III. La Unua Libro

Nun ni parolos pri la "Unua Libro", pri nia unua fundamento; char tre frue Zamenhof aludis pri tiu libro nomante ghin tiel.

Eble minora problemo estas la fiksado de la aperdato de tiu Unua Libro; sed tiu dato estas ankau la dato de naskigho de nia lingvo kaj movado. Pro tio necesas atenti ghin.

La Unua Libro aperis unue en eldono "por Rusoj", en Julio 1887; tiu eldono estis sekvata de tri aliaj eldonoj "por Poloj", "por Francoj" kaj "por Germanoj". Chiuj tri aperis en la cetero de la jaro 1887. Poste eldonighis en la komenco de 1888 kvina versio, nome, la eldono "por Angloj"; ghi ne estis preparita de Zamenhof mem, sed de iu konata per la inicialoj J. St.: oni supozas, ke temis pri iu J. Steinhaus, char tiu nomo kushas en la unua Adresaro de Zamenhof. Bedaurinde tiu traduko estis plene kaj nerimedeble fusha: jam la titolo "International tongue" tion montras. Chiu scias, ke tongue estas la organo "die Zunge", kiun ni havas en la busho: la lango, sed ne la lingvo, "die Sprache". Tre rapide homoj avertis Zamenhof kaj li tuj fordetruis la tutan ceteran stokon de la fusha broshuro: hodiau restas nur kelkaj ekzempleroj en muzeoj au che kolektantoj. Sed pro tio ni devis atendi plian jaron por ricevi taugan tradukon de iu Irlandano, Richard Geoghegan, kies nomon oni prononcu proksimume kiel 'gjahhagan' lau la Enciklopedio de Esperanto; sed lau principoj aliloke (32) klarigitaj ni pli simple prononcos 'geogegan'. Tiu Irlandano estis esperantisto el la plej unuaj jaroj, li ech ricevis la n-ron 264 en la Adresaroj de Zamenhof; li ankau korespondis kun Zamenhof supozeble en la fino de 1887 au en la komenco de 1888 kaj vershajne ja li avertis Zamenhof kaj proponis al li novan tradukon.(33)

Tiuj kvin eldonoj de la Unua Libro, krom la titolo en la respektiva lingvo kaj la precizigo en Esperanto ("por Rusoj, por Poloj, por Francoj") surhavis tri aliajn interesajn surskribojn: Sur la kovrilo oni legis la moton: "Por ke lingvo estu tutmonda, ne sufichas nomi ghin tia"; la tuta kovrilpagho plene reaperis sur la unua pagho. Sed sur la dorso de tiu unua pagho eblis legi jenan gravan atentigon: "Internacia lingvo, simile al chiu nacia, estas proprajho socia, kaj la autoro por chiam forcedas chiujn personajn rajtojn je ghi". La moto evidente aludis pri Volapuk, kies nomo ja signifas "mondlingvo" (vol = mondo, puk = lingvo); do eblas supozi, ke la atentigo aludas la autoron de Volapuk: Schleyer konsideris sian lingvon kiel sian proprajhon kaj neniu krom li estis libera enkonduki novajn vortojn. La malan sintenon tuj havas Zamenhof! La tria surskribo aperas sur la sama dua pagho, sed en la Rusa lingvo: temas pri la permeso de la cenzuro: 21 -a de Majo 1887 por la Rusa kaj 21 -a de Oktobro por la kvara, au Germana eldono; kaj nur 5-a de Januaro 1889 por la Angla de Geoghegan. Sed tio ankorau ne donas la ghustan daton pro du motivoj: la malsameco de kalendaro kaj la simpla fakto, ke nur post akiro de cenzura permeso eblis komposti; kaj kiam la preso estis finita, necesis akiri bileton por eliro, kiu konstatis, ke la presajho estas konforma al la cenzurita manuskripto.

