Konfeso de Donjuano
La morto de la malfelicha Dona Elvira estis
venghita; Donjuano Tenorio kushis kun trapikita
brusto en Posada de las Reinas kaj videble estis
mortanta. "Emfizemo de pulmo," murmuris la
loka doktoro. "Iu ankorau resanighus el tio, sed
caballero tiom kaduka kiel Donjuano -. Estas
ja malfacilaj aferoj, Leporello; por diri al vi, al mi
ne plachas lia koro. Nu, memkompreneble: post tiaj
ekscesoj in venere - klare astenia kazo,
sinjoroj. Pro certeco, Leporello, mi venigus parohhestron,
eble li ankorau rekonsciighos, kvankam lau nuna stato
de la scienco - mi ne scias. Ml havas la honoron
adiaui vin, caballeros."
Tiel okazis, ke Padre Jacinto eksidis che piedoj
de Donjhuano kaj atendis, ghis la paciento
rekonsciighos el la sveno; dume li preghis por lia
notore peka animo. Se mi sukcesus savi tiun inferan
pekulon, pensis la bona pastro; li shajnas esti ege likvidita
- eble ghi humiligos lian arogantecon kaj, alkondukos
lian menson en staton de pentanta bedauro. Ne al chiu
okazas ricevi en la manojn tiel faman kaj
senkonsciencan dibochulon; homido, tian raran kauzon
eble ne havis ech la episkopo de Burgoso. Nu, la
homoj flustros: Jen Padre Jacinto, jen, kiu savis la
animon de Donjuano -.
Padre ektremis kaj krucsignis sin; unue li
rekonsciighis el tiu diabla tentado de fierego, parte
li konsciigis al si, ke lin fikse alrigardas la
brulaj kaj kvazau mokaj okuloj de la mortanta
Donjuano.
"Kara filo," diris la honorinda Padre
tiel afable, kiel li nur sciis, "vi mortas; post
nelonge vi staros antau jugha katedro de Dio,
sharghita de chiuj pekoj, kiujn vi faris en via
porkula vivo. Mi petas vin pro amo de nia Sinjoro,
demetu ilin, dum vi havas tempon; ne decas, ke vi
migru en la transan mondon vestita per malpura robo
de viaj malvirtoj kaj makulita de malpurajho post
viaj surteraj agoj."
"Jes," audighis Donjuano. "Ankorau
foje alivesti sin. Padre, chiam mi atentis esti
vestita konforme al la cirkonstancoj."
"Mi timas," diris Padre Jacinto,
"ke ne sufiche vi komprenis. Mi demandas vin,
chu vi volas pente konfesi viajn malvirtojn."
"Konfesi," ripetis senenergie Donjuano.
"Multe nigrigi min. Ahh, patro, vi ne kredus,
kiom ghi efikas je virinoj."
"Juano," mornighis la bona pastro,
"lasu jam la surterajn aferojn; memoru, ke vi
estos parolonta kun via Kreinto."
"Mi scias," diris Donjuano ghentile.
"Ankau mi scias, ke decas morti kiel kristano. Chiam
mi atentis, kio decas - laueble, patro. Per mia
honoro, mi diros chion senceremonie; unue por longaj
paroloj mi estas tro malforta kaj due chiam estis mia
principo iri al la celo rekte kaj sen
flankiroj."
"Mi laudas vian rezignacion," diris
pastro Jacinto. "Sed unue, kara filo, bone
preparu vin, esploru vian konsciencon kaj veku en vi
humilan penton pro viaj malvirtoj. Dume mi
atendos."
Post tio Donjuano fermis la okulojn kaj esploris
sian konsciencon, dume Padre mallaute preghis pri
Diaj helpo kaj revelacio.
"Mi pretas, patro," audighis Donjuano
post nelonge kaj komencis konfesi. Padre Jacmte
kontente kapskuis: la konfeso shajnis esti sincera
kaj kompleta; mankis en ghi nek mensogo kaj blasfemo,
murdo, falsjhuro, fierego, nek trompo, nek perfido -
Donjuano estis vere peza pekulo. Kaj subite li
eksilentis kvazau laca kaj fermis la okulojn.
"Ripozu, kara filo," stimulis lin la
parohhestro pacience, "kaj poste daurigu."
"Mi finis, honorinda patro," diris
Donjuano. "Se mi ion forgesis, tio estas certe
nur bagateloj, kiujn Dio bonvolos pardoni al
mi."
