Mihhail SHOLOHHOV

LA SORTO DE HOMO

(fragmentoj)

Tiel okazis, ke mi ech unu jaron ne militis... Dufoje dum tiu tempo mi estis vundita, sed ambau fojojn malgrave: unuafoje en la molan parton de brako, aliafoje en kruron; la unuan fojon - per kuglo de aviadilo, la alian - per obusa splito. La germanoj truigis mian auton kaj de supre kaj de flanke, sed al mi, frateto, la sorto rilatis favore dum la unuaj tempoj. Ghi favore rilatis, sed terure ekbatis... Mi trafis en kaptitecon en majo de la jaro kvardek du, en tiaj bedaurindaj cirkonstancoj: la germanoj tiam ege atakis, kaj unu nia centdudekdumilimetra haubiza baterio restis preskau sen obusoj; oni supermezure sharghis mian kamionon per obusoj, kaj mi mem dum la sharghado laboregis tiel, ke mia soldatchemizo gluighis al la skapoloj. Necesis tre hasti, char la batalo proksimighis al ni: maldekstre ies tankoj penetris, dekstre oni pafis senchese, antaue ankau audighis pafado, kaj jam sentighis en la aero grava danghero...

La estro de nia kamionroto demandis: "Chu vi trasaltos, Sokolov?" Kaj ne necesis tion demandi. Tie kamaradoj miaj, eble, estis pereantaj, kaj chu mi gapu chi tie? "Kia parolo povas esti, - mi respondis. - Mi devas trasalti, kaj fino!" "Nu, - li diris, - flugu. Premu sur la akcelilon!"

Kaj mi ekflugis. Neniam en la vivo mi fulmis tiel, kiel tiufoje! Mi sciis, ke ne terpomojn ja veturigis mi, ke por tiu shargho necesis singardemo, sed kia povis esti singardemo, dum tie niaj kunuloj batalas kun malplenaj manoj kaj la tuta vojo estas trapafata per la artileria fajro. La kamiono trakuris chirkau ses kilometrojn, jam baldau mi devis turni ghin al la kampa vojo, por trashovighi al la ravino, kie staris la baterio, kiam mi ekrigardis kaj - patrino mia kara! Dekstre kaj maldekstre de la vojo forkuris en la kampo nia infanterio, kaj jam la minoj eksplodis inter iliaj vicoj. Kion do fari? Ne turni ja reen? Kaj jam restis ghis la baterio ne pli ol unu kilometro, jam mi turnis la kamionon al la kampa vojo, sed atingi la niajn, frateto, ne sukcesis... Vershajne, el longdistanca kanono oni trafis per peza obuso ghuste apud mian kamionon. Mi audis nenion, ech ne la eksplodon, nur kvazau io krevis en la kapo, kaj plu nenion mi memoras. Kiel mi restis viva tiam, mi ne komprenas, kaj kiom da tempo kushis je ok metroj de l' voja kanaleto, - mi ne scias mem. Mi rekonsciighis, sed ekstari ne povis: mia kapo konvulsiis, mi tuta tremis, kvazau en febro, la okulojn plenigis nigro, la maldekstra shultro knaris kaj kraketis, kaj la tuta korpo tiel doloris, kvazau, imagu, oni dum du tagnoktoj batis min per chio trafanta en la manojn. Longe mi rampis surventre, sed finfine iel ekstaris. Tamen denove mi ne povis kompreni, kie mi estis kaj kio okazis al mi. Memoro mia estis tute forbatita. Kaj ree ekkushi mi timis. Mi timis, ke ekkushinte mi ne plu levighus kaj mortus. Mi staris kaj shancelighis de unu flanko al alia, kvazau poplo dum la shtormo.

Kiam mi plene rekonsciighis, reakiris la memoron kaj chirkaurigardis chion, kiel decis, mia koro premighis, kvazau oni prenis ghin per tenajlo: chirkaue kushachis la obusoj, kiujn mi transportis antau tio, apude kushis mia kamiono - la radoj supre - tuta tordita kaj rompita, kaj la batalo jam ie post mi audighis. Kiamaniere do?

Por kio la pekon kashi: subite miaj kruroj per si mem fleksighis, kaj mi falis, kvazau falchita, char mi komprenis, ke mi estis jam en malamika ringo, pli ghuste diri - mi trafis en kaptitecon al la fashistoj. Jen kiel okazas dum la milito...

Ho, frateto, malfacila ghi estas kazo - kompreni, ke vi ighis militkaptito kontrau via volo. Kiu ne spertis tion per sia propra korpo, en ties animon ne tuj venos simpla homa kompreno, kion signifas chi malbono.