La ghustan aperdaton de la Unua Libro oni trovas en letero de Zamenhof al iu Holmes datita de la 20-a de Julio 1909. En ghi Zamenhof informas, ke la dato de la cenzuro de la unua libro pri Esperanto en Rusa lingvo estis 2-a de Junio (21-a de Majo lau la tiama malnova stilo). La dato de apero de la unua libro estis chirkau la 21 -a de Julio (t.e. proksimume en tiu sama tago, en kiu la pola eldono de la lernolibro ricevis la cenzuran permeson)." (34)

Zamenhof ne povis ne memori pri tiu koincido inter la dato de apero de la Rusa eldono kaj la dato de cenzura permeso por ia Pola; sufichis al li aldoni 12 tagojn al la dato esprimita lau la Juliana kalendaro, por ricevi ghin lau la Gregoriana.(35)

Pli grava kaj pli interesa estas la enhavo de tiu broshuro: temas ja pri broshuro de 40 au 48 paghoj lau la eldonoj. Ghi estas kvarparta. Unue estas antauparolo kun tri sekcioj; poste venas ses ekzemplaj tekstetoj en la nova lingvo. Finas la libreton la gramatiko, la tiel nomata "Plena Lemolibro de la Lingvo Internacia", kaj komplementas ghin aparta grandformate kaj ambauflanke presita folio, kiu sub la duobla titolo "Internacionaljno-rysskij slovarj. - vort/ar/o por Rus/o/j.", kaj simile por la aliaj eldonoj, donas proksimume 920 radikojn, au pli ghuste elementojn en la nova lingvo. Mi diras "proksimume 920 elementojn", char la ekzakta nombro varias de eldono al eldono, sed tio ne havas grandan gravecon, precipe hodiau; cetere temas pri kvar pliaj radikoj en iuj eldonoj; aliparte du aliaj radikoj ne havis la saman formon kiel hodiau en iuj eldonoj.

En la antauparolo la autoro resumas ties tri sekciojn dirante, ke li studos la problemon de facileco, la problemon de senpera uzeblo de la lingvo kaj fine la problemon de la publika indiferenteco. Lau li estis aliaj autoroj, sed ili solvis nur unu el tiuj tri problemoj, kaj ech parte au ne tauge...

Pri la facileco li indikas, ke li volis unue simpligi la gramatikon, char en chiuj lingvoj ghi senutile estas terure komplika: se oni kreas ion novan, estas normale fari ghin logika kaj simpla lau ebleco: oni ne kreos plurajn verboformojn au deklinaciojn, kiam po unu sufichas. Lau li la simpligo de la gramatiko estas io evidenta, io, kio iras per si mem. Male, por la vortfarado li anoncas, ke li kreis regulojn, kaj por klarigo li donas ekzemplojn pri la prefikso mal-kaj pri la sufiksoj -in-kaj -il-. Mi ne insistos pri tio; por konfirmitaj esperantistoj tio estas afero tute banala. Kaj li atentigas ankau pri tiu fakto, ke ekzistas internaciaj vortoj almenau en chiuj lingvoj de Europo. Multaj vortoj estas praktike identaj en la diversaj lingvoj Angla, Franca, Germana, Rusa ... Por sugesti tiun staton de la aferoj, Zamenhof donas liston de proksimume 15 vortoj, proksimume la saman en la diversaj eldonoj, kvankam ne identan; tiel ke ni havas grupon de iom pli ol 20 vortoj, kiujn sufichas skribi lau la reguloj de nia lingvo, por efektive ricevi vortojn hodiau troveblajn en niaj vortaroj: 10 aperis jam en la Universala Vortaro; preskau chiuj aliaj en la 1 -a au 2-a Oficiala Aldono. Sed du ne aperis: ili estas desinfekti, kiu trovighas en chiuj bonaj vortaroj kaj platino, kiu bedaurinde trovighas en la Universala Vortaro sub la shanghita formo plateno, vershajne pro preseraro au alia eraro. Tion mi havis la okazon nomi "la unika konflikto inter niaj du fundamentoj", char efektive chio alia, kio trovighas en la Unua Libro retrovighas ankau aliloke en la Fundamento au en la aliaj verkoj de Zamenhof. Suferis nur tiu internacia vorto *platin. Cetere, kiam Zamenhof preparis la Fundamentan Krestomation (1903) li tradukis al Esperanto parton de la tektso de la Unua Libro kaj tiam, obeante al siaj propraj instrukcioj, kaj konsiderante la naciajn formojn: R. platina, Pl. platyna, F. platine, G. Platin, A. platinum... li ne povis ne redoni tiun terminon aliel, ol sub la formo platino. En la unuaj eldonoj de la Fundamenta Krestomatio oni efektive legas platino (p. 247); sed por la 5-a eldono (1908) li korektas diversajn erarojn; okaze de tio kaj premita de la neceso doni ekzemplon, li oferis sur la altaro de la unueco kaj disciplino la senkulpan viperon, kiun li shanghis al vipuro enkondukita per preseraro en la dua eldono de la Universala Vortaro. Sed same senkulpa restis platino, kiu ech transrestis virga kaj netushita ghis en la 17-a eldono de 1954 (p. 233).(36)

