Ofiro

Homoj sur la placo de Sankta Marko apenau turnis la kapon, kiam arestistoj kondukis tiun maljunulon al dogho. Li estis tre kaduka kaj malpura, oni dirus, ke li estas iu etshtelisto el haveno.

"Chi tiu viro," anoncis podesta vicegerente antau dogha trono, "diras, ke li estas nomata Giovanni Fialho, komercisto el Lisbono; li asertas, ke li estis posedanto de shipo kaj ke lin kun la tuta shipanaro kaj kargo kaptis algheriaj piratoj; li depozicias, ke li sukcesis fughi el galero kaj ke li povus fari al Venecia respubliko eminentajn servojn - kiajn, tion li laudire povas konfidi nur al via dogha ekscelenco mem."

La maljuna dogho atente rigardis la hirtan maljunulon per siaj birdokuloj. "Do vi," li diris fine, "vi diras, ke vi laboris sur galero?"

La venigita viro anstatau respondo nudigis siajn malpurajn maleolojn; ili estls shvelintaj de katenoj. "Kaj dorso," li aldonis, "nuraj cikatroj, via dogha ekscelenco. Chu vi bonvolas deziri, ke mi ghin montru al vi -"

"Ne, ne," rapidis diri la dogho. "Ne estas bezone. Kion vi volis diri al ni?"

La kaduka vireto levis la kapon. "Disponigu al mi shipojn, via dogha ekscelenco," li diris klare. "Mi kondukos ilin al Ofiro, lando de oro."

"Al Ofiro," murmuris la dogho. "Vi trovis Ofiron?"

"Mi ghin trovis," diris la maljunuleto, "kaj estis tie nau monatojn, char ni devis ripari la shipon."

La dogho intershanghis rapidan rigardon kun sia dokta konsilanto, episkopo el Pordenone. "Kie estas Ofiro?" li demandis la maljunan komerciston.

"Trimonatan vojaghon de chi tie," diris la navigisto. "Oni devas chirkaushipi la tutan Afrikon kaj poste oni denove navigas norden."

La episkopo de Pordenone atente klinighis. "Kaj chu Ofiro situas sur bordo de maro?"

"Ne. Ghi kushas nau vojaghtagojn de la marbordo kaj situas chirkaue de granda lago, blua kiel safiro."

La episkopo de Pordenone ete kapjesls. "Kaj kiel vi atingls la internon de la lando?" demandis la dogho. "Oni diras, ke Ofiro estas apartigita de la maro per netransireblaj montoj kaj dezertoj."

"Jes," diris navigisto Fialho, "en Oflron ne kondukas vojo. La dezerto svarmas de leonoj kaj la montoj estas vitrecaj kaj glataj kiel vitro el Murano."

"Kaj vi estis trans ili?" elvortis la dogho.

"Mi estis. Kiam ni estis riparantaj la shipon ege difektitan de la tempestoj, venis al la bordo homoj, vestitaj per blanka vesto, purpure borderita, kaj ili mansvingis al ni."

"Negroj?" demandis la episkopo.

"Ne, monsinjoro. Blankaj kiel Angloj, kaj harojn ili havis longajn, surshutitajn per ora polvo. Ili estis tre belaj."

"Nu, kaj chu ili estis armitaj?" plu demandis la dogho.

"Ili havis orajn lancojn. Ili ordonis al ni preni chion, kion ni havas el fero, kaj intershanghi tion en Ofiro por la oro. En Ofiro ja ne estas la fero. Ili mem inspektis, por ke ni prenu chiun feron: la ankrojn, chenojn, armilojn, ankau ech najlojn, per kiuj estis kunigita nia shipo."

"Kaj kio plue?" demandis la dogho.

"Sur la bordo atendis grego da flugilhavaj sharghbestoj, proksimume sesdek. Ili havis flugilojn kiel cignoj. Oni nomas ilin Pegazoj."

"Pegazo," diris enpense la dokta episkopo, "pri ghi konservighis al ni raportoj jam de antikvaj Grekoj. Shajnas do, ke la Grekoj efektive konis Ofiron."

"En Ofiro nome oni parolas greke," deklaris la maljuna komercisto. "Mi scias iom greke, char en chiu haveno estas iu shtelisto el Kandio au Smirno."

"Tio estas interesaj informoj," murmuris la eplskopo. "Kaj chu la Ofiranoj estas kristanoj?"

"Dio ne punu min," diris Fialho, "ili estas ghisoste paganoj, monsinjoro. Ili adoras iun Apolonon au kiel ili lin nomas."