Do jen estis tiel, mi kushis kaj ekaudis: tondras tankoj. Kvar mezaj germanaj tankoj en plena rapideco iris preter mi tien, de kie mi estis elveturinta kun la obusoj. Kiel toleri tiun doloron? Poste traktoroj trenis kanonojn, preterveturis kampkuirejo, poste marshis la infanterio, ne abunda, ne pli ol unu roto disbatita. Mi observis ilin rigardante per okulanguleto, kaj ree premis vangon al la tero, fermis la okulojn: nauze estis por mi rigardi ilin, kaj la koro doloris...

Mi opiniis, ke jam chiuj forpashis, iom levis la kapon, kaj ekvidis sesopon kun automataj pafiloj - ja ili estis pashantaj je cent metroj de mi. Mi vidis ilin deflankighi de la vojo kaj direktighi rekte al mi. Ili pashis silente. "Jen, - mi pensis, - mia morto venas". Mi eksidis - estus abomene morti kushe, poste ekstaris. Unu el ili, ne ghisirinte kelkajn pashojn, ekmovis shultron, demetis la automatan fusilon. Kaj kiel amuze estas aranghita la homo: dum tiu minuto neniun panikon, neniun koran timon mi havis. Mi nur rigardis kaj pensis: "Tuj li faros mallongan stebon kontrau min, kaj kien li pafos? Chu en la kapon au tra la brusto?" Kvazau por mi ne estus unu sama diabla ajho, kiun parton de mia korpo li truigos.

Li estis juna viro, svelta, nigrahara, lipoj maldikaj, kiel fadenoj, kaj la okuloj duonfermitaj. "Tiu, certe, mortigos kaj ech ne meditos pri tio" - mi konsideris. Ghuste tiel ghi estis: li eklevis la fusilon, - mi rekte en liajn okulojn rigardis kaj silentis, sed alia, chu kaporalo, chu kiu, iom pli agha - oni povus diri "mezagha" - ion ekkriis, deflankigis lin, alpashis min, babilante ion en sia lingvo, kaj mian dekstran brakon che la kubuto fleksis, palpis la muskolojn. Finis la provon kaj diris: "Ho-ho-ho!" - kaj montris la vojon al sunsubiro. Kvazau diris: "Antauen, bruto, - labori por nia Reich!" Li estis do mastro, filo hundina!

Sed la nigraharulo fiksis la rigardon sur miaj botoj, - kaj ili aspektis bone, - montris per la mano: "Demetu". Mi sidighis teren, demetis la botojn, prezentis al li. Li preskau elshiris ilin el miaj manoj. Mi malvolvis la piedochifonojn, etendis al li kaj mem rigardis lin de malalte supren. Sed li ekkriachis kaj ekinsultis sialingve kaj denove kaptis la pafilon. La aliaj ridachis. Kaj kun tio ili pace foriris. Nur la nigraharulo, dum li al la vojo ghispashis, trifoje returnis la rigardon al mi, fulmis per la okuloj, kvazau lupido, koleris, sed kial? Kvazau mi forprenis de li la botojn, sed ne inverse.

Kion fari, frateto, neniu eliro estis por mi. Mi ekpashis sur la vojon, elbushigis la plej blasfeman kaj pitoreskan insulton kaj ekmarshis okcidenten, en la kaptitecon! Kaj mi estis tiam pashanto plej sentauga: ne pli ol po unu kilometro hore. Mi volis antauen pashon fari, sed estis shancelighanta, zigzaganta lauvoje, kvazau ebria. Mi pashis iome, kaj jen atingis min kolono de niaj militkaptitoj el la sama divizio, kie mi estis. Chirkau dek germanaj soldatoj kun automataj fusiloj kondukis ilin. Tiu, kiu iris che la kapo de la kolono, atinginte kaj preterirante min, sen ech unu malbona vorto ekfrapegis min per kolbo sur la kapon. Se nur mi falus, tuj li alstebus min teren per kugla kudro, sed la niaj kaptis min falantan kaj rapide pushis mezen de la kolono kaj duonhoron subtenis per brakoj, preskau portis. Kaj kiam mi revenis al la konscio, unu el ili flustris: "Dio vin gardu fali! Iru per lastaj fortoj, alie oni mortigos vin". Kaj mi, strechinte la lastajn fortojn, ekiris.