Tiu afero de internaciaj radikoj estas grava por Zamenhof: li konsideras ghin gravega punkto por la nova lingvo; memoru pri la letero, kiun li sendis al Schleyer kaj kiu temis interalie ghuste pri tio. La nova lingvo tuj adoptos vorton, kiu trovighas en la diversaj lingvoj kaj sekve estas jam konata de chiuj adeptoj; la nova lingvo alprenos tiajn vortojn senshanghe, senkomente kaj tute glate. Dume vi scias, ke en Volapuk (37) oni male shanghis ech vortojn plene konatajn de chiuj: oni shanghis ech proprajn nomojn. La konceptoj estis do radikale kontrauaj.

Poste, li alvenas al la punkto de la senpera uzeblo de la lingvo. Ekzistas ja neniu parolanto en tiu lingvo; kiun utilon trovi por ghi? Ne eblas paroli, ankau ne eblas korespondi per ghi! Tamen ghi utilu ech en tiuj kondichoj.

Li do klarigas sian penson kaj laboron jene: "Mi aranghis plenan dismembrigon de la ideoj en memstarajn vortojn, tiel ke la tuta lingvo, anstatau vortoj en diversaj gramatikaj formoj, konsistas sole nur el senshanghaj vortoj".(38) Tio efektive estas la granda iniciato de Zamenhof, lau mi.

Sed oni devas noti kaj kompreni lian terminologion. Por li chiu radiko de vorto (ekzemple: baston/) estas mem 'vorto'; kaj ech chiu ajn 'elemento' tiel same estas 'vorto': ekz-e -j au -i estas du 'vortoj'. Aparte troveblaj en la vortaroj - kaj tio neniel eblas en la vortaroj de naciaj lingvoj! - ili tie resumas la gramatikajn konceptojn respektive de 'pluralo' kaj de 'infinitivo'. Chiuj finajhoj necesaj en gramatiko, alidire chiuj 'morfemoj' en la terminologio de hodiauaj lingvistoj - terminologio, nun malnovighinta, sed kiu vershajne ne ekzistis en la Zamenhofa tempo - estis por Zamenhof nur apartaj 'vortoj', "eventuale uzeblaj komence, meze au fine de kunmetajhoj", kiel li precizigas aliloke. Dank'al ili la tuta gramatiko resumighis al kelkaj pliaj artikoloj en la vortaroj. Dank'al ili eblis per la kroma uzo de 'streketoj' (/), dechifiri kian ajn tekston skribitan en Esperanto; almenau se la dechifrantoj havis sufichan paciencon kaj sufichan gramatikan kulturon! Sed tio kuntrenis almenau plurajn konsekvencojn.

Unue la koncepto teoria kaj praktika de streketo, kiu devis utili kaj por la dechifrantoj kaj por la lemantoj; sed ghi fakte utilis nur en la komencaj jaroj: hodiau ghi estas nur vortara signo. La ekzemplon de Zamenhof vi certe legis:

"Mi ne sci/as, kie mi las/is mi/a/n baston/o/n. Chu vi ghi/n ne vid/is?"