Pordenona episkopo skuetis la kapon. "Tio do konformas. Probable ili estas posteuloj de Grekoj, alpelitaj de martempesto post konkero de Trojo. Kaj kio plue?"

"Plue?" diris Giovanni Fialho. "Nu ni metis la feron sur la flugilhavajn azenojn. Tri el ni, nome mi, iu Chico el Kadizo kaj Manolo Pereira el Coimbay ricevis flugilhavajn chevalojn kaj gvidate de tiuj viroj el Ofiro, ni flugis rekte orienten. La vojagho dauris nau tagojn. Chiun nokton ni descendis, por ke la Pegazoj povu manghi kaj trinki. Ili manghas nur asfodelojn kaj narcisojn."

"Vldeble ili estas de greka deveno," murmuris la episkopo.

"La nauan tagon ni ekvidis lagon bluan kiel safiro," daurigis la maljuna komercisto. "Ni descendis sur ghia bordo. En ghi estas arghentaj fishoj kun rubenokuloj. Kaj sablo de chi tiu lago, via dogha ekscelenco, estas nuraj perloj, grandaj kiel siliketoj. Manolo falis teren kaj komencis manrasti la perlojn plenmane; kaj tiam diris al ni iu el niaj akompanantoj, ke ghi estas bonega sablo, el kiu en Ofiro oni preparas kalkon."

La dogho ekokulegis. "Kalko el perloj! Mireginda!"

"Poste oni kondukis nin en la reghan palacon. Ghi estis tute el alabastro, nur tegmento estis el oro kaj brilis kiel suno. Tie nin akceptis la Ofira reghino, sidanta sur kristala trono."

"Chu en Ofiro regas virino?" ekmiris la episkopo.

"Tiel estas, monsinjoro. Virino de impona beleco, similanta al iu diino."

"Versimile iu el Amazonoj," opiniis la episkopo mediteme.

"Kaj kion la aliaj virinoj," vortigis la dogho, "sciu, mi opinias la virinojn ghenerale, chu estas tie belaj virinoj?"

La navigisto kunplektis la manojn. "Ahh, via dogha ekscelenco, tiaj ech ne estis en Lisbono dum mia junagho."

La dogho managitis. "Ne diru! En Lisbono, onidire, la virinoj estas nigraj klel katoj. Sed en Venecio, homido, en Venecio antau proksimume tridek jaroj, tiam estis virinoj! Kvazau de Tizian! Kaj kion la virinoj en Ofiro, rakontu!"

"Mi estas maljuna, via ekscelenco," diris Fialho, sed Manolo povus rakonti, se ne mortigus lin Muzulmanoj, kiuj nin kaptis apud Balearoj."

"Chu li povus multon rakonti?" demandis la dogho interesite.

"Madono," ekkriis la maljuna navigisto, "tion vi, ekscelenco, kredus ech ne al li. Mi diras, kiam ni tie pasigis dek kvar tagojn, vi estus povinta la tutan Manolon elskui el pantalono."

"Kaj kion la reghino?"

"La reghino havis feran zonon kaj ferajn braceletojn. Laudire vi havas feron, shi diris; al ni iam liveras la feron arabaj komercistoj."

"Arabaj komercistoj!" ekkriis la dogho kaj pugnofrapis la apogilon. "Jen vi vidas, chie nin kanajloj elpushas el la merkatoj! Tion ni ne toleros, chi tie temas pri la plej altaj interesoj de la Venecia respubliko! En Ofiron devas liveri ni, kaj punkto! Mi donos al vi tri shipojn, Giovanni, tri shipojn plenajn de fero -"

La episkopo levis la manon. "Kaj kio plue, Giovanni?"

"La reghino ofertis al mi por chiu mia fero egalan pezon da oro."

"Kaj vi tion, memkomprene, akceptis, vi shtelisto!" "Mi ne akceptis, monsinjoro. Mi diris, ke mi vendas la feron ne lau pezo, sed lau volumeno."

"Ghuste," diris la episkopo. "Oro pli pezas."

"Speciale oro el Ofiro, monsinjoro. Ghi estas trioble pli peza ol la ordinara oro kaj estas rugha kiel fajro. La reghino do ordonis, ke oni forghu el la oro egalan ankron, egalajn najlojn, egalajn chenojn kaj egalajn glavojn, kiaj estis la niaj feraj. Tial ni devis kelkajn semajnojn atendi."

"Kaj kial ili bezonas feron?" miris la dogho.

