ie fore
levighis super la horizonton la sunrando kaj rugheta
lumo tushis alte super la kapo de Helene la
tegmentokreston kaj palpis la bombotruon en la
tegmento, de kie ech fumo ne plu levighis.
Kaj la homoj volis
chi-momente sincere kredi, ke tute ne ekzistis iu
bombo.