Vi skribu tian au similan tekston kun uzo de streketoj (/), kiujn vi ne konfuzu kun apostrofoj ('): tia arangho montras al persono, kiu tute ne konas la lingvon, kiel la vortoj estas konstruitaj; tiu persono serchu la diversajn elementojn unu post la alia en sialingva vortareto. Li do trovos, ke baston, signifas la Germanan Stock, kaj ke -o indikas substantivon. Do baston/o Stock en substantiva signifo kaj funkcio estas konfirmita. Sed se la sama persono havus la saman tekston en la Germana, komentas Zamenhof, tiu metodo estus tute neebla; char Stock signifas ne nur bastono, sed ankau etagho. Same en la komenco de la frazo: "Ich weiss nicht, wo ich meinen Stock gelassen habe; haben Sie ihn nicht gesehen?" weiss signifas blanka lau la vortaro, dum la signifo scias ne estas trovebla! Plie, la vortoj ihn kaj gesehen tute ne estas troveblaj! Kaj gelassen signifas kvieta! Kaj se la ekzemplo estus en la Franca, la rezulto estus simila. Kompreneble eblas supozi, ke Zamenhof zorge elektis la ekzemplon, por ke ghi estu demonstra. Sed tio estas alia afero kaj apartenas al lia psikologia flanko, al lia ruzo, pri kiuj mi aludis.

Due, tio kuntrenis la neceson, ke ne okazu konflikto inter du elementoj. Pro tio Zamenhof penis serchi formon kia -uj-, diferencan de io kaj ech de -i. Hodiau, oni tamen reenkondukis la formon -io apud io kaj -i; sen ke tio havu praktikan ghenan konsekvencon: fakte la Fundamento mem reenkondukis tiun formon! Zamenhof en la komencaj jaroj absolute eliminis la samformecon de malsamaj elementoj: kun la envivigho de la lingvo, li komprenis, ke tia klopodo ne plu havas la saman nepran utilon.

Trie, tio kuntrenis apartan trajton, kiun Zamenhof donis al la skribo kaj lastanalize al la alfabeto. Pro tio la litero i kaj la litero j. Pro tio Zamenhof ne povis skribi la diftongojn aj, oj, uj alimaniere, nome kiel en la tre multaj lingvoj, kiuj skribas ilin per ordinara i (ai, oi, ui); tio plachus al diversaj lingvistoj, kiuj nomas tiujn kombinojn 'diftongoj', sed kiuj rifuzas tiun saman nomon al la kombinoj ja, je, jo, ju, lau ili tute malsamaj. Char se Zamenhof imitus tiujn lingvojn, li trovighus kun la neceso enmeti en la vortarojn du tute malsamajn finajhojn -i, forme identajn; tio plie devigus klarigi, ke unu el ili trovighas senpere post radiko (parol/i) kaj estas prononcata kiel ordinara vokalo, dum la dua povas aperi nur post -o, -a kaj ...u (parol/o/i, klar/a/i; unu/i, iu/i) kaj estas prononcata kiel dua elemento de diftongo.

Hodiau tiuj konsideroj ne plu havas la praktikan valoron, kiun Zamenhof atribuis al ili, char oni ne plu aliras la lingvon kiel dechifrendan kodon. Ghi tamen plu havas teorian valoron, sed chefe estas konsistiga trajto de la Esperanto-ortografio. Oni cetere parolas nur pri 'skribo', char la ortografio defluas de la alfabeto mem.

Aliparte Zamenhof en la sama loko plu klarigas sian laboron super tiuj 'senshanghaj vortoj', kiuj povas ech esti gramatikaj finajhoj. Li diras: "Sed char simila konstruo de lingvo estas tute fremda por la Europaj popoloj kaj alkutimighi al ghi estus por ili afero malfacila, tial mi tute alkonformigis tiun chi dismembrighon de la lingvo al la spirito de la lingvoj Europaj, tiel ke se iu lernas mian lingvon lau lernolibro, ne traleginte antaue la antau-parolon ..., li ech ne supozos, ke la konstruo de tiu chi lingvo per io dife-rencas de la konstruo de lia patra lingvo".(39) Efektive Europano konsideras nur, ke la vortoj estas simile derivitaj al tiuj de lia lingvo; tamen pli regule, kaj kun aliaj afiksoj. Sed en lia lingvo la afiksoj ne estas uzeblaj solaj, kiel ordinaraj vortoj...

