Petras Cvirka
KOKO KANTISTO KOKERIKISTO
Fabeloj

El litova lingvo tradukis ADOMAS VAITILAVICHIUS
Ilustris TAIDA BALCHIUNAITE
Vilnius VYTURYS 1987

KIEL PEGO ABION HAKIS

Alflugis pego, eksidis sur pinton de abio, balancas sin kaj kantas:

La abion tuj mi hakos,
Falos ghi kaj forte krakos,
El ghi majstros mi bastonon -
Ne atendu la pardonon.

Pretere kuris leporo, ekaudis la parolon kaj preskau svenis. La mizerulo tiel ektimis, ke lau plena forto kuris. Renkontis li lupon.

- Kien ci, longorelulo, tiel galopas?

- Ho, lupo, lupo! Malbona la afero. Jen kion la pego kantas:

La abion tuj li hakos,
Falos ghi kaj forte krakos,
El ghi klabon majstros lerte
Kaj mortbatos chiujn certe.

Timigita la lupo kuras plu kun la leporo kaj renkontas vulpon. Tiu demandas:

- Kien vi tiel rapidas, chu la kapoj forturnighas?

- Onklo vulpo, ci eksciu kaj pro timo ne ekkriu. Ekaudinte la novajhon - ci ne volos plu kokajhon:

La abion pego hakos,
Tuj ghi falos kaj ekkrakos,
El ghi klabon majstros fortan,
Per ghi frapon faros mortan.

Kuras nun la leporo, lupo kaj vulpo, ili renkontas apron. La apro ilin demandas:

- Kiu vin tiele pelas, baptofeston chu vi celas? Mi bieron glanan shatas kaj kantante takton batas.

- Ho, aprochjo, tute ne! Chiuj ni ektimis tre:

Pego hakas la abion,
Majstras klabon, faras krion:
Kiun trafos klabo mia,
Ne necesos mangho plia!

Kuru ni por konsilighi, al decido proksimighi - ni la pegon pardonpetu, ke l'intencon li forjhetu.

Kuras nun la leporo, lupo, vulpo kaj apro kaj renkontas urson. Li pashadas sen chapelo, manghas bulkon kun mielo. He, li che la onklo gastis, apud abeluj' ne fastis. La urso siajn gambojn stopas:

- Kien vi tiel galopas? Apron vidas mi plugiston kaj leporon la serviston... kaj la vulpon, la ruzulon, sed che hundoj - la timulon. Kial urgho, kia plago, chu milito apud lago?

- Ho, ursochjo, se ci scius, la vantajhojn ci ne krius. Pego kontrau ni koleras, kaj neniun li toleras.

Li abion haki pretas,
Al ni nur insultojn jhetas -
Klabon majstras li teruran,
Drashos felon la veluran.

Nun kuras la leporo, lupo, vulpo, apro kaj urso. Ili decidis ne timi ech morton - nepre haltigi la pegan perforton.

Tuj ili chiuj alkuris tien, kie la pego sidas, kaj diras al li:

Ho, pego, charpentist' subtila,
Cia ago shajnas neutila.
Se ni kulpas pri ia malbono,
Senbezona estas la bastono:
En konsento, prava vorto
Pace vivu nia korto!

Sed la pego, sidante sur pinto de l'abio, diras:

Mi avertas - vi foriru
Kaj al chiuj jenon diru -
Baldau falos la abio,
Tremu via kompanio,
La bastono batos forte,
Chiu el vi falos morte.

- Sed ni ne permesos ghin haki, - diras la bestoj. Tuj la leporo, lupo, vulpo, apro kaj urso chirkaubrakis la abion kaj tenas ghin. Sed la pego diras:

- Tuj, tuj! Mi jam akrigas la hakilon!

Kaj la urso komandas la siajn:

- Lupo kaj apro, vi tiru al vi, kaj mi kun la vulpo - al ni. Se ni tenos ghin po du, la abio staros plu. Leporchjo, ci penu kaj al cia flanko trenu.

- Frachjoj,- ekkriis la leporo,- shajne li jam hakis, ja sur mian voston ia splito falis!

- Atenton! - ekkriis la lupo,- al mia flanko la abio klinighas! Tenu, viroj, forte, ne nur kriu vorte!

La lupo kaj apro tiris la abion al si, la urso kun vulpo - al si. Baldau la abio tiel balancighis, ke ghi - krak - je duono rompighis, - la lupo kaj apro - pum - sur la tero ektrovighis. Chiuj ekpensis, ke la pego la abion jam faligis.

- Pegochjo,- chiuj ekkriis unusone,- kompatu!

Sed la pego, kiam la abio rompighis, eksidis sur alian abion, balancas sin kaj kantas:

- Chu mi ne diris, ke mi faligos? Chu ne faligis?

La urso malgaje por si mem murmuris:

- Kaj shajne, mi tiel forte tenis...


>>