Puno de Prometeo

Tuskrachante kaj ghemegante post longa pruv-proceduro la eksterordlnara senato foriris al konsiligho, kiu okazis en ombro de sankta olivo.

"Do, sinjoroj," oscedis Hipometeo, la senatestro. "Jen, kiel damne ghi trenighis. Mi opinias, ke mi ech ne bezonus prezenti resumon, nu, sed por ke ne estu formalaj ekscepcioj - Do, la akuzita Prometeo, chi tiea civitano, venigite antau la tribunalon tial, ke li inventis fajron kaj per tio iel - hm, hm - atencis la validan ordon, konfesis, ke: unue, li inventis efektive la fajron; plue, ke li kapablas kiam ajn plachas al li, kauzi la samon per agado nomata fajroshtonado; trie, ke li chi tiun sekreton, respektive skandalan inventon neniel lauorde retenis, ech ne anoncis al kompetenta loko, sed ghin malice konigis, respektive donis por fruktuzo al nekompetentaj homoj, kiel estas atestite per depozicioj de koncernaj personoj, kiujn ni jhus enketis. Mi opinias, ke tio sufichas kaj ke ni povus tuj komenci vochdoni pri la kulpo kaj verdikto."

"Pardonu, sinjoro prezidanto," kontrauis asesoro Apometeo, "sed mi opinius, ke rilate la gravecon de chi tiu eksterordinara tribunalo eble tamen estus pli konvene, ke al proklamo de la verdikto ni alpashu nur post funda interkonsiligho kaj - por tiel diri - chiuflanka diskuto."

"Kiel vi volas, sinjoroj," konsentis la tolerama Hipometeo. "La afero estas ja klara, sed se iu el vi ankorau volas ion rimarkigi, mi petas."

"Mi permesus al mø rimarkigi nur," audighis senatano Ameteo kaj ege ektusøs, "ke lau mia opinio oni che la tuta afero emfazu speciale unu flankon. Sinjoroj, mi pensas pri la religia flanko. Bonvolu permesi, kio estas tiu fajro? Kio estas tiu eligita fajrero? Kiel konfesis Prometeo mem, ghi estas nenio alia ol fulmo, kaj fulmo, kiel ghenerale estas konate, estas manifestigho de speciala potenco de Zeuso la Tondroreganto. Bonvolu klarigi al mi, sinjoroj, kiel venas ia tia Prometeo al dia fajro? Kiarajte li ghin ekposedis? Kie entute li ghin prenis? Prometeo volas kredigi al ni, ke simple li ghin inventis; sed kiaj stultaj elturnighoj, - se ghi estus tiel sendanghera, kial ne estus inventinta la fajron iu el ni? Lau mia konvinko, sinjoroj, Prometeo la fajron simple shtelis de niaj dioj. Liaj neado kaj elturnighoj ne erarigos nin. Mi kvalifikus lian punagon kiel ordinaran shtelon, due kiel krimon de blasfemado kaj sakrilegio. Ni estas chi tie por puni plej severe la sendian arogon kaj por gardi la sanktan posedajhon de niaj naciaj dioj. Nur tion ml volis diri," finis Ameteo kaj energie mungis en pinton de sia mantelo.

"Bone dirite," konsentis Hipometeo. "Chu ankorau iu havas ion por diri?"

"Mi petas pardonon," diris Apometeo, "sed mi ne povas konsenti kun la konkludoj de la estimata sinjoro kolego. Mi mem alrigardis, kiam la nomita Prometeo ekflamigis la fajron; kaj mi diros al vi sincere, sinjoroj, ja - inter ni - ghi estas tute nenio. Inventi la fajron, tion scius chia pigrulo, nenifarulo kaj kapropashtisto; ni ne inventis ghin nur tial, char serioza homo, memkomprene, havas nek tempon, nek penson ludadi per ia fajroshtonado. Mi certigas sinjoron kolegon Ameteon, ke tio estas tute ordinaraj naturfortoj, pri kiuj okupighi ne indas al pensanta homo, por ne diri, al dioj. Lau mia opinio la fajro estas fenomeno tro bagatela, por tushi aferojn al ni chiuj sanktajn. Sed la afero havas alian flankon, al kiu mi devas turni atenton de la sinjoroj kolegoj. Nome shajnas, ke la fajro estas elemento tre danghera, ja ech malutila. Vi audis aron da atestantoj, kiuj depoziciis, ke provante la buban inventon de Prometeo suferis gravajn brulvundojn, ech en kelkaj kazoj damaghojn je havajho. Sinjoroj, se disvastighos kulpe de Prometeo la uzado de la fajro, kion bedaurinde oni jam ne povas malhelpi, neniu el ni estos sekura pri sia vivo kaj ankau ne pri sia posedajho, sed tio, sinjoroj, povas signifi finon de la tuta civilizo. Sufichas minimuma malsingardo - kaj antau kio haltos tiu malkvieta elemento? Prometeo, sinjoroj, kulpighis pro puninda facilanimeco per tio, ke li enmondigis ion tiom malutilan. Mi formulus lian kulpon kiel krimon de grava korpodifekto kaj endangherigado de la publika sekureco. Rilate tion mi estas por dumviva puno per mallibero kun malmola lito kaj katenoj. Mi finparolis, sinjoro prezidanto."

