CHAPITRO VIII

KONGRESAJ PAROLADOJ

En Europo orienta la faktoj per si mem predikis en la senco homarana. Tie shovinismoj lingvo-religiaj batalminacis la homan vivon, ne nur inter landoj, sed en la regnoj mem pro miksita loghantaro. Ghi estas tiu loko "kie la atmosfero, saturita de intergenta malpaco, per neevitebla natura reago, naskis la esperantisman movadon". * Estis do plej nature, ke tie preskau chiuj "samideanoj" komprenis la signifon de la penso Zamenhofa, ech kiam ili ne subskribis la homaranisman alighilon. Fakte nur malmultaj tion faris.

* Parolado de Zamenhof che la Oka Kongreso Esperantista en Krakovo, 1912.

Al Okcidentanoj, antau la mondmilito, ne tiel klare ghi aperis. La krudaj spertoj shajnis malproksimaj. Kiuj lernis Esperanton, tiuj farighis ja komprenemaj. La senton de Bulonjo, la senton de la Espero kaj de la poemoj Zamenhofaj ili nomis ame la "interna ideo" de la movado. Tamen iom ghenerale, senprecize. Sed kelkajn interesis vere nur la lingva flanko lau gusto gramatika. Inter ili staris la markizo Louis de Beaufront, la unua propagandisto en Francujo.

Li ne venis Bulonjon. Li ne shatis la "internan ideon". Kontrau tiu tendenco li jam presigis artikolojn en sia gazeto L’Esperantiste. Profitante la sennoman aperigon de la broshuro pri homaranismo, li ghin ridindigis unue. Poste li montris ghin kiel gravan dangheron por la sukceso de Esperanto.

Chi tiu kulpigo vundis la koron de Zamenhof. Tamen li chiam agis tre prudente. Jam en Bulonjo-sur-Maro li mem proponis al la kongreso deklaron, unuanime akceptitan. Ghi difinis esperantismon oficiale kiel:

"Penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo neutrale homa, kiu, ne entrudante sin en la internan vivon de la popoloj kaj neniom celante elpushi la ekzistantajn lingvojn naciajn, donus al la homoj de malsamaj nacioj la eblon komunikighadi inter si; kiu povus servi kiel paciga lingvo de publikaj institucioj en tiuj landoj, kie diversaj nacioj batalas inter si pri la lingvo; kaj en kiu povus esti publikigitaj tiuj verkoj, kiuj havas egalan intereson por chiuj popoloj."

"Chiu alia ideo au espero, kiun tiu au alia Esperantisto ligas kun la Esperantismo, estos lia afero pure privata, por kiu la Esperantismo ne respondas." Tiu chi frazo devus sufichi. Sed la vorton "privata" kelkaj personoj volus anstataui per "malpermesata". Sub influo de De Beaufront au alia, kelkaj Francoj, timigitaj, skribis mem al Zamenhof por lin konsili. Esperanto estas nur lingvo, ili diris; evitu ligi ech tute private la esperantismon kun ia ideo, char alie oni pensos, ke ni chiuj havas tiun ideon, kaj ni malplachos al diversaj personoj, kiuj ne amas ghin! "Ho, kiaj vortoj!" ekkriis Zamenhof indigne dum sia parolado che la Dua Kongreso Esperantista en Ghenevo en 1906:

"... El la timo, ke ni eble ne plachos al tiuj personoj, kiuj mem volas uzi Esperanton nur por aferoj utilaj por ili, ni devas chiuj elshiri el nia koro tiun parton de la esperantismo, kiu estas la plej grava, la plej sankta, tiun ideon, kiu estis la chefa celo de la afero de Esperanto, kiu estis la stelo, kiu chiam gvidadis chiujn batalantojn por Esperanto! Ho, ne, ne, neniam! Kun energia protesto ni forjhetas tiun chi postulon. Se nin, la unuajn batalantojn por Esperanto, oni devigos, ke ni evitu en nia agado chion idean, ni indigne disshiros kaj bruligos chion, kion ni skribis por Esperanto, ni neniigos kun doloro la laborojn kaj oferojn de nia tuta vivo, ni forjhetos malproksimen la verdan stelon, kiu sidas sur nia brusto, kaj ni ekkrios kun abomeno: Kun tia Esperanto, kiu devas servi ekskluzive nur al celoj de komerco kaj praktika utileco, ni volas havi nenion komunan!" Pale staris Zamenhof en la Gheneva Viktoria-Hall eldirante tiun frazon per lauta kaj decida vocho. Tremiga aplaudego montris al li, ke la plejmulto lin komprenis kaj aprobis el tutkoro. Prave li povis diri, ke ghis nun la Esperantistoj estis ne profitantoj, sed nur batalantoj. Ilin efektive ne gvidis penso pri gajnemo au praktika utileco. Ilia celo kaj agiga chefideo estis ja frateco kaj justeco inter la popoloj. Tial la parolanto povis daurigi kun la certeco, ke li esprimos la internan senton de chiuj koroj:

