Antauparolo

Ne sen hezito mi akceptis la inviton prelegi en Homburg: efektive la tutan rezulton de tniaj reserchoj kaj kompiloj pri la Fundamento mi jam publikigis en la naua eldono, kiun chiu el vi konstateble havas antau si. (1)

Tamen mi tuj aldonu, ke bonvene aperis nova kolekto de Zamenhofajhoj, nome la kolekto de Ludovikito. (2) Ha! Kiel mi estus felicha, kiam mi preparis la editoradon de tiu volumo, se mi povus disponi pri tiu kolekto kaj pri ghiaj indeksoj!

Dank' al ghi mi denove mergighis en la Zamenofaj leteroj kaj pripensoj kaj mi konstatis, ke mi ne tro kulpis pri eraroj au forgesoj: nun oni ne povas esence shanghi la bildon pri la genezo kaj la signifo de la Fundamento.

Por via orientigho, mi donu al vi la planon, lau kiu disvolvighos la sinsekvo de miaj prelegoj en chi tiuj du tagoj:

1. Ghenerala enkonduko: Kio do estas la Fundamento?
2. Kiel Zamenhof venis al la ideo de Fundamento?
3. La Unua Libro;
4. La Dua Libro kaj la Aldono al la Dua Libro;
5. La Universala Vortaro;
6.La Ekzercaro;
7. La Antauparolo;
8. La Fundamento;
9. La Bulonja Deklaracio.

Plie, notu, ke tempo estos rezervita por "debato", dum kiu mi provos respondi al viaj demandoj.

(1) Notojn vi trovu sur p. 61 k.skv.


I. Kio do estas la Fundamento?

Se oni konsultas la PIV, kaj estas bona kutimo komenci per tio, kiam oni volas klarigi nocion, dokumenton au eventon, - oni legas, ke fundamento estas "masonajho, starigita en la tero, por servi kiel bazo al konstruo". Sed tuj sekvas figura senco jene: "esenca elemento, sur kiu apogighas la cetero"; ja temas pri la sama ghenerala senco. En tiuj du okazoj oni skribas la vorton "fundamento" per minuskla inicialo. Sed tria subsenco postulas la skribon de "Fundamento" per majusklo; tiam ghi estas difinita, kiel la "kolekto de la 16-regula Gramatiko, de la Universala Vortaro kaj de la Ekzercaro, sankciita de la Bulonja Kongreso, kiel fundamento de la lingvo Esperanto". Do vi konstatas, ke en tiu tria klarigo la vorto "fundamento" aperas unue kun majusklo, sed due kun minusklo, char tie chi ghi respondas al la dua, al la figura senco. Kaj efektive, se vi atente legis la Antauparolon al la Fundamento, vi certe konstatis, ke tie la vorto "fundamento" aperas jen kun minusklo, jen kun majusklo. Kaj tio simple signifas, ke Zamenhof konsideris, ke ekzistas per si mem ia fundamento de la lingvo Esperanto, fundamento eble difinota, eble pristudota; aliparte li publikigis en 1905 difinitan libron, kiun li nomis "la Fundamento"; ghi estas do konkreta libro; plie tiu konkreta libro estis sankciita, agnoskita en Bulonjo, en la Unua Universala Kongreso de Esperanto: de tiam ghi estas por ni la fundamenta legho de nia lingvo.

Kiam oni pensas pri Esperanto, estas bone pensi ankau pri aliaj lingvoj. Tion rekomendis Zamenhof mem. Finfine ni devas kompreni, ke chia lingvo, chiu lingvo ankau, posedas sian fundamenton. Cetere estas kutime diri: tiu lingvo havas tradicion, sed ankau la lingvo de la vid-al-viduloj havas sian tradicion. Jes! Kompreneble, ili havas alian fundamenton, aliajn fundamentojn.

La nocio de Fundamento che Zamenof mem estis tre frua; ghi ankau evoluis, modifighis lau liaj spertoj. En la tre fruaj jaroj de Esperanto oni trovas leteron de Zamenhof, en kiu li diras, ke la fundamento de Esperanto estas "la ariaj lingvoj".(3) Poste, kiam li estos eldoninta la Unuan Libron en 1887, li deklaros, ke tiu libro devas esti la neshanghebla funda-mento por la lingvo; ke chio cetera povos esti plu konstruata lau la opinioj de la plimulto au de la pli bonaj, sed ke la lingvo de tiu Unua Libro ne devos esti shanghata.

