7

Lau kutimoj de distancaj bombardiloj Berg ne restis por pli longa tempo en aera spaco de la atakita objekto, por fari ankorau unu rondon kaj sekvi rezultojn de la bombardado. Por tio oni chiam destinis specialajn aviadilojn, okaze, ke oni konsideris en la stabo perokulan spektadon grava. Bombardilo, plenuminta sian taskon, devis forighi, ghi ne rajtis restadi ech momenton pli ol necese en danghera zono.

Chi-momente, kiam la lukoj fermighis, tute ne pensis Berg pri tio, ke ech unu bombo ne postrestis kaj la motoroj estas elcherpotaj. Li plemunis simple la taskon. Kiam lia subkonscio ankau fiksis ion perturban, li ne lasis miksi sin en la agado. En liberaj momentoj pripensante oni povis ja trovi ankau kontrauargumentojn: la motoroj funkciadis jam centojn da horoj pli ol garantiitaj povorezervoj, nenio rezultigas, ke ili ghuste nun elvicighu. Kio temas la armilaron, do Koonen komencis jhus antau Kristnasko konstrui novan splitbombon el malplena benzin-barelo kaj obusoj de kontrauaviadila kanono, frapmekanismo estos baldau ordigita, tiam ili ja ne estos senarmaj.

Sed estis vero, ke Berg pilotadis sian aviadilon ne pensante pri io flanka, trankvile kaj per firmaj manoj nord-nordokcidenten, kaj tiu pura NNW-kurso aldonis klarecon al liaj pensoj. La urbo, de super kiu li jhus foriris, kaj tiu kortreme konata stratangulo estis forvishitaj el lia memoro, probable por chiam.

Dum reflugado komence ilin nenio perturbis. La direktiloj funkciis peze, sed firme, ankau la superpezo de la motoroj malpliighis lau tio, kiel la benzinpumpiloj elcherpe malplenigis la hejtajhujojn. Lumoj sur la tera surfaco, kiujn ili kelkloke superflugis, ne koncernis ilin, char ili estis plenumintaj sian faskon kaj ne bezonis turni sian atenton al cetera mondo.

Dorrniga trankvilo okupis Berg. Li shaltis automatan pilotilon kaj donis sin al langvoro. Li ne memoris tempon, kiam li havis tian senton de facileco. Ech pensoj disighis nekonkretaj, disfluis ie inter bagatelajhoj kaj ne ekscitis per demandoj, al kiuj mankis respondoj.

Koonen forshovis la mapujon, certe ankau li sentis grandan liberighon.

Ciklona fronto renkontenvenis el mallumo subite, sen iu averto au antaupusho. La aviadilo pushighis kvazau al vatmonto, iuj gigantaj manoj kaptis ghin kaj ekjhetadis la tremantan kaj veantan mashinon subite en diversaj niveloj. Kvazau mitralaj pafserioj krakadis hajloskualoj kontrau la fuzelagho. Per la unua ekmovo Berg elshaltis la automatan pilotilon kaj ekkaptis la sovaghighintajn stirstangojn.

Du ekstreme grandaj hajlopecoj frakasis vitrojn de la stirejo, splitoj de la vitra plasto jhetighis trans la shaltotabulojn. Tranchaj glaciaj aerfluoj, miksitaj kun pluvo kaj hajlo, jhetighis tra la estighintaj apertajhoj kontrau Berg kaj Koonen. Malfermi la okulojn oni povis nur tiam, kiam palpe trovitaj okulvitroj estis surloke. Ja ne eblas rigardi en akvoshprucantan fajrobrigadan fleks-tubon.

Berg kontraustaris el la tuta forto. La automata pilotilo ne kapablis ekvilibrigi la aviadilon, por tio la skuego estis tro abrupta, nun la homo likvidis iom post iom mankojn de la aparato. Li povis trarompi la ciklonon en rekta kurso: se ili foje jam trovis sin en ties kirlo, estis malfrue pensi pri chirkauiro. Eble la fronto ne estas tre profunda kaj ili traos ghin lau la plej mallonga vojo, antau ol la situacio farighos kriza.

La aviadilo perdis la alton, la jhetado ne chesighis ech momenton. Kun dankemo pensis Berg pri Koonen, kiu kun granda pacienco plektis novajn kablojn. La malnovaj estus nun pecighintaj.

Dum unu-du minutoj kapablis Berg teni la jhetighantan aviadilon en la kurso, kvankam tio jam tute ne estis la antaua pura NNW. Dume timo pri la plej malbona tamen mildighis. Nun estis jam atingita iu ekvilibro, kvankam nestabila, la unua skuo estis jam pasinta.

Sed ne restis ech iom da tempo por senti pri tio ian kontentecon, char sammomente chesis en la maldekstra motoro aera premo.