Tuj kiam la suno subiris, la germanoj plifortigis la eskorton, alveturigis per kamiono ankorau dudekon da soldatoj kun automataj pafiloj kaj pelis nin en akcelita marsho. La grave vunditaj ne povis kunmarshi egale al la sanaj, kaj ili estis mortpafataj tuj, sur la vojo mem. Duopo provis fughi, sed ili ne konsideris, ke dum luna nokto sur kampo ebena oni ja estas vidataj je diablo scias kia distanco; nu, certe, ili estis forpafitaj. Noktomeze ni venis iun duonbruligitan vilaghon. Oni pelis nin nokti en unu preghejon kun la kupolo detruita. Sur la shtona planko ne estis ech fasko da pajlo, kaj chiuj ni ne havis kapotojn, nur uniformchemizojn kaj pantalonojn - ne estis kion sterni. Iuj ech suprajn chemizojn ne havis, nur solajn kotonajn subajn chemizojn. Plejparte ili estis suboficiroj. La kitelojn kaj uniformchemizojn ili forjhetis por ne distingighi de la soldatoj. Kaj ankau la artileriistoj ne havis suprajn chemizojn. Ili estis kaptitaj, dum laboris duonvestite che la kanonoj.

Nokte ekpluvis tiel forte, ke chiuj ni malsekighis ghisoste. La kupolo ja estis forhakita per peza obuso au bombo de aviadilo kaj la tegmento plene kribrigita per obusaj splitoj, la sekan lokon ech en la altaro oni ne povis trovi. Kaj tiel ni travagis la tutan nokton en la preghejo, kiel shafoj en malluma gregejo. Meze de la nokto iu tushis min je brako kaj demandis: "Chu vi estas vundita, kamarado?" Mi respondis al li: "Kaj kio al vi necesas, frateto?" Kaj li diris: "Mi estas militkuracisto, eble mi povas iel helpi al vi?" Mi plendis al li, ke mia maldekstra shultro knaras kaj shvelas kaj terure ja doloras. Li diris tiel firme: "Demetu la supran kaj suban chemizojn". Mi demetis chion chi, kaj li komencis palpi la brakon che la shultro per siaj maldikaj fingroj kaj tiel dolore, ke miajn okulojn malhelo kovris. Mi grincigis la dentojn kaj diris al li: "Vi, shajne, estas veterinaro, sed ne homa kuracisto. Kial do la doloran lokon vi tiel premas, vi, senkora homo?" Sed li daurigis la palpadon kaj tiel kolere respondis: "Via afero estas silenti! Jen ankorau oni konversacii volas. Tenu vin, tuj ighos ankorau multe pli dolore". Kaj kun tiuj vortoj li ektiregis mian brakon tiel forte, ke ech rughaj fajreroj shutighis el miaj okuloj.

Mi rekonsciighis kaj demandis lin: "Kion do vi faras, fashisto mizera? Mia brako estas pece frakasita, kaj vi tiel shiris ghin". Kaj mi audis lin mallaute ridi kaj diri: "Mi pensis, ke vi frapos min per la dekstra, sed vi estas milda knabo. Kaj via brako ne estas rompita, ghi nur elartikighis, kaj jen mi remetis ghin sur la ghustan lokon. Nu, kiel nun estas, chu pli facile ighis por vi?" Kaj mi efektive sentis min pli bone, la doloro ien forighis. Mi lin kore dankis, kaj li iris pluen en la mallumo kaj mallaute demandis: "Chu estas vunditoj?" Jen kion signifas vera kuracisto! Kaj en la kaptiteco, kaj en la mallumo li faris sian grandan aferon.

Maltrankvila estis tiu nokto. Ech por naturaj bezonoj oni neniun ellasis, pri tio avertis la estro de l' eskorto, ankorau kiam oni estis pelantaj nin popare en la preghejon. Kaj, kvazau speciale je malfelicho, al unu piulo el la niaj ighis ega neceso eliri. Li tenis kaj tenis sin, kaj poste ekploris... "Mi ne povas, - li diris, - profani sanktan templon! Mi ja estas dikredanto, mi estas kristano! Kion mi faru, fratetoj?" Kaj la niaj, vi ja scias, kia popolo ili estas! Unuj ridis, aliaj insultis, triaj diversajn shercajn konsilojn donis al li. Gajigis li chiujn nin. Sed finighis la tuta litanio tre malbone: li ekfrapis je la pordo kaj petis, ke oni ellasu lin. Nu, li ghispetis: fashisto donis longan stebon tra la pordo, transverse de tuta ghia largho, kaj mortpafis tiun dipreghulon kaj ankorau tri aliajn homojn, kaj unu ricevis gravegan vundon - che la matenigho li forpasis.

