• Îáîðóäîâàíèå äëÿ áàãåòíîé ìàñòåðñêîé — ìàñòåðñêàÿ â Ìîñêâå (frame.ru) |
ÑÒÈÕÎÒÂÎÐÅÍÈß
Ë.ÇÀÌÅÍÃÎÔÀ
VERSAJHOJ
DE L.ZAMENHOF
HO, MIA KOR' Ho, mia kor', ne batu maltrankvile, El mia brusto nun ne saltu for! Jam teni vin ne povas mi facile Ho, mia kor'! Ho, mia kor'! Post longa laborado Chu mi ne venkos en decida hor'! Sufiche! trakvilighu de l' batado, Ho, mia kor'! (1887) |
MIA PENSO Sur la kampo, for de l' mondo, Antau nokto de somero Amikino en la rondo Kantas kanton pri l' espero. Kaj pri vivo detruita Shi rakontas kompatante, - Mia vundo refrapita Min doloras resangante. "Chu vi dormas? Ho, sinjoro, Kial tia senmoveco? Ha, kredeble rememoro El la kara infaneco?" Kion diri? Ne ploranta Povis esti parolado Kun fraulino ripozanta Post somera promenado! Mia penso kaj turmento, Kaj doloroj kaj esperoj! Kiom de mi en silento Al vi iris jam oferoj! Kion havis mi plej karan - La junecon - mi ploranta Metis mem sur la altaron De la devo ordonanta! Fajron sentas mi interne, Vivi ankau mi deziras, - Io pelas min eterne, Se mi al gajuloj iras... Se ne plachas al la sorto Mia peno kaj laboro - Venu tuj al mi la morto, En espero - sen doloro! (1887) |
LA ESPERO En la mondon venis nova sento, tra la mondo iras forta voko; per flugiloj de facila vento nun de loko flugu ghi al loko. Ne al glavo sangon soifanta ghi la homan tiras familion: al la mond' eterne militanta ghi promesas sanktan harmonion. Sub la sankta signo de l' espero kolektighas pacaj batalantoj, kaj rapide kreskas la afero per laboro de la esperantoj. Forte staras muroj de miljaroj inter la popoloj dividitaj; sed dissaltos la obstinaj baroj, per la sankta amo disbatitaj. Sur neutrala lingva fundamento, komprenante unu la alian, la popoloj faros en konsento unu grandan rondon familian. Nia diligenta kolegaro en laboro paca ne lacighos, ghis la bela songho de l' homaro por eterna ben' efektivighos. |
AL LA FRATOJ Forte ni staru, fratoj amataj, por nia sankta afero! Ni bataladu kune tenataj per unu bela espero! Regas ankorau nokto sen luno, la mondo dormas obstine. sed jam levighos baldau la suno, por lumi, brili senfine. Veku, ho veku, veku konstante, ne timu ridon, insulton! Voku, ho voku, ripetadante, ghis vi atingos auskulton! Dekon da fojoj vane perdighos la voko via ridata, - la dekunua alradikighos, kaj kreskos frukto benata. Tre malproksime chiuj ni staras la unuj de la aliaj... Kie vi estas, kion vi faras, ho karaj fratoj vi miaj? Vi en la urbo, vi en urbeto, en la malgranda vilagho, chu ne forflugis kiel bloveto la tuta via kuragho? Chu vi sukcese en via loko kondukas nian aferon, au eksilentis jam via voko, vi lacaj perdis esperon? Iras senhalte via laboro honeste kaj esperante? Brulas la flamo en via koro neniam malfortighante? Forte ni staru, brave laboru, kuraghe, ho nia rondo! Nia afero kresku kaj floru per ni en tuta la mondo! Ni ghin kondukos ne ripozante, kaj nin lacigos nenio; ni ghin traportos, sankte jhurante, tra l' tuta mondo de Dio! Malfacileco, malrapideco al ni la vojon ne baros. Sen malhonora malkuragheco ni kion povos, ni faros. Staras ankorau en la komenco la celo en malproksimo, - ni ghin atingos per la potenco de nia forta animo! Ni ghin atingos per la potenco de nia sankta fervoro, ni ghin atingos per pacienco kaj per sentima laboro. Glora la celo, sankta l' afero, la venko - baldau ghi venos; levos la kapon ni kun fiero, la mondo ghoje nin benos. Tiam atendas nin rekompenco la plej majesta kaj richa: nia laboro kaj pacienco la mondon faros felicha! |
LA VOJO Tra densa mallumo briletas la celo, Al kiu kuraghe ni iras. Simile al stelo en nokta chielo, Al ni la direkton ghi diras. Kaj nin ne timigas la noktaj fantomoj, Nek batoj de l' sorto, nek mokoj de l' homoj, Char klara kaj rekta kaj tre difinita Ghi estas, la voj' elektita. Nur rekte, kuraghe kaj ne flankighante Ni iru la vojon celitan! Ech guto malgranda, konstante frapante, Traboras la monton granitan. L' espero, l' obstino kaj la pacienco Jen estas la signoj, per kies potenco Ni pasho post pasho, post longa laboro Atingos la celon en gloro. Ni semas kaj semas, neniam lacighas, Pri l' tempoj estontaj pensante. Cent semoj perdighas, mil semoj perdighas, Ni semas kaj semas konstante. "Ho, chesu!" mokante la homoj admonas. "Ne chesu, ne chesu!" en kor' al ni sonas: "Obstine antauen! La nepoj vin benos, Se vi pacience eltenos". Se longa sekeco au ventoj subitaj Velkantajn foliojn deshiras, Ni dankas la venton, kaj, repurigitaj, Ni forton pli freshan akiras. Ne mortos jam nia bravega anaro, Ghin jam ne timigas la vento, nek staro, Obstine ghi pashas, provita, hardita, Al cel' unu fojon signita! |
PREGHO SUB LA VERDA STANDARDO Al Vi, ho potenca
senkorpa mistero, |
PLUVO Pluvas kaj pluvas kaj pluvas kaj pluvas senchese, senfine, senhalte, el chiel' al la ter', el chiel' al la ter' are gutoj frapighas resalte. Tra la sonoj de l' pluvo al mia orelo murmurado penetras mistera, mi revante auskultas, mi volus kompreni, kion diras la vocho aera. Kvazau ia sopir' en la vocho kashighas kaj audighas en ghi rememoro... Kaj per sento plej stranga, malghoja kaj ghoja, en mi batas konfuze la koro. Chu la nuboj pasintaj, jam ofte viditaj, rememore en mi revivighis, au mi revas pri l' sun', kiu baldau aperos kvankam ghi en la nuboj kashighis? Mi ne volas esplori la senton misteran, mi nur revas, mi ghuas, mi spiras; ion freshan mi sentas, la fresho min logas, al la fresho la koro min tiras. |
AL LA
"ESPERANTISTO" En bona hor'! Ni audis la signalon kaj bataleme saltas nia koro. Konduku nin, komencu la batalon sub bona stelo, en felicha horo! Amikoj de proksime, malproksime, salutas vin, ho nia luma stelo! Konduku nin, senhalte kaj sentime, al nia granda, sankta, glora celo! Ne tre facila estas nia vojo kaj ne malmulte ankau ni suferos; sed batalante, kun plej granda ghojo senhalte ni laboros kaj esperos. For estas jam la baroj de l' komenco, l' unua muro estas trarompita, kaj dolcha estos nia rekompenco, kiam la celo estos alvenita. |