Malforta loko en lubrika sistemo cedis, au krevis tubo au shirighis kuniga mufto, sed olepumpiloj eligis nun varmegan brunan vivolikvajhon nebule dispersite en la chirkauan nuban kachon. Tiel elshprucas sango el krevinta aorto. Berg tuj malaltigis la turnojn de la maldekstra motoro. Se ghi pro manko de lubrikajho paneos kaj lagroj ene forbrulos, ili ne povos poste per siaj rimedoj ordigi la motoron.

LQ86 mallevighis ekde tiu momento ech pli rapide en la direkto al la maro en profundo furiozanta, kies ekzistado chi tie, supre, estis nur konjektebla. Berg rimarkis, kiel Koonen kaptis la kapon inter la manojn. Samtempe de maldekstre penetris en la stirejon rughaj rebriloj. La okuloj duonfermitaj, Berg rigardis tra la nebulecaj okulvitroj. El la maldekstra motoro eljhetighis flamoj. Oleo estis falinta sur ardajn ellastubojn.

Berg pli bone sentis ol komprenis, kion eblas ankorau fari. Li klinigis la aviadilan pinton malsupren kaj ekplonghis. Hajlo-miksitaj glaciaj skualoj devis farighi densaj pro ega rapideco, forshiri de la motoraj gondoloj la flamojn kaj jheti en malplenon, kie ili sufokighos. Tra la rompighintaj vitroj en la stirejon jhetighantaj strifluoj de la aero tuj densighis, Berg kaj Koonen estis kvazau per pezaj malsekaj shtipoj drashataj je la kapo. Kurbigante sin sur la malstrechaj pilotaj sidlokoj, ili kontrautenis per siaj pro akcelo pezighantaj korpoj.

Ankau chi-momente Berg ne eksentis timon de pereo. Por tio li estis fluginta jam tro longe. La sperto, kreskinta je intuo, certigis, ke ne ekzistas tia situacio, de kie li ne elvenos. Ghis nun chiam estis tiel. Pro tio Berg simple laboris. Subtenata de chiuj longtempaj flugospertoj li kontraubatalis la elementojn, strebantajn pereigi la mashinon. Li ne agnoskis sin venkita. Ankorau ne, ankorau obeis la stiriloj, ankorau unu motoro kapablis tiradi plenturne.

Momentoj trenighis senfine. Subite Berg sentis per sia pleje evoluinta intuo, flugo-intuo, ke pli longe li ne rajtas plonghi. Li au impetos en akvon au elighonte la plonghon rompighos la planeoj, malfiksighantaj de la fuzelajo pro superpezoj.

Sian aerpercepton li kutimis fidi pli ol mezurilojn. Dum la milito tio savis lin kelkfoje el certa pereo. Efektive Berg ne estis supersticha, sed la spertoj sugestis al li konvinkighon, ke ekzistas fizikaj statoj, ne perceptataj kaj komunikataj per aparatoj, sed tion kapablas trejnitaj ghis ega sentemo homaj sensoj.

Je kosto de grandega fortostrecho per sia lasta, dekstra motoro, Berg tiradis malrapide kaj singarde la aviadilon el la plongho. Maldekstre de la stirejo regis nun mallumo. Koonen liberigis sian kapon de la manteno.

La unuan fojon dum chiuj siaj forflugitaj jaroj ekfulmis en la kapo de Berg chi-momente dubo pri ghusteco de la gvidantara agmaniero. Kompreneble, sekretaj bazoj ja devis esti sekretigitaj. Sed por la nuna situacio li certe devus kunhavi — estu en sigelita koverto — koordinatojn de rezerva aerodromo. Ghuste nun li bezonis pli ol ion alian taugan vojon au kampon por urgha surterigho ne pli ol ducentkilometra radiuso. Ie ja devis trovighi ankau tiaj! Ekde la militkomenco ja parto da uniformuloj okupis sin senchese nur pri serchado de surteraj ebenajhoj kaj purigis ilin de arbustaro por aviadilaj surterighaj kampoj. Kial ech unu el la lastaj ne estas konata al li?

Berg provis elvoki en si iamajn rememorojn. Dum la milit-jaroj li ja surterighis al centoj da aerodromoj. Ankau en chi-tieaj lokoj. Certe ili restis ghis la nuna tempo. Simple li devis nun rememorigi al si almenau unu solan, kiun li kapablos ankorau fluge atingi.

Sed la momentoj malrapidis kaj Berg konvinkighis kun teruro, ke la jaroj senkompate faris sian laboron. Li ja kapablis revivigi antau siaj okuloj bildetojn pri ebenaj herbokampoj, en kies randoj staris per betuloj kamuflitaj au en kaponierojn shovitaj batalaviadiloj, sed koordinatoj — ili kvazau neniam ekzistis. Nur la unuan kaj lastan li memoris. La unua estis ekzercejo malproksime post la domoj de la urba periferio, antau maldensa pinarbaro. La lasta — en la kapon chizighinta mallonga starta vojo sur la propra insulo.

