Agatono au pri la sagho

La Boiotiaj akademianoj invitis el Ateno filozofon Agatonon, por ke li prelegu al ili pri filozofio. Kvankam Agatono ne estis eminenta oratoro, tamen la inviton li akceptis, por kontribui lau siaj fortoj al propagando de filozofio, kiu lau vortoj de historiisto "shajnis dekadenci". En la difinita tago li alveturis en Boiotion, sed estis ankorau frutempe; Agatono promenis do dum tagigho chirkau la urbo kaj ghojis pro flugo de hirundoj super ghiaj tegmentoj.

Kiam batis la oka, li foriris en auditorion, sed trovis ghin preskau malplena; nur kvin au ses viroj sidis en la benkoj. Agatono eksidis che la katedro kaj decidighis iom atendi, ghis kunvenos pli granda nombro da auskultantoj; intertempe li malfermis volvajhon, el kiu li volis legi, kaj absorbighis de ghi.

La volvajho enhavis chiujn fundamentajn problemojn de la filozofio; ghi komencighis per teorio de ekkono, difinis la veron, refutis per frakasa kritiko herezajn opiniojn, tio estas chiujn filozofiojn de l' mondo krom tiu de Agatono, kaj prezentis skizojn de la plej altaj ideoj. Kiam Agatono venis ghis chi tie, li levis la okulojn; li vidis, ke auskultantoj estas sume nau, kaj ekregis lin kolero kaj bedauro, kaj li, frapinte per la volvajho je la tablo, komencis jene:

"Slnjorinoj kaj sinjoroj,

au pli ghuste a n d r e s B o i o t i k o i, ne shajnas, ke via urbo havus grandan intereson pri la majestaj problemoj, kiujn ni havas en la programo. Mi scias, viroj de Boiotio, ke vin jhus okupas elektoj por la loka b u l e kaj ke en tia tempo ne estas loko por la sagho, ja ech ne por la prudento; la balotado estas shanco por sagaculoj."

Tiam Agatono iom pauzis kaj pripensis iom. "Ni atendu," li komencis denove, "Jhus elglitis el mia busho io, pri kio mi ghis nun ne meditis. Mi diris tri vortojn: sagaco - prudento - sagho. Mi diris ilin en kolero. Chiuj tri signifas ian intelektan kapablon; mi sentas, ke ili havas tute diversan eencon, sed apenau mi scius diri, en kio ili diferencas. Pardonu, tuj mi revenos al la programo; nur la tri vortetojn mi devas iomete komprenigi al mi."

"Tio estas klara," li daurigis post momento; la malo de sagaco estas malsprito, kontraue la malo de prudento estas stulteco. Sed kio estas malo de la sagho? Estas pensoj, sinjoroj, kiuj estas nek sagacaj, char tro simplaj, nek prudentaj, char tro ili similas frenezajhon, kaj tamen estas saghaj. Sagho similas nek al sagaco nek al prudento."

"Boiotiaj viroj, en la ordinara vivo vi tiel same atentas grajnon de papavo, lau nia greka dirmaniero, kiel difinon de nocioj, kaj tamen vi ilin precize distingas. Vi diras pri iu, ke li estas sagaca shtelisto; sed neniam oni diras "prudenta shtelisto" au ech: "sagha shtelisto". Vi laudas vian tajloron, ke li havas prudentajn prezojn, sed vi ne diros, ke li havas prezojn saghajn. Estas chi tie evidente la diferenco, kiu malhelpas al vi miksi la vortojn."

"Se vi diras pri iu, ke li estas sagaca kampisto, vi pensas per tio evidente, ke li scias bone vendi en foiro; se vi diras, ke li estas prudenta kampisto, vi volas per tio versimile diri, ke li scias entute bone mastrumi; sed se vi lin nomas sagha kampisto, jen eble ghi signifas, ke li bone vivas, ke li multon scias kaj scias al vi konsili serioze kaj kun intereso."

