Pri dekadenco de l' tempo

Antau la groto estis silente. La viroj foriris tuj matene, svingante la jhetlancojn, direkte al Blansko au Rajec, kle lau spuroj estis trovita grego da boacoj; la virinoj dume kolektis en arbaro oksikokojn kaj nur de temp' al tempo estis audebla ilia akresona kriado kaj babilado; la infanoj plej vershajne padelis malsupre en rlvereto - cetere kiu kapablus tiujn gebubojn kontroli, ularon friponan kaj lupmoran. Kaj do la maljuna prahomo Janechek dormetis en tiu malofta silento sub modera oktobra suno; verdire li ronkis kaj el lia nazo sonis fajfado, sed li shajnigis kvazau li ne dormas, sed gardas la groton de la gento kaj regas super ghi, kiel decas al maljuna gentestro.

La maljuna Janechekino dismetis freshan ursofelon kaj komencis ghin priskrapi per akra siliko. Tion oni devas solide fari, spanon post spano - kaj ne, kiel faras tion la juna, ekpensis la maljuna Janechekino; tiu ventkapulino tion nur tiel neglekte duonskrapas kaj jam denove kuras karesi kaj dorloti la infanojn - tia felo, pensas la maljuna Janechekino, neniom rezistas, nepre ne, ghi au sekputrighas au shimighas; sed mi ne miksos min en shiajn aferojn, pensas sinjorino Janechek, se la filo mem tion ne diros al shi - Nur lauvere, shpari la juna ne scias. Kaj jen la felo estas trapikita, ghuste meze de la dorso: Karaj homoj, timtremas la maljuna sinjorino, kiu mallertulo pikis tiun urson en la dorson? Ja per tio senvalorighas la tuta felo: Tion la mia neniam farus, diras al si chagrene la maljunulino, tiu chiam trafis la kolon -

"Ahh ja," ekahhis tiumomente la maljuna Janechek kaj elfrotis al si la okulojn. "Chu ili ankorau ne revenis?"

"Ba ne," grumblis la maljuna sinjorino. "Ankorau vi atendos."

"Tja," ekghemis la maljunuleto kaj dormeme okulumis. "Ba, ili. Jes ja. Kaj kie estas la hominoj?"

"Chu mi gardas ilin?" murmuris la maljunulino. "Vi scias ja, ie ili vagachas -"

"Ahh ja, ja," oscedis avo Janechek. "Ili vagachas ie. Anstatau - anstatau, ni diru, tio au alia - Do tiel. Tiel ghi statas!"

Estis silento; nur la maljuna Janeschekino rapide kaj kun kolera fervoro daure skrapis la krudan felon.

"Mi diras," audighis Janechek, gratante enpense sian dorson. "Vi vidos, ke denove nenion ili alportos. Estas ja memkomprene: kun tiuj iliaj sentaugaj ostlancoj - Kaj mi senchese diras al la filo: rigardu, neniu osto estas ja sufiche dura kaj firma por ke oni povu fari el ghi jhetlancojn! - Tion devas ja rekoni ankau vi kiel virino, ke nek osto nek kornaro havas tiun nu - tian trabativon, chu vi scias? Oni trafas per tio oston, kaj oston oni ja ne povas trabati per osto, nu ne? Tio estas memkomprena. Jes, tia shtona jhetlanco, homido - memkomprene ghi estas pli peniga, sed kompense ghi estas, hominjo, instrumento - Sed chu la filo lasas, ke oni konsilu al li?"

"Nu jes," diris amare sinjorino Janechek. "Hodiau neniu jam toleras la ordonadon."

"Ja mi ne ordonas al iu," ekscitighis la maljunulo. "Sed ech konsilon ili ne akceptas! Hierau mi trovis tie sub la roko tian belan, platan silikan rompopecon. Sufichus prichizi ghin iomete che la randoj, por ke ghi estu pli akra, kaj ghi estus lancpinto, nu ghojinde. Do mi ghin prenas hejmen kaj montras al la filo: Vidu, Jen kia shtono, nu? - Nu jes, li rediras, sed kion kun ghi, pachjo? - Nu, mi diras, oni povus prihaki ghin por jhetlanco. - Ba, pachjo, diras li, kiu emus ghin chizi kaj filigrani? Da tia malnova fatraso ni havas ja en la groto tutajn amasojn kaj cetere por nenio ghi taugas; ech sur la lanco ghi ne tenighas, oni ligu ghin kiel ajn, do kion kun ghi? - Inertuloj ili estas," ekkriis impete la maljunulo, "Hodiau neniu jam volas solide prilabori pecon da siliko, jen la afero. Komfortamaj ili estas. Memkomprene, tia ostpinto estas farita tuj, sed ghi ankau rompighas al vi chiumomente. Nu ne gravas, diras la filo, do oni donas novan kaj prete. Nu jes, sed kien tio kondukas? Chiumomente novan jhetlancon! Diru mem, kiu tion iam vidis? Hominjo, tia bone farita silika pinto devis elteni longegajn jarojn! Sed mi diras, miaj vortoj pravighos: ja foje ili ankorau shate revenos al niaj solidaj shtonarmiloj! Tial mi kolektas kie ajn mi ion trovas: malnovajn sagojn kaj batilojn kaj silikajn tranchilojn - Kaj tion ili nomas fatraso!"