Ceteron forglutis forgeso.

Batalante kun dume nekonata malespero, Berg elcherpis chiujn siajn spertojn de flugado por iel plupilotadi la difektan aviadilon. Ankau la intuo ne plu kapablis dikti ion al li. Nur restadi en aero! Berg ne volis ekanalizi la situacion, estis klare al li, ke ne eblas senfine plutreni sin per unu funkcianta motoro. Ankau dum horizontala flugado LQ86 perdis konstante sian alton. Se tiel dauros longe, renkontos ilin mara nivelo antau la insula surteriga vojo.

La penso, esploranta ghustecon de la gvidantara agado, estis danghera pro sia disbranchigho sub la konscia suprajho. Tie en profundo ie ekmovis sin noktonigra demando pri senco de ilia tiom longa dejhoro. Chu rajtigis sin tiuj bomboj, kiujn ili faligis el la lukoj de LQ86 dum siaj multegaj noktaj batalflugoj? Kaj tiuj nekalkuleblaj noktoj de flugado, ampleksantaj la tutan vivon?

Sed chio tio ne povis superi nivelon de malklaraj antausentoj. Dum tiuj minutoj nek Berg nek Koonen havis tempon por analizi sin mem.

Ciklono ne finighis. Subite viziis al Berg, ke li, en konfuzo pro tiu skua danco, flugas ronde, chiam ronde, ne kapablante ekvilibrigi per stiriloj senvivan pezon de la maldekstra motoro che la planeo. Per stuporighantaj manoj, doloriga vertebro kaj pro subite levighinta sangopremo doloretanta cerbo li perceptis la pezan sharghon, senchese tirantan lin maldekstren. LQ86 estis rabobirdo kun rompita flugilo, perdanta sian lastan forton, dauriganta batalon por la vivo nur pro instinkto.

Ion similan Berg dum sia longa praktiko ne spertis. La aviadila fuzelagho estis kvazau trenata sur rokpintoj. Tuj ili veturis malsupren en kaskadoricha rivero kaj iuj gigantaj flostraboj, glacipecegoj au rifoj frapadis senchese frakase kontrau la planeojn kaj aleronojn. La furiozanta stirstango intencis evidente rompi manostojn de la piloto kaj elartikigi la brakojn.

Mankis ankau la forto pensi pri tio, kio povis ilin atendi antaue. Koonen estis senespere konfuzita en siaj kurskalkuladoj. Kiun kurson oni povis teni en tiu sorcha danco, kie movado de la aviadilo subighis al neniuj reguloj. Chiuj fortoj kaj volrezervoj estis necesaj por fizika batalo de ekzistado.

Chi-momente aperis antau la okuloj de Berg malnova terura bildo el periodo de la unuaj lernoflugoj, hantanta lin antau jaroj. Dume li sukcesis ghin forgesi.

La lerneja flugokampo situis tuj post la lastaj domoj de la urboperiferio. La startovojo direktighis al la cheurba maldensa pinarbaro, tra kiu videblighis la chielo, pro nedisighinta fumvualo chiam flaveta. Parto da pinoj estis sekpintaj, arboj kun maldensaj branchoj staris kiel stumpoj.

Ekde la unua memstara flugo tiu pinarbaro timigis Berg. En lia unua autuno de la aviada lernejo tien falis kursano, kies levigho de la starta vojo malfruis. Post tio shajnis al Berg che chiu starto, ke chi-foje li ne sukcesos ghustatempe preni altecon. Liaj enaerighoj de la ekzerca flugokampo estis abruptaj kaj subitaj, pro ili li ofte ricevis mallaudojn. Nenion fari, chiam, kiam li forshiris sin de la tero, li simple perceptis, kiel la sekaj pinpintoj etendas siajn branchojn al la subekipajho de lia aviadilo por alkrochighi tion. Kelkfoje al Berg viziighis, ke la malbonshanca duajara kursano, falinta en la arbaron, havis multajn samsortulojn en pli fruaj jaroj — chu eble pro tio trovighas en la arbaro tiom multaj arboj kun sekaj pintoj? — nur la lerneja gvidantaro kompreneble kashis tion antau novaj generacioj de kursanoj, por ne faligi ilian batalmoralon.

Berg estis certa, ke iom chirkaurigardante en la pinarbaro, li certe povus trovi sub arboj surtere signojn de iamaj aeraverioj. Rompajhoj certe estas forigitaj, sed vershajne sur pinbranchoj restis kelkaj boltingoj, splitoj de helicpadeloj, butonoj de ledaj pilotaj duonpeltoj. Li scipovus tion trovi.