Do tiel, dank'al tiu dismembrigo, Esperanto povis esti tuj uzata. La foliaj vortaretoj, la samaj kiel tiuj de la Unua Libro multighis. Longajn jarojn pli poste Chefech (t.e. Herbert F. Hoveler) perfektigis la procedon per eldono de la t.n. shlosiloj. Sed hodiau la chefa intereso de tiu strukturo estas la facilo de derivado kaj kunmetado; ankau la facilo kompreni la derivajhojn kaj la kunmetojn.

En la sama parto Zamenhof parolas ankau pri alia klopodo lia. Necesis ankau ghuste elekti la vortojn: tio estas klopodo simila sed ne sama al tiu pri la internaciaj vortoj. Internaciaj vortoj tre ofte estas propraj nomoj kaj ankau apelativoj (kolektivaj propraj nomoj): lingvo ne konsistas nur el internaciaj vortoj, kiel teatro, telefono, lokomotivo ... Sen vortoj de alia kategorio la vorttrezoro estus tre manka char, por multaj nocioj, plene mankas la internaciaj vortoj. Do necesis krei ian bazan vortaron, kaj pro ghi Zamenhof penis ghuste elekti la vortojn. Se li ekzemple elektus por bastono la Germanan vorton sub la formo stoko au shtoko, estas dubinde chu li ricevus saman komprenon; ne havante vortaron oni prefere komprenus stok/ kiel komercan vorton, ghuste kiel stoko en la nuna Esperanto. Tio estus miselekto.

Poste, li studas la problemon de la indiferenteco de la publiko. La publiko, lau lia komento, havas nenion kontrau tio, ke ekzistus internacia lingvo, sed ili ne volas esti la unuaj lernantoj. lli ne volas sin gheni por lingvo, kiu ne ekzistas: la publiko estas indiferenta por idealismaj celadoj. La publiko aplaudas per du manoj al la nova ideo. Sed informu ghin pri viaj klopodoj kaj sukcesoj. Ghi lernos nur kiam la lingvo estos parolata en la tuta mondo.

Do Zamenhof, tre konscia pri la situacio, provis trovi diversajn rimedojn por venki tiun indiferentecon. Fakte, li faris tion dum sia tuta vivo per diversaj manieroj, per diversaj procedoj. Sed jam en la Unua Libro li proponas tutan liston da rimedoj: unu el ili, kaj eble la chefa en tiu broshuro, estas la procedo de la 'blanketoj'! Li donas en la fino de la broshuro plurajn paghojn da blanketoj, da jam pretaj kartetoj, kiujn sufichas kompletigi per nomo, adreso kaj subskribo; ili entenas deklaron, lau kiu la subskribinto deklaras sin preta ellerni la lingvon, se dek milionoj donos la saman promeson. Sed char li volas sukcesigi la lingvon kaj char li estas psikologie ruza, li aldonas du aferojn. Unue, se vi ne konsentas kun tiu deklaro, tamen resendu la blanketon, sed surskribinte: "rifuzita"; se, male, vi estas tute konvinkita kaj tuj pretas lerni, do forstreku la lastajn liniojn kaj aldonu: ,"senkondiche": vi senkondiche lernos la lingvon, t.e. tuj kaj senatende al la esperataj milionoj. Kaj fakte multaj subskribis "senkondiche" kaj konsistigis la unuan kohorton da pioniroj. Aliaj ne prizorgis opiniante, ke Zamenhof jam scias, ke ili lernis. lli ne komprenis la bezonon de kolektiva premo de la kolektitaj subskriboj. Zamenhof plurfoje incitighos kontrau tiaj homoj; sed nehelpeble.

Krom tio li invitas al 'kreado' de la lingvo. Zamenhof ne 'kreis' la lingvon; li insistas pri tio dirante, ke li estas nur 'iniciatoro'.(40) Li do invitas la unuajn adeptojn lin helpi en la kreado de la nova lingvo. Kiu ajn, chiu en sia loko kaj lau siaj kapabloj povas lin helpi: li estas nur unu, ne havas multan laborkapablon, nek multan tempon, nek kapitalon; chiu helpu per sia mono, au per sia tempo, au per sia talento. Oni verku en la nova lingvo au pri ghi; libroj kaj lemolibroj eldonighu; nur tiel la lingvo iom post iom kreighos. Vershajne multaj restis kaj kunhelpis, char ili sentis sin bezonataj; ili sentis, ke la afero apartenas ankau al ili. Kaj la lingvo kreighis lau la plano de Zamenhof.

