IX. La Bulonja Deklaracio

Ni dedichos nian lastan prelegon al la Bulonja Deklaracio, kies kvara paragrafo sankcias la leghecon de la Fundamento de Esperanto. La tekston de tiu deklaracio, kies plena titolo estas "Deklaracio pri la Esenco de la Esperantismo", vi trovos en la komencigho de la Fundamento.(116)

Oni ne scias ekzakte, kiam Zamenhof komencis pensi pri tia deklaracio. Sed li efektive parolis pri ghi en la komencigho de 1904 en sia korespondado kun Bourlet. Sed tio fiaskis kaj Zamenhof rezignis. Sed jam en la fino de la sama jaro li ekvidis alian eblon kaj denove parolas pri ghi kun Michaux.

En la 16-a de Februaro 1904 li skribas longan leteron al Bourlet pri tiu temo:

"Por silentigi chiujn niajn kontrauulojn, montrante al la tuta mondo tute precize la veran celon kaj esencon de nia penado, kaj samtempe por fari por nia afero kelkan utilan bruon en la mondo, mi pensas, ke estus utile, se ni verkus certan 'Deklaracion pri la Esenco de la Esperantismo'; kaj kolektinte sub ghi la subskribojn de 50-60 plej eminentaj kaj lautnomaj esperantistoj el chiuj landoj de la tuta mondo (...), ni dissendus tiun chi deklaracion al 2000-3000 plej gravaj gazetoj de la tuta mondo. [Por la 'Deklaracio' ni povus peti la subskribon ankau de tiaj personoj, kiuj mem ne estas esperantistoj, sed aprobas nian aferon, kaj kies gloraj kaj popularaj nomoj donus al nia Deklaracio grandan pezon (ek-zemple Jules Verne kaj aliaj.)]."

"Mi sendas al Vi nun projekton de tia deklaracio kaj mi petas Vin, volu ghin prezenti en unu el la kunvenoj de la Pariza Grupo kaj en mia nomo demandi la kunvenon pri la sekvantaj punktoj:

Chu la kunveno trovas, ke la dissendo de tia Deklaracio estus utila por nia afero au ne;

Se la kunveno aprobas la principon de la Deklaracio, tiam la membroj de la Grupo Pariza pripensu, kia estus la plej bona teksto por tiu chi Deklaracio. (Mian tekston mi sendas al Vi nur kiel ekzemplon kaj projekton):

Se la Pariza Grupo aprobas la ideon de dissendo de Deklaracio, tiam mi petas sciigi min, chu la Pariza Grupo volos preni sur sin la iniciativon en tiu chi afero, t.e. kolekti por la Deklaracio la subskribon de 50-60 plej eminentaj amikoj de Esperanto el chiuj landoj de la mondo kaj dis-sendi ghin al la plej gravaj gazetoj de la mondo."(117)

Kaj al tiu letero Zamenhof aldonas detalan postskribajhon:

"Tia Deklaracio estus por ni utila ne sole en rilato al la mondo ekstera, sed ankau por la esperantistoj mem ghi prezentus klaran kaj precizan programon, kiu metus finon al shancelighado, dubo, disputoj, parolado pri reformoj k.t.p. En la ekstera mondo faros grandan impreson jam la sola fakto, ke la Deklaracio portos la subskribojn de reprezentantoj de 30-40 landoj! [Tiajn kolektivajn dokumentojn la mondo ja shatas pli certe ol chian plej elokventan kaj plej logikan admonadon.] Tiu chi 'Deklaracio' estos chiam ankau la plej malkara, oportuna kaj tre efika propagandilo en la manoj de chiuj esperantistoj, char ne devigante iun legi grandajn broshurojn, ghi sur malgranda folieto en kelke da vortoj prezentos al chiu varboto ne sole la tutan esencon de nia afero sed ankau ghian staton de tutmonda disvastigho."

Chi tie Zamenhof montras sin kiel inteligentan propagandiston, kiun indus imiti. Sed en la dua parto de chi tiu postskribajho li aperas kiel fajna taktikisto, kiu preskau antausentas la dangheron de la estonta, ankorau ne naskighinta Idismo:

"Tiu chi nia Deklaracio estos ankau tre grava kaj eksterordinare efika armilo kontrau la malutilo, kiun nune alportas al nia afero la 'Delegacio'. Vi scias, ke persone mi estas granda amiko de la 'Delegacio' kaj mi deziras al ghi sincere la plej bonan sukceson; sed GHIS la tago, kiam la celo de la Delegacio estos atingita (kaj mi forte timas, ke tiu tago neniam venos), la laborado de la Delegacio estas por ni tre malutila per tio, ke, promesante elekton, ghi dume paralizas chiun laboradon de niaj amikoj, char, sciante pri la Delegacio, la mondo ne volas alighi al ni, sed atendas, ghis 'la elekto estos farita'. Nia Deklaracio klare montros al la mondo, ke nia laborado kaj la laborado de la Delegacio tute ne estas reciproke malamikaj, kaj atendante trankvile la rezultatojn de la Delegacio (se tiu rezultato iam venos), oni povas tamen tre energie laboradi por la disvastigado de Esperanto."(117)