Sed dum la tuta tempo, kiun Berg restis en la aviada lernejo, li ech foje ne trovis tempon, por iri memstare en la arbaron kaj serchi postsignojn de katastrofoj. De li ili restis tie, nekonataj kaj timigaj.

Tiu timo dauris ghis la fino de la lernado. De chefrontaj aerodromoj Berg enaerighis chiam senriproche.

Nun, en la skua aviadilo, sur noktonigra surfaco de vitro-plasto, simila al trompa fenestro de la domo de Robinson, levighis antau la okuloj de Berg denove vizio pri la maldensa, denteca pinarbaro. Chu li festis tro frue la savighon? Eble tio tamen pelatingis lin nun? Au la krakado estas kauzita de tio, ke la sekaj pinpintoj jam skrapadas la ventron de LQ86 kaj ne trovante la entiritan subekipajhon deshiras tie foliojn de fuzelagha lado? Eble ili provas enaere haltigi la aviadilon, por ke ghi krashu sekvontmomente?

La nadlo de la altometro ekkalkulis la lastan milon antau marsurfaco.

Ne pensante pli longe Berg etendis la manon al la morsa agordilo. Li faris tion, kion li malpermesis al si kaj aliaj dum jaroj: serchis kontakton. Kontakton kun kiu ajn, au kun la diablo mem, nur ke ghi estu vivulo, kapabla lin audi kaj kompreni.

Lia mano frapetadis per malrapideco de nesperta radiisto: tri punktoj, tri strekoj, tri punktoj... Ree kaj ree. Post kelkaj fojoj Berg ekkomprenis, ke sole tio estas nesuficha. La sendilo ja ne funkcias. Krome ja ne eblas inviti helpon en nekonatecon. Li vigle signis al Koonen, kiu de tio komprenis sencon de la afero. Apogante sin al Ia stirejaj vandoj, grimpis la stiristo al la radiosendilo kaj shaltis ghin al elsendoreghimo. Berg daurigis frapetadi sian SOS-on, al kio nun aldonighis ankorau invitsignalo LQ86. Koonen skribachis per grandaj nerektaj ciferoj rekte sur mapfolio iliajn proksimumajn koordinatojn kaj tenis la mapon antau la okuloj de la piloto. Berg eneterigis ankau la koordinatojn. Tiam li signis, ke Koonen ripetu la elsendon, kaj koncentrighis denove al direktado de la aviadilo. Kun la lasta espero la leutenanto ekokupighis pri la morsa agordilo, li eraris kaj urghighis, sed krochighis kun forto de malespero al savigh-ebleco.

Berg esperis kashe, ke la altometro ankau chi-foje mensogas kaj ghis la marsurfaco ili havas pli grandan distancon, sed tio estis vana espero. La nadlo movighis, falis pli kaj pli malsupren, al la marsurfaco, kaj tiu movigho restis tro rapida.

Ili batalis por sia vivo ghis la fino. La elsendilo vokadis senchese en la nokton la helpinviton. Sed LQ86 jam neniel kapablis traflugi tiujn mejlojn, kiuj restis inter la aviadilo kaj surterigha vojo. La maro kaj chielo chirkau ili estis malplenaj, nur obskura shtormo daurigis sian furiozadon per senchesa forto, ghin interesis nek malespero nek esperoj de la du viroj.

La neglatan, parte neklaran vesignalon de Koonen kaptis tute hazarde iu nokta islanda radioamatoro en Akureyri. Ekster la konvencie fiksita ondolongo audita SOS estis inkuba en sia senhelpa izoleco kaj devigis la viron meznokte sciigi per telefono al Reikjavik. Surmare furiozis ja efektiva uragano kaj danghero povis esti granda. Manskribo de la sendinto aludis desperon. Krome oni ne rajtis chi tie, en la alta nordo, malatenti kiun ajn veon, kiom stranga ghi ankau shajnu.

Sed la invitan signalon LQ86 oni trovis en neniu registro. Restis ankorau ebleco, ke temas pri milita aviadilo. Responde al koncerna pridemando oni sciigis el la Keblavika aerflota bazo, ke tiu invita signalo estas nekonata ankau al ili kaj ke lau iliaj zorge kontrolitaj informoj en la kvadrato kun nomitaj koordinatoj nun neniu restadas.

Hazardshance elsendi patrolaviadilon pro tia vetero oni ne konsideris eble.

Ie sur ekrano de longdistanca lokalizilo oni vidis chi-nokte impulson de LQ86, ghis kiam ghi mallevighis sub horizonton kaj estingighis kiel fajrero en maro. La dejhoranta triaklasa operatoro, unuajara rekruto, konsideris la ekfulmon atmosfera perturbo, pri kio ne valoras gheni superulojn.

Pro tio ankau en la dejhora jhurnalo ne aperis iu enskribajho.

<< >>