En la fino de la broshuro Zamenhof parolas ankau pri eventuala shangho de la lingvo. Li diras proksimume jenon: mi estas nur homo, kaj do mi povis erari, "tial antau ol eldoni plenajn vortarojn kaj komenci eldonon de gazetoj, libroj ktp., mi prezentas mian verkon por unu jaro al prijugho de la publiko, kaj min turnas al la tuta klera mondo kun peto diri al mi sian opinion pri la proponita de mi lingvo. Chiu informu min skribe pri tio, kion li konsideras necesa shanghi, plibonigi, aldoni, ktp. El la alsenditaj al mi rimarkoj mi danke uzos chiujn tiujn, kiuj montrighos vere kaj sendube utilaj, ne detruante la fundamentajn ecojn de la lingvo, t.e. la facilecon de ghia ellerno kaj ghian nepran taugecon por intemaciaj rilatoj sendepende de la nombro de adeptoj".(41)

"Post tiuj eblaj shanghoj, li daurigas, kiuj en tia okazo estos publikigitaj en speciala broshuro, por la lingvo estos fiksita definitiva, konstanta formo." Kaj li konkludas: "Se tiuj korektoj aperus ne sufichaj al iu, tiu ne devas forgesi, ke la lingvo ankau en la estonteco ne estos fermita por chiuspecaj plibonigoj, nur kun tiu diferenco, ke tiam la rajto shanghi ne plu apartenos al mi, sed al autoritata komune akceptita akademio de tiu chi lingvo".(41)

Do, jen la enhavo de la antauparolo de la Unua Libro, en siaj tri sekcioj, kiuj koncernis la facilecon de la lingvo, ghian senperan uzeblon kaj la manieron venki la indiferentecon de la publiko.

Poste, au pli ghuste interne de tiu antauparolo, aperas ses tekstoj en Esperanto, au pli ghuste en la nova lingvo, kiun Zamenhof, Doktoro Esperanto, tiam nacilingve nomis "Lingvo internacia", lau la komuna traduko por la esprimoj trovighantaj en la titolo de chiuj eldonoj de la Unua Libro; esprimo trovebla ankau en la tekstoj mem, kaj poste uzata de Zamenhof kaj de aliaj en la nova lingvo.

Tiuj ses tekstoj estis unue du tekstoj religiaj; nome, la ,,Patr/o ni/a" kaj poste la unuaj versoj de la Biblio, de la Genezo: "Je la komenc/o Di/o kre/is ..." La tria teksto estis ,,Leter/o": ,,Kar/a amik/o! Mi prezen-t/as al mi, kia/n vizagh/o/n vi far/os post la ricev/o de mi/a leter/o. Vi rigard/os la sub/skrib/o/n kaj ek/kri/os: "chu li perd/is la sagh/o/n?!..." Per tiu letero li efektive invitis supozitan amikon eklerni la novan lingvon.

Post tiuj tri prozaj tekstoj aperas tri poezioj. Zamenhof estis konvinkita, ke la nova lingvo utilos ankau por poezio. Li tion opiniis ech pli frue: efektive ni retrovis praformojn de Esperanto, la tiel nomatan Pra-Esperanton, au pli ghuste Pra-Esperantojn, kaj inter tiuj pratekstoj estas pluraj poezioj. Nu! en la Unua Libro aperas du originalajhoj: "Mia penso" kaj "Ho! mia kor'". lli meritus komentadon, sed tio estus ekster nia nuna celado. Mi limigos min perjenaj indikoj: 1°) En Pra-Esperanto unu el la poezioj nomighas "Ma pinto" kaj tio signifas: mia penso; ghi estis reverkita en la nova dialekto; 2°) En la konata letero al Borovko Zamenhof komente aludas tiun saman poemon.(42)

La sesa teksto estas traduko de poemo kaj titolas: "EI Heine'" Ghi komencighas jene: "En songh/o princ/in/o/n mi vid/is ..."