"Vi, kolego, tute pravas," snufis Hipometeo. "Nur ankorau ml aldonus, sinjoroj, por kio entute necesis al ni la fajro? Chu uzadis la fajron niaj antauuloj? Veni kun io simila, tio estas - hm hm, ja subfosa agado. Fajroludado, tio ankorau mankis al ni! Kaj konsideru, sinjoroj, kien ghi kondukos: homoj che la fajro nenecese malhardighos, kushachos en varmo kaj komforto, anstatau - nu, anstatau batali kaj simile. Rezultos el tio nur sibaritigho, dekadenco kaj - hm, entute malordo kaj simile. Mallonge, ion oni jam devas entrepreni kontrau tiaj malutilaj simptomoj, sinjoroj. La tempo estas malfacila kaj.entute. Nur tion mi volis rimarkigi."

"Tre ghuste," audighis Antimeteo. "Ni chiuj certe konsentas kun sinjoro nia prezidanto, ke la fajro de Prometeo povas havi neantauvideblajn sekvojn. Sinjoroj, ni ne sekretlgu al ni, ghi estas grandioza afero. Havi fajron en sia povo - kiaj novaj ebloj chi tie aperas. Mi citas nur senelekte: forbruligi al malamikoj la rikolton, bruligi iliajn olivboskojn kaj tiel plu. Per la fajro, sinjoroj, estas donita al ni homoj nova forto kaj nova armilo; per la fajro ni ighas preskau egalaj al la dioj," flustris Antimeteo kaj subite li akre ektondris. "Mi akuzas Prometeon, ke chi tiun diecan kaj nesupereblan elementon fajron li konfidis al pashtistoj kaj sklavoj, al kiu ajn, kiu venis; ke li ne transdonis ghin en kompetentajn manojn, kiuj gardus ghin kiel shtatan trezoron kaj per ghi regus. Mi akuzas Prometeon, ke tiamaniere li fraudis inventon de l' fajro, kiu devis esti sekreto de princoj. Mi akuzas Prometeon," kriis ekscitite Antimeteo, "ke li instruis fari la fajron ankau al fremduloj. Ke li ech ne sekretigis ghin antau niaj malamikoj. Prometeo shtelis la fajron de ni tiel, ke li donis ghin al chiuj. Mi akuzas Prometeon pro landoperfido. Mi akuzas lin pro insidoj kontrau la komunumo." Antimeteo pro krio ech tusi komencis. "Mi proponas mortpunon," li eligis el si.

"Do, sinjoroj," ekparolis Hipometeo, "chu ankorau iu postulas vorton? Do, lau opinio de la tribunalo la akuzita Prometeo estas trovita kulpa kiel pro krimo de blasfemo kaj sakrilegio, tiel pro krimo de grava korpolezo, respektive damagho al fremda posedajho kaj endangherigado de la publika sekureco, kaj pro krimo de perfido. Sinjoroj, mi proponas sharghi lin per dumviva puno per mallibero, pliseverigita per malmola lito kaj katenoj, au mortpunon. Hm."

"Eble ambau," enpense subitis Ameteo. "Por kontentigi ambau proponojn."

"Kiel do, ambau punojn?" demandis la prezidanto.

"Jhus mi pripensas tion," murmuris Ameteo. "Estus eble tiel... kondamni Prometeon al tio, ke li estu dumvive alchenlta al roko... eble vulturoj elbeku lian malpian hepaton, chu vi bonvolas kompreni?"

"Tio estus ebla," diris kontentigite Hipometeo. "Sinjoroj, tio estus foje ekzempla puno je tiaj - hm, krimaj ekstravagancoj, chu? Chu iu havas ian kontraudiron? Do ni estus pretaj."

*

"Kaj kial, pachjo, vi kondamnis tiun Prometeon al morto?" demandis Hipometeon che vespermangho lia filo Epimeteo.

"Tion vi ne komprenas," murmuris Hipometeo, dume chirkaumordante shafan femureton. "Hometo, tia rostita femuro pli bongustas ol la kruda; do, vidu, por io tamen la fajro estas bona. - Tio estis pro kauzoj de publika intereso, chu vi scias? Kien ghi kondukus, se iu ajn povus senpune veni kun io nova kaj granda, chu? Sed io ankorau mankas al tiu viando - Jen ideo!" goje li ekkrils. "Rostitan femuron oni devus sali kaj ajli! Jen la ghusta! Knabo, tio estas ja invento! Vidu, tion tia Prometeo ne malkovrus!"

(1932)

>>