Oni scias, ke la Delegacio ne sukcesis atingi, ke la Internacia Ligo de Akademioj prizorgu la aferon kaj elektu internacian lingvon. Sekve ghi mem kreis komisionon, kiu decidis elekti Esperanton sed modifitan en la senco de la projekto Ido.

Pri la Deklaracio unu monaton pli poste Zamenhof petas Bourlet, ke li "volu kiel eble plej baldau sendi... respondon...".(118) Ankorau komence de Aprilo li aludas tiun aferon al alia Parizano, D-ro Fruictier, redaktoro de Lingvo Internacia kaj de Internacia Scienca Revuo: "la plej bona rimedo por fermi la bushon al chiaj plibonigistoj estos la publikigo de ia kolektiva Deklaracio."(119) lom poste li ricevas respondon de Bourlet, sed tiu ne same opinias kaj Zamenhof ankorau provas lin konvinki:

"Se Vi kaj la aliaj membroj de la Grupo trovas, ke ni ne devas sendi la Deklaracion al la gazetoj kaj ke ni ne devas kolekti sub ghin la subskribojn de eminentuloj, mi ankau kun tio chi povas konsenti (kvankam mia persona opinio estas iom alia); sed la tuta cetera parto de Via letero montras al mi, ke vi ne tute ghuste komprenis la celon, kiun mi volis doni al la Deklaracio. Lau mia intenco la Deklaracio devis celi ne tiom la esperantistojn (...), kiom niajn kontrauulojn. Folieto, enhavanta la oficialan Deklaracion, ...donus ideon pri la tuta esenco de nia afero...; ...ghi montrus al chiuj oficiale, ke ni ne intencas neniigi la ekzistantajn lingvojn, ke nia afero ne estas malvaste partia, ke nia afero ne estas persona...".(120) Kaj li finas tiun leteron per la peto resendi la tekston de la Deklaracio. Sed unu tagon poste li devas reskribi al li: "Resendante Vian tekston de Deklaracio, mi sciigas Vin, ke mi ne povas esti la iniciatoro de tiu chi deklaracio, char en deklaracio de tia formo mi vidas nenian utilon".(121) Vershajne temas jam pri teksto de S-ro Borel, sed nur post kelkaj pliaj tagoj li ricevas returne la sian kaj tiam denove skribas al Bourlet, chi-foje pri diversaj aferoj; pri nia afero li diras: "Pri la Deklaracio mi devas turni Vian atenton, ke mia projekto kaj la projekto de S-ro Borel estas tute malsamaj kaj havas inter si nenion komunan.... en mia projekto la eminenteco che la subskribintoj estus tute ne grava, char mi projektis ne 'atestaron' sed 'oficialan deklaracion' de reprezentantoj de la aktiva esperantismo en chiuj landoj de la mondo.... niaj francaj amikoj tute erare intermiksis tiujn chi du projektojn ... chio kredeble restos kiel antaue; sed mi ne diras ankorau mian lastan vorton: povas esti, ke poste mi ankorau unu fojon prezentos la projekton..."(122)

Sed por tio li ne bezonos atendi tre longe. Michaux, advokato en Boulogne-sur-Mer, informas lin per poshtkarto (123) pri kunveno 'anglo-franca' en Bulonjo komence de Junio. Jam en Septembro, ricevinte pli da detaloj, Zamenhof "tre ghojas pro la bona sukceso de la kongreseto Calais-Dover, sed la plej multe (li) ghojas pro la decido aranghi en 1905 kongreson internacian en Boulogne-sur-Mer."(124) Kaj li forte kuraghigas Michaux por la organizo de la Kongreso. Kaj chefine de la sama monato, ricevinte du aliajn leterojn elde Bulonjo, li reskribas por doni siajn opiniojn pri la diversaj aspektoj de la antauvidita kongreso. Li kompreneble profitas tiun leteron por anonci pri sia projekto: "Mi intencas pretigi por la kongreso projekton de 'Deklaracio pri la esenco de la esperantismo' kaj se post matura diskutado en la kongreso tiu chi deklaracio estos akceptita, ni povos ghin dissendi kiel deklaracion de la kongreso al chiuj gazetoj de la mondo, por fermi la bushon al chiuj atakoj de niaj kontrauuloj."(125) Ni rajte povas supozi, ke tiam la projekto ne multe diferencis de la unua. Al la sama Michaux li reskribas la 13-an de Decembro inter aliaj prikongresaj aferoj: "La plej gravaj punktoj, pri kiuj mi raportos, estos: 1) 'Deklaracio pri la esenco de la esperantismo' (tiu chi deklaracio, subskribota de chiuj kongresanoj, devos montri al la mondo tute klare la celon, karakteron kaj programon de nia agado, la senpersonecon de nia afero, la fiksitajn leghojn de ghia estonta evoluciado k.t.p.)." (126/127)