La maljuna sinjoro preskau sufokighis pro aflikto kaj indigno. "Nu vidu," audighis sinjorino Janechek por alkonduki lin al aliaj pensoj. "Jen la sama afero kun la feloj. Panjo, diras al mi la bofilino, kial ghin tiom priskrapadi, domaghe pri la laboro; provu foje tani la felon per cindro, tio almenau ne fetoras." - "Min vi volas instrui," abruptis la maljunulino la forestantan bofilinon."mi scias, kion mi scias! De chiam la feloj estis nur priskrapataj kaj kiaj ili estis! Memkomprene, se estas domaghe al vi labori - Nur se ili povas iel eviti la laboron! Tial ili senchese ion elpensas kaj aliigas - Tani felon per cindro! Kiu iam audis tion!"

"Jam estas tiel," oscedis Janechek. "Jes ja, ne estas por ili plu sufiche bona, kiel ni tion faris. Kaj ili diras, ke niaj shtonarmiloj estas maloportunaj por la mano. Do tio estas vero, la komforton ni ne tro atentls; sed hodiau - nununu, por ke vi ne kontuzu viajn manetojn! Diru mem, kien tio kondukos? Rigardu la nunajn infanojn. Nur, avo, lasu ilin, diradas la bofiilno, ili ludu. Jes, sed kio estos iam el ili?"

"Se ili almenau ne farus tian rumoron," plendis la maljuna sinjorino. "Misedukitaj ili estas, jen la vera vero!"

"Jen la nuntempa eduko," predikis la maljuna Jandchek. Kaj kiam mi iam-tiam diras ion al la filo, li diras: Pachjo, tion vi ne komprenas plu, hodiau estas alia tempo, alia epoko - Ja, li diras, onidire ech la ostarmiloj ne estas ankorau la lasta vorto; foje, li diras, venos homoj al pli kvalita materialo - Nu sciu, tio estas jam tro: kvazau iu vidus iam alian firman materialon krom shtono, ligno au osto! Tion vi mem devas rekoni, kiel malsagha virino, ke - ke - ke tio superas chiun limon!"

La manoj de sinjorino Janechek sinkis en la sinon. "Vi," shi diris, "kaj de kie ili prenas chi tiujn sensencajhojn?"

"Nu, laudire ghi estas nun moderna," machetis sendente la maljunulo. "Mi petas vin, tie en tiu direkto, kvar tagojn da marsho de chi tie, almigris ia nova gento, tia fremda kanajlaro, kaj ili tion onidire tiel faras - Vi devas scii, chiujn chi malsaghajhojn la niaj havas de ili. La ostarmilojn kaj chion. Ech - ech ili achetas tion de ili," li ekkriis ekscitite. "Por niaj bonaj feloj! Kvazau iam io bona venus de fremduloj! Nur nenion komenci kun iu fremda achularo! Kaj entute, ghi estas malnova sperto de la antauuloj: chiu fremdulo estas senhezite atakenda kaj likvidenda. Tiel estis de chiam: neniajn ceremoniojn kaj mortigi." Ba ne, pachjo, diras la filo, nun estas alia situacio, nun oni enkondukas var-intershanghon - Var-intershangho! Se mi iun mortigas kaj prenas de li, kion li havas, do mi ricevas lian varon kaj nenion mi donas al li por tio - do kial ia intershangho? Tute ne, pachjo, diras la filo, tiel vi pagas per homaj vivoj, kaj domaghe pri ili! - Do jen vi havas: estas onidire domaghe pri homaj vivoj! Jen la nunaj opinioj," grumblis la maljuna sinjoro malplache. "Malkuraghuloj ili estas, jen chio! Domaghe pri la vivoj! Kaj diru, kiel iam vivtenos sin tiom da homoj, kiam ili ne buchados unu la alian? Jam nun estas da tiuj boacoj diable malmulte! Vidu, homvivojn ili bedauras; sed la tradicion ili ne respektas, siajn antauulojn kaj gepatrojn ili ne estimas - Ja, ghi estas dekadenco," elpushis impete avo Janechek. "Antau nelonge mi rigardas, iu tia nazgutulo desegnachas per kolora kreto sur muro de la groto figuron de bizono. Mi donis al li kapfrapon, sed mia filo diras: Nur lasu lin, tiu bizono estas ja kvazau vivanta! - Nu, tio vere jam troas! Chu oni iam faris tiajn senbezonajhojn? Se vi havas nenion por labori, bubo, do prichizu iun silikon, sed ne pentru bizonojn surmure! Chu estas al ni bezonaj tiaj stultajhoj?"

Sinjorino Janechek kunpremis severe la lipojn. "Se nur bizonojn," shi avarvortis post momento.

"Kion do?" demandis la avo.

"Nu nenio," defendis sin sinjorino Janechek, "estas al mi honte tion diri - Do, por ke vi sciu," shi decidighis subite, "hodiau matene mi trovis ... en la groto... pecon da mamuta dentego. Ghi estis skulptita... kiel nuda virino. Mamojn kaj chion, chu vi scias?"

"Aj, aj," miregis la maljunulo. "Kaj kiu skulptis tion?"

Sinjorino Janechek skuis indigne la shultrojn. "Kiu scias. Vershajne iu el la junaj. Mi jhetis tion en la fajron, sed - Tiajn mamojn ghi havisl Fi!"

„- Nu, jam vere tro," elpushighis el avo Janechek. "Kia senmoralo! Vidu, jen sekvo, ke ili chizas chion eblan el ostoj! En nian menson neniam venis tia malchastajho; char el la siliko ghi ech ne estus farebla - Kien tio kondukas! Jen iliaj inventoj! Senchese ili ion inventados, senchese ion novan ili enkondukados, ghis ili chion ruinigos kaj detruos - Kaj mi diras," vokis la prahomo Janechek en profeta ekstazo, "ke ghi jam longe ne dauros!"

(1931)

<< >>