4

La dronigo de la hidroplano kunportis kvazau malfelichon al ili.

La duan semajnon post la incidento, kiam la shtormo chesis kaj LQ86 jhaude vespere denove povis starti, okazis paneo, povanta kauzi preskau vivoperdon de ambau.

Poste pripensante Berg chiam rememorigis al si strangan songhon, viditan ghuste nokte antau jhaudo.

Chu ghi estis auguro? Au la vigla subkonscio sumigis iujn ankorau ne atenteblajn signojn kaj sensacojn kaj ofertis ilin kiel songhosimilan efektivecon?

Ili estis kun Koonen transloghantaj. Ilia nova shirmejo ne plu estis bunkro, sed loghejo kun grandaj fenestroj kaj pargetplanko; tra la fenestroj enfluis sunlumo, desegnanta sur klarteksturaj pargeteroj jam longe forgesitajn kadrokrucojn.

Estis kelkaj chambroj kaj chiujn ili trairis. Sen ech iu ajn vorto ili decidis, ke la shirmejo konvenas. Jam elirontaj Berg subite rimarkis, ke inter planklistelo kaj muro estas largha fendo, kie kuregas samtempe en la direkto al la ekstera pordo iu eta vivulo. Li klinighis, la besto elsaltis el la fendo kaj ekkuris trans la plankon rekte al la pordo.

Berg estis rapida. En lia mano baraktis stranga kaj abomena insektkapa, kun rughaj flugilnervuroj estajho. Subpremante la abomenon pashis Berg al fenestro, malfermis ghin kaj eljhetis la duonbirdon-duoninsekton.

Che la fenestro kreskis arbo. Tiu svarmis esamene de la samaj abomenaj estajhoj, kiuj rampis lau la branchoj, strebante pli supren. Tiu de Berg ankau lokighis per leghera gliso sur la arbon.

Kun nervoza rapido ferminte la fenestron, Berg turnis sin por foriro. Subite li rimarkis en okulalto al la muro fiksitan dormobreton. Tie kushis surflanke moke subridanta virinkapa estajho, havanta anstatau manoj rughnuancajn tubosimilajn nervurojn. La vizagho apartenis al juna virino.

Ili duope kun Koonen ekprenis la buklokapulinon de la dormobreto kaj tiradis al la pordo. Ilia portajho pushighis per siaj nervuroj al pordofosto kaj risortsimile kontraustaris kiel disfibrighinta kablo post kusineto au lachtruo. Strechante la forton, ili trenis la birdvirinon en la shtuparejon, che kio kun seka kraketo rompighis kelkaj nervuroj. Shajnis, ke la estajho ne sentis pro tio doloron, almenau shi ne kriis. Sed kiam ili atingis la shtuparan platformon, la virinkapo malfermis la bushon kaj diris kun frida mieno:

"Vi povas ja eligi min de chi tie, sed tiam venos Zuckerschreibstock mem!"

En tio estis io neeldireble horora. Berg ne havis imagon, kiu povas esti Zuckerschreibstock, sed tiu nomo enigis teruron. Post la eldiro la birdvirino mem ridis kun hida vocho, kaj tiam Berg vekighis kaj ne plu povis endormighi. Estis tempo antau la auroro jhaude matene.

Vespere ili elflugis kiel kutime.

La unua duono de la flugo procedis laukutime. Patrolintaj lau sia taksado sufichan tempon super la norda rando de la kontinento, prenis Berg jam frue reflugan kurson. Atinginte la Skandinavian aerspacon, shajnis al li subite, ke eble li tamen tro rapidis. La matenrugho ech ne levetis ankorau la noktorandon kaj de ie el la mallumo povis en tiu antauaurora horo tamen soni ankau invitsignalo al LQ86.

Berg atendis kelkajn momentojn respondon de sia instinkto, klinis tiam la aviadilon sur la maldekstran planeon kaj direktighis per granda dekliveta arko en la spacon de Oslo.

El tiu maldekstra turno la aviadilo ne plu elighis. Komence faris Berg kelkajn girojn sufiche alte super la urbo, rigardante la stratodensajhon kaj intermitadon de la fjordosuprajho, spegulanta paletan chielon. Kiam li post tio volis ekvilibrigi la aviadilon kaj komenci rektan flugon, la stirilo ne obeis. La pilota mano sentis, ke la direkterono estas volvita en io elasta. Berg laboris trankvile kaj laumetode per la direktilo. La baro devis tuj forighi. Ne povis dauri tiel. Tio povis esti nur hazarda malhelpo, ankorau unu movo kaj chio estos en ordo.

Sed sekundoj pasis sen iu shanghigho. Movetante la stirilon, Berg prenis ech pli abruptan turnon, giroj super la urbo koncentrighis.

La aviadilo perdis ankau altecon. Io okazis ankau kun empeneronoj, ankau tiuj ne volis obei.

La kapo de Berg funkciis aparte de la manoj. La manoj faris preskau instinkte tion, kion en ilin programis jardekojn longa aviadista sperto, la cerbo serchis kauzon de la paneo. Koonen zorgoplene rigardis al la komandestro.

La aviadilo descendis malsupren de la maloftaj printempaj kumulusoj. Kelkfoje trafis nubkirlajho inter LQ86 kaj lunon, tiam transkuregis la stirejon sombra ombro. Koonen tiris chiufoje la kapon inter la shultrojn, kvazau atendante fizikan frapon.

