Romeo kaj Julieta

Juna angla aristokrato, Oliver Mendeville restadanta en Italio por studvojaghi, ricevis en Florenco raporton, ke lia patro Sir William forlasis chi tiun mondon. Sir Oliver do adiauis kun peza koro kaj abundaj larmoj al signorina Maddalena, jhurante, ke li revenos kiel eble plej baldau, kaj ekvojaghis kun sia servisto en la direkto al Genovo.

Trian tagon de ilia vojagho surprizis ilin ega pluvo, ghuste kiam ili estis enveturantaj iun nestachon. Sir Oliver haltis kun chevalo sub maljuna ulmo. "Paolo," li diris al la servisto, "rigardu, chu estas chi tie iu albergo, kie ni traatendus la pluvegon."

"Kio koncernas la serviston kaj la chevalojn," audighis vocho super lia kapo, "albergo estas tie post la angulo; sed vi, cavaliere, farus honoron al mia parohhejo, se vi rifughus sub ghian modestan tegmenton."

Sir Oliver demetis larghgrandan chapelon kaj turnis sin al fenestro, de kie gaje grimacls je li dika maljuna pastro. "Vossignoria reverendissima," li diris respekte, "vi faras troan afablecon al fremdulo, kiu forlasas vian belan landon, sharghita de dankemo pro chio bona, per kio li estis tiel disipe supershutata."

"Bene, kara filo," diris la parohhestro, "sed se vi ankorau tempeton parolos, vi tramalsekighos tute. Descendu afable desur la chevalino kaj iome jhetmovighu, char ege pluvas."

Sir Oliver ekmiris, kiam molto reverendo parocco iris al li en koridoro renkonte: tiel etan pastron li ankorau ne vidis; riverencante al li, li devis tiom klinighi, ke sango alfluis en lian kapon.

"Ej, lasu tion," diris la parohhestro. "Mi estas nur franciskano, cavaliere. Oni nomas min Padre Ippolito. Hej, Marietta, alportu salamon kaj vinon. Tra chi tie, sinjoro, estas chi tie malbena mallumo. Vi estas inglese, chu? Do vidu, de tiu tempo, kiam vi, Angloj, apartighis de la sankta roma eklezio, vi abundegas en Italio. Mi komprenas, signore. Certe vi nostalgias. Rigardu, Marietta, tiu sinjoro estas inglese. Povrulo, tiel juna kaj jam li estas anglo! Tranchu al vi pecon da tiu salamo, cavaliere, ghi estas autentika el Verono. Mi diras, al vino taugas nenio pli ol salamo el Verono, Bolonjanoj igu sin remburi per sia mortadelo. Fidu chiam la salamon el Verono kaj salajn migdalojn, kara filo. Vi ne estis en Verono? Domaghe. De tie devenis la dieca Veronese, signore. Nome mi devenas el Verono. Glora urbo, sinjoro. Oni nomas ghin urbo de Skaligeroj. Chu bongustas la vino?"

"Grazias, Padre," murmuris Sir Oliver. "Che ni en Anglio oni nomas Veronon urbo de Julieta.''

"Aj, aj," ekmiris Padre Ippolito, "kaj kial? Mi ech ne scias, ke tie estus iu princino Julieta. Vere, tie mi ne estis jam pli ol kvardek jarojn - kiu Julieta shi estus?"

"Julieta Kapulet," klarigis Sir Oliver. "Sciu, ni havas pri shi tian teatrajhon... de iu Shakespeare. Bela ludo. Chu vi konas ghin, Padre?"

"Ne, sed atendu, Julieta Kapulet, Julieta Kapulet," muelparolis Padre Ippolito, "tiun mi devus konl. Mi estadis che Kapuletoj kun Padre Lorenzo -"

"Chu vi konis monahhon Lorenzon?" elspiris Sir Oliver.

