LA
            RANO
            
            Chu estis, chu ne
            estis, pli proksime ol la sepdek sepa lando, sed je
            lamula pasho trans la Fabeloceano, kie oni najlis
            hufferon sur la piedojn de rano, por ke ghi ne
            stumblu en chiuj survojaj kavetoj, vivis iam juna
            servisto.
            Li servis jam tri
            jarojn, kiam li hejmeniris al la patro, kaj diris al
            li:
            - Mi ne plu servos,
            patro, sufiche mi jam manghis fremdan panon. Mi havas
            cent sonorajn forintojn, mi komencos ion per ili.
            - Bone, filo,
            komencu, sed zorgu ke vi ankau finu bone.
            La malricha homo
            diris nur tiom, kaj ech tiom diris nur silente. Nek
            la junulo aldonis ion, sed pendigis al la kolo sian
            pansakon, kaj iris en la urbon. Li pensis acheti ion
            per siaj cent forintoj. Li ekiris lau la strato, shovis
            la nazon en chiun butikon, observis chion detale, sed
            nenio plachis al li. Pri chio, kion oni metis antau
            lin, li diris malplache: ghi ne valoras cent
            forintojn, nek tio, nek tio chi valoras tiom.
            - Chu vi volas
            varon, kiu kostas cent forintojn? - oni demandis lin
            en iu butiko. - Jen, tiu chi arghenta glaso, ghi
            valoras almenau ducent forintojn, sed al vi mi vendas
            ghin por cent.
            - Nu, se vi vendas
            ghin por tiom, mi achetos ghin - diris la junulo kaj
            metis la glason en sian pansakon, kaj forpafis sin
            hejmen.
            Hejme la patro
            demandis lin:
            - Chu vi achetis
            ion, filo mia?
            - Jes ja, arghentan
            glason. Rigardu ghin, ghi havas ech fermoplaton!
            - Ej vi,
            ventokapulo! - koleris la malricha homo. - Kiel vi
            povis elspezi por ghi cent forintojn! Mi foijhetus
            ghin, ech se tiu mono estus en ghi! Nu, por tio vi
            suferis dum tri jaroj!
            - Ne malpacu, patro
            mia - diris la junulo -, oni neniam scias, eble mi
            ankorau utiligos ghin!
            Li prenis la
            glason, starigis ghin meze de la tablo, kaj malfermis
            ghin por vidi, chu io estas en ghi? Kaj jen, rulighis
            el ghi alia arghenta glaso. Ankau tiu estis el pura
            arghento, kiel la unua. Apenau ili iom observis ghin,
            el la glaso rulighis tria glaso, poste kvara, kvina,
            sesa!
            - Vidu, patro, tiu
            chi glaso vere valoras cent forintojn! Kiam li
            eldiris tion, el la sepa glaso saltis malbela raneto,
            kaj eksidis meze de la tablo. Gape ili malfermis
            okulojn kaj bushon, kiam la raneto ekparolis:
            - Brek-brek, donu
            al mi manghi kaj trinki, char mi estas malsata kaj
            soifa.
            Ili tiel ektimis,
            ke ili tuj donis al ghi manghi kaj trinki. 
            Dum la manghado kaj
            trinkado la rano kreskis kaj kreskegis. Dum momento
            ghi farigis tiel granda, ke la tablo apenau sufichis
            por ghi.
            - Brek-brek, donu
            manghi pli, char alie mi manghos vin mem - ekparolis
            denove la rano.
            - Nu, vi faris
            bonan acheton - diris la malricha homo, kaj iris en
            la kameron por rapide kolekti la manghajhojn, kiujn
            li havis.
            Li trovis iom da
            graso kaj pano, alportis ilin kaj metis chion antau
            la ranon.
            - Jen, chio, kion
            ni havas - diris la malricha homo -, mi havas nenion
            alian en la mondo, ej vi, mirakla rano.
            Dum momento ghi
            manghis la grason kaj panon. La tuton ghi malaperigis
            per sola gluto.
            Tiam la rano saltis
            sur la plankon, elrampis tra la pordo, iris en la
            garbejon, kushighis kaj ekdormis. Sed tiam ghi jam
            estis granda, kiel bakforno. Kiam ghi vekighis, ghi
            venis al la domo kaj kriis tra la pordo:
            - Dio vin benu, mi
            foriras, char mi vidas, ke vi malrichas kiel muso
            pregheja.
            Nu, dank' al Dio,
            ke ghi foriris. Rande de la vilagho estis granda
            ronda lago, la rano saltis en ghin, kaj tiom da akvo
            elfluis el la lago, ke la inundo preskau forlavis la
            vilaghon.
            Malgajis la
            malricha homo, kaj ech lia filo, char la rano
            formanghis ilian tutan havajhon.
            - Nun jam vi povas
            reiri por servi kun via arghenta glaso - malpacis la
            malricha homo.
            La junulo ne
            atendis ech ghis la sunsubiro, li ekiris vagi tra la
            mondo. Li metis la sep argentajn glasojn en la
            pansakon, kaj iris fronte al sepdek sep landoj. Li ne
            haltis dum sep noktoj kaj tagoj, kaj frumatene de la
            oka tago, li alvenis en la urbo de la regho. Li
            ekhavis la ideon eniri la kortegon de la rego: eble
            oni dungos lin. Li eniris en la kortegon, la regho
            ghuste staris sur la verando kaj diligente pipfumis.
            La junulo dece salutis, la regho resalutis. Tuj li
            demandis:
            - Kiucele vi venas,
            junulo?
            - Mi serchas lokon
            por servi, regha moshto.
            - Nu, tiukaze vi
            venis en bona tempo, char jhus mi maldungis mian
            unuan kocheron.
            Tuj ili kontraktis,
            interkonsente manprenis, kaj trinke stampis la
            interkonsenton.
            La tempo pasis.
            Pasis jaro, du jaroj, tri jaroj. La regho ekamis la
            malrichan junulon, kvazau li estus lia propra filo.
            Ni menciu interdire, ke la regho havis nek edzinon,
            nek filon, nek iu ajn. Li travagis la tutan landon
            kaj la tutan mondon, sed li ne trovis taugan edzinon.
            Multe-multege malghojis la regho pro tio, li ne povis
            dormi ech nokte, kiam li pensis pri tio, kiu heredos
            lian belan landon? La malricha junulo vidis tion, kaj
            foje li kolektis la kuraghon, kaj demandis:
            - Regha moshto,
            pardonu se miaj vortoj estos ofendaj, sed vershajne
            vi havas grandan malghojon, char senchese vi
            ghemadas.
            - Nu, se vi
            kuraghis min alparoli - diris la regho -, ankau
            konsolu min, char alie mi palisumigos vin. Malshtopu
            viajn orