L.ZAMENHOF. KONGRESAJ PAROLADOJ


Sepa Kongreso 1911 en Antwerpen

Kiel tradicia malfermanto de la kongresoj esperantistaj, mi permesas al mi esprimi en la nomo de chiuj kongresanoj nian respektan kaj sinceran dankon al lia Regha Moshto la Regho Alberto por la granda honoro, kiun li faris al nia afero, prenante sur sin la protektantecon super nia kongreso. Mi esperas, ke mi esprimos la deziron de chiuj kongresanoj, se mi proponos, ke ni sendu telegrafe nian diversgentan saluton al la regnestro de la lando, kies gastoj ni estas, kaj nian dankon al nia alta protektanto. Mi esprimas ankau en la nomo de la kongresanoj nian koran dankon al la urbestraro de Antverpeno, kiu afable donis al ni sian helpon kaj moralan apogon. Fine mi esprimas nian koran fratan dankon al tiuj niaj belgaj samideanoj, kiuj tiel laboreme kaj zorge pretigis nian grandan feston.

Mi uzas ankau la okazon de nia festo, por revoki en vian memoron la nomon de unu viro, kiu havas grandegan meriton en nia afero. La prelato Johann Martin Schleyer, kies nomon chiu el vi konas tre bone, la autoro de Volapuk, antau nelonge festis la okdekjaran datrevenon de sia naskigho, kaj estus nepardoninde, se ni ne uzus la okazon de nia nuna ghenerala kunestado, por esprimi al li tiujn sentojn, kiujn ni chiuj havas por li. Li estas la vera patro de la tuta internacilingva movado. Antau li oni ankau revis pri lingvo internacia, oni provis labari por ghi; sed tio estis nur teoriaj skizoj, palaj senkorpaj fantomoj en la regiono de revoj. Li estis la unua, kiu diris al si: por lingvo internacia mi volas ne revi, sed labori; dum chio chirkaue dormis, li estis la unua, kiu praktike kreis la internacilingvan movadon. Volapuk ne estis venkita de Esperanto, kiel multaj personoj pensas tute erare; ghi pereis per si mem en tiu tempo, kiam la trankvile kaj senartifike laboranta Esperanto estis ankorau tro malforta, por iun venki; ghi pereis ne pro sia stranga sonado au pro aliaj similaj kauzoj, char al chio oni povas alkutimighi, kaj kio hierau shajnis sovagha, tio morgau aperas kiel io tute natura kaj bela; per longa kaj multespeca uzado ech la plej sovagha idiomo de la plej barbara gento iom post iom farighas richa, eleganta kaj oportuna lingvo.

Volapuk pereis chefe pro unu grava eraro, kiun ghi bedaurinde enhavis: absoluta manko de natura evoluipovo; kun chiu nova vorto au formo la lingvo devis konstante dependi de la decidoj de unu persono au de facile inter si malpaconta personaro. Kiel sur bastono plantita en teron, novaj branchoj kaj folioj ne povis nature kreski sur ghi, sed devis esti konstante skulptataj kaj algluataj. Se ne ekzistus tiu eraro, kiun korekti oni bedaurinde ne povis, Volapuk neniam pereus kaj ni chiuj nun vershajne parolus volapuke. Sed tiu bedaurinda eraro, kiun kauzis ne manko de talento kaj de laboremeco, sed nur tro rapida publikigo de la lingvo, sen sufiche matura elprovado, - tiu eraro, kiu pereigis Volapukon, neniel malgrandigas la meritojn de ghia autoro, kiu la unua potence skuis la mondon por nia ideo; la grandaj meritoj de Schleyer en la internacilingva historio neniam malaperos.

Mi proponas al vi, ke okaze de la festo de Schleyer ni telegrafe sendu al li en la nomo de la tuta esperantistaro nian koran gratulon, nian dankon por lia granda laboro kaj nian deziron, ke li vivu ankorau longe kaj havu la konscion, ke la fruktoj de lia laboro neniam pereos.

Karaj amikoj! Mi staras hodiau antau vi ne esperinte. Char dum la lasta tempo la stato de mia sano estis tro malbona, mi decidis ne veturi al la kongreso en chi tiu jaro. Tamen en la lasta momento mi devis shanghi mian decidon, char mi rimarkis, ke la projekto, kiun mi prezentis por diskutado dum la Sepa Kongreso, ne de chiuj estas ghuste komprenita kaj eble bezonos klarigojn de mia flanko. Tial ne miru, ke mi ne preparighis paroli antau vi pri ia speciala temo, sed mi tushos nur per nemultaj vortoj tiun demandon, kies pridiskutadon dum la kongreso mi proponis al vi. Mi ne antauvenos vian decidon por au kontrau la diskutota projekto, mi volas nur diri kelkajn gheneralajn vortojn, por instigi vin, bone kaj senpartie preparighi por la venontaj diskutoj.