"Kiel?" ekkriis pastro Jacinto,
"tion vi nomas bagateloj? Kaj la malchastado,
tra kiu vi vadis dum via tuta vivo, la virinoj, kiujn
vi delogadis, viaj malpuraj pasioj, kiujn vi senbride
troghuadis? Nur knabeto, bele konfesu; antau Dio, ci
senmoralulo, estas sekretigita neniu el viaj
malchastaj agoj; prefere pentu viajn fiagojn kaj
senpezigu vian pekan animon!"
Sur vizagho de Donjuano aperis mieno dolora kaj
senpacienca. "Mi jam diris al vi, patro,"
li diris obstinege, "ke mi finis. Per mia honoro,
nenio plu direnda al vi."
Tiumomente gastejestro de Posada de las Reinas
ekaudis bruegan kriadon el la chambro de la vundito.
"Dio kun ni," li ekvokis kaj krucsignis
sin, "shajnas, ke Padre Jacinto ekzorcas diablon
el la povra sinjoro. Miadio, tiajn aferojn mi vere ne
shatas en mia gastejo."
La menciita kriado dauris tre longe, tiom longe,
ghis oni kuirpretigus fabojn; de temp' al tempo ghi
obtuzighis en energia admonado, de temp' al tempo ghi
ektondris en sovagha mugho; subite elpafighis el la
chambro de la vundita sinjoro Padre Jacinto, punca
kiel meleagro, kaj vokante Madonon, fughis en
preghejon. Poste estis silente en la gastejo; nur la
afliktita Leporello englitis en la chambron de sia
sinjoro, kiu kushis kun fermitaj okuloj kaj ghemis.
Posttagmeze alveturis en tiun lokon Padre
Ildefonso de Societas Jesu, veturante sur mulo
el Madrido al Burgoso; kaj char tiutage estis tro
varme, li descendis apud parohhejo kaj vizitis patron
Jacinton. Li estis malgrasega pastro, sensuka kiel
malnova kolbaso kaj kun brovo tiel hirta kiel akselo
de maljuna kavaleriano.
Post kiam ili kune eltrinkis kazeighintan lakton,
la jezuito fiksis rigardon al patro Jacinto, vane
penanta kashi, ke io lin afliktas. Estis tia silento,
ke la zumado de mushoj shajnis preskau sonego.
"Nome, jene ghi estas," fine subite
ekparolis la afliktita Padre Jacinto. "Ni havas
chi tie pezan pekulon, kushantan agonie. Vi devas
scii, Don Ildefonso, li estas la misfama Donjuano
Tenorio. Li havis chi tie amaferon, duelon au kion -
koncize, mi iris konfesigi lin. Komence chio iris kun
li tre ghojige; tre bele li konfesis, ververe; sed
kiam venis la sesa el la dekalogo - nenion, mi sukcesis
eligi de li ech ne unu vorton. Kaj ke li havas nenion
direndan al mi. Madono, tiu kanajlo! Se mi
konsideras, ke li estas la plej granda dibochulo de
ambau Kastilloj - nek en Valencio nek en Kadizo
onidire iu povas lin egali. Oni diras, ke dum la
lastaj jaroj li delogis sescent naudek sep knabinojn;
el ili cent dek tri foriris en monahhinejon, chirkau
kvindek mortigis iliaj patroj au edzoj en justa
kolero kaj al la proksimume sama nombro krevis la
koro pro aflikto. Kaj nun imagu, Don Ildefonso, ke
tia voluptulo asertas al mi sur mortlito en la vizaghon,
ke li In puncto de amorado havas nenion por
konfesi! Kion vi diros pri tio?"
"Nenion," diris la patro jezulto.
"Kaj vi rifuzis al li la absolvon?"
"Memkomprene," respondis Padre Jaclnto
deprimite. "Chiuj paroloj estis vanaj. Mi
admonis lin, ke en shtono mi devus veki pentofaradon,
sed chi tiun protokanajlon nepre nenio eflkas. Jes,
pri fierego mi pekis, patro, li diris al mi, mi
falsjhuris, chion, kion vi volas; sed en tio, pri kio
vi demandas, mi havas nenion direndan. Kaj chu vi
scias, sur kio ghi bazlghas, Don Ildefonso?"
elpushis subite Padre kaj haste krucsignis sin.