"Kial mi ne konus lin? Mi, sinjoro, akolitadis al li. Audu, chu shi ne estas tiu Julieta, kiu edzinighis al grafo Pariso? Tiun mi konis. Ege pia kaj eminenta sinjorino, la grafino Julieta. Shi estis laudevena Kapulet, el tiuj Kapuletoj, kiuj komercis kun veluro."

"Shi ne povas esti tiu," deklaris Sir Oliver. "La vera Julieta mortis en junagho lau plej kortusha maniero, kiun vi povas prezenti al vi."

"Ha," diris la molto reverendo, "do shi ne estas tiu. Julieta, kiun mi konis, edzinighis al grafo Pariso kaj havis kun li ok infanojn. Modela kaj virta edzlno, juna sinjoro, Dio donu al vi same egalan. Vere, oni rakontis, ke antau tio shi perdis kapon pro iu juna crapulon - Ba, signore, pri kiu oni ne rakontus ion? La juneco estas, ni scias ja, senprudenta kaj ventkapa. Ghoju, cavallere, ke vi estas juna. Chu ingles'oj estas ankau junaj?"

"Jes, estas," ekghemis Sir Oliver. "Ahh, patro, ankau nin konsumas ardo de la juna Romeo."

"Romeo?" diris Padre Ippolito kaj ektrinkis. "Tiun mi devus koni. He, chu estis li tiu juna siocco, tiu dando, tiu kanajlo el Montekoj, kiu hakvundis grafon Parison? Onidire pro Julieta. Jes, tiel. Julieta estis edzinighonta al grafo Pariso - bona edzigh-shanco, signore, tiu Pariso estis ege richa kaj bona juna sinjoro - sed Romeo ekobstinis, ke Julietan ricevos li - Tia stulteco, sinjoro," murmuris Padre. "Kvazau la richaj Kapuletoj povus doni filinon al iu el la bankrotintaj Montekoj. Kaj plie Montekoj estis partianoj de Mantovo, dume Kapuletoj estis je flanko de la Milana duko. Ne, ne. Mi opinias, ke tiu assalto assasstnatico kontrau Pariso estis ordinara politika atenco. Hodiau estas en chio nura politiko, kara filo. Memkomprene, post tiu banditajho devis Romeo fughi al Mantovo kaj plu ne revenis."

"Tio estas eraro," elpushis Slr Oliver. "Mi petas pardonon, Padre, sed tiel ghi ne okazis. Julieta amis Romeon, sed la gepatroj volis devigi shin edzinighi al grafo Pariso -"

"Ili sciis ja kial," konsentis la maljuna parohhestro. "Romeo estls ribaldo kaj estis partiano de Mantovo."

"Sed antau edzinigho al Pariso pastro Lorenzo havigis al shi pulvoron, por ke shi falu en shajnan morton," kontinuis Sir Oliver.

"Tio estas mensogo," diris impete Padre Ippolito. "Tion patro Lorenzo neniam estus farinta. Sed vero estas, ke Romeo ekatakis Parison surstrate kaj hakvundis lin. Eble li estis ebria."

"Pardonu, patro, sed tio estis tute alie," protestis Sir Ollver. "Vero estas, ke oni Julietan enterigis. Romeo super shia tombo trapikis Parison per glavo -"

"Atendu," diris la panohhestro. "Unue ghi ne okazis super la tombo, sed surstrate proksime de la monumento al Skaligeroj. Kaj due Romeo ne trapikis lin, sed nur dishakis lian shultron. Hometo, mortigi iun per glavo ne chiam sukcesas. Nur provu tion, juna sinjoro!"

"Scust," oponis Sir Oliver, "mi vidis tion tuj che la premiero sur scenejo. Grafo Pariso estis en duelo vere trapikita kaj mortis surloke. Romeo opiniante, ke Julia estas vere morta, venenis sin en shia kripto. Tiel ghi estis, Padre."

"Ba ne," murmuris patro Ippolito. "Li ne venenis sin. Li fughis en Mantovon, amiko."