Alia grava parto de la Unua Libro estas la Gramatiko, char la tekstoj nacilingvaj (Rusa, Pola, Franca, Germana, Angla) de la 5 unuaj eldonoj reaperos praktike senshanghaj en la Fundamento. En chiuj kvin eldonoj ghi nomighas (nacilingve) "Plena Lernolibro de la Lingvo internacia". Ghi aperas en tri partoj: la parto A estas la alfabeto, la parto B, "Partoj de parolo" entenas 8 regulojn: la 8 unuaj reguloj de la Fundamenta Gramatiko, fine la parto C, "Gheneralaj Reguloj" donas pliajn regulojn nu-meritajn de 1 ghis 8: ili respondas al la 8 lastaj reguloj de la Fundamento (9 ghis 16). Esence ili estas la samaj reguloj.

La Fundamento diferencos nur per kelkaj detaloj. Ekzemple che la alfabeto aperos plia alineo, en kiu oni komplezos al vi: se vi ne kapablas trovi presejon kun la chapelo kaj la krono, vi do uzu diakritan H por anstatauigi la diakritan chapelon kaj la kronon neglektu. En la sama loko aperos rimarko, ke la streketoj utilas nur por komencantoj; en la estonteco oni ne plu uzos la streketon (/). Fakte hodiau oni trovas ilin nur en la vortaroj, kie ili tre konvene servas kaj utilas por montri la kunmeton de la diversaj elementoj.

Poste restas la vortareto sur granda folio, proksimume sesobla de la broshuro, kiu estas algluita antau la kovrilo. Kun chirkau 920 radikoj kaj elementoj ghi donas nur la bazan vortaron de la lingvo, se oni jam scias derivi kaj kunmeti. Oni ne scias ekzakte kiel Zamenhof starigis tiun liston: li vershajne uzis sian intuicion. Sed oni certe scias, ke li decidis forjheti el tiu vortareto chion troan. Kiam li parolas pri plena vortarego, eble farota de la Lingva Komitato, do kelkajn jarojn pli poste, li asertas, ke eble ghi enkatenigus la lingvon, malpermesus al ghi libere kaj sane disvolvighi, ghi perforte altrudus al la lingvo formojn shajne bonajn, sed en la posta praktiko malbonajn. Kaj li konkludas: "Tia konsidero estis interalie ankau la kauzo, pro kiu mi, publikigonte mian unuan libron pri Esperanto, decidis forjheti la tro grandan vortaron kaj tro abundan afiksaron, kiujn mi estis pretiginta teorie, kaj mi decidis publikigi vortareton nur tre malgrandan kaj nur plej necesan por la ordinara vivo, lasante chion alian al libera, iom-post-ioma ellaborighado".(43)

Cetere tiu ellaborighado ne finighis: estas ech homoj, kiuj enkondukas novajn radikojn, kaj ech novajn prepoziciojn kaj novajn konjunkciojn. Chu prave, chu malprave: ne estas loko proponi jughon chi tie. Sed la ellaborigho, same kiel en chiuj lingvoj, neniam finighos: lingvo estas konstanta kaj senfina kreado. Kompreneble Zamenhof formetis de tiu vortareto ankau chiujn internaciajn vortojn. Se ekzemple "filozofio" enestis en iu pramanuskripto de tiu vortareto, li tuj forstrekis ghin, char neniu povus uzi alian vortformon, krom eble "filosofio". Sed ankau tiu sinteno de Zamenhof nerekte helpis al la envivigho de la lingvo. La adeptoj, au la plej bonaj inter ili, ne trovante la necesajn vortojn jam pretaj, devis ilin krei, t.e. ilin transpreni el la aliaj lingvoj per nura asimilo ortografia kaj finajha al la nova. Sed tion farante ili komencis senti la novan lingvon sia: ili ekamis ghin kaj plu kultivis ghin!

Sed tiu lia konduto signifas.ke do Zamenhof havis pretan vortaron hejme, kiun li neniam publikigis kiel tian. Li uzis ghin nur okaze de bezono. Kaj efektive mi povis trovi, ke iam li pretigis tradukon de la tuta vorta-ro de iu nomata Schmidt.(44) Mi estis bonshanca, ke iu Pariza serchanto, S-ro Jossinet, povis eltrovi, ke tre vershajne li estis Jozef Albert Ernst Schmidt el Lejpcigo, lingvisto, kiu verkis iun Germano-Rusan gramatikon kaj diversajn leksikonojn kaj precipe iun plurlingvan vortaron, kiu certe utilis al Zamenhof ne nur por esti bazo de traduko, sed ankau por krei la vortojn mem de Esperanto.

