KABANETO

Staras en arbaro kabaneto.

Trotas pretere muso-el-kelo. Vidas ghi la kabaneton, haltas kaj demandas:

– Kabano-kabaneto! Kiu loghas en vi?

Neniu respondis. Eniris la muso en la kabaneton kaj ekloghis tie.

Alsaltas al la kabaneto rano-lauta-kvako kaj demandas:

– Kabano-kabaneto! Kiu loghas en vi?

– Mi, muso-el-kelo. Kaj kiu estas vi?

– Mi estas rano-lauta-kvako. Lasu min loghi kun vi.

– Bonvolu!

La rano saltis en la kabaneton kaj ili ekloghis duope.

Kuras pretere leporo-longaj-oreloj. Haltis kaj demandas:

– Kabano-kabaneto! Kiu loghas en vi?

– Mi, muso-el-kelo.

– Mi, rano-lauta-kvako. Kaj kiu estas vi?

– Mi estas leporo-longaj-oreloj. Lasu min loghi kun vi.

– Bonvolu!

La leporo saltis en la kabaneton. Kaj ili ekloghis triope.

Iras preter la kabaneto vulpino-pufa-vosto. Frapis shi al la fenestro kaj demandas:

– Kabano-kabaneto! Kiu loghas en vi?

– Mi, muso-el-kelo.

– Mi, rano-lauta-kvako.

– Mi, leporo-longaj-oreloj. Kaj kiu estas vi?

– Mi estas vulpino-pufa-vosto. Lasu min loghi kun vi.

– Bonvolu!

Eniris la vulpino en la kabaneton kaj ili ekloghis kvarope.

Alkuris lupo-griza-felo, enrigardis en la pordon kaj demandas:

– Kabano-kabaneto! Kiu loghas en vi?

– Mi, muso-el-kelo.

– Mi, rano-lauta-kvako.

– Mi, leporo-longaj-oreloj.

– Mi, vulpino-pufa-vosto. Kaj kiu estas vi?

– Mi estas lupo-griza-felo. Lasu min loghi kun vi.

– Bonvolu!

La lupo eniris en la kabaneton kaj ili ekloghis kvinope.

Loghas ili chiuj en la kabaneto, kantas kantojn.

Sed jen, iras pretere urso-kurbaj-kruroj. Ekvidis la urso la kabaneton, ekaudis la kantojn, haltis kaj ekhurlis tutvoche:

– Kabano-kabaneto! Kiu loghas en vi?

– Mi, muso-el-kelo.

– Mi, rano-lauta-kvako.

– Mi, leporo-longaj-oreloj.

– Mi, vulpino-pufa-vosto.

– Mi, lupo-griza-felo. Kaj kiu estas vi?

– Mi estas urso-kurbaj-kruroj. Lasu min loghi kun vi.

– Sed vi estas tro granda!

– Mi sukcesos!

La urso ekrampis en la kabaneton. Rampis-rampis, rampis-rampis – tra pordo, tra fenestroj – neniel povas enrampi, kaj diras:

– Prefere mi sur via tegmento loghu.

– Vi dispremos nin!

– Ne, mi ne dispremos!

Surgrimpis la urso la tegmenton, jhus sidighis – krak! – dispremis la kabaneton. La kabaneto disfalis kaj apenau el ghi elsaltis: muso-el-kelo, rano-lauta-kvako, leporo-longaj-oreloj, vulpino-pufa-vosto, lupo-griza-felo – chiuj vivaj kaj nedifektitaj.

Rigardis ili unuj la aliajn kaj komencis trabojn portadi, tabulojn segi, tegolojn meti – novan kabaneton konstrui. Taugan por chiuj.

Multe pli bonan konstruis! Kaj ekloghis tie sesope: amike kaj gaje.