"Tiu chi ideo akompanadis Esperanton de la unua momento de ghia naskigho ghis la nuna tempo. Ghi instigis la autoron de Esperanto, kiam li estis ankorau malgranda infano; kiam antau dudek ok jaroj rondeto da diversgentaj gimnazianoj festis la unuan signon de vivo de la estonta Esperanto, ili kantis kanton, en kiu post chiu strofo estis ripetataj la vortoj: ‘Malamikeco de la nacioj falu, falu; jam estas tempo.’ Nia himno kantas pri la ‘nova sento, kiu venis en la mondon’; chiuj verkoj, vortoj, kaj agoj de la iniciatoro kaj de la unuaj Esperantistoj chiam spiras tute klare tiun saman ideon. Neniam ni kashis nian ideon; neniam povis esti ech la plej malgranda dubo pri ghi, char chio parolis pri ghi."

"Kial do alighis al ni kaj sindone kaj senprofite laboris kun ni la personoj, kiuj vidas en Esperanto ‘nur lingvon’? Kial ili ne timis, ke la mondo kulpigos ilin pri granda krimo, nome pri la deziro helpi al iom-post-ioma unuigho de la homaro? Chu ili ne vidas, ke iliaj paroloj estas kontrauaj al iliaj propraj sentoj, kaj ke ili senkonscie revas pri tio sama, pri kio ni revas, kvankam, pro neghusta timo antau sensencaj atakantoj, ili penas tion chi nei? ..."

"Se la unuaj Esperantistoj pacience elmetadis sin ne sole al konstanta mokado, sed ech al grandaj oferoj, kaj ekzemple unu malricha instruistino longan tempon suferis malsaton, nur por ke shi povu shpari iom da mono por la propagando de Esperanto - chu ili chiuj faris tion chi pro ia praktika utileco? Se ofte personoj alforghitaj al la lito de morto skribadis al mi, ke Esperanto estas la sola konsolo de ilia finighanta vivo - chu ili pensis tiam pri ia praktika utileco? Ho, ne, ne, ne! chiuj memoris nur pri la interna ideo, entenata en la Esperantismo; chiuj shatis Esperanton ne tial, ke ghi alproksimigas la cerbojn de la homoj, sed nur tial, ke ghi alproksimigas iliajn korojn." Lau la sento de la kongresanoj Zamenhof komprenis tre bone, kiel agi plej saghe. Per si mem Esperantismo jam logis plej multajn lernintojn de la lingvo al la "interna ideo". Ghi gajnis la korojn. Pli malfrue venos la tempo diskuti pri detala organizo homarana. Nun pro necesa precizo de programo ghi timigus multajn. Ghi povus nur formi apartan sekcion en la Esperanta movado. Dume pli urghis kulturi la komunan senton, celante taskojn gheneralajn. Esperanto estas nur lingvo, sed la kongresoj estu pli. Ili dauru kiel festoj de la "interna ideo".