Vi konstatis, ke chi tiu deklaracio konsistas el 5 paragrafoj. Tamen en la projekto, kiun Zamenhof kunportis al Bulonjo estis du pliaj paragrafoj; ili estis forigitaj dum la Kongreso mem. Zamenhof prezentis sian projekton en la unua kunsido, la 7-an de Augusto 1905. Sed en la kvara kunsido Boirac, intertempe elektita de Zamenhof, kiel Prezidanto de la formighanta Lingva Komitato, legis la definitivan tekston antau la plena kongreso.

Inter tiuj du kunsidoj kunvenis la Komitato de la Kongreso, kies prezidanto cetere estis Zamenhof mem, dum vic-prezidantoj estis Rektoro Boirac, Advokato Michaux, Generalo Sebert, Kolonelo Pollen kaj Dok-toro Mybs. llin helpis kvar sekretarioj: Kuhnl, Grabowski, Dervaux kaj Boulet. Por la dua kunveno de tiu Komitato, kiu "pesas kaj pripensas, inter aliaj aferoj, chiun paragrafon de la Deklaracio", estas alelektitaj" 23 personoj (inter kiuj kvar virinoj), 'delegitoj de chiuj lingvoj reprezentataj en la Kongreso".

"En la kvara kaj lasta laborkunsido de la Kongreso, en la mateno de la Merkredo 9-a de Augusto 1905, 'Doktoro Zamenhof levighas kaj petas, ke la Prezidanto legu je lia loko kaj je lia nomo la definitivan tekston de la Deklaracio akceptitan en antaua konsiligho' de la Komitato".

"Ne nur neniu protestas au petas pri la parolo, sed 'tiun legadon la Kongreso salutas per entuziasmaj aplaudoj."

"La Deklaracio farighas do oficiala dokumento de la esperantismo kaj kune kun ghi la Fundamento." (128)

Sed el tiu pesado kaj pripensado rezultis la forigo de kelkaj vortoj, de la f ina frazo de paragrafo 2-a, kaj de la du paragrafoj numeritaj 5) kaj 7) en la teksto de la projekto.

Ni resumu la enhavon de la Deklaracio kun siaj kvin chefaj, numeritaj paragrafoj. Post mallonga cirkonstanca enkonduko, la unua paragrafo asertas, ke "la Esperantismo estas penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo neutrale homa... kiu povus servi kiel paciga lingvo de publikaj institucioj en tiuj landoj, kie diversaj nacioj batalas inter si pri la lingvo, kaj en kiu povus estis publikigataj tiuj verkoj, kiuj havas egalan intereson por chiuj popoloj."

La dua paragrafo asertas, ke char nun ekzistas nur Esperanto, ni do grupighis chirkau ghi. Tamen en la projekto Zamenhof finis ghin per jena frazo: "Sed se kontrau chiu atendo iam montrighus, ke per ia alia vojo la ideo de lingvo internacia povas esti realigita pli bone, pli certe kaj pli rapide ol per Esperanto, tiam la autoro de Esperanto alighos al tiu nova vojo kaj kune kun li espereble ankau chiuj esperantistoj." Oni komprenas el tio, ke kiam Zamenhof invitis Schleyer, autoro de Volapuk alighi, tio estis tute sincera invito, kaj ke en lia loko li kore akceptus la inviton. Sed la membroj de la Komitato rifuzis tiun frazon: ofte la dischiploj estas pli papistaj ol la Papo!

En la tria paragrafo Zamenhof memorigas, ke jam en la Unua Libro li deklaris: "Internacia lingvo, simile al chiu nacia, estas proprajho socia, kaj la autoro por chiam forcedas chiujn personajn rajtojn je ghi."(129) Sekve oni agnosku la materialan mastron de la lingvo: la tuta mondo; kaj la spiritajn mastrojn: la plej bonaj kaj plej talentaj verkistoj en tiu chi lingvo.