En 1891 li farighas pli asertema: "Libroj havantaj la celon instrui... neniam devas deflankighi de la fundamenta komune akceptita formo de la lingvo esprimita en la unuaj verkoj de nia lingvo, kvankam tiu au alia formo al la autoroj de la diritaj libroj ne plachus".(4) Kaj li plu disvolvas tiun ideon kaj alvokas al la "severa disciplino en la lernolibroj", sed allasas la koncepton de "libereco en literaturo".(5)

Li aludas ankau kiel fundamenton la "fundamentan vortareton"; temas pri tiu folio, kiu entenis proksimume 920 radikojn, kaj kiu trovighis algluita en la fino de la Unua Libro: la unua bazo de nia vorttrezoro! Ekzemple, pri ghi li skribas: "Tushante la novajn vortojn en la Plena vortaro, reformoj en apartaj vortoj povas esti farataj sen granda malutilo; sed en la vortoj de la fundamenta vortareto kaj precipe en tiaj vortoj kiel kaj, kiuj estas tro konataj kaj uzataj sur chiu pasho de la unua tago de ekzistado de nia lingvo, reformoj sen gravaj motivoj ne devas esti farataj".(6)

Li aludas ankau pri la gramatiko de la Unua Libro kaj diras: "Ennovajhoj, kiuj ne estas kontrau la gramatiko kaj la fundamenta vortareto, estas permesataj en nia lingvo, kiel en chiu alia lingvo".(7) Finfine estas la esenco kaj la detaloj; kaj oni konstatos tra la tuta vivo de Zamenhof, ke por li la detaloj neniel gravas. Sed finfine ech por ili, li aldonas, oni estu modesta, kiam io ne plachas.(8)

En la unua jaro li ech metos eraron en la Unua Libro! Vi scias, ke en tiu unua fundamento de nia lingvo, la formoj iam, tiam, kiam... ne estis tiaj; sed ili ja estis: ian, tian, kian... kvazau por montri la etimologion de tiuj vortetoj.(9) Prefere ol opinii, ke Zamenhof, kiu tamen ekzercighis en la nova lingvo per diversaj tradukoj, simple preterlasis tiujn netaugajn formojn, mi estas preta opinii, ke tio estis ruzajho lia. Efektive li invitas la unuajn adeptojn de lia lingvo elserchi la erarojn en la Unua Libro, kaj nepre informi lin, por ke eblu komune perfektigi la novan lingvon; kaj li konkludas, ke post unu jaro estos decido pri ghia definitiva formo. Eblas do supozi, ke li metis tiun eraron, por ke la novaj adeptoj trovu ghin: tiel unuflanke li ekhavos teston pri ia grado de atento al la lingvo de la trovinto, kaj se tiu postulos alian modifon, li jam povos fidi lin; aliflanke per tio li estas certa sendanghere modifi la lingvon en almenau unu punkto kaj tiel ankau malakrigi la eventualajn dezirojn al modifoj au reformoj.

La fundamento de Esperanto estas "simpla gramatiko, kun vortaro proksimume romana-germana"(10) kaj aldone ghi havas ian fundamentan spiriton. En la fama letero al Borovko en 1896, Zamenhof parolas pri "ia nekaptebla io" en la lingvo, pri ia nekaptebla spirito. Kaj li komentas: "La spirito de la lingvo sendube kun la tempo multe, kvankam iom post iom kaj nerimarkite, shanghighos; sed se la unuaj esperantistoj, homoj de diversaj nacioj, ne renkontus en la lingvo tute difinitan fundamentan spiriton, chiu komencus tiri en sian flankon kaj la lingvo restus eterne au almenau dum tre longa tempo, malgracia kaj senviva kolekto da vortoj".(11)

Oni vidas aperi en tio ian apartan karakteron de Zamenhof, kiu havis tre psikologian aliron al la fenomenoj kaj al la homoj. Li certe multe studis la librojn pri lingvistiko, kiuj aperis grandakvante jam en tiu epoko; li farighis ia autodidakta lingvisto. Sed tio ne klarigas chion. Se li ne havus tiun psikologian aliron, la lingvo ne povus envivighi, au almenau nur kun grandaj malfaciloj sukcesus tion fari.