"Au, ni supozu, sagaca politikisto povas esti tute bone fripono kaj malutilanto de la respubliko; sed prudenta politikisto vi nomas nur tiun, kiu scias direkti aferojn al ghenerala utilo kaj laudinde; sed sagha politikisto, sinjoroj, tion vi chiuj certe sentas, unuvorte, tia estas nomata "patro de patrio" au simile; el tio oni povas vidi, ke la sagho havas ion speciale korfavoran."

"Kiam mi pri iu diras, ke li estas sagaca, sub tio mi opinias rimarkindan specialajhon; ghi estas, kvazau mi dirus, ke la abelo havas pikilon au la elefanto rostron. Tute alle mi diras, ke abelo estas laborema, au ke elefanto estas ege forta; en tio estas la agnosko, mi respektas la forton, sed mi ne respektas la rostron. Same serioze mi diras pri iu, ke li estas prudenta. Sed, se mi diras, ke li estas sagha, tio, homido, estas alia afero; tio estas kvazau mi dirus, ke mi lin shatas. Unuvorte, la sagaco estas donaco au talento; la prudento estas eminenta kvalito au forto, sed la sagho estas virto."

"Kaj nun mi jam scias, kia diferenco estas inter la tri vortoj. La sagaco estas ordinare kruela, malica kaj egoisma; ghi elserchas che proksimulo lian malfortan flankon kaj scias ghin eluzi por sia profito; ghi kondukas al sukceso."

"La prudento estas ofte kruela al la homo, sed estas justa por la celoj; ghi serchas profiton komunan; se ghi trovas che proksimulo malfortan flankon au stultecon, ghi penas ghin forigi per instruo au disciplino; ghi kondukas al rebonigo."

"La sagho ne povas esti kruela, char ghi mem estas bonvolo kaj slmpatio; ghi ech ne serchas jam gheneralan profiton, char ghi tro amas la homojn, por povi ami iun pluan celon; se ghi trovas malfortecon au kompatindon che proksimulo, ghi pardonas ghin kaj amas ghin; ghi kondukas al harmonio."

"Viroj el Boiotio, chu vi audis iam, ke oni donadus nomon "sagha" al homo malfelicha? au al farsulo? au al homo galhumora kaj senrevigita? Diru, kial ekzistas la kutimo, almenau en la vivo nefilozofia, nomi homo sagha viron tian, kiu havas malplej da malamo kaj kiu kun la mondo bone harmonias? Diru al vi multfoje kaj multfoje la vorton "sagho"; diru al vi tiun vorton, kiam vi ghojas au malghojas, estas lacaj, indignaj kaj malpaciencaj; vi audos en ghi triston, sed jam pacigitan, ghojon, sed konstante kaj delikate ripetatan, lacon, sed plenan de instigoj, paciencon kaj pardonon sen fino; kaj chio chi, amikoj, estas sono charma kaj melankolia, vocho tra kiu sonas la sagho."

"Jes, la sagho estas la melankolio. Sian prudenton povas homo plene meti en sian verkon, povas ghin realigi per sia laboro. Sed la sagho chiam restos super chiu verko. Sagha homo estas kiel ghardenisto, kiu sterkas bedon au alligas rozojn al stangoj, kaj dume pensas eble prl dio. Lia verko neniam ampleksos kaj enkorpigos lian saghon. La prudento estas en ago, sed la sagho estas en travivajho."

"Sed saghaj poetoj kaj artistoj scias ankau tiun travivajhon meti en sian verkon; ili ne prezentas sian saghon en agoj, sed rekte en la travivo. Chi tio estas eksterordinara valoro de la arto kaj nenio en la mondo ghin egalas."

"Rigardu, mi jam tute deflankighis de mia programo. Sed kion mi povas ankorau diri? Se la sagho estas en la travivo kaj ne en pensoj, estas superflue, ke mi legu mian volvajhon."

(1920)

<< >>