La cirkloj, desegnataj de la nedirektebla aviadilo, emis ankorau striktighi. La tero proksimighis. Berg haltigis la rigardon sur altometro kaj maltrankvile pensis, ke li ne memoras parkere, kian altecon de la oceannivelo havas la monto Holmenkollen, kies deklivojn tushis liaj flugarkoj. Chiam pli li havis la senton, ke la aviadilon tiras kun nerezistebla forto al si la centripeta centro, povanta lokighi en la urbo ie en regiono de la Groenlanda placo, kiel Berg kalkultaksis.

Berg rekonis en la urbo tion kaj alian. Iam li loghis kelkan tempon en Oslo. Precipe bone konservighis en la memoro Drammensvej, kondukanta rekte de la regha palaco chirkau la golfo Frognerkilen. Lau ghi oni veturis tiutempe el la urbo al la aerodromo Fornebu.

LQ86 subighis preskau neniom al la pilota volo. Por iomete malstrektigi kuntiran mashon de la koncentrighaj cirkloj, malaltigis Berg turnojn de la dekstra motoro kaj pliigis gason de la maldekstra. Tio devis iom ekvilibrigi premon de la fiksighinta direkterona padelo. La sekva cirklo iom ankau malstriktighis, sed la mashino perdis ech pli da alteco. Jam estis klare distingeblaj pro gardolumo fridaj vendejaj fenestroj che la chefstratoj.

De post iliaj glimantaj vitrokvadratoj rikanis oferte siajn mortajn ridetojn manekenoj. Ili estis kvazau elegante vestitaj mortintoj, elpashintaj el revoj de la forpasinta Klais. Berg perceptis malicmokojn de la realisme pentritaj pupoj. Ankorau iom da tempo, ankorau kelkaj malvastaj cirkloj kaj terura frapo kontrau tero rigidigas ankau lin kun Koonen en iu nenatura pozo, kvazau ankau ili elmetus, por demonstri al vivaj homoj, siajn pilotajn duonpaltojn kun trivite blankaj kunkudroj. Tiam la manekenoj kun siaj novegaj, tute ne uzitaj vestajhoj, superos ilin draste. Pri tio ili ja ankau ridas.

Kolerego pri senvivaj pupoj, kiuj kuraghis malicmoki, kuntiris la gorghon de Berg. Tro frue ili ridas! Tuj li faligos el la bombolukoj sur ilin pereon, ili tordighu en flamoj kaj fandighu pro varmego je malbelaj plastobuloj. Lia mano levighis por signi al Koonen.

Rigardo de la leutenanto restadis sur la komandestro kaj ties levita mano. Sed la mano de Berg tamen ne faris permesan movon. Subite la manekenoj estis forvishitaj el konscio de la kapitano.

Chi-momente la prudento de Berg definitive klarigis al si kauzojn de la difekto. La direktila kablo estis ie parte difektita pro frotigho. Kelkaj kablofibroj ankorau eltenis, sed la rompighintaj balailsimile disighis kaj ne retrolasis la kablon tra la gvidkusineto. De tio la elasta kontraustaro, kiun li ne kapablis superi. Tamen ili kun Koonen estis konstante kontrolintaj la stirsistemojn. Ne gravas. Nenio gravas, se metalo komencas lacighi. Ilia papilio trivighas neaudeble. Tion oni ne povas travidi, tion oni sentas nur en tiu momento, kiam io rompighas. Che unu tiro rompighis shtalfibroj de la kablo en fleksighloko, kvazau ili estus vitraj, tion ne povis antauvidi Koonen nek li mem. Chiuj malnovaj kabloj estis post jaroj shanghendaj. Sed de kie preni novajn?

Per malmultaj gestoj Berg klarigis al Koonen la situacion. Tio ne estis malfacila, char ankau leutenanto mem ekkomprenis la aferon. Li kapjesis, prenis de post luko manlampon, enshaltis kaj komencis grimpi en empenoparton de la aviadilo, malvolvante la konduktilon post si.

Nun estis la demando en tio, chu Koonen sukcesos ankorau ghustatempe trovi la difektolokon, kaj chu tio estas alirebla dum flugado. Berg penis teni la mashinon laueble en ekvilibro. Elrigardante tra la gratvunda vitroplasta kvadrato, li vidis che la disbrancigho de Drammensvej, kie ankau en antauaj tempoj komencighis vico de unuope en ghardenoj starantaj vilaoj de shipo-posedantoj, altan nigran ortedron, super kiu brilis helbluaj literoj NORSK HYDRO. Antau tio distingis la okulo malofte starantajn senfoliajn arbojn, tiam sekvis krucvojo, che kiu staris la hela vitra kubo de nova granda gazetkiosko. Berg pensis, ke ekde certa tempo tie malsupre chiujn sattedis mallumigo kaj oni neglektas la ordonon.

Sur la vojkrucigho turnighis al Drammensvej kun plenlumoj vetureganta pasaghirauto, kun la direkto al la regha palaco. Berg pensis kun silenta kondamno, ke ankau noktaj komand-oficiroj veturas kun lumoj! Se milito dauras longe, neglektighas la ordo. Malfeliche, chiam estas en la supera chefkomandejo generaloj tro maljunaj kaj ne kapablaj decidi. Militoj de kapitanoj kaj majoroj ne estus tiom longedauraj.

