Morto de Arhhimedo

Fakte la historio pri Arhhimedo ne estis precize tia, kiel oni ghin priskribas; estas ja vere, ke li estis mortigita, kiam Romianoj konkeris Sirakuzon, sed ne estas ghuste, ke en lian domon penetris romia soldato por rabi, kaj ke Arhhimedo, absorbita per desegno de ia geometria problemo, je li chagrene ekmurmuris: "Ne difektu miajn cirklojn!" Unue Arhhimedo ne estis distra profesoro, ne scianta, kio okazas chirkau li; male, li estis lau karaktero vera soldato, kiu inventadis por Sirakuzo militmashinojn por defendo de la urbo; due, tiu romia soldato ne estis ebria rabanto, sed klera kaj ambicia staba centestro Lucio, kiu sciis, kun kiu li havas la honoron, kaj ne venis rabi, sed salutinte soldate sur la sojlo, diris: "Estu sana, Arhhimedo."

Arhhimedo levis la okulojn de la vaksa tabuleto, sur kiu li vere ion geometrie desegnis, kaj diris: "Nu, kio?"

"Arhhimedo," diris Lucio, "ni scias, ke sen viaj militmashinoj chi tiu Sirakuzo estus defendinta sin ech ne monaton; tiamaniere ni devis okupi nin pri ghi dum du jaroj. Ne pensu, ni soldatoj scias tion apreci. Brilegaj mashinoj. Gratulon."

Arhhimedo mansvingis. "Mi petas vin, ghi estas ja tutsimpla. Ordinaraj jhetmekanismoj - nu, tia ludilo. Science ghi ne havas konsiderindan valoron."

"Sed milite jes," opiniis Lucio. "Audu, Arhhimedo, mi venis diri al vi, ke vi laboru kun ni."

"Kun kiu?"

"Kun ni Romianoj. Vi devas tamen vidi, ke Kartago dekadencas. Kial do helpi al ili! Nun ni abrupte finos kun Kartago, vi vidos. Vi devus prefere iri kun ni, vi chiuj."

"Kial?" murmuris Arhhimedo. "Ni Sirakuzanoj estas hazarde Grekoj. Kial ni devus iri kun vi?"

"Char vi vivas en Sicilio kaj ni Sicilion bezonas."

"Kaj kial vi ghin bezonas?"

"Char ni volas regi super Mediteraneo."

"Ha," diris Arhhimedo kaj observis enpense sian tabuleton. "Kaj por kio vi tion volas?"

"Kiu estas mastro de Mediteraneo," diris Lucio, "estas mastro de l' mondo. Tio estas ja klara."

"Chu vi devas esti mastroj de l' mondo?"

"Jes. La misio de Romio estas ighi mastro de l' mondo. Kaj mi diras al vi, ke ghi estos."

"Eble," diris Arhhimedo forvishante ion sur la vakstabuleto. "Sed mi ne konsilus tion al vi, Lucio. Audu, esti mastro de l' mondo - iam ghi kauzos al vi teruregan defendadon. Domaghe pri la laboro, kiun vi havos kun ghi."

"Estas egale; sed ni estos granda regno."

"Granda regno," murmuris Arhhimedo. "Se mi desegnas malgrandan cirklon au grandan cirklon, ghi estas tamen nur cirklo. Jen, denove limoj, neniam vi estos sen limoj, Lucio. Chu vi pensas, ke granda cirklo estas pli perfekta ol malgranda cirklo? Vi pensas, ke vi estas pli granda geometro, se vi desegnas pli grandan cirklon?"

"Vi Grekoj konstante ludas per argumentoj," oponis centestro Lucio. "Jen ni, ni pruvas nian veron alie."

"Per kio?"

"Per ago. Ekzemple ni konkeris vian Sirakuzon. Sekve Sirakuzo apartenas al ni. Chu ghi estas klara pruvo?"

"Estas," diris Arhhimedo kaj gratis sin per grifelo en la haroj. "Jes, vi konkeris Sirakuzon; sed ghi jam ne estas kaj neniam plu estos tiu Sirakuzo, kla ghis nun. Ghi estis granda kaj glora urbo, homo; de nun neniam ghi estos granda. Domaghe pri Sirakuzo!"

"Sed Romio estos granda. Romio devas esti la plej forta en la tuta tera sfero."

"Kial?"

"Por kapabli rezisti. Ju pli fortaj ni estas, des pli da malamikoj ni havas. Tial ni devas esti la plej fortaj."

"Kio koncernas la forton," murmuris Arhhimedo. "Mi estas iome fizikisto, Lucio, kaj ion mi diros al vi. La forto blokas forton."

"Kion ghi signifas?"

"Estas tia legho, Lucio. Forto, kiu efikas al io, per tio estas blokata. Ju pli fortaj vi estos, des pli da viaj fortoj por tio vi konsumos; kaj iam venos tempo -"

"Kion vi volis diri?"

"Ba nenion. Mi ne estas profeto, homido; mi estas nur fizikisto. La forto blokas forton. Nenion plu mi scias."

"Audu, Arhhimedo, chu vi volus labori por ni? Ech imagon vi ne havas, klaj grandegaj ebloj apertighus al vi en Romio. Vi konstruus la plej fortajn militmashinojn en la mondo -"

"Vi devas pardoni, Lucio; mi estas maljuna homo kaj ankorau mi volus ellabori unu au du el miaj pensoj. - Kiel vl vidas, jhus mi ion chi tie geometrie desegnas."

"Arhhimedo, chu ne logas vin konkeradi kun ni la regadon super la mondo? - Kial vi silentas?"

"Pardonu," murmuris Arhhimedo super sia tabuleto. "Kion vi diris?"

"Ke homo, kia vi, povus konkeradi la mondregadon."

"Hm, la mondregado," diris Arhhimedo enpense. "Vi ne rajtas koleri, sed mi havas chi tie ion pli gravan. Sciu, ion dauran. Ion, kio vere chi tie restos."

"Kio ghi estas?"

"Atenton, ne forvishu miajn clrklojn! Jen maniero, kiel elkalkuli areon de cirkla sektoro."

Pli poste estis eldonita raporto, ke la dokta Arhhimedo perdis la vivon hazarde.

(1938)

<< >>