PRI KOKO KANTISTO KOKERIKISTO KAJ LIAJ INFANOJ

Karaj knaboj, knabinetoj,
Rughavangaj vi pometoj,
Eksidu kaj audu tre belan
Aventuron fabelan.

En nia korto loghis koko kaj kokino - Koko Kantisto Kokerikisto ka] Kokino Kut-Kudakino. Ili havis da chio plenmanon: grenon, lumbrikojn, ech panon. De maten' ghis vesper' ili promenis, chio trovita al ambau apartenis.

La koko ekvokis:

- Ko-ki-ko! Jen lumbriko!

Kaj la kokino revochis:

- Kut-kuda-kut,
Ne nur cia glut':
Duono al mi,
Alia al ci!

Tiel Kokerikisto kaj Kut-Kudakino vivis en konsento, sed mankis infanoj, mankis la gepatra sento.

- Kokeriku! Ni vivas nur du! Che chiuj gekokoj estas infanoj, ie kvar-kvin, ie dek kvin. Post mia morto - kiu heredos mian rughan chapon kaj akrajn spronojn?

Sed iun tagon Kut-Kudakino lasis ovon, sed ne simplan - pure oran. Shi elkovis idon flavan, silke mildan, sed tre gravan. Kokerikisto kaj Kut-Kudakino lin tre amis, milfoje karesis, kisadi ne chesis.

Iun tagon la patrino Kut-Kudakino diras:

- Kian nomon al la filo ni donos? Ni nomu lin Flavbekulo-Vulpneglektulo.

Sed la patro Kokerikisto diras:

- Ne, tia nomo taugas nur por korvo. Se ni deziras, ke nian filon timu vulpo en chiu angulo, ni nomu lin Tondrulo.

Sed la patrino de la kokido diras:

- Chu cia kapo estas renversita? Tia nomo - peza por auskulti, tauga nur por insulti.

La koko ekkoleris, kontraustaron ne toleris, per flugiloj frapis kaj tiel ekgrakis:

- Kokerikulo! Estu li Cup-Cupulo!

Tiu nomo plachis ankau al la panjo.

Sed baldau post la baptado kun biera trinkado Akcipitro Rabisto forportis la patrinon. Longe kaj kortushe ploris Cup-Cupulo.

Tedis al Kantisto Kokerikisto sole sidi, promenadi, la orfan fileton gvidi, nutradi. Baldau li alkondukis al la korto duonpatrinon Kokinon Buntulinon. Cup-Cupulon shi ne amis.

Unufoje sub la flugilo de Buntulino aperis ovo, el ghi - ido, nuda nebela kokido.

Koko Kokerikisto la duan filon deziris nomi Fulmo, au Kverko, au Peonio, sed ekprotestis Buntulino.

- Kudak'-kudak'! Mia filo estos klera, estu ci sincera. Li ne estos mizerulo, sed richa belulo. Kurta nomo ne taugas, neniu tian laudas. En antikvo kokoj-kokinoj aghon centjaran atingadis, char ilin per longaj nomoj oni baptadis. Vivu longe ankau fileto mia, tial lia nomo estu tia:

La etulo rupu-rup,
Orbekulo tupu-tup,
Silkaj plumoj tushu-tush,
Lertaj gamboj hushu-hush,
Tre kuragha kut-kudak',
Ne timigos lin ech drak',
Filo de Kokerikist',
La plej fama kortkantist',
Kovita de Buntulin',
Lia karega patrin',
Nia fileto - Diamantpeceto!

Koko Kokerikisto kun tia nomo konsentis, kvankam li achon ghian sentis: ghis la plena nomo vokighos - ci kadukighos kaj encherkighos.

Sed la orfo Cup-Cupulo, havanta la nomon mallongan, estis tre ofte vokata kaj chiel damaghata. Kiam la duonpatrino Kokino Buntulino deziris ien sendi la idojn por helpi en laboro, vokis chiam la orfulon:

- Cup-Cupul', kuru al tiu angul'! Cup-Cu-pul', laboru sen simul'!