Tiam tiu bildo pasis. Sub la ventro de la turmentite mughanta LQ86 preterglitis chebordaj mallumaj fervojbranchoj, post tio shipmastoj kaj jam venis ankau trankvila akvosuprajho. Interese, chu post la urbodomo ankorau staras che kajo sur sia praa loko la lerno-velshipo "Christian Radich" kun sia pompa rigilaro, la pruo pendanta super akvo? Farante malrapidan arkon super la fjordo de Oslo la aviadilo preterpasis la Linnoy insulon. Berg denove rigardis malsupren. En chi tiu markolo printempe de la kvardeka norvegoj subakvigis "Bliicher'on". Inter aviadistoj oni iam parolis, ke okaze de trankvila akvo kaj serena vetero la shipo el aero estas ech videbla.

Pli longe li ne povis pensi pri tiuj malgravaj aferoj. Chio dependis de la rapideco kaj lerteco de Koonen. Ili perdis tiom da alteco, ke en iu sekvonta rondo la aviadilo povos impeti en la arbaron sur la montodeklivo. Chu ankorau redukti la radiuson por tion eviti? Berg sciis tre bone, ke li ne povas giradi chirkau sia planeo-pinto. Krome certe oni jam rimarkis de malsupre la aviadilon, char ties motorbruo ne forighis dum longa tempo el audregiono de la urbo. Do nun atendu baldauajn malagrablajhojn ankau de sur la tero.

Fine Berg sentis ektirighojn de la stirilo. Ie en la empeno Koonen atingis la kablon, certe li penis ghin liberigi. Berg ne malhelpis la stirilon. Anstatau tio li strebis el sia tuta forto labori per aleronoj, por iom ajn malpliigi la klinighon.

En chi tiu giro LQ86 ne plu atingis la domegon kun bluaj literoj. Ghi preterveturis Ia reghan palacon super la malantaua rando de la parko, laulonge de la malplena kaj nelumigita Nobel-strato, sur kies angulo che Drammensvej staris nokte soleca kaj forlasita Nobel-instituto, ghi transsaltis la Okcidentan stacidomon de Oslo kaj sur sakvojoj senmove starantajn vagon-vicojn, trenante sin super havenbasenojn. La zigomoj de Berg antauen penetris sub la barbostopla vizaghhauto. Li atendis frakasigan frapon. Ne plu estis certe, chu la aviadilo kapablas sin treni trans la fortikajho Akershus au enturnante de super la fjordo impetas en la bordon.

Muskoloj de Berg estis strechitaj. Tio estis senvola reago, li ne kapablis sin malstrechi.

Sekvintan momenton la rapida spasmo de la stirilo subite cedis. La stirilo saltis dekstren kaj pro pligrandighinta tirforto de la maldekstra motoro klinighis dekstren la tuta aviadilo. La motoro ekgraulis pro malstrechigho, ech venkoplene.

Samtempe Berg aldonis turnojn ankau al la dekstra motoro. LQ86 ekvilibrighis kaj direktighis, prenante decideme altecon super de la fjordo de Oslo kun arko okcidenten.

Sur iu al Oslo proksima aerodromo dejhorantaj pilotoj rapidis chi-momente al siaj chasaviadiloj. Nekonata, ignoranta radio-signalojn aviadilo vekis intereson de la regiona aerdefenda stabo. Baldau sekvis ech alarmo. Sed komando por elflugo prokrastighis, char dejhorestro volis eviti malagrablan situacion, provante por certeco antau tio ankorau kontaktighi kun aliancanaj staboj: povis ja okazi, ke temas simple pri iukauze dekursighinta kaj pro tio senaverta transportaviadilo. Fornebu respondis al pridemandoj, ke ilia aerhaveno estas jam longe fermita kaj en tia horo ili atendas neniun surterighonton.

Ghis kiam kolektighis informoj, ne agnoskantaj propra la giranton super la urbo, LQ86 jam sukcese superis la Norvegan bordolinion. La dejhorgrupo fine enaerighis, sed jam registris sekvadostacioj elighon de la nekonata aeroplano de super la teritoriaj akvoj. La chasaviadiloj estis revokitaj.

Ree oni malbenis en staboj arogantajn posedantojn de privataj aviadiloj, okupantaj sin pri aerhuliganeco. Ghis kiam oni ne subigos ilin al ordo, akcidentoj estas neeviteblaj.

Koonen grimpis lace al sia loko kaj zorge formetis la manlampon. Tiam li turnis la pro strechigho sensangan vizaghon al Berg kaj gestis ion per la fingroj. Post momento la enhavo atingis konscion de la piloto: la kablo eltenas nur per kvar fibroj.

Necesis flugi rekte kaj nur rekte, evitante pli grandajn sharghojn al la direktiloj. Por iom-post-ioma direktoshangho oni devis plej unue ludi per aleronoj — iliaj kabloj shajnis komence ankorau eltenaj. Per direkterono oni rajtis kunhelpi nur leghere kaj flue. Nur tiukondiche ili havis shancojn reveni en la bazon. Se tiuj lastaj kvar kablofibroj rompighos, LQ86 falos kun flirtanta direkterono en maron.