"Pardonu, Padre," insistis pri sia pravo Oliver, "mi vidis tion per chi tiuj okuloj - mi sidis ja en la unua vico! En tiu momento vekighis Julieta kaj vidinte, ke shia amato Romeo estas morta, shi prenis ankau venenon kaj mortis."

"Kion vi opinias," koleris Padre Ippolito. "Mi miras, kiu faris chi klachojn. Vero estas, ke Romeo fughis en Mantovon kaj la povrulino Julieta pro aflikto super tio iomete duonvenenis sin. Sed ghi estis nenio, cavaliere, nur tiel infaneca; mi petas vin, shi havis apenau dek kvin jarojn. - Mi scias tion de tiu Lorenzo, juna sinjoro; memkomprene, mi estis tiam tia ragazzo," montris la bona pastro proksimume unu ulnon super la tero. "Julietan oni poste forveturigis al shia onklino en Besenzana, por ke shi resanighu. Tien alveturis al shi grafo Pariso, manon li havis ankorau en bandagho kaj vi scias, kiel ghi en tia kazo estas: rezultis el tio kolosa amo. Post tri monatoj ili geedzighis. Ecco, signore, tia estas la vivado. Mi mem partoprenis la edzighfeston kiel akolito en blanka surpliseto."

Sir Oliver sidis iel konsternite. "Ne koleru, patro," li diris fine, "sed en la angla teatrajho ghi estas miloble pli bela."

Pastro Ippolito eksnufis. "Pli bela! Mi ne scias, kion belan vi vidas en tio, se du junaj homoj sin mortigas. Estus domaghe pri ili, juna sinjoro. Mi diras al vi, pli bela estas, ke Julieta edzinighis kaj havis ok infanojn, kaj kiajn infanojn, uleto: kiel bildetoj."

Oliver neis la kapon. "Tio ne estas jam la sama, kara Padre; vi ne scias, kio estas granda amo."

La eta pastro mediteme palpebrumis. "Granda amo? Mi pensas, ke ghi estas, se du homoj scias toleri sin dum la tuta vivo ... sindone kaj fidele... Julieta estis rara sinjorino, kara sinjoro. Shi edukis ok infanojn kaj servis al sia edzo ghis la morto.

Do che vi oni nomas Veronon urbo de Julieta? Tio estas de vi angloj ege bela, cavaliere. Sinjorino Julieta estis vere eminenta edzino, Dio donu al shi eternan gloron."

Juna Oliver rekonsciighis el la distreco. "Kai kio okazis kun Romeo?"

"Tiu? Mi ech ne scias bone. Ion mi audetis pri li. - Ha, jen mi scias. Li enamighis en Mantovo al filino de iu markizo - kiel li nur estis nomata? Monfalkone. Montefalko au iel simile. Ahh, cavaliere, jen estis io, kion vi nomas romantika amo! Li ech forkondukis shin au kio - tio estis ege romantika historio, sed detalojn mi forgesis; mi petas vin, tio okazis en Mantovo. Sed onidire ghi estis ia passione senza esempto, ia supermezura pasio, sinjoro. Almenau oni rakontis tiel. Ecco, signore, jam ne pluvas."

Sir Oliver levighis en sia tuta embarasa alto. "Vi estis treege afabla, Padre. Thank you so much. Chu mi povus lasi ion chi tie... por viaj malrichaj parohhanoj," li murmuris, rughighante kaj shovante sub randon de telero manplenon da zekenoj.

"Aj, aj," kosternighis Padre Ippolito kaj managitis, "kia ideo, tiom da mono por peceto da salamo el Verono!"

"Io estas ankau por via historieto," rapidis diri juna Oliver. "Ghi estis - eh, ghi estis tre, tre - mi ne scias, kiel tion diri. Very much, indeed."

En la fenestrojn de la parohhejo inundis sunradioj.

(1932)

<< >>