Ankau la patro Kokerikisto, pigrante voki la longnomulon, chiam invitadis la orfulon:

- Ko-ki-ko! Cup-Cupul', serchu marchon por trinkad', serchu vermon por digestad'!

Dum la orfo kuradis anhele, varmighe, la fileto kun longa nomo ghissate manghinte kontrau suno dormetadis. Okazis, ke la longnomulo faris krimon: perdis ie patran pipon. La patro decidis lin riprochi - saltis sur barilon kaj komencis vochi:

La etulo rupu-rup,
Orbekulo tupu-tup,
Silkaj plumoj tushu-tush,
Lertaj gamboj hushu-hush -
Kuru al mi kiel jhipo,
Mi cin batos pro la pipo.

Sed antau ol finkanti la plenan nomon, la fileto kashis sin en urtikaro.

Unufoje, kiam Cup-Cupulo laboris antau krepusko, venis vulpo por embusko. La longvostulo kaptis Cup-Cupulon, al arbaro celis, kaj nia fabelo preskau jam degelis. Sed Cup-Cupulo forte ekkriis:

- Savu, sa-a-vu-u!

Ekaudis Koko Kokerikisto la vochon de sia fileto, flugis sur tegmenton kaj anoncis al la tuta korto:

- Porkoj, shafoj kaj hundetoj, chiuj chiuj kun rapidaj gambetoj, kun akraj dentetoj, bonaj najbaroj - chiuj al arbaro - la vulpo longvostulo atakas Cup-Cupulon!

Je vocho de koko saltis alten la porko:

- Gru-gru... Mi kaptos lin sen bru'!

Post la porko jhetis sin shafoj al atako:

- Me-me-e - li ne forkuros, ne-e!

Plej laute kriis hundoj bojante:

- Vau, vau, vau! Ni kaptos lin baldau!

Pro timo de la bruo la vulpo lasis Cup-Cupulon.

La kokideto-orfuleto revenis viva kaj sana.

La vulpo shtelisto chi-foje la kokajhon nur flarinta, restis nelonge nenion farinta. Li venis al la korto kashe, ne kurante - nur pashe. Al la longnomulo alpashis silente, chirkaurigardis atente - kaptis lin je kapo kaj sin kashis trans lapo. La grasulo kriis, la panjo eksciis. Sur barilon shi saltis, la kortanoj ekhaltis:

- Porkoj, shafoj kaj hundetoj, chiuj chiuj kun rapidaj gambetoj, kun akraj dentetoj, mi petas vian helpon, ataku la vulpon, li kaptis

La etulon rupu-rup,
Orbekulon tupu-tup,
Silkaj plumoj tushu-tush,
Lertaj gamboj hushu-hush,
Kut-kudak', kut-kudak'...

Sed la porko diris:

- Gru-gru! Mi ne komprenas sen instru'!

Ekmiris ankau hundo:

- Vau, vau vau! Tute fremda lingvo preskau!

Tiam Koko Kokerikisto ekkantis:

- Pardonu, miaj najbaroj, en la vortoj de l'edzino aperis eraroj...

La etulon rupu-rup,
Orbekulon tupu-tup,
Silkaj plumoj tushu-tush,
Lertaj gamboj hushu-hush,
Tre kuragha kut-kudak',
Ne timigas lin ech drak',
Filon de Kokerikist',
La plej fama kortkantist',
Kovitan de Buntulin',
Lia karega patrin',
Nian fileton -
Diamantpeceton
Kaptis vulpo!

Nur nun chiuj kortanoj chion komprenis, jhetis sin por vulpon kapti, la pafilojn por batal' adapti. Sed ghis Koko Kokerikisto la longan nomon elparolis, la vulpo la kokidon jam mortstrangolis. Baldau chion li forglutis, ostojn de longnomulo per herbachoj supershutis.

Sed la orfo Cup-Cupulo ech hodiau estas viva sanulo, diligenta laborulo.


<<