Ni kushigis la mortigitojn en unu lokon, ekkauris chiuj, eksilentis kaj enpensighis: la komenco estis ne tre gaja... Kaj iom poste ni ekparolis duonvoche, ekflustris: kiu de kie venis, el kiu regiono, kiel trafis en la kaptitecon. En mallumo la kamaradoj el unu sama plotono au la konatoj el sama roto perdis unuj la aliajn, kaj jen ili komencis mallaute intervokighi. Kaj subite mi ekaudis mallautan interparolon apude. Iu diris: "Se morgau, antau peli nin pluen, oni vicigos nin kaj vokos komisarojn, komunistojn kaj judojn, vi, plotonestro, ne kashu vin! Nenion vi atingos per tio. Vi pensas, ke demetinte la uniformjakon vi pasos kiel soldato? Tio ne okazos! Mi ne intencas respondeci pri vi. Mi la unua indikos vin! Mi ja scias, ke vi estas komunisto, kaj vi agitis min anighi al la partio, do nun respondu mem pri viaj aferoj". Tion parolis la pli proksima al mi, kiu sidis apude de maldekstre, kaj aliflanke de li ies juna vocho respondis: "Mi chiam suspektis, ke vi, Kryjhnev, estas malbona homo. Precipe, kiam vi rifuzis partianighi, motivante tion per via analfabeteco. Sed neniam mi pensis, ke vi povos ighi perfidulo. Vi ja finis sepjaran lernejon, chu ne?" Tiu tiel apatie respondis al sia plotonestro: "Nu, mi finis, kaj kio el ghi sekvas?" Longe ili silentis, poste, jughante lau la vocho, la plotonestro ekparolis mallaute: "Ne perfidu min, kamarado Kryjhnev". Sed tiu nelaute ekridis: "La kamaradoj, - li diris, - restis post la frontlinio, kaj mi ne estas al vi kamarado, kaj vi ne petu min, tute egale mi indikos vin. Propra chemizo estas chiam pli proksima al la korpo".

Ili eksilentis, kaj min febro skuis pro tiu malnoblo. "Ne, - mi pensis, - mi ne lasos vin, hundinacha filo, perfidi vian estron! Vi ne eliros el la preghejo, sed oni vin eltiros, kiel achan malpurajhon, je kruroj!" Apenau matenighis, mi ekvidis: apud mi kushas surdorse fivizagha atleta knabego, shovinte la manojn subkapen, kaj apud li sidas vestita en sola suba chemizo tia magreta stumponaza knabeto, tre pala, chirkaupreninte la genuojn per la brakoj. "Nu, - mi pensis, - la knabeto ne venkos tiun dikan bovon. Devas mi lin fini".

Mi tushis la sidantan per la mano kaj flustre dimandis lin: "Chu vi estas plotonestro?" Li nenion respondis, nur kape jesis. "Chu tiu volas vin perfidi?" - indikis mi la kushantan knabegon. Li ree kapjesis. "Nu, - mi diris, - tenu liajn krurojn, ke li ne piedfrapu! Kaj rapide!" - kaj mi mem falis sur tiun knabegon, kaj rigidighis miaj fingroj sur lia gorgho. Li ech ekkrii ne sukcesis. Mi tenis lin sub mi kelkajn minutojn kaj levighis. Likvidita la perfidulo, kaj la lango cheflanke!

Ege malbone mi sentis min post tio kaj terure volis la manojn lavi, kvazau mi ne homon, sed iun reptilion rampantan sufokis... Unuafoje en la vivo mi murdis kaj - la nian... Tamen kial lin nomi nia? Li pli malbonis ja ol fremdulo, estis perfidulo. Mi ekstaris kaj diris al la plotonestro: "Ni iru for de tie chi, kamarado, la preghejo estas granda".

Ghuste kiel diris tiu Kryjhnev, matene oni chiujn nin vicigis apud la preghejo, soldatoj kun automataj pafiloj chirkauis nin, kaj tri SS-oficiroj komencis elekti dangherajn por ili homojn. Ili demandis, kiuj estas komunistoj, komandantoj, komisaroj, sed tiuj forestis. Kaj forestis achuloj, pretaj perfidi, char vere inter ni preskau duono estis komunistoj kaj komandantoj estis kaj, memkompreneble, estis komisaroj. El pli ol ducent homoj oni prenis nur kvar. Unu judon kaj tri rusajn soldatojn. La rusoj trafis en malfelichon pro tio, ke chiuj tri estis nigraharaj kun eta krispo. Jen oni alpashis al tia homo kaj demandis: "Judo?" Li diris, ke li estas ruso, sed oni ech auskulti ne deziris: "Eliru" - kaj fino.