"Kiel antikvaj Hebreoj tri fojojn chiujare kunvenadis en Jerusalemo, por vigligadi en si la amon al la ideo monoteisma, tiel ni chiujare kunvenas en la chefurbo de Esperantujo, por vigligi en ni la amon al la ideo esperantisma. Kaj tio chi estas la chefa esenco kaj la chefa celo de niaj kongresoj." Tiun programon Zamenhof proponis per sia malferma parolado che la sekvanta granda kunveno chiujara. Ghi okazis en Kembrigho en 1907. Mil kvincent personoj partoprenis. Estis ghojiga venko vidi, ke alighas homoj ne nur el popoloj malfortaj, sed ankau el popoloj fortaj, kiel Britoj. Tio chi montris, ke ili vidas en la Esperantismo ne sole aferon de egoisma oportuneco, sed gravan ideon de intergenta justeco kaj frateco ... "La Kembrighanoj akceptas nin hodiau ne kiel komercistojn, kiuj alportas al ili profiton, sed kiel apostolojn de ideo homarana, kiun ili komprenas kaj shatas." Efektive pri tiu punkto chefe aludis la urbestro kaj aliaj emi nentuloj che la antikva universitato. "Ni vidas novan Pentekoston", ekkriis fama latinisto, profesoro Mayor, lerninte la lingvon en unu semajno. Chie sonis Esperanto festante sian dudekjaron: che pentrindaj turoj, sub gotikaj pordoj, en verdegaj herbokortoj, sur shipetoj de la rivero serpentuma, inter pontoj skulptorichaj.

La Kongreso estis brila kaj sukcesa. Zamenhof admiris la homecon de la britaj idealistoj. Lin impresis la progreso de la movado, la multeco de la venintoj chiulandaj. Li tremis kortushite, kiam la granda audantaro levighis por ekkanti unukore la himnon La Espero. Tondre sonis kun orgeno de mil vochoj tiu fina profetajho:

Sur neutrala lingva fundamento,
Komprenante unu la alian,
La popoloj faros en konsento
Unu grandan rondon familian.

Pasis dudek jaroj de post 1887. La Esperantistaro farighis jam vera popolo. Ghia vocho ekaudighos tra la mondo. El tiu kerno internacia la ideoj disvastighos. Al ghi li povos nun sin turni kaj paroli kvazau al kreskanta publiko de la estonta homaro. La kongresoj estis por li plej lumaj horoj en la tuta jaro, longa kaj malhela. Unu semajnon li pasigis en la revo plenumita: inter homoj chiugentaj frate kunvivantaj sur neutrala bazo. Bildo jam profeta. Kuraghigo al animo. En Varsovio, en la okulista laborchambro, la vidajho lin vizitis ofte vespere post laciga tago, kiam li pensadis, dum negho falis trans la vitroj. De tiu tempo Zamenhof eksentis plian fidon. Sur la portretoj el Kembrigho espera ghojo koloras la zorgemon en okuloj kaj sur lipoj de la Majstro.

Tiel chiuj nomis lin. Sed li ne shatis la titolon. Morale, ech preskau fizike, la vorto ghenis lin. Ne majstro, sed homfrato kaj kolego li volis esti. Pro modesteco, jes. Ankau pro libereco. En "majstreco" li sentis la pezon de la honoro kaj la chenon de la sklaveco. Li preferis plenan privatecon. Antau chio plachis al li, trankvile kunparoli inter kongresanoj. Li sopiris al senbaraj esprimo kaj diskuto de la ideoj karaj. Oficiala posteno lin ghenis chiel. Jam en Bulonjo li instigis la elekton de la Lingva Komitato. Ghiaj membroj kundecidu pri aferoj de vortaro. Al ili tre kontente li transdonis la tutan zorgon kaj autoritaton pri la lingvo. En Parizo, lia richa gastiganto Javal, okulisto fama, proponis al li katedron kaj salajron por direkti la movadon. Li rifuzis. Modesta kaj libera: tia estis lia gusto.

Lia vivcelo estis la "interna ideo". Char la Bulonja deklaro nur aludis la lingvon, li sentis la neceson difini ankau klare la devizon de la ideaj Esperantistoj. Per sia parolado kembrigha li plenumis tion:

"Ni deziras krei neutralan fundamenton, sur kiu la diversaj homaj gentoj povus pace kaj frate interkomunikighadi, ne altrudante al si reciproke siajn gentajn apartajhojn ... Por formuli precize chiujn detalojn de la dirita devizo, ne venis ankorau la tempo; ili formulighos per si mem, iom post iom, per nia chiujara kunvenado kaj kunvivado ... Chiam pli kaj pli, komencante de aferoj bagatelaj kaj transirante al aferoj plej gravaj, komencante de aferoj pure materialaj kaj transirante al chiuj flankoj de la homa spirito kaj moralo, oni proponados al ni diversajn rimedojn, kiuj servas al la fratigado de la homoj kaj al la rompado de la muroj inter la gentoj - kaj chion chi tion ni povos prijughi, akcepti au ne akcepti, sed ni neniam devos ghin blinde forjheti antaue."

