Goneril, filino de Lear

Ne, nenio estas al mi, vartistino, - kaj ne diradu al mi ora knabinjo. Mi scias, ke vi tiel diradis al mi, klam mi estis malgranda; kaj regho Lear diradis al mi vi bubo etula, chu vi scias? Li prefere estus havinta filon, - kion vi pensas, chu filoj estas pli bonaj ol knabinoj? Regan estis de chiam fraulineto, kaj Kordelia - vi scias ja: mushoj manghu min. Vigla kiel lignoshtipo. Kaj Regan - oni ech ne supozus tion che shi: la nazon supren, kiel reghino, sed egoistino, chu vi memoras? En shi tio estis de chiam. Diru, avino, chu mi estis malbona, estante malgranda. Do vidu.

Kiel okazas, ke la homo ighas malbona? Mi s c i a s, vartistino, ke mi estas malbona. Ne diru, ankau vi tion pensas. Al mi estas indiferente, kion vi chiuj pensas pri mi. Eble ankau malbona: sed en tio, kio estis kun la patro, pravis mi, vartistino. Kial li nur obstinis en tio, ke li devas treni kun si tiujn cent siajn virachojn, kaj se ili estus nur cent: sed krome ankorau chiaspeca servistaro, - tio simple ne estas ebla. Lin mi tre shatus vidi, je mia animo, vartistino, mi amis lin, treege amis, multe pli ol iun alian en la mondo; sed tiu lia bando, Kristo Sinjoro - ili faris ja el mia domo bordelon! Nur rememoru, vartistino, kiel ghi chi tie aspektis: nuraj mallaboremuloj, nura rumoro kaj kvereloj kaj kriado, kaj da malpurajho, nu vi scias - Pli malbona ol sterkejo. Diru, vartistino, kiu domestrino c h i t i o n tolerus? Kaj ordoni al ili oni ne povis, ba ne! al i l i povis ion ordoni nur regho Lear. Al ml ili nur rikanis. Nokte ili faris vizitojn al servistinoj - senchese estis ie audeble pash', pash', kaj susuro kaj pepado - la duko dormis kiel ligno; mi vekas lin, chu vi audas? Kaj li murmuris, lasu ilin kaj dormu. - Imagu, vartistino, kiel estis al mi che tio! Ankau vi estls juna, vi scias tion imagi, chu? Kiam mi plendis al regho Lear, li ech priridis min: sciu knabino, kion alian vi povas atendi de la viroj? Shtopu al vi la orelojn, kaj prete.

Kaj mi do diris al li, ke tio ne estas ebla, ke li devas almenau duonon de tiuj nenifaruloj forigi. Kaj sciu, li ofendighis. Ke estas maldanko kaj simile. Li terure furiozis, vi ech ne povas imagi. Sed mi scias ja, kio povas esti kaj kio ne; i l i devas zorgi nur pri tiu sia honoro, sed ni virinoj, ni devas pensi pri la domo kaj ordo. Al ili estas indiferente, ech se chi tie estus kvazau en chevalejo. Diru, vartistino, chu pravis mi au ne? Do, vidu. Kaj la pachjo morte ofendighis. Kion mi devis fari? Mi s c i a s, avino, kio estas mia devo al li, sed kiel virino mi ankau havas devon al mia domo, kion vi pensas? Kaj pro tio la pachjo min malbenis. Kaj la duko - li nur palpebris kaj sendecide staris. Chu vi pensas, ke li defendis min? Ne. Li toleris trakti min klel malbonan, bagateleman, kvereleman virinon. Vartistino, chu vi audas, vartistino, en tiu momento io en ml iel krevis: mi - mi - mi komencis m a l a m i mian edzo. Mi malamas lin, bone sciu tion! M i m a l a m a s ! Kaj mi malamas la pachjon, char li estas kulpa pri tio, chu vi komprenas? Jes ja tiel estas, jes ja tiel estas; mi estas malbona, mi scias, sed mi estas malbona nur tial, char mi pravis -

Ne, ne parolu; mi vere estas malbona. Vi scias ja, avino, ke mi havas amanton, chu? Se vi scius, kiel indiferente estas al mi, ke vi tion scias! Chu vi pensas, ke mi amas Edmundon? Mi ne amas; sed mi volas iel venghi por tio, ke la duko ne kondutis virece. Simple mi malamas lin. Vartistino, ech ne ideon vi havas, kio estas malami! Tlo signifas esti malbona, malbona, plenplene malbona. Kiam oni komencas malami - kvazau oni tute shanghighus. Mi estis tute bona knabino, kaj povis esti el mi bona edzino; mi estis filino, estis fratino, kaj nun mi estas nur malbona. Mi ankau jam vin ne amas, avino, nek min, nek min - Mi pravis; se ili estus tion agnoskintaj, mi estus alia, kredu al mi -

Ne, ml ne ploras. Ne pensu, ke ghi suferigas min iel. Male, oni estas pli libera, malamante. Oni povas pensi kion ajn - antau nenio oni devas halti. Vidu, a n t a u e mi ne kuraghis vldi che mia edzo, ke li estas antipatia, ke li estas dikventra, ke li estas pantoflulo, ke liaj manoj shvitas; kaj nun mi vidas tion. Nun mi vidas, ke pachjo Lear estas ridinda tirano, ke li estas sendenta kaj freneza maljunulacho - chion mi vidas. Ke Regan estas vipuro kaj mi, vartistino, ke mi havas en mi tiajn strangajn kaj terurajn aferojn - antaue mi tion ech ne scietis. Subite chio chi venis. Diru, chu ghi estas mia kulpo? Mi pravls; ili ne devis peli min tiom ekstremen -

Tion vi ne povas kompreni, vartistino. Iam mi pensas, ke mi povus murdi la dukon, ronkantan apud mi. Simple per chastranchilo lin buchi. Au veneni Regan. Jen, fratinjo, trinku vinon. Chu vi scias, ke Regan volas forlogi de mi Edmundon? Ne char shi amus lin; Regan estas malvarma klel shtono. Sed shi faras tion kontrau mi. Kaj shi kalkulas kun tio, ke Edmundo iel forigos tiun malsaghulon dukon kaj mem uzurpos la tronon post Lear. Nepre tiel estas, vartistino. Regan estas nun vidvino - tiu lacerto havis de chiam felichon. Sed ne pensu, ke shi sukcesos: mi atentas kaj malamas. Mi ech ne dormas, nur por povi pensi kaj malami. Se vi scius, kiel oni en mallumo bele kaj senfine malamas. Kaj se mi rememoras, ke chio chi venis nur pro obstino de la pachjo kaj iu malordo en la domo - Diru, tion neniu mastrino povus toleri -

Vartistino, vartistino, vartistino, kial ili tiam ne vidis, ke mi pravis!

(1933)

<< >>