Oni mortpafis tiujn povrulojn, kaj nin pelis pluen. La plotonestro, kun kiu mi sufokis la perfidulon, ghis Poznan mem tenis sin apud mi; en la unua tago li tiam kaj aliam premis al mi la manon, dum ni pashis. En Poznan oni disigis nin pro la kauzo, kiun mi tuj klarigos. Jen kia kazo, frateto: jam ekde la unua tago mi decidis fughi al la niaj. Sed mi volis fughi certa pri sukceso. Ghis Poznan mem, kie ni estis lokitaj en vera tendaro por la kaptitoj, prezentighis neniu favora cirkonstanco. Sed en la tendaro de Poznan shajne tiu okazo aperis. Fine de majo oni sendis nin en la bosketon apud la tendaro fosi tombon por niaj mortintaj militkaptitoj, - multaj niaj homoj mortis tiam pro disenterio; mi fosis poznanan argilon kaj mem chirkaurigardis la situacion, kaj jen mi rimarkis, ke du niaj gardistoj eksidis por ion manghi kaj la tria ekdormetis sub la suneto. Mi jhetis la fosilon kaj senbrue iris post arbuston... Kaj poste ekkuris, direktis min ghuste tien, kie levighis la suno...

Evidente miaj gardantoj ne baldau rimarkis tion. Sed de kie mi, tiom konsumita pro malsato, cherpis fortojn por trapashi dum unu tago preskau kvardek kilometrojn, - mi mem tion ne scias. Tamen nenio ighis el mia revo: je la kvara tago, kiam mi estis jam malproksime de la malbenita tendaro, oni kaptis min. Polichundoj iris lau mia spuro, kaj ili trovis min en nefalchita avenkampo.

Post la matenigho mi timis iri tra kampo nuda, kaj ghis la arbaro estis ne malpli ol tri kilometroj, do mi ekkushis en la aveno por pasigi la tagon. Mi premis grajnojn en la polmoj, iom manghis ilin, iom shutis en la poshojn, kiel provizon, kaj jen mi ekaudis hundobojon kaj kraketadon de motorciklo. Shirighis mia koro, char la hundoj audighis chiam pli kaj pli proksime. Mi kushighis vizaghe al la tero kaj kovris mian kapon per la brakoj, por ke ili almenau la vizaghon ne mordu. Nu, ili alkuris kaj en unu minuto disshiris tutan mian chifonveston. Mi restis en kio la patrino min naskis. La hundoj rulis min tra la aveno, kiom ili volis, kaj finflne unu granda virhundo metis siajn antauajn piedojn sur mian bruston kaj pretighis mian gorghon mordi, sed ankorau atendis.

Per du motorcikloj alvenis germanoj. Komence ili mem bategis min, kiom ili volis, poste incitis la hundojn kontrau min, kaj miaj hauto kaj karno estis shirataj for kiel chifonoj. Kaj jen nudan kaj sangantan oni revenigis min en la tendaron. Dum unu monato mi sidis en la karcero pro la fugho, sed tamen viva... viva mi restis!

Tre dolore estas rememori, frateto, kaj ankorau pli dolore rakonti pri tio, kion mi devis travivi en la kaptiteco. Kiam mi rememoras la superhomajn turmentojn, kiujn mi devis elteni tie, en Germanio, kiam mi rememoras chiujn amikojn-kamaradojn, kiuj pereis torturitaj tie, en la tendaroj, - mia koro jam ne en la brusto, sed en la gorgho batas, kaj ighas malfacile spiri.

Kaj kien oni ne pelis min dum la du jaroj de la kaptiteco?! Duonon da Germanio mi traveturis dum tiu tempo: en Saksio mi laboris en silikata fabriko, en Rur-regiono transportis karbon en minejo, en Bavario - la dorson ghibigis teron fosante, estis ankau en Turingio, kaj nur la diablo eble scias, kie ankorau mi pashis tra la germana tero. La naturo tie estas diversa en chiu nova loko, sed chie nian samulon, frateto, oni pafis kaj batis egale. Kaj batis la malbenitaj de dio kanajloj kaj parazitoj tiel, kiel oni en nia lando ech la bestojn neniam batis. lli batis per pugnoj kaj tretis, kaj batis per kauchukaj bastonoj, ankau per chia fero, kiu trafis en la manojn, sen diri jam pri fusilaj kolboj kaj cetera ligno.