"Char ghi estas por ili maloftajho, via ekscelenco," diris la maljuna komercisto. "Ili pretigas el ghi juvelojn kaj monon. Ili kashas ferajn najlojn en kestoj kiel trezoron. Ili diras, ke fero estas pli bela ol oro."

La dogho mallevis la palpebrojn, similajn al palpebroj de meleagro. "Mirinda," li murmuris. "Tio estas, Giovanni, eksterordinare mirinda. Kaj kio poste okazis?"

"Poste ili sharghis per tiu oro la flugilhavajn mulojn kaj transportis nin egalmaniere al la marbordo. Tie ni kunigis la shipon per oraj najloj kaj pendigis oran ankron per ora cheno. Shiritan shnuregaron kaj velojn ni anstatauis per silkaj kaj ekshipis per favora vento hejmen."

"Kaj la perloj," diris la dogho, "chu neniujn perlojn vi kunprenis?"

"Ni ne kunprenis," diris Fialho. "Mi petas pardonon, da ili tie estis ja kiel da sablo. Nur kelkaj perleroj implikighis en niajn shuojn kaj ankau tiujn forprenis de ni la algheriaj paganoj, surpriz-atakintaj nin apud Balearoj."

"Shajnas," murmuris la dogho, "ke chi tiu priskribo estas suflche versimila."

La episkopo iomete jesis. "Kaj kio pri la bestoj," li rememoris. "Chu ekzistas en Ofiro iuj centauroj?"

"Mi ne audis pri ili, monsinjoro," diris respekte la navigisto. "Sed estas tie fenikopteroj."

La episkopo eksnufis tra la nazo. "Vi versimile eraras. Fenikopteroj estas ja en Egiptio - estas konate, ke ili havas nur unu piedon."

"Kaj ili havas tie sovaghajn azenojn," aldonis la navigisto, "striitajn nigre kaj blanke, egalmanlere kiel tigroj."

La episkopo levis suspekte la okulojn. "Vi, chu vi ne volas nin paroltrompi? Kiu iam vidis striitajn azenojn? Unu afero mirigas min, Giovanni. Vi asertas, ke trans la Oflran montaron vi flugis sur flugilhavaj muloj."

"Tiel estas, monsinjoro."

"Hm, ni rigardu. Lau arabaj raportoj vivas en la Ofiraj montoj birdo Grifo, kiu, kiel konate, havas metalan bekon, metalajn ungegojn kaj bronzajn plumtubojn. Chu vi audis nenion pri ghi?"

"Mi ne audis, monsinjoro," balbutis la navigisto.

La episkopo de Pordenone skuis konsidereme la kapon. "Trans la montojn, homido, ne eblas flugi, tion vi ne kredigos al ni; ja tie, kiel pruvite, vivas birdo Grifo. Ghi estas teknike neebla, la birdo Grifo forbekus la Pegazojn kiel hirundo mushojn. Homo, nin vi ne superruzos. Kaj kio, vi fripono, kiaj arboj tie kreskas?"

"Nu, kiaj arboj," eligis el si la malfelichulo, "estas konate, kiaj arboj. Palmoj, monsinjoro."

"Do vidu, kiel vi mensogas," diris la episkopo venke. "Lau Bubono el Biskro, kiu estas autoritato en chi-aferoj, kreskas en Ofiro granatarboj, kiuj havas karbunkolojn anstatau kernoj. Vi elpensis, kamarado, malsaghan historion!"

Giovanni Fialho falis genuen. "Kiel estas Dio super mi, monsinjoro, kiel mi, malklera komercisto, povus elpensi Ofiron?"

"Al mi vi ion rakontos," mentoris lin la dokta episkopo, "mi scias pli bone ol vi, ke en la mondo ekzistas Ofiro, lando de oro; sed kio koncernas vin, vi estas mensogulo kaj fripono. Tio, kion vi diras, kontrauas al fidindaj fontoj kaj estas do mensoga. Via dogha ekscelenco, tiu ulo estas trompisto."

"Denove unu," ekghemis la maljuna dogho, zorgoplene palpebrante. "Terure, kiom da aventuruloj ekzistas hodiau. Forkonduku lin!"

Podesta vlcegerente demande ekrigardis.

"Kiel ordinare, kiel ordinare," oscedis la dogho. "Lasu lin sidi, ghis li bluighos, kaj poste vendu lin por galero. Domaghe," li murmuris, "ke li estas trompulo: kelko el la dirita havis ian kernon... Versimile li audis tion de la Araboj."

(1932)

<< >>