Multaj eminentuloj, lingvistoj au filozofoj, kaj ili estis multegaj, provis krei lingvon. La plej multaj el ili surpaperigis nur ian nefinitan projekton; ech la plej eminentaj, se ili sukcesis surpaperigi vivopovan kaj bone konstruitan projekton, tamen ne sukcesis envivigi lingvon. Kompreneble Zamenhof tre suferis pro la konsekvencoj de multlingveco; sed li, ja poligloto, suferis chefe pro la penso al la aliaj. Li amis siajn homfratojn kaj, ghuste pro tiu amo, li kapablis krei projekton, kiu povis poste envivighi!

Tio almenau estas mia firma opinio: pro amo li sukcesis envivigi novan lingvon.

En la fino de 1903, Theophile Cart, kiu farighis poste la dua Prezidanto de la Akademio, nome post Emile Boirac, prezentas demandon pri la malegaleco de la vortoj, kiuj trovighas en diversaj vortaroj, interalie en liaj diversaj propraj provajhoj kaj en la vortaro de Beaufront. Pri tio Zamenhof respondas al li: "Tio chi estas bagatelo, kiu meritas nenian atenton. La fundamenton de Esperanto chiam devas prezenti la 16 gramatikaj reguloj kaj la Universala Vortaro; pri chiuj vortoj, kiuj sin trovas en la vortaroj de Vi au de S-ro de Beaufront, krom la vortoj en la Universala Vortaro, la esperantistoj scias, ke tiuj vortoj estas nur private aprobitaj de mi, sed ne havas ian forton leghdonan... Nur la fundamenton neniu el ni devas tushi".(12)

En alia loko Zamenhof skribas: "La fundamento de la lingvo Esperanto estas bona, kaj la detaloj povos en chia tempo facile esti bonigitaj".(13) Kaj kiam oni aludas antau li pri la "tri chefaj shanghoj", nome pri la forigo de pluralaj formoj je -oj, -ojn kaj je -aj, -ajn, pri la forigo de diftongoj au triftongoj kiel iau, aui, kaj trie pri la forigo de la artikolo la, do pri tio li serene respondas: ,,Ech tiujn tri chefajn shanghojn ni povas enkonduki en tia maniero, ke ni nenion rompu kaj ne eliru el la kadroj de la gramatiko kaj fundamenta vortaro".(14)

En ankorau alia loko Zamenhof skribas, ke "pri la fundamento de Esperanto (simpla gramatiko kun vortaro proksimume romana-germana) neniu dubas, ke ghi estas ghusta, kaj chiuj projektantoj ja proponas tian saman fundamenton kaj disputas nur pri detaloj".(15)

Do, konstateble, chiam la samaj ideoj revenas. Zamenhof trovis, kiel fundamenti la lingvon kaj li alvokas la homojn respekti tiun fundamenton ekde la komenco. Do ni povas konkludi, kiel ni jam skribis aliloke, ke la unua fundamento de la lingvo estis la Unua Libro.(16)

Aliparte, ni povas opinii, ke Zamenhof - pro sia propra kulturo: li estis Hebreo - havis antau si la ekzemplon de la Biblio, skribita teksto, skribita legho. Plie li sciis, ke chiu lingvo havas sian tradicion kaj sekve li komprenis la dezirindecon krei tion ankau por la nova lingvo. Tute nature li venis al la ideo, ke tia kreota tradicio povus fonti el skribitaj tekstoj, el libro au libroj. Ni ne povas akiri certecon pri liaj ideoj en la komencaj jaroj: chu tiam li antauvidis, ke li zorgos pri sankciado de libro, de kolekto de tekstoj, au chu nur poste li trovis tiun vojon? Sed estas certe, ke li mem tuj konsideris la Unuan Libron kiel la unuan fundamenton; estas certe ankau, ke baldau poste li konsideris la Universalan Vortaron kie! plilarghigon de la vortareto de la Unua Libro; ankau certas, ke li admonis chiun, kiu volas lin auskulti, pri la fundamenteco de tiuj verkoj.


Tio ankorau ne estis la Fundamento, sed tio jam estis ia funda mento!

 

>>