Ili batis pro tio, ke vi estas ruso, pro tio nur, ke vi vivas kaj rigardas la helan mondon, pro tio, ke vi por ili, kanajloj, laboras. Ili batis pro tio, ke ni ilin ne tiel alrigardis, ne tiel ekpashis, ne tiel nin turnis... Ili batis plej simple por iam finbati ghismorte, por ke oni sufokighu per sia propra lasta sango kaj mortachu pro la batoj. Evidente ili ne havis sufiche da fornoj en Germanio, por chiujn nin forbruligi...

Kaj ili donis al ni manghi chie, kie ni estis, egale: cent kvindek gramojn da surogata pano duone kun lignaj segajhoj kaj akvorichan napan bolajhon. Kaj varman bolakvon por trinki ie oni donis, ie - ne. Por kio do rakonti, jughu mem: antau la milito mia pezo estis okdek ses kilogramoj, sed autune mi jam apenau havis kvindek. Nur la hauto restis sur la ostoj, kaj ech la proprajn ostojn porti estis ega shargho. Sed laboron oni plenumu kaj neniun vorton kontrauan diru, kaj laboro estis ne facila, ech por sharghchevalo ne chiam lauforta. Komence de septembro el la koncentrejo che la urbo Kustrin oni transportis nin, cent kvardek du sovetajn milikaptitojn, al la koncentrejo B-14 proksime de Dresden. Tiutempe en chi lasta koncentrejo jam estis chirkau du mil niaj homoj. Ni chiuj laboris en shtonhakejo, chizis permane, splitigis, rompis germanan shtonon. La kvoto estis kvar kubometroj chiutage por chiu homo; rimarku, la homo estis tia, ke la animo apenau sin tenis je iu fadeneto en la korpo. Jen tiam komencighis perdoj: post du monatoj de la cent kvindek du homoj el nia trajno restis nur kvindek sep. Kiel tio shajnas al vi, frateto? Chu forte? Ni apenau sukcesis entombigi la niajn, kaj jen ankorau malghojo: ekrampis la tendaron onidiro kvazau la germanoj jam konkeris Stalingradon, jam pluen eklavangis, al Siberio. Veo sekvis post veo, kaj tiel ili kurbigis nin, ke ni la rigardon ne deshiris jam de la tero, kvazau ni mem strebis entombighi tie, en la fremda germana tero. Kaj la koncentreja gardistaro chiutage drinkis - kantojn kriachis, ghojis, jubilis.

Kaj jen iam vespere ni revenis en nian barakon post laboro. La tutan tagon pluvis, niaj vestchifonoj ighis tiom malsekaj - tordu ilin, akvo fluos; ni chiuj tremis en la vento malvarma, tremis kvazau hundoj, dento sur la denton ne trafis. Sed sekighi ne estis kie, same ne estis kie varmighi, kaj aldone ni estis malsataj ne nur ghismorte, sed ankorau pli. Tamen vespere ni ghenerale ne havis manghon.

Mi demetis malsekan vestshirajhon, jhetis ghin sur la kushbreton kaj diris: "Ili bezonas pohoman kvoton kvar kubometrojn tage, sed ja al chiu el ni pli ol sufichus unu kubometro por la tombo". Mi diris nur tion, sed trovighis ja acha perfidulo inter la niaj, kiu denuncis al la komandanto de la tendaro pri tiuj miaj amaraj vortoj. La tendarkomandanto, en ilia lingvo "Lagerfuhrer", estis Muller - germano, nealtkreska, dika, blondhara kaj ia tute blanka: blankaj la haroj surkape, la brovoj, la okulharoj, kaj ech la okuloj mem estis blanketaj, elorbitaj. Ruse li parolis same kiel mi kaj vi, ankorau la sonon "o" akcentis forte, kvazau apudvolga aborigeno. Kaj en la rusa insultarto li estis majstro nesuperebla. Kie li, malbenita, ellernis tiun metion?