La kvara paragrafo sankcias la Fundamenton de Esperanto, kiel la "sola kaj unu fojon por chiam deviga por chiuj esperantistoj". La lingvo ne dependas de la aliaj verkoj de la kreinto de Esperanto; chiu esperantisto havas la rajton esprimi lau sia kompreno kaj placho tion, kio ne havas modelon en la Fundamento. Tamen por unueco estas "rekomendate imitadi kiel eble plej multe tiun stilon" kiun oni trovas che Zamenhof, unua esperantisto: la verkaro de la Iniciatoro plu devas esti studata.

Fine la kvina artikolo formale deklaras, ke esperantisto estas persono, kiu scias kaj uzas la lingvon "tute egale por kiaj celoj li ghin uzas". Senkulpa esprimo, kiu fakte resendas al la lasta frazo de la unua paragrafo: "Chiu alia ideo au espero, kiun tiu au alia esperantisto ligas kun la Esperantismo, estos lia afero pure privata, por kiu la Esperantismo ne respondas." (130)

Ni aldonu du vortojn pri la du paragrafoj, kiujn la Komitato forigis. Unue la 5-a paragrafo de la projekto, kiu situis inter la definitivaj 4-a kaj 5-a, temis pri iu "Centra Komitato Esperantista". Ghi estis alia projekto de Zamenhof kaj devus gvidi "nian aferon". La Kongreso, jhaluza pri sia sendependeco, ne volis audi pri centrigita organizo: la paragrafo ne plu havis sian ekzistopravon. Aliparte la paragrafo atribuis al tiu komitato funkcion, kiu intertempe estis destinita al la naskighanta Lingva Komitato: "pri chiuj duboj, kiuj aperas che la uzado" de Esperanto ...

Tiel same la 7-a paragrafo aludis la Kolekton Aprobitan de Zamenhof, sed tiu chi rezignis pri ghi dum la Kongreso ...

Ni rimarku, ke en Bulonjo Zamenhof finforghis, esforghis, ech tri armojn por defendi la novan lingvon:

La Lingvan Komitaton,

La Deklaracion pri la esenco de la Esperantismo, kaj

La Fundamenton de Esperanto, kune kun ties Antauparolo.

Kaj en nedefinitiva teksto de parolado por la Kvara Universala Kongreso en Dresdeno oni trovas jenan pecon: "Nur por gardi nian lingvon kontrau anarhhio de la flanko de apartaj personoj, nia lingvo havas sian plej senpartie elektitan kaj el plej kompetentaj personoj konsistantan kaj konsistontan Lingvan Komitaton, por kiu chiu havas la rajton prezenti sin kiel kandidaton kaj kiu, dependante de neniu mastro, havas plenan rajton kaj plenan povon esplori kaj prezenti al la sankcio de la esperantistaro chion, kion ghi volos. La Bulonja Deklaracio malpermesas nur, ke apartaj personoj rompu la lingvon arbitre. Ghi estas kreita nur por gardi la ekstreme necesan kontinuecon en nia lingvo; sed tiel same, kiel Kongreso kreis la Bulonjan Deklaracion, tiel same kongreso povas ja ankau nuligi ghin, se venus iam la tempo, kiam tio chi montrighus efektive necesa." (131)

Kaj char la batalo kontrau reformistoj kaj idistoj ne estas finita li havas okazon precizigi sian penson. En Decembro 1907 li diras al Generalo Sebert: „... la Deklaracio, kiu estis pripensita en la dauro de multaj jaroj kaj publikigita antau la kongreso en chiuj esperantaj gazetoj, ne estis frukto de ia 'blinda entuziasmo'; (132) li vidos tute klare, ke la Fundamento ne estas ia baro kontrau la evolucio, sed kontraue, ghi permesas la plej grandan kaj plej vastan perfektigadon de la lingvo, ghi devas nur savi nin kontrau danghera rompado kaj anarhhio." (133)

Similajn ideojn li esprimas en leteroj al diversaj personoj kaj ankorau en Julio 1908 li skribas al Cart: "Plej forte kaj obstine ni devas stari sur la bazo de la 'Fundamento' kaj fari nenian deklinighon de la principoj esprimitaj en ghia antauparolo." (134)

Jen la esenco de tio, kio estu sciata pri la Bulonja Deklaracio kaj pri la Fundamento kies genezon kaj historion ni ekzamenis koncerne al ghiaj diversaj partoj kaj al ghia tuto, koncerne al ghiaj elementoj kaj al ghia legheca statuso. La Fundamento kaj la Deklaracio, unue privataj verkoj au konceptoj, dank' al la klarvideco kaj sagaco de Zamenhof farighis legho por la Esperanto-popoleto dissemita tra la mondo. Legho, kiu helpos ghin gardi sian lingvon kontrau chiaj atencoj, legho, kiu helpos ghin ankau por disvastigi sian lingvon al la tuta Homaro kaj al chiuj fakoj de Homa aktiveco.

<< >>