"Mi opinias, ke li havis kontakton kun satano. Tial
li ne povis tion konfesi. Tio estis obskuraj sorchoj.
Li delogadis virinojn pere de infera potenco."
Padre Jacinto ektremis. "Vi devus lin rigardi, Domine.
Mi dirus, ke ghi vidighas el liaj okuloj."
Don Ildefonso, S. J., silente meditis. "Se vi
opinias," li diris fine, "mi iros rigardi
tiun viron."
Donjhuano dormetis, kiam Don Ildefonso silente
enpashis la chambron kaj mansigne forsendis
Leporellon; poste li eksidis sur segho che kapo de la
mortanto kaj observis la magran vizaghon de l'
agonianta homo.
Post ege longa tempo la vundito ekghemis kaj
malfermis la okulojn.
"Donjuano," diris la jezuito milde,
"shajnas, ke estus por vi lacige paroli."
Donjuano senenergle jesis.
"Ne gravas," diris la jezuito. "Via
konfeso, sinjoro Donjuano, ne estis en unu punkto
klara. Mi prezentos al vi demandojn, sed eble vi
povus montri konsenton au malkonsenton al tio, kion mi
diros al vi - pri vi."
La okuloj de la vundito preskau angore fiksighis
al la senmova vizagho de la pastro.
"Donjuano," komencis Don Ildefonso
preskau leghere, "mi audis pri vi jam delonge;
mi pripensis, kial fakte vi jhetas vin de virino al
virino, de amo al amo; kial vi neniam povas resti,
neniam halti en tiu plenumigho kaj trankvilo, kiun ni
homoj nomas felicho -"
Donjuano montris dentojn en dolora grimaco.
"De amo al amo," daurigis Don Ildefonso
trankvile. "Kvazau vi volus senchese kaj denove
iun konvinki - versimile vin mem, ke v i i n d a s l
a a m o n, k e v i e s t a s v i r o, k i a n v i r i
n o j a m a s - kompatinda Donjuano!"
La lipoj de la vundito movighis; estis, kvazau li
ripetus la lastajn vortojn.
"Kaj dume," parolis la pastro amike,
"neniam vi estis viro, Donjuano; nur via spirito
estls spirito de viro, kaj tiu hontis, sinjoro, kaj
malespere penis kashi, ke la naturo ne donis al vi,
per kio estas pridonacita chiu vivanta estajho
-"
El la lito audighis knaba plorego.
"Tial, Donjuano, vi shajhnigis viron ekde
junagho; vi estis audace kuragha, aventurema, fierega
kaj afekta, por venki en vi mem la humiligan senton,
ke la aliaj estas pli bonaj kaj pli virecaj ol vi;
sed tio estis mensogo kaj tial vi disipe akumuladis
pruvon post pruvo; neniu povis vin sekvi, char ghi
estis nur afektata kaj senkerna - vi delogis ech ne
unu virinon, Donjuano. Vi neniam ekkonis la amon, vi
nur febre strebis, kiun ajn dezirindan kaj noblan
virinon vi renkontis, ravi shin per via spirito, via
kavalireco, via pasieco, en kiun vi mem prezentis vin
al vi; chion chi vi sciis perfekte, char v i l u d i
s tion. Kaj kiam venis la momento, kiam sub virino
sinkas la genuoj - tio certe estis por vi infero,
Donjuano, ghi nepre estis infero, char en tiu momento
vi estis travivanta vian damnan fieregon kaj samtempe
vian plej teruran humiligon. Kaj vi devis vin elshiri
el la brakumo, kiun vi vivriske konkeris, kaj fughi,
povra Donjuano, fughi el la brakoj de l' venkita virino
kaj krome kun iu bela mensogo sur chi tiuj
nerezisteblaj lipoj. Ghi nepre estis infero, sinjoro
Juano."
La vundito turnis la kapon al la muro kaj ploris.
Don Ildefonso ekstaris. "Povrulo," li
dirls, "vi hontis tion konfesi ech en la sankta
konfeso. Do vidu, nun ghi jham pasis, sed mi ne
rajtas senigi Padre Jacinton de lia pentanto."
Kaj li venigis la parohhestron; kaj kiam venis
patro Jacinto, diris al li Don Ildefonso:
"Rigardu, patro, li konfesis chion kaj ploris.
Lia pento estas ekster chiu dubo humila; eble ni
povus lin absolvi."
1932