Kvankam mi havas pri tio ankau alian teorion komplementan kaj ne ekskludantan. Mi efektive havas bonajn motivojn supozi, ke Zamenhof konatighis kun la vortarego de Mistral,(45) kies unua volumo aperis en 1882 kaj la dua - en 1886. Kompilita de la granda Okcitana verkisto Nobel-premiito, dum triono de lia vivo, tiu vortaro, ne ordinara lau pli ol unu aspekto, estis laudata de la specialistoj kaj estis rapide disvendita ankau tra Europo. Unu el ties apartajhoj estas, ke por chiu vorto aperas komparo kun diversaj lingvoj Latinidaj, la Romania kaj la Latina, sed ankau eventuale kun aliaj: Germana, Angla, kelkfoje Hebrea.... La Okcitana certe estis fonto de Esperanto tra tiu vortarego kaj eble ech fonto de finajhoj, kiaj -o, -i, -au...

Nun por fini ni demandu nin, kian influon havis tiu Unua Libro, preter la fakto, ke en la plej unuaj jaroj ghi estis la sola lernolibro diskoniganta la lingvon. Ja aperis la kvin eldonoj en lingvoj Rusa, Pola, Franca, Germana kaj Angla, kiuj estis farighontaj la lingvoj de la Fundamento. Poste sekvis eldonoj en aliaj lingvoj; en la "Nomaro de I'verkoj, kiuj eliris ghis Junio 1891" jam estas notita la apero en lingvoj: Hebrea, Hebrea-Germana (= Jidisha), Sveda, Latva, Dana, Bulgara, Itala, Hispana, Bohema (= Chehha), Litova (= Lituana). Poste aperis aliaj...

Sed malpli konata estas la fakto, ke la Gramatiko entenata en la Unua Libro reaperis en aliaj broshuroj 'por Rusoj', kiuj poste estis mem tradukitaj al diversaj lingvoj. Tiel aperis la tri Rusaj broshuroj N° 41, 56 kaj 77.(46) Mi havis en manoj nur la tradukajn eldonojn, ne la Rusajn; la ceterajn mi mencias el la Bibliografio de Stojan. Cetere mi resendas al la bibliografio kiun mi donis en la 9-a eldono de la Fundamento.

Tiuj chi pliaj broshuroj kontribuis al la unueca disvastigo de la Gramatiko, kiu sekve povis farighi parto de la Fundamento en kvin lingvoj. La teksto estis apenau modifita en la diversaj eldonoj: tio ebligis al mi establi Komparan Tekston por la Naua Eldono. El chi tiu Kompara Teksto, mi poste publikigis simpligitan Sintezan Tekston en la Jaro.(47)

Bibliografio de la Unua Libro

Dr. Esperanto. Mezdunarodnyj jazyk. Predislovie ipolnyj uchebnik. por Rusoj. Varshava: Kel'ter 1887. 40 p: (Repr. Helsinki: Setala 1948.)

Dr. Esperanto. Jezyk Miedzynarodowy. Przedmowa i podrecznik kompletny. por Poloj. Warszawa: Kelter 1887 40 p. (Repr. Warszawa: Polski Zwiezek Esperantystow 1984.)

Dr. Esperanto. Langue internationale. Preface et manuel complet por Francoj. Varsovie 1887: (Kelter). 48 p.

Dr. Esperanto. Internationale Sprache. Vorrede und vollstandiges Lehrbuch. por Germanoj. Warschau 1887: (Kelter). 48 p. (Repr. Saarbrucken: lltis 1968.)

Dr. Esperanto. International Tongue. Preface and complete method edited for Englishmen by J. St. por Angloj. Warsaw 1888: Kelter. 39 p.

Dr. Esperanto's International Language. Introduction & Complete Grammar. por Angloj. English ed. by R.H. Geoghegan. Warsaw: Samenhof 1889. 40 p.

<< >>