Ekzistas en nia afero demandoj, kiuj povas esti solvataj ne de iu aparta persono, ne de iu aparta nacia asocio, ne de iu aparta institucio, sed nur de la tuta esperantistaro: ekzemple la demandoj pri nia Lingva Komitato, Konstanta Kongresa Komitato k.t.p. Se iu volas fari simple konsilajn proponojn pri la interna agado de tiuj institucioj, li povas prezenti siajn proponojn al la estroj de la diritaj institucioj; sed se oni faras plendojn, se oni postulas reorganizon, anstatauigon au ech forigon de tiuj institucioj, - tiam al kiu oni devas sin turni? Au se aperas iaj demandoj, kiuj koncernas la tutan esperantistaron, sed apartenas nek al la Lingva Komitato, nek al la Komitato de la Kongresoj, - tiam kiu havas la rajton ilin solvi? En sia privata esperantista vivo chiu persono au grupo au asocio estas kompreneble tute liberaj kaj povas agi, kiel ili volas kaj povoscias; sed pri chiuj demandoj, duboj au entreprenoj, kiuj koncernas la tutan esperantan aferon, estas nepre necese, ke ni havu la eblon chiam scii la veran opinion au deziron de la tuta esperantistaro. Esperanto ne estas ankorau en tia felicha stato, ke chiu povu nur tiri el ghi profiton, ne zorgante pri la bonstato de la afero mem: ni devas kaj dum longa tempo ankorau devos propagandi ghin, kreskigi ghin, defendi ghin kontrau malamikoj; sed se ni ne havas la eblon regule interkonsilighadi, au se niaj interkonsilighoj, farataj ne en orda parlamenta maniero, ne havos moralan valoron por la esperantistoj, ni similos organismon sen kapo kaj sen manoj, ni nenion povos entrepreni, ni staros senmove kaj malpacos inter ni mem.

Mi ne volas en la nuna momento defendi la projekton, pri kiu vi en la plej proksimaj tagoj diskutos; tre povas esti, ke la projekto havas gravajn erarojn, kiujn via pridiskutado forigos; tre povas esti, ke la tuta projekto montrighos neakceptinda, kaj tiam - vi scias tion tre bone - mi ne penos altrudi ghin al vi, kiel mi neniam ion al vi altrudis. Nur pri unu afero mi kore vin petas: kion ajn vi decidos, - ni ne fermu nian kongreson, antau ol ni en tia au alia formo faros ian aranghon, kiu donos al ni la eblon, almenau unu fojon en jaro solvi chiujn kolektighintajn disputojn au dubojn en lojala interkonsento kaj konforme al la vera deziro de la tuta esperantistaro.

La arangho de regula kaj rajtigita kongresa vochdonado, kiun mi proponis al vi, au ia alia simila arangho, kiu eble rezultos el via diskutado, ne estos ia nova institucio kaj per si mem ne shanghos la iradon de nia afero; sed ghi donos al ni la forton de ordo kaj de solidareco. La institucioj, kiujn ni kreis, au eble ankorau kreos, chesos havi la karakteron de ia privatajho, kiun neniu subtenas kaj multaj atakas. Ili havos rajton diri al la esperantistaro: se ni estas bonaj, respektu nin kaj subtenu nin; se ni estas malbonaj reorganizu nin au forigu nin. Chiu esperantisto scios, al kiu plej alta instanco li devas sin turni, se tio au alia en la komunesperantistaj aferoj ne plachas al li, kaj oni chesos konstante sin turnadi al mi, kiu hodiau vivas kaj morgau povas ne vivi, kaj kiu cetere havas nek rajton nek deziron solvi chiujn disputojn propradecide.

Ni komencu nian feston kaj ankau niajn laborojn, al kiuj ni dedichu nian plenan atenton kaj senpartiecon. Se el niaj laboroj rezultos la enkonduko de preciza ordo en nian aferon, tiam la kongreso Antverpena estos unu el la plej gravaj inter niaj kongresoj. Tion ni esperu. Chiu el ni havu la firman decidon, helpi per chiuj fortoj al la enkonduko de ordo kaj forigo de chiu malpaco en nia afero. Kun tiu firma kaj solena decido en la koro ni kriu: vivu, kresku kaj floru nia afero!


>>