Ofte li vicigis nin antau la "bloko" - tiel ili nomis barakon - kaj pashis laulonge de la vico, akompanata de sia SS-hundularo, etendinte la dekstran manon. Li havis ledan ganton kun plumba submetajho, por ne difekti la fingrojn. Li marshis kaj batis je nazo chiun duan, la sangon ellasis. Tion li nomis "profilaktiko kontrau gripo". Kaj tiel okazis chiutage. Entute la koncentrejo havis kvar blokojn, do hodiau li "profilaktikis" la unuan, morgau la duan kaj tiel plu. Li estis akurata kanajlo, laboris sen ripoztagoj. Sed unu aferon li, stultulo, ne povis kompreni: antau komenci manprofilaktikon li por eksciti sin insultachis dum dek minutoj antau la vico. Li ekzercis sin en la supera rusa insultmaniero, kaj en vano, char per tio nur faciligis niajn korojn. La vortoj ja estis niaj, naturaj, kvazau venteto el la gepatra tero blovis... Se li scius, ke lia blasfemado liveris al ni nur plezuron, li chesus ruse insulti, uzus sole sian lingvon. Nur unu nia amiko - moskvano koleris kontrau li ege. "Kiam li insultas, - li diris, - mi fermas la okulojn kaj sentas min en Zacepa (urboparto en Moskvo), kvazau mi sidas en bierejo, kaj subite tia akra sopiro pri biero aperas, ke ech la kapo turnighas".

Do tiu sama komandanto sekvan tagon post kiam mi diris pri la kubometroj vokis min. Vespere venis en mian barakon la interpretisto kun du gardistoj. "Kiu estas Sokolov Andreo?" Mi respondis. "Sekvu nin, postulas vin Herr Lagerfuhrer mem". Estis klare, por kio li postulis. Por min dispolvigi. Mi adiauis la kamaradojn, chiuj ili sciis, ke mi estis iranta al la morto, - eksuspiris kaj ekmarshis. Mi iris laulonge de l' koncentreja korto, rigardis la stelojn kaj adaiuis ilin, pensante: "Jen vi jam finis viajn suferojn, Andreo Sokolov, numero tricent tridek unua en chi tiu koncentrejo". Plenigis min kompato al la edzinjo kaj la infanoj, sed poste la kompato kvietighis, kaj mi komencis mobilizi tutan mian kuraghon por rigardi truon de la pistolo sen timo, kiel tio konvenas al soldato, ke la malamikoj ne vidu dum lasta mia minuto, ke al mi estas malfacile disighi de la vivo...

En la komandantejo staris floroj che la fenestroj, chio estis pura, kiel en nia bona klubejo. Che la tablo sidis la tuta koncentreja estraro. Kvinope ili sidis, brandon enfaukigis kaj almanghis lardon. Sur la tablo estis botelego kun brando, abundis pano, lardo, marinitaj pomoj, malfermitaj skatoloj da konservajhoj. Mi fulme pririgardis la tutan manghajharon kaj - vi ech ne kredos - tiel min nauzis la vidajho, ke mi preskau estis vominta. Mi ja estis malsata, kiel lupo, dekutimighis home manghi, kaj jen tiom da bono antau la okuloj... Tiel-aliel sufokis mi vomon, sed la okulojn de la tablo forturnis per granda peno.

Ghuste antau mi sidis duonebria Muller, li ludis per la pistolo, jhetante ghin de unu mano al la alia, kaj mem rigardis min sen palpebrumi, kvazau serpento. Nu, mi, alpreminte la manojn al la koksoj, per la eluzitaj kalkanumoj ekklakis kaj lautvoche raportis: "Militkaptito Andreo Sokolov lau via ordono, Herr Komandant', venis". Kaj li demandis min: "Chu do, Russ Ivan', kvar kubometroj por la kvoto estas multe?" "Ghuste tiel, - mi diris, - multe, Herr Komandant'". "Kaj chu por via tombo sufichus nur unu?" "Ghuste tiel, Herr Komandant', plene sufichos kaj ech restos".

Li ekstaris kaj diris: "Mi faros al vi grandan honoron, mi tuj persone mortpafos vin pro tiuj vortoj. Sed chi tie ne estas oportune, ni iru al la korto, kaj tie metu punkton sur via vivo". "Via volo", - mi diris al li. Li iom staris, iom meditis kaj poste jhetis la pistolon sur la tablon, plenigis la glason je shnapso, prenis peceton da pano, metis sur ghin folieton da lardo kaj chion chi etendis al mi, dirante: "Antau la morto trinku, Russ Ivan', pro la venko de la germana armo".

Mi jam estis preninta el liaj manoj la glason kaj la panon, sed apenau audinte tiujn vortojn mi ighis kvazau per fajro ekbruligita! Mi pensis: "Chu mi, rusa soldato, trinku pro la venko de la germana armo?! Kaj chu vi ne volas ankorau ion alian, Herr Komandant'? Je la diablo, tute egale mi devas morti, do falegu vi en la infernan abismon kune kun via brando!"

