Pri la autoro

Karel Chapek (1890-1938) naskighis klel filo de kuracisto en Male Svatonovice (nord-orienta Bohemio). Gimnazion li studis en Hradec Kralove kaj Brno, akademian gimnazion en Prago. Filozofion li studis en Prago, Berlino kaj Parizo kaj farighis doktoro de la lasta surbaze de disertacio pri pragmatismo. Redaktoro kaj dramaturgo. Nesuperebla rakontisto atinganta sian supron en felietonoj kaj vojaghpriskriboj. Jen ili: Italaj Folioj, Anglaj Folioj, Ekskurso en Hispanion, Skizoj el Nederlando (esperantigita) kaj Vojagho Norden. En R.U.R., Rossum's Universal Robot's (esperantigita) li kritikas mashinan civilizon kaj emfazas neceson de humanismo kaj amo, garantianta eternecon de 1' vivo. E1 Vivo de Insektoj, komedia dramo, verko, kie li verdiktas super boma avidado, pri trompaj seksghuoj kaj militista braveco. Blanka Malsano (esperantigita) decidege kontraudiktatora kaj porpaca, en Milito kontrau Salamandroj transiras la komenca humuro kaj satiro al senpovo de homo kontrau ribelighintaj amfibiaj robotoj. Rakontoj el la unua posho kaj Rakontoj el la dua posho (en esp. manuskriptoj), detektivaj okazajhoj spritaj, brilaj, aventuraj kaj realismaj. Aerolito ravas en ekstremo per sia epikeco, charmaj kaj koraj estas liaj Nau Fabeloj, destinitaj por la infanoj. Afero Makropulos okupighas pri problemo de korpa senmorteco kaj ghia vaneco. Pluaj verkoj estas Krakatit, Fabriko je Absoluto, komedio Rabisto, k. a.

K. Chapek scias paroli pri la plej ordinaraj aferoj de la vivo, shatas ilin kaj transformas al miraklo, scias poeziigi la plej simplajn objektojn, scias rigardi iun aferon tute nekutime kaj same diri la plej validan veron; li vojaghis tra la mondo kaj rigardis ghin per okuloj de impresighema infano, miris pri ghi, kaj skribis chion, kio tushis lian koron. Kaj estis nenio, kio ne impresus lin. Chapek estas utopiema, sed restas sur bazo de humila humanismo. Etan servon al la vivo kaj homo li metas super utopiojn, simplan amon kaj ordinaran heroecon super kapturnajn konceptojn de frida racio. La stila majstreco de Chapek proksimigas pli kaj pli al la rakonta leghereco kaj kerna simpleco. Ankau jhurnalismon li metis en la servojn de romano kaj rakonto.

Chio chi estas grandaj kvalitoj artismaj kaj samtempe homaj kai tial ili subigas plene la legantojn.

KLARIGOJ

  • Blansko urbeto proksimume 20 km norde de Brno; proksime abismo Macocha (prononou Macohha) kun famegaj stalagmitaj grotoj.
  • Rajec komunumo apud Blansko
  • Tersito la plej kalumnlema Greko en la ekspedicio kontrau Trojo. Pro tio ankau mortigita de Ahhilo.
  • ikonoklasmo bild-detruismo
  • ikonoklasto bild-detruisto
  • Jiri [Georgo) el Podebrady (1420-1471), eminenta diplomato, saga politikisto kaj shtatulo, la plej bona chehha regho. Lia regado apartenas al la plej felicha tempo en la chehha historio. Li ekhavis ideon krei union de kristanaj regantoj por sekurigi la pacon kaj fronti la turkan dangheron. Per tio li farighis pioniro de la iama Ligo de Nacioj. En la jaro 1464 li delegis grandan ambasadon al Francio por prezenti al la franca regho Ludoviko la Xl-a proponon, lau kiu la franca regho starus frunte de la Paca Ligo kaj kunvokus chiujn kristanajn princojn al komuna interkonsilo por malebligi militojn lnter la membroj de la Ligo. La plano bonege ellaborita, fiaskis pro ne-akcepto flanke de Ludoviko la Xl-a kaj papo.
  • albergo (itale) hotelo
  • allons, Madame (france) ek, sinjorino
  • andres Bolotikoi (greke) civitanoj de Bolotio
  • assalto assassinatico (itale) murd-atako
  • ausgerechnet (germane) ghuste
  • bene (latine) bone
  • bule (greke) urba konsilantaro
  • caballero (hispane) kavaliro
  • Kapuletoj (itala nobelaro)
  • capitano (itale) kapitano
  • cavaliere (itale) kavaliro
  • c'est drole (france) kiel komika
  • comme vous etes grand (france) kiel granda vi estas
  • crapulon (itale) dibochulo
  • Domine (latine) sinjoro
  • ecco (itale) jen
  • Eloi, Eloi, lama zabahhtani? (hebree) Mia Dio, mia Dio, klal VI forlasis min?
  • fatraso (neol.) forjhetindajhoj
  • fola (neol.) frenezeta
  • grazias, padre (itale) dankon, patro
  • guno (neol.) juna bovino
  • inglese (itale) anglo
  • in puncto (latine) en punkto
  • in venere (latine) rilate al sekso
  • knaki (neol.) kraketi sub dentoj
  • Kriste eleison (greke) Kristo, kompatu
  • la, la (france) la, la (interj.)
  • madame (france) sinjorino
  • mademoiselle - Mlle (france) fraulino
  • maledetto (Itale) damna
  • molto reverendo parrocco (itale) tre respektlnda pastra moshto
  • mon petit (france) mia eta, mia etulo
  • mon Dieu (france) Mia Dio
  • Montekoj (itala nobelaro)
  • minima non curat praetor (latine) pretoro ne zorgas pri bagateloj
  • mungi (neol.) nazpurigi
  • pas tres Parisien (france) ne tro Pariza
  • padre (itale) patro
  • passione senza esemplo (itale) senekzempla pasio
  • porco (itale) porko
  • podesta vicegerente (itale) vic-urbestro
  • premiero (neol.) unua teatra prezentado
  • pro primo (latine) unue
  • pro secundo (latine) due
  • pro tertio (latine) trie
  • ragazzo (itale) bubo
  • ribaldo (itale) kanajlo
  • Rabboni (hebree) Majstro
  • rumoro (neol.) konfuza vochbruo de pluraj homoj
  • sacrebleu (france) tondro al tio!
  • sciocca (itale) malsagha
  • Skaligieroj (Itala nobelaro)
  • scusi (itale) pardonu, eskuzu
  • signore (itale) sjnjoroj, au sinjorinoj
  • Societas Jesu - S. J. (latine) ordeno de jezuitoj
  • thank you so much (angle) ege mi dankas al vi
  • tonnerre (france) tondro al tio!
  • very much indeed (angle) vere tre multe
  • virtus (latine) virto
  • vossignoria reverendissimo (itale) via respektinda moshto
  • wohl bekomm's! (germane) je via sano!

<<