Char chio, kio servas al la fratighado de la gentoj kaj al la rompado de la malamikaj muroj inter la popoloj - se ghi nur ne enmiksas sin en la internan vivon de la gentoj - apartenas al la verda standardo ... "En la profundeco de viaj koroj vi chiuj sentas la verdan standardon; vi chiuj sentas, ke ghi estas io pli, ol simpla signo de lingvo. Kaj ju pli ni partoprenados en niaj chiujaraj kongresoj, des pli ni interfratighos, kaj des pli la principoj de la verda standardo penetros en nian animon. Multaj personoj alighas al la Esperantismo pro simpla scivoleco, pro sporto, au eble ech pro atendata profito; sed de la momento, kiam ili faras la unuan viziton al Esperantujo, ili malgrau sia propra volo chiam pli kaj pli entirighas kaj submetighas al la leghoj de tiu lando. Iom post iom Esperantujo farighos edukejo de la estonta interfratigita homaro, kaj en tio chi konsistos la plej gravaj meritoj de niaj kongresoj." Post la Kembrigha kongreso la urbestraro Londona, reprezentata de Sir T. Vezey Strong, oficiale akceptis Zamenhof kaj la tutan kongreson en la fama urbodomo "Guildhall". En la vasta kvazau katedrala chambrego jam estis solene salutata pli ol unu gasto multe pli glora: fremda regho, venkinta generalo, prezidanto de respubliko. Sub altaj arkajhoj de la antikva festejo nun sonis unuafoje la vocho modesta, sed tre decida, de simpla okulisto, granda per la celo, granda per genio. Neniun forton li prikantis, neniun batalon per armiloj. Pri brulanta temo de patriotismo kaj malamo li kuraghis paroli delikate, sed klare, ech energie.

"Malbonaj patriotoj": tiel bojis la kulpigo shovinista en chiuj landoj kontrau la sekvantoj de Zamenhof. En tiu loko solena li respondis trafe. Se patriotismo signifas malamon, tiam la atako estis prava. Se male ghi signifas amon, tiam li protestis el tutkoro.

Amo al patrujo, amo al homaro, amo al hejmo entenas unu la alian. Sed kion scias pri amo tiuj mallumaj demonoj, kiuj ne "sole inter la landoj, sed ankau en sia propra patrujo konstante instigas homon kontrau homo"? De tiaj predikantoj li sin deturnis indigne:

"Vi, nigraj semantoj de malpaco, parolu nur pri malamo al chio, kio ne estas via; parolu pri egoismo, sed neniam uzu la vorton ‘amo’, char en via busho la sankta vorto malpurighas!" Tiam lia penso jam reflugis al Bjalistoko en litva lando, al dolcha kamparo chirkau la urbeto, al la pejzagho de la knabaj promenadoj, kiam suno en la vespero rughigas la montetojn kaj nigrigas la linion de la arbaroj. Kiom da fojoj li vagadis kun fratino tra la herbejoj florumitaj. Bonodoro. Zumado de la insektoj. Rughora lumo vuala. Malproksima sonorilo de vilagho. Ili amis, ili sentis chion sia ... En la urboj kvar gentoj sin malamis:

"Vi staras nun antau miaj okuloj, mia kara Litovujo, mia malfelicha patrujo, kiun mi neniam povas forgesi, kvankam mi forlasis vin kiel knabo. Vi, kiun mi ofte vidas en miaj songhoj, vi, kiun nenia alia parto de la tero iam povos anstataui en mia koro, vi atestu, kiu vin pli multe, pli kore, kaj pli sincere amas: chu mi, idea Esperantisto, kiu revis pri frateco inter chiuj viaj loghantoj, au chu tiuj personoj, kiuj deziras, ke vi apartenu nur al ili, kaj chiuj aliaj viaj filoj estu rigardataj kiel fremduloj au sklavoj!"


<< >>