Tiu flugo estis inkuba. Danghero staras super vi, sed nek mano nek piedo estas moveblaj, mankas forto por eskapi, ankorau malpli por kontraustari.

Fine ili alvenis super la insulon. Post la surterigho Berg havis la senton, kvazau li portus la lastajn centojn da kilometroj la aviadilon sur siaj shultroj, la koltendenoj estis tute rigidaj kaj ech plej eta kapturno kauzis inferan doloron.

Tutan monaton post la okazintajho ili kun Koonen plektis en la laborejo novajn kablojn.

En la stokejo ech peceto ne postrestis. De aerkirlighoj kauzitaj skuoj erodis dum jaroj la kablojn ghis lasta stumpeto, ili disfibrighis kaj shirighis je pecoj. La shtalo ne eltenis pli longe.

Tiam Koonen elportis ghis nun netushitajn kablobobenojn por kamptelefono, iukauze tro multe ekipita sur la insulo. Estas eble, ke la intendanta stokejo troplenis de ghi? Sed eble iam havis iu intencon haki en chi tiujn rokojn multe pli grandan komandocentron. La stiristo preparis spritan ilon por liberigi la telefonkablan lineon de izolajho: volvante sur tamburon oni tiris la kablon tra trueto en shtalplato, sur kies malantaua flanko lutfiksitaj tranchkllngoj apartigis la nigran gumtegajhon, erete forfalantan.

Post ricevo de la kablolineo oni devis la maldikajn shtaldratojn kelkope kunplekti. Tion oni povis fari nur duope per granda man-drilo. Berg kaj Koonen laboradis persiste, char alia eliro mankis. La unuan fojon LQ86 pro teknikaj kauzoj ne enaerighis du sinsekvajn jhaudojn. La trian semajnon kovris la insulon kaj ties chirkauajhon densa nebulo, neebliganta la starton, do Berg estis senskrupula.

Iom post iom oni anstatauigis malnovajn kablojn per novaj en la tuta direktadsistemo. Vere, la kablofibro estis konsiderinde pli dika kaj memfaritaj kabloj pro tio malpli fleksemaj. Eksidante sur la pilotsidejon kaj provante la direktilojn, Berg tuj sentis, ke la direktado farighis multe pli rigida, por atingi pli grandajn stirdeklivojn li devis uzi la tutan forton. Sed oni ne povis riski ankorau unu kablorompighon en aero. Jam nun Berg konsideris ilian savighon super Oslo plene kiel bonshancon.

Koonen laboradis kun senvorta fanatikeco. Liaj manoj estis vundokovritaj pro dratotirado, la fingropintoj pikvunditaj de la fibroj. En ne pli bona stato estis ankau Berg mem, kvankam la stiristo lin indulgis kaj penis pli malfacilan laboron mem fari. En tiu tempo sentaugighis ankau la elektrostacio. En la motoro rompighis iu detalo, sed ili ne havis tempon ech por ekserchi la paneon. Kiam tra la fenestro de la subtera laborejo ne plu falis sufiche da lumo, ili ekbruligis karbidlampon, daurigante la dratvolvadon kaj kabloplektadon.

Fine estis LQ86 denove startopreta.

Berg skrupule kontrolis en la shirmejo chiujn pedalojn kaj stangojn. Li komprenis, ke devas nun denove kutimighi al la aviadilo en aero, tio estis subite fremda mashino, per kiu la flugadon li devas ankorau lerni. Sed li klare sciis, ke fine ili denove povos enaerighi. Tiom li fidis la laboron de Koonen, kiu lutkunigis la kablojuntojn kaj nitfiksis ilin en hermetikilojn.

Malfruan printempan jhaudon ekgraulis la ripozintaj motoroj super la insulo, dum monato kutiminta al silento. LQ86 denove ekkuris lau la startvojo.

Kiam ili chi-foje atingis la kontinenton, malsupre chio fandighis je unu koloro — arbaroj estis nigre bluaj, akvejoj bluete-grizaj. Tra nebulvualo rebriletis flavnuancaj lumetoj, sporade ili pigre arighis. lu stranga pozicia milito formighis en Europo, kie kontrauaj partioj ne timis montri lumigitajn objektojn kaj el aero ne videblis eksplodoj nek incendioj. Malsupre shajnis chio strange trankvila kaj senshangha.

Iufoje tamen post longa tempo trafinte en la spacon de Rejno, estis Berg vidinta grandan, kvazau spirantan brilon. Li faris tiudirekten turnon por ekvidi la incendion, char tie shajnis flameganta almenau duonurbo. Sed alproksimighante li vidis sian eraron. Temis pri flamoj de giganta metalurgia uzino, sur tersuprajho ardis koaksbaterioj kaj fandformoj. En kies manoj povus esti nun tiu regiono? La milita potencialo estas chi tie enorma. Berg giris por chiu okazo iom da tempo atende en la spaco de Rejno, sed ankau en tiu chi grava industria regiono li ne sukcesis ghisatendi invitsignalon lau la chefstaba ondo. Tio kauzis lian kapskuadon. Maljunaj generaloj en staboj dume ankorau plimaljunighis, kaj neniu el ili libervole emeritighos...