Mi starigis la glason sur la tablon, metis tien ankau la almanghon kaj diris: "Dankon pro la regalo, sed mi ne estas drinkanto". Li ridetis: "Chu vi ne volas trinki pro nia venko? Tiuokaze trinku pro via persona pereo". Kaj kion mi pro tio perdus? "Pro mia pereo kaj liberigho de miaj suferoj mi trinkos", - mi diris al li. Che tiuj vortoj mi prenis la glason kaj per du glutoj elvershis ghin en min, sed la almanghon ne tushis, ghentile vishis la lipojn per la polmo kaj diris: "Dankon pro la regalo. Mi estas preta, Herr Komandant', ni iru, kaj vi metos punkton sur mia vivo".

Sed li rigardis atente kaj diris: "Almenau manghetu antau la morto". Tamen mi respondis al li je tio: "Post la unua glaso mi ne almanghas". Li plenigis la duan, etendis al mi. Mi eltrinkis la duan kaj ree la almanghon ne tushis, sur kuragho kalkulis, pensis: "Almenau mi ebriighu antau ol en la korton iri, de l' vivo disighi". Alten levis la komandanto siajn blanketajn brovojn kaj demandis: "Kial do vi ne almanghas, Russ Ivan'? Ne ghenu vin!" Kaj mi ripetis al li la mian: "Pardonu, Herr Komandant', post la dua mi ankau ne havas kutimon almanghi". Li pufigis la vangojn, snufis, poste eksplode ekridegis kaj tra la rido ion rapide parolis en la germana, vershajne, tradukis miajn vortojn al la amikoj. Tiuj ankau ekridis, seghojn movis, turnis al mi siajn vizaghachojn, kaj mi rimarkis: ili jam alie rigardis min, kvazau pli milde.

Plenigis al mi la komandanto la trian glason, kaj ech liaj manoj tremis pro la rido. Tiun glason mi trinkis malrapide, demordis peceton da pano, la restajhon remetis sur la tablon. Mi ekdeziris al ili, malbenitaj, montri, ke kvankam mi apenau tenas min sur la piedoj pro malsato, tamen mi ne deziras shtopi la gorghon per ilia donacho, ke mi havas mian propran rusan dignon, kaj ke ili ne sukcesos fari el mi bruton, kiel ajn ili penu.

Post tio la komandanto ighis lauaspekte serioza, ordigis du ferajn krucojn sur sia brusto, eliris de post la tablo senarma kaj diris: "Jen kio, Sokolov, vi estas vera rusa soldato. Vi estas brava soldato. Mi ankau estas soldato, kaj mi estimas dignan malamikon. Mi ne pafos vin. Krome, hodiau niaj heroaj armeoj almarshis Volgon kaj plene ekposedis Stalingradon. Tio estas por ni granda ghojo, kaj tial mi grandanime donacas al vi la vivon. Iru en vian blokon; kaj tio estas al vi pro la kuragho", - kaj donis al mi de sur la tablo negrandan panon kaj pecon da lardo.

Mi premis tutaforte la panon al mia brusto, la lardon tenis en la mano maldekstra, kaj tiel mi konsternighis pro tiu neatendita shangho, ke ech dankon ne diris, faris armean maldekstran turnon kaj direktis min al la eliro, pensante: "Tuj ja trakugligos li min inter la skapoloj, kaj ne ghisportos mi la regalon al la kamaradoj". Sed ne, chio pasis bonshance. Ankau tiufoje la morto iris preter mi, nur ektushis min blove ghia frosteto...

Mi eliris el la komandantejo per la firmaj kruroj, sed en la korto ili jam ne tenis min; mi brue trapordighis en la barakon kaj falegis senkonscie sur la cementan plankon. La niaj vekis min ankorau en la aurora krepusko: "Rakontu". Mi rememoris, kio okazis en la komandantejo, kaj rakontis al ili. "Kiel ni dividu la manghajhon?" - demandis mia kusheja najbaro, kaj lia vocho tremis. "Al chiuj egale", - mi diris. Ni ghisatendis la matenighon. La pano kaj lardo estis distranchitaj per lina fadeno. Chiu ricevis peceton da pano de alumetskatola grandeco, chiun paneron ni tenis en kalkulo, kaj da lardo, jughu mem, sufichis nur la lipojn shmiri. Tamen chio estis dividita senofende, juste.

Tradukis A.Agosti, N.Danovskij kaj N.Rytjkov