3
La sekvintan
printempon post tiu nekutima Kristnasko okazis io
eksterordinara. Super la insulo komencis flugi
nekonata aviadilo.
Aviadilojn Berg kaj
Koonen vidis en la chielo de sia insulo ankau antaue.
Vere, tre malofte, sed en la lastaj jaroj tamen. Sed
tiuj aviadiloj transflugis la insulon tre alte, en
stratosfero, krome akompanate de stranga monotona
bruado, kiun povis kauzi neniu konata motortipo.
Kaptite en la vidkampon de binoklo ili shajnis en la
trancha bluo iel nerealaj, blanke diafanaj kvazau
ranlarvoj en printempa lageto. Ili flugis en alteco
shajne tute neebla. Entute estis malfacile konsideri
ilin aviadiloj kaj en la konscio de Berg aperis
antausento pri iu alia mondo, ne koincida kun la ilia
en ajna punkto, kvankam ekzistadas en palpebla
proksimeco kaj estas ech trakreskinta kun ilia reala
mondo. Sed determini ghin neeblis, tiu mondo ne estis
palpebla, ghi estis fora kaj danghera kiel
antimaterio, kontakto kun kiu promesas pereon en
blanka flamo de ekstermado.
Tiun antausenton
pliprofundigis unu cirkonstanco. Iufoje super la
kontinento, post longa griza nokta flugado, post
laumetoda rondflugado super malplenaj, senvive
relumetantaj urbaj stratoj kaj placoj Berg ne plu
kapablis kontraustari. Subite lin kvazau glacia ondo
superfiuis timo. Se Koonen tamen pravas... La
radiostacio — eble ghi efektive neatentite
difektighis kaj ili povas rondflugadi ghis la lasta
jughotago, ne ricevante iun ajn ordonon? Ekzistis nur
unu eblo tion klarigi.
Antau ol
prudentokontrolo sukcesis sin enkluchi, levighis la
mano de Berg al la frekvencregulilo. La turnilo,
starante dum jaroj en la sama pozicio, alrigidighis
kaj nur kun certa forto-strecho oni povis ghin movi,
la butono ech ekknaris sub la mano. La unuan fojon
dum chiuj forflugitaj noktoj la ricevilo de LQ86
shanghis sian ondolongon.
El la orelklapoj
penetris en la audkanalojn de Berg subita ektremiga
bruo. Tra la bruega kaj pro deformiteco ondanta
muziko de kurtondaj stacioj pepadis amatorulaj
demandoj kaj respondoj de morso. Kvazau sur pintoj de
nevideblaj ondo-krestoj kreskis sporade audebla,
legata en iu nekonata lingvo, marnaviga veterinformo
(Berg ekkomprenis tion lau nomado de ventodirektoj
kaj rapidoj), tiam sinkis la monotona vocho de
leganto reen en la gheneralan fonzumadon. Berg
turnadis nerveme la turnilbutonon. Novaj kaj novaj
sonpushoj penetradis senindulge en la orelojn.
Foje fulmis io konata
— de iu nedifinita ondo audeblis milito-tempa
kanteto. Berg haltigis la fingrojn, sed samtempe,
superante la sentimentalan kanton, ekflamis iu
huligane krichanta bando kun siaj gitaregoj kaj
nazblekanta antaukantisto. Ne plu malmergighis sur
suprajhon de la sonoceano iu signo au ech trembrileto
pri Lily-Marleno, tiu praatendanto sub antaukazerna
lanterno. Sonorgio dauris kaj kreskis. Berg ech ne
memoris en chi tiu konsternighmomento, ke li,
atendante malfortan chefstaban signalon, akordigis la
ricevilon de LQ86 al maksimuma kapacito.
Li rigardis malsupren.
Kun unuopaj malhelaj lumpunktoj la tero ne shajnigis
per iu ajn signo sian partoprenon en la senchesa
bruado kaj hurlado, kiun portis kaptelefonoj de la
radioricevilo. La mondo, kies vochoj reehhis en la
oreloj de Berg, fulmadis probable almenau kiel
nordlumo. Tio, ie sur la radiofrekvencoj, estis iu
alia, nekonata efektiveco, hhimero, kies esencon oni
ne povis al si klarigi.
Sin ekregante turnis
Berg la reguligilon ree en la komencan staton. Che
ilia ondregiono estis silente. Nur unuopaj rompitaj
morsochenoj krozis ie surfone, che audolimo, ilin oni
jam ne povis dechifri.
Kiam li revenis
precize al la frekvenco de la chefstabo, la
kaptelefonoj estis kiel antaue senvochaj.
Berg jhetis flankan
rigardon al Koonen. La kapo de la leutenanto en nigra
aviadistochapo, kies orelarkoj blanktrivitaj dum
jaroj, klinis sin indiferente super mapujo. Shajnis,
ke la stiristo kvazau dormas. Lau opinio de Berg tio
estis bona. Lastatempe li ofte zorgis pri la nervoj
de Koonen. Tute ne estis necese, ke la leutenanto
ricevu novan nutrajhon al siaj maltrankvilaj pensoj
pri ekzisto de tiu paralela mondo, kies orelsurdiga
bruo lin mem jhus senekvilibrigis.
Pri tiu mondo Koonen
povis ricevi imagon nur en tiuj maloftaj kazoj, kiam
iu patrolanta "Stratofortreso" superflugis
la insulon. Tio okazis malofte. Civilkompaniaj linioj
tiujn lokojn ne tushis.
Chiufoje, kiam tondra
larvo-bombardilo ilin supergladis, ili iradis kelkajn
tagojn en senvorta turmento, ne kuraghante priparoli
inter si la okajhintajhon. Kvazau temus pri fantomo
au gasto el kosmo, kies ekzisto estas ankorau
nepruvita. Tempopase tiu obseda sento chesis kaj la
vivo dauris kiel antaue.
Tiu aviadilo, kiu nun
aperis che la insulo, tute ne estis tia. Tio estis
reala dumotora mashino kun altsitua planeo kaj
levitaj empeneronoj. Berg rekonis en ghi iun de li
neviditan tipon de fluganta boato, kies rapideco
shajne superas tiun de LQ86. Literoj kaj ciferoj sur
la fuzelagho de la aviadilo al ili nenion klarigis.
La unuan fojon venis
Ia flugboato rekte el sudo, faris super la insulo
kelkajn lantajn girojn, descendis tute malalten kaj
forighis lau la alvena kurso. Berg kaj Koonen
rigardsekvis la aviadilon tra shirmeja pordofendo.
Shajne la senviva insuleto ne vekis en la viraro de
la aviadilo pli grandan intereson, ili restis tie nur
mallongan tempon.
Maltrankvilighis
Koonen kaj Berg nur tiam, kiam la flugboato post tri
tagoj denove aperis. Tiufoje ghi alproksimighis el
sud-okcidento. Berg estis tiun posttagmezan tempon en
la provizejo de hejtajho, de kie ili intencis ruli
kelkajn barelojn al la aviadilo kaj komenci la
envershadon — estis jhaudo. Kiam la nekonata
aviadilo alproksimighis, ili shovis sin sub
kamufloreton de la kontrauaviadila kanono kaj restis
senmovaj, strechite rigardante en la chielon.
Tra fragila, kun
neegalaj mashoj kamuflokovrajho ili vidis, ke la
aviadilo descendas chi-foje ech pli malalten. Estis
strange kaj fremdece audi tiom proksime motorbruon ne
apartenantan al ilia LQ86. Chi-foje la fremdulo
rondflugadis konsiderinde pli longe, ghia intereso
shajnis pli evidenta, oni esploris la insulon
chiuflanke. La aviadistoj sub la maskoreto sentis sin
pli kaj pli nudaj. Nenion similan ili sentis restante
en aero, ech ne tiam, kiam ilia aviadilo jhetighis en
blindiga radio de kontrauula lumjhetilo. Nun ili
neniel povis liberighi de la antautimo, ke
chiumomente oni povas ilin rimarki.
Fine tamen la boato
turnis sin al foriro de super la insulo kaj baldau
ghia bruo estingighis super la maro. Berg elspiregis
pro faciligho. Koonen estis morna.
"Ghi venos
denove!" elpremis la stiristo astmule
spiregante.
"Leutenanto
Koonen, nervoj!" diris Berg ordone.
Li sciis tre bone, ke
la leutenanto pravas.
Ili ne sciis, kial la
fremda aviadilo ekvizitadis la insulon. Apenau ili
estus kapablaj ion kompreni, se iu klarigus al ili,
ke unu el la multaj skoltosatelitoj, senchese
cirkulantaj dum la lastaj jaroj chirkau la terglobo,
fiksis au starton au surterighon de LQ86 sur la
insulo en la lumo de la polarsuno. En centro de
prilaborado de skoltadinformoj oni registris tion
kvazau malgravan fakton kaj raportis inter aliaj
eventoj al superuloj. Ies gardema okulo ekhaltis che
tiu chi noto. Kvankam lau aerofoto temis pri unuopa
malnovtipa aviadilo, konsiderata el starpunkto de
grandaj defendosistemoj tute sendanghera, restadis
ghi tamen en la loko, kie ghi ne rajtis esti.
Pridemandado lau diplomatiaj vojoj donis neniujn
rezultojn. Baldau sekvis ordono sendi el proksima
bazo marskoltilon kaj klarigi la aferon.
Post la dua vizito de
la flugboato venis pli longa pauzo. Berg jam komencis
en si mem esperi, ke la auguro de Koonen ne
plenumighos. Chu la nekonata aviadilo ne povis tamen
tute hazarde veni dufoje al la insulo?
Li klarigis al si, ke
tio estas infaneca, sed tamen li ne povis rezigni de
la agrabla penso, ke la aferoj efektive tiel statas.
La fluganta boato skoltis super maro, eble serchis
postrestintojn de iu shiprompigho, sed nenion
malkovris kaj estas nun revokita. Ili ne bezonas plu
timi kaj atendi.
Sed evidente post
certa tempo ripetis skoltadsatelitoj ne vid-eblaj de
la insulo sian signalon. Dauris senfine luma
polartago kaj chiuj jhaudoj estis sinsekve sennubaj
kaj serenaj. Berg startis chiusemajne sen sinistra
antausento sub la pala, diafana chielo, kie lau ilia
propra opinio povis ilin sekvi eble nur la klarvida
ekrigardo de dio mem.
Kiam la fremda
aviadilo aperis la trian fojon, ghi venis de
sud-oriento. La vespera suno staris jam suflche
malalte, chiu shtonangulo jhetis longajn ombrojn. La
piramideca ombro de la tombo-shtono de Klais, farita
el benzinbarelo, kushis duonoblikve super la
startvojo. Audante sinistran aviadil-motoran bruon
rapidis Berg kaj Koonen sur la pordon de la subtera
farejo, kie ili chi-momente tornis novajn
aleronkusinetojn.
La aviadilo descendis
super la insulo tiom malalten, kvazau ghi intencus
komenci surterighon, kaj faris giron. Apenau
transfluginte la kapojn de Berg kaj Koonen, ghi
komencis novan rondon. Ghi veturegis trans la
startvojo preskau tushante la teron, kaj certe neniu
detalajho sur la tero restis al la viraro de la
aviadilo nerimarkebla.
La nervoj de Koonen ne
plu eltenis.
"La skribo!"
li kriis kaj elkuregis.
"Reen!"
ektondris Berg, sed vane. La leutenanto kuris plumpe,
svingante la manojn kaj kvazau jhetante la piedojn,
al la tombomonumento de Klais kaj falis sur la
genuojn. Li komencis rapideme skrapi la teron chirkau
si kaj jhetadi tion sur la barel-fundon.
Nun Berg ekkomprenis.
Neniam ili metis sur la tombon de Klais floron au
alian planton. Tiuj ja simple mankis chi tie. Sed kelkfoje
vizitis Koonen la lastan ripozejon de la pafisto kaj
poluris la kuprajn literojn sur la barelfundo. Tio
estis ilia sola omagho al la armilfrato. La brila
kupro flamis en la radioj de la malalta suno blindige
kaj Koonen opiniis, ke chi tiu evidenta postsigno de
la homa mano okulkrochighis al la pilotoj de la
nekonata aviadilo.
Koonen skrapadis
kvazau senprudentulo. Tra la chifonighintaj
fingropintoj de la aviadistaj gantoj penetris sub la
ungojn duonputraj muskoradikoj. La leghera humo
odoris nauze, manpleno post manpleno jhetighis sur Ia
barelfundon, tamen estis la brilaj kupraj literoj
kovritaj nur per iome senbrila vualo.
"Koonen!
Reen!" vokis Berg de post la mastreja pordo,
audante bruegantan alproksimighon de la hidroplano.
La leutenanto ne
reagis. Baraktante li penis kovri sian faritajhon.
Sed jen, jam venis la fluganta boato sian sekvan
giron. Berg vidis la aviadistojn en la stirejo
svingantaj la manojn, eble ili ankau vokis ion, sed
tio kompreneble ne estis audebla. Certe Koonen estis
rimarkita de ili. La longega ombro de la stiristo,.
etendighanta oblikve super la terstrio preskau ghis
la bordo-rando, svingis siajn elstrechitajn manegojn
chirkau si kvazau vent-muelilo.
Subite la fluganta
boato malaltigis siajn turnojn. Anhelante pro
eksciteco Berg tirmalfermis la mastrejan pordon kaj
kuregis sur la monteton al la kontrauaviadila kanono.
Liaj plej sinistraj
sentoj efektivighis. La aviadilo descendis
chi-momente insulkashite sur la akvosuprajhon kaj
glitis oblikve en la direkto al la bordo, kun shauma
vosto malantaue.
Berg staris kvazau
paralizite. Tio estis fino, ili estis malkovritaj kaj
tuj estos sur la insulo fremduloj, kompreneble, ili
estas pli multaj ol kapablus rebati la maldensighinta
viraro de LQ86. Chu starti? Malfrue, ili duope ne plu
sukcesos ech elruli sian mashinon el la shirmejo,
krom tio ghi ankorau ne estas plenvershita. Kaj la
plej esence: kien ili devus flugi? Ili ja ne povas
resti senfine pendantaj en aero. Kiel returnighi
poste al la aerodromo, kie mastras fremduloj?
La manoj de kapitano
Berg ekagis pli frue, ol la prudento sukcesis fini
analizon de la situacio. La hidroplano balancighis
jam preskau surloke, nur kvindek metrojn de la bordo.
Tie oni malfermis jam flankpordon kaj videblighis
aviadistochapa kapo. La manoj de la kapitano jam
trovis celilstangojn de la kontrau-aviadila kanono
kaj turnis ilin. Shirante en la fragilan kamufloreton
grandegajn truojn, mallevighis la kanontubo rapide en
la horizontalan pozicion. Kiam kapitano Berg estis
kaptinta sur la akvo iom balancighantan aviadilon en
la ringcelilon de rekta pafado, oni elpushis el ghia
ovrita luko oranghkoloran gum-boaton, kiu restis
balancighanta supren-malsupren sur malalta hulo apud
la fuzelagho.
Berg premis la
ellasilon. La duonautomato ektremis. Audighis
sinsekve kvazau kvin rapidaj frapoj per hakilmartelo
kontrau malplena barelo. Pecoj de maskoreto
disshutighis.
Tri obusoj levis
akvokolonojn dekstre kaj maldekstre chirkau la
aviadilo, du trafis.
La aviadilo klinighis
sur la planeon kaj eksinkis en la akvon. El la luko
elgrimpis, tirante alian viron post si en la
gumboaton, iu el la viraro, tiam ankorau unu. Shajne
la fuzelagho de la fluganta boato estis multe
frakasita de la obuseksplodo, char la aviadilo sinkis
tre rapide. Foje alten levinta la planeo-pinton, ghi
malaperis tuj en subite estighinta akvokirligho. La
viroj en la oranghkolora gumboato ekremis per
padelilo en la direkto al la bordo. Alia el ili
svingis ekscitite siajn manojn kaj kriadis ion. La
vortojn Berg ne komprenis kaj por tio li sin ech ne
strechis.
Berg pashis al
kontrauaviadila mitralo, staranta sub la sama
kamufloreto je distanco deko da metroj, kaj ekkrankis
ghin en horizontalan pozicion. Subite Koonen estis
post lia dorso.
"Ne,
komandestro!" vokis la stiristo.
Berg daurigis sian
agadon, ne turnante la kapon.
"Ne!"
kriegis Koonen kaj metis sian manon sur la brakon de
Berg. "Tio estas murdo!"
"Chu vi deziras
sur la insulo militkaptitejon?" jhetis Berg al
li glacie kaj deskuis la manon de la leutenanto.
Koonen restis
staranta, la manoj pendantaj.
Pafserioj de la para
mitralo ekkrakis senaverte. Kartochoj falis sonore
sur shtonon. En la vizaghon jhetighis pulvodoro.
Oranghkolora gumboato
subite malaperis. Kvazau neniam ekzistis boato, nek
aviadilo mem. Koonen turnis sin kaj foriris
stupidpashe.
Kiam Berg, post
reshargado de la aerdefendaj armiloj kaj iamaniera
flikado de la maskoreto, venis fine en la shirmejon,
kushis Koonen surventre sur la dormobreto kaj
singultis. Histeri-atako skuis lin kun forta
frostotremo. Inter la singultoj la leutenanto
veplendis ion nekoneksan. Lia mizereco estis plena.
Estis kortushe kaj
abomene tion rigardi.
Berg provis prudentigi
la stiriston, sed tio ne sukcesis. Koonen restadis en
mensokonfuzo, lin atingis neniu skuo nek argumento.
Subite Berg eksentis teruron. Chiujn liajn nervojn
trais kvazau kurentopusho. Momente li imagis sin
solsola kun senprudenta kompano sur la senviva insulo
— tio sufichis por eligi fridan shviton sur la
frunto. Decidmove Berg kaptis pistolon el la ujo kaj
pafis en la plafonon. Malsupren shprucighis
betoneroj.
La pafo chesigis
singultadon de Koonen. La viro eksilentis kaj kun
ankorau malklaraj okuloj gapadis al la vizagho de la
komandestro.
Berg vershis
duonkruchon da alkoholo kaj devigis, ke Koonen tion
eltrinku. Koonen plenumis senvorte la ordonon, lia
spirado estis neprofunda kaj spasmeca. Sed baldau
komencighis la alkohola influo, muskoloj de la viro
malstrechighis, la enspiroj farighis pli profundaj
kaj iom post iom li endormighis, elcherpite sur sia
kushloko. Nun vershis Berg ankau al si duonkruchon
kaj grimpis ankau al la kushbreto.
Tiun jhaudon Berg
decidis ne enaerighi. Li volis defendi sian bazon.
La naturo subtenis
tiun decidon de la komandestro. Nokte plifortighis
vento. Matene ghi atingis sep-ok gradojn — meza
juna shtormo. Super la maro rapidegis malaltaj nuboj
kiel miks-torditaj chifonoj kaj jam en kvindekmetra
alto videbleco estis nulo.
Posttagmeze Berg kaj
Koonen denove audis el la nuboj ekscitan bruadon de
aviadilaj motoroj. Por serchi la hierau perdighintan
flugboaton estis elsenditaj patrol-aviadiloj. Sed
tiuj ja ne povis ion vidi, bonokaze aperis tra
nubotruo makuleto da malhelgriza akvo, tuj
malaperanta. Ankau lokaliziloj ne kapablis helpi. La
shtormo dauris proksimume semajnon kaj dum tiu tempo
motorbruado ankorau kelkfoje audighis en la oreloj de
Berg kaj Koonen, sed nur unufoje ekvidis Berg en
nubamasoj malklaran ombron de aviadilo, impetanta
trans la insulon.
Tiam oni finis la
serchadon. Pereon de la flugboato oni imputis al
senatenda shtormo. La radiisto informis laste al la
bazo, ke ili surakvighos che la insulo por pli
detalaj spektadoj kaj post tio la sendilo silentis.
Probable la senatenda shtormatako renvershis la
aviadilon dum la descendo kaj ghi dronis, antau ol
oni kapablis elsendi porhelpan signalon.
Admonpunitaj estis
chi-foje la sinoptikistoj, kiuj ne elsendis
ghustatempe shtormaverton.
Ekde tiu tempo tenis
Koonen la barelfundon sur la tombo de Klais daure sub
humtavolo. Kiam pluvoj tion forfluigis au vento
maldensigis, li zorge almetis novajn polmoplenojn por
kovri la kuprajn literojn. Baldau la tera humido
elvokis abundan verdigron kaj la literoj farighis
malhelverdaj kiel malakito. Sed malgrau tio la
leutenanto daurigis literkovradon. La nomo de Klais
devis resti sub la terajho.
Berg ankau mem ne
povus klarigi, kial li post la okazintajho
mallongigis la flugadojn. Iu dangherosento persekutis
lin senchese. Li kvazau ne kuraghis restigi la
insulon sola. LQ86 startis nun pli malfrue ol
ordinare kaj returnighis jam en maten-krepusko. Ghiaj
rondoj atingis nur ghis la norda rando de la
kontinento, oni surterighis ordinare, kiam estis
ankorau duonlume.
Eble la kapitano timis
novajn fremdulojn? Tion oni ne povis aserti
plenkonvinkite, char Berg klarigis al si jam ekde
komenco, ke oni malkovris ilin tute hazarde. El la
nivelo de siaj scioj li ech ne povis konjekti ion
alian.
La dangherosenton
elkovis plie la ghena subluanto — subkonscio.
Skoltsatelitoj dum pli
longa tempo ne plu fiksis en tiu kvadrato ion
dubindan.