Nun Berg sentis sin iel neordinare. Li decidis, ke ties kauzo estas nekutima rigideco de la direktiloj. Sporade en la kaptelefonoj estis audebla kvazau susuro. Tio povis esti ankau iluzio, kauzita de la maifacilajhoj pri pilotado. Dum jaroj la kapitano havis jam tiom multajn seniluziighojn, ke liaj sensoj farighis sporade tute stuporaj.

La motoroj de LQ86 apenau laboris. Pechmalpuraj hejtajh-duzoj ne aldonis fa kalkulitan kvanfon, en aerfiltritaj efementoj etaj, de aerhumido kauzitaj, per okulo preskau nevideblaj rusteretoj pli kaj pli obstrukcis kribriltruetojn. La klapoj, tornitaj kaj poluritaj en la subtera laborejo por anstatauigi la trabrulintajn, estis faritaj el iom alia materialo, ilia dilatkoeficiento diferencis de la originalaj kaj ili jam ne fermighis kun absoluta precizeco. Premoshtupo en la cilindroj malaltighis. Precipe tio estis sentebla, kiam oni prenis alton kun plenvershitaj hejtajhujoj. Berg perceptis tion kvazau estus la shargo de trafluigitaj jaroj subite falinta sur la aviadilan nukon, la mashino farighis kadukeca kaj nekapabla.

Ili bonege prizorgis kaj renovigis la motorojn, ili faris chion disponeblan de homo kaj aviadisto. La aviadiloj el la serio de LQ86, ankau tiuj, kiuj savis sin de krasho en la militotumulto, estis en la tuta mondo jam delonge irintaj al fatrasejoj kaj fand-fornoj. Sed la ilia — spite la senindulgan tempon — flugadis ankorau plu. Sed ie estis la limo, kiun transpashi oni ankau al ili ne donis.

Berg perceptis proksimecon de tiu limo.

Nur antauhierau tio okazis. Koonen levighis meznokte kaj iris en necesejon. Berg same tiam eldormighis. Por tio mankis kauzo, la stiristo ne bruis per pordo nek pushighis kun shirmeja meblo. Evidente estis la chiama cheesto de alia homo tiel akordiginta iujn cerbocentrojn, ke dejhorpunkto de certa biologia radiado automate registris shanghighon de laukutima stato, kiam la alia foriris el la ejo.

En dauro de kelka tempo Koonen ne revenis.

Subite estis Berg tutkorpe timoshvita. Li ne sciis pro kio, sed subite li perceptis kun neeltenebla akreco plenan solecon. Estis tia sento, kvazau oni premus lin kun la tuta nuda korpo kontrau la shtonan suprajhon de la insulo. Inter la dum jarmiloj malvarmighinta roko kaj la eta varmeta bulo de lia korpo mankis iu defenda au disiga ekrano. Vivovarmo el lia korpo fluis senchese en la shtonon, solvighis en ties arkta frido kaj kapablis altigi la temperaturon de la roko eble je milionono da grado, sed rekompence li mem farighis chiam pli malvarma, lia korpa temperaturo chiam pli proksimighis al tio de la griza shtono.

Sen pli longa pensado Berg saltis de sia dormobreto kaj sekvis la leutenanton. Chio estis silenta. Kiam li proksimighis al la tualetejo en la malluma ejo, audighis de tie batofrapo de peza korpo kontrau la tabula pordo. Dum jaroj en mallumo akrighinta distancosento helpis al Berg, ne vidante klinkon, tuj tirmalfermi la pordon. Li pushighis al Koonen. La leutenaato estis pendiginta sin per longa militista shalo al interna lamphoko super la pordo.

Berg agis senprokraste. Kaptinta Koonen en la sinon, Berg levis la leutenanton, kies piedfingroj pro distirigho de la shalo jam tushis la plankon, kaj liberigis lian kolon el la masho. Koonen murmuris ion. Skuighante pro koleratako Berg donis al li du fortajn orelfrapojn. Tio helpis. Koonen poiome surpiedighis kaj humile ebligis reirigi sin en la shirmejon.

Sidiginte la aliulon sur litrandon, Berg envershis perforte al li ankau nun jam elprovitan kuracildozon — duonkruchon da alkoholo. Koonen singultis kaj tusegis, parto de la fajroakvo trafis en la trakeon. Berg ne forlasis lin pli frue ol la leutenanto sinkis en la liton kaj turnighadis tie, veante en maltrankvila dormo. Tiam la kapitano shovis sin sub rigide raspan militistan, antau nelonge el la stokejo prenitan kovrilon, sed ne plu povis endormighi ghis la mateno.

Che tio shokis la kapitanon pleje unu atentitajho. Kiam li, kushighante en la liton, per la mano vishis hazarde la vizaghon, la polmo farighis tute malseka. El la okuloj estis fluintaj larmoj sen lia propra scio.

Kion li opiniu post tio pri siaj feraj nervoj?

Matene la eksterajho de Koonen estis kvazau post granda drinkado. La okulsubajhoj en lia flavighinta vizagho estis inertaj kaj nigrebluaj, la manoj tremis, la okuloj mem estis malklaraj. Li kashis la rigardon de antau Berg. Dum la matenmangho ambau silentis. Tiam ili iris ruli benzinbarelojn. La staplo de plenaj bariloj estis jam tiom malalta, ke ne necesis speciala antaugardemo — apenau povis chi tie iu barelo ankorau ekrulighi.

Ili laboris pli verve ol ordinare. Berg aldonis rapidecon kaj Koonen ne rajtis postresti, li ne havis post kies dorso sin kashi. Sed liaj piedoj kvazau tremis kaj la korpo shvitegis.

Che la tagmanghotablo Koonen provis fine ekparoli.

"Pardonu, komandestro..." li diris gapante en angulon.

Berg tusetis seke. Koonen levis sian rigardon al la kapitano, kaj se li ankau havis kelkajn vortojn rezervitajn por sinpravigo, tiuj mortis senutile. La rigardo de Berg estis kompleta malpermeso, ghi komandis senkompate: silentu!

Refoje perceptis Koonen, ke li estas kreita por subigho.

Ekde tiam Berg ne donis eblecon por malstrechigho al unu nek al alia. Li trovis tiom da farenda che la aviadilo, kiel neniam pli frue. Fine, kiam chio estis preta por elflugo, li ordonis, ke Koonen forshovu de la bordo per hokstango ladujojn, de jaro al jaro jhetitajn de ili en la maron apud la shirmejo.

Dume estis la laduja amaso sur la marfundo kreskinta tro alta kaj la plej freshaj brilis surpinte sub apenau futmaldika akvotavolo. Ili povis esti el aero videblaj al neinvitita gasto, se tiuj ankorau trafos chi tien. La malsupraj ladujoj estis pli profunde kaj kovritaj per bruna rustotavolo, ili ne kauzis malbonon. Kvankam shtormoj la amason kelkfoje disigis, ghi denove kreskis per chiutaga konsekvenco. Ju pli ondoj kaj la mara glacio larghigis la ladpiramidan bazon, des malpli kapablis frakasi shtormo kaj la amaso kreskis denove. Eble necesus rifuzi la kutimon jhetadi rubon en la maron chiam samloke. Berg decidis restigi tiun ideon por estonto.

Nun ili estis en aero. Koonen klinbalancis sin super la mapujo, la motoroj bruadis maldelikate. Ili sentis kiel ordinare komence malfacilajhojn. Ne timu, antau mateno, kiam plejparto de la uja kapacito forbrulis, la motoroj sentos sin pli facile.

Chirkauita de la unutona bruego sidadis Berg sur sia pilota loko, kiel dum miloj da horoj antau tio. Sur neniu alia segho li sentis sin tiom hejmece. La kurslinio sur la mapo de Koonen malrapide plurampis. Ghi krucighis kun multaj aliaj kursoj duone forvishighintaj kaj intence vishitaj. Mapoj postrestis tute malmultaj, plejparto jam delonge trivighis je pecoj lau formato de la mapujo. Komence Koonen diferencigis kursojn chiufoje lau krajonkoloro, sed la koloroj baldau ne sufichis. Nun li strekas aermilde, por poste ilin forvishi sur la shirmeja tablo. Ankau la rondighinta vishgumo emas surkreskigi duran glatan kruston, antau uzado oni devas froti ghin ioman tempon kontrau raspa malsupra flanko de la tabloplato, ghis kiam ghi komencos vishi.

Berg sentis aermankon. La altometro montris 3300, tio ne devus esti sentebla, konsiderante lian alkutimighon. Au eble la sano elcherpighos, ankau la fortorezervo de lia motoro estas. finighonta?

Esplore li rigardadis al Koonen. La leutenanto sidis klinite kiel ordinare, ne estis komprenebla, chu ankau lin turmentas aermanko. Berg ne volis demandi. La nervoj de Koonen jam sen tio estas en acha stato, eble li ekimagos...

Li shtelrigardetis kun malfido la altometron. Iam ghi jam ludis al ili artifikon. Sed ne, se ili ankau levighus hazarde pli alten — kio tamen estus neimagebla — la pli malgranda aerdenseco tuj estus sentebla che la motoroj. Ju pli aghaj ili trivighis, des pli sentemaj ili farighis rilate oksigenmankon. Milmetra altodiferenco estus per orelo tuj audebla. Nun la motoroj funkciis kun ghusta trimila tono.

Berg enpensigis al si, ke aermanko estas nur imago. Malgrau tio la kapo emis farighi iel strange leghera kaj antau la okuloj naghis chiam de malsupre supren iuj makuletoj, kvazau aer-bobeloj. Kelkfoje li energie palpebrumis, por liberighi de la ghena kvazaurubo. La korpo apenau perceptis la pilotan sidlokon, manoj kaj piedoj serchis la stangetojn, kvazau de post plum-kuseno. Berg penis auskulti sian koron. Neniam pli frue li tion faris, la enviinde forta organismo neniam perceptis sian forto-fonton — nun subite ekshajnis al li kun aperanta timego, ke la koro bategas chiam pli malhelpe en la brustokorbo, kiel ankau trostrechas la aviadilaj motoroj en siaj gondoloj.

Sed vibrado kaj bruo de la aviadilo tute sufokis la korbatadon, ech la pulso frapadis samritme kun la motoroj, kaj Berg pensis kun interna subrideto, ke en aerarmeo ne hazarde ekzistas aviomehhanikistoj, sed mankas aviokuracistoj. En aero ankau kuracisto povas auskulti nur la aviadilon.

Sidigante sin komforte sur la pilota loko, Berg strebis akiri ordinaran, kutiman sinsenton. Li spiris profunde kaj movis iom la manojn kaj la piedojn. La aviadilo ja reagis, sed bona sinsento ne revenis. Tute kontraue, la kuriozeco de la farto pliprofundighis. En la kaptelefono intermitis susuroj kaj sibloj, la radioricevilo, kvazau vekighinte el longa vintrodormo, preparis sin por heroldi la mesaghon. La sento de aermanko ne retroiris, malgrau chiuj entreprenitaj ekzercoj.

Berg farighis maltrankvila kaj komencis sin movetadi. La premateco sinkis sur lin kvazau heleflava, sen ajna fenestro kelkcent metrojn dika kovrilo de plennubo, post kio nenio estas videbla. Chu tio estas nun komenco de la fino? Chu vere li plentrivighis, antau ol kapablis ghisatendi tiun plej gravan momenton, kiun atendi oni lin restigis? Post malbonhumoro de la kapitano fulmadis ankorau foraj desperofulmoj, sed ankau ili alproksimighis rapide kvazau fulmotondra fronto.

Li mordis la lipon kaj vokis chiujn siajn sensojn al vigleco. Savigho shajnis en tio, se li povus deskui la katenantan malviglecon. Berg batalis sur la pilotloko kun si mem, sed apude sidanta Koonen nenion sciis pri tio.

Kaj tiam ghi okazis. Tra la plifortighanta mughado en la orelklapoj Berg audis malfortan invitsignalon. Li strechis la audosenton kaj per iom rigida pusho kunliterumis:

"LQ86..."

"LQ86..."

Sekvis koordinatoj. Berg sciis, ke la ordono estos certe ripetata, kaj li ne eraris. Tra la chiam plilautighanta mughado kaj signalojn sufokantaj atmosferaj krakadoj ree ripetighis la invit-signalo, tiam la koordinatoj. Eta pauzo kaj chio komencighis denove.

Berg prenis la cheflanke pendantan mapujon, surgenuigis ghin, malfermis, trovis en la ingo krajonon kaj skribis sur la supra forte flavighinta folio la jhusauditajn koordinatojn, elshiris la folion kaj etendis al Koonen.

La leutenanto boris lin per konsternita rigardo. Berg kapjesis aserte, en tin chi konciza movo estis io venkoplena. Li kapablis ghisatendi sian horon.

La stiristo ekokupighis pri kursmetado.

Tiuj koordinatoj estis por Berg multparolaj. Li konis tiun urbon. Au chu la homo ne scias la urbon, kie li naskighis kaj pasigis sian infanecon? Tuj kiam la konsciencon de la kapitano atingis la celkoordinatoj, li sciis precize, kien li devas jheti la bombon. Nur tien kaj ne aliloken!

La domo de Robinson kun verdaj shutroj...

Tiu duetagha ligna domo kun mansardo sub la malhelrugha lada tegmento, kie estis tiel pure kolorigitaj, senmakule blankaj tabulplafonoj kaj pordoj kun nigraj strechrisortaj ansoj. Kie plafonanguloj de la mansardoj estis oblikve tranchitaj kiel che cherkokovrilo. Kaj post kies miraghe blankaj pordoj neniam trovighis dancanta en sunradioj ech unu polvero.

Tiu domo estis terure simetria. Tie, kie pro konstruaj kauzoj ne povis ekzisti fenestroj, sed tion postulis simetrio, tamen estis fiksitaj blankaj shprosoj sur la tabula tegajho, kaj iliaj interfacoj nigre kolorigitaj, simile al vitroj respegulantaj noktan mallumon. La domo mem estis chiam bruna, ankorau pli frue ol la pasintjara farbotavolo malhelighis kaj komencis pecetighi, oni surmetis novan tavolon miksitan el or-okra pigmento. Devis esti tiel, char la eterne verdaj fenestroshutroj de la malsupraj etaghoj harmoniis bone ghuste kun bruna kolortono. En la domo de Robinson oni chiam uzis nur bone harmoniajn kolorojn, kiuj estis bone konataj jam ekde praaj tempoj.

En tiu domo oni konsideris neglekton de moro kiel plej granda peko. Estis ja simple neeble fari ion tiel, kiel oni ne faris pli frue. lam, foreste de la gepatroj, la sesjara malgranda Berg prenis sian skatolon de akvareloj kaj pentre plenigis la infan-chambrajn fenestrojn per etaj rondkapaj flugpigmeoj. Neatendite oni ilin ne forlavis. Oni ech malpermesis al li purigi la fenestrojn, kvankam li, tremegante pro ekscito, atendis hejmenvenon de la duonpatrino, opiniante, ke la unua puno estos serioza fenestrolavado. Li ech jam frue kuspe faldis siajn chemizmanikojn. Anstatau tio la flugpigmeoj beligis dum du semajnoj la infanchambrajn fenestrojn. Chiutage, eksklude la manghotempoj, devis la knabo sidadi en la chambro kaj spekti sian farajhon. Lau la neshancelebla konvinko de la duonpatrino tio havas pli bonan edukan influon ol kiu ajn kruda korpa punmetodo.

En la ghardeno, apartenanta al la bruna domo, estis skrupule preciza cirkloforma laubo kaj rektaj florbedoj kun blanke kalkitaj bordershtonoj. Sur platvojoj inter la bedoj oni ne rajtis skuti, char tio produktis bruon kaj povis difekt la platojn. Kun skutilo oni devis forlasi la kortan ghardenon, iri lau la strato ien pli foren, kie komencighis fremdaj trotuaroj. Tion kompreneble chi-okaze, se oni rajtis malshpari la tempon por tia malserioza agado kaj ne havis pli gravajn familiajn devojn.

En la infancharnbro oni rajtis esti nur en pantofloj kaj pli viglaj ludoj estis permesataj nur dimanche kaj post negoctempo. Sub la infanchambro lokighis mercerejo de fraulino Jonson, kaj ties klientoj kurbigus sian bushon, audante de supre klakadon, al ili tio ne plachus. Sed ankau dirnanche oni ne rajtis sidadi, klam gepatroj tion vidis, sur la sunvarmigita shtupo antau la per lado tegita verda vendejopordo, por gapi preterveturantojn. Sed tio estis altira, precipe, kiam estas kunprenita eta notlibreto kun knaretantaj vakstolaj kovriloj kaj brile flava legherkura kemia krajono, por surpaperigi numerojn de preterveturantaj autoj. Por chiu literkombinajho estis en la notlibreto aparta pagho. Kelkfoje, kiam la trafiko estis pli vigla, necesis granda koncentrigho, por ke kelkaj ne restu preterlasitaj. Tion oni ne rajtis, tio estis plena tabuo, tiam oni devis la ludon denove komenci.

Ghis la unua lerneja autuno multaj malgrandaj paghoj en la vakstole kovrita notlibreto estis tute plenaj je numeroj.

La domo de Robinson restis daure senshangha. Lernante en aviada lernejo, la plej malfacila devo de Berg estis, se li dum somera lernopauzo devis hejmenveturi. Sed tio estis neevitebla, mankis alia loko kien iri. Pro tio li plenumis tiun devon — ghis la granda kverelo, rompinta liajn ligojn kun la hejmo.

Ech flugante trans la urbon Berg sentis chiufoje, kiel la domo kun nokte nigraj kvadratoj lin gapadas. Tiu sento malhelpis la kursanon, la plej grandajn erarojn de pilotado dum la tuta lernotempo Berg faris en la aerspaco de sia hejmurbo.

Nun indikis la pinto de LQ86 intence tiudirekten. Ghis nun Berg estis chiam evitinta tiun kurson, nun venis kune kun la invitsignalo ordono — pro tio li subite sentis grandan facilighon. Ne plu devis li auskulti sin mem kaj la motorojn, al li estis donita libereco post plenumo de la lasta ordono senti ankau lacecon. La koordinatoj mem bone esprimis, la decido estis farita, ne estas lia afero pridiskuti, chu tio estas justa au ne. Li plenumos ankau tiun ordonon, samkiel li plenumis chiujn ghis nun al li donitajn ordonojn.

Atinginte la urban aerspacon, Berg faris firman plenrondon. La aviadilo komence iom malobeis, sed tiun kontraustaron superis la piloto per malgranda strecho. Li ne bezonis tre atente sekvi surterajn signojn, ankau blindokule flugante li chi tie ne erarus. Jam aperis antau la aviadila pinto kiel aro da lumpunktetoj la celo. Ankau chi tie oni jam neglektis la preskribojn de mallumigado.

Chiu-momente la celo alproksimighis. Komencighis antauurboj, tiam plidensighis la lumetoj. Flaveta tapisho kun unuopaj koloraj fajreroj kontrauglitis. Fine apartighis el la stratimplikajho klare longa rekta aleo, de ghi dekstren turnighas baldau Malgranda strato — kaj en la krucighopunkto de tiuj du linioj lokighas lia celpunkto, kies koordinatoj kvazau ankorau kvikadis en la kaptelefonoj.

La alto estis tro granda por rekoni en krepusko unuopajn domojn. Tio ankau ne estis necesa. Strataj krucighoj estis klare legeblaj. Precize kiel sur bona, akre desegnita mapo. Berg ekvilibrigis trankvile la aviadilon kaj prenis batalkurson. Tuj kaptos Koonen en la bombocelilon tiun lokon, kiun Berg signis sur lia mapo per kruceto. Kiam alvenis la ghusta momento, li fort-amane premos la liberigilon.

La aviadilo estis kvazau ekstaranta super la tero. Neniu shanceligho nek nestabileco en la vocho de la motoroj.

Nun levis Koonen lante, mezuritmove la dekstran manon kaj metis la polekson kun disfranghighinta pinto sur rughan butonon jam longe kovritan per nigraj fendetoj. La rigida manumo de la aviadista ganto tremis pro motorvibrado.

Berg sentis skuighon de la aviadilo, kiam la bombolukoj krak-malfermighis kontrau fajfanta malpleno de frosta vento. Ankorau dum sekundo la saman kurson tenante, li klinis LQ86 iom al la maldekstra planeo, faris iom deklivan turnon kaj prenis reiran kurson al sia fora, preskau neatingebla insulo. Subite la sinsento estis plene shanghighinta. La kapo sentighis mirinde malpeza, spirado farighis facila, li estis liberighinta de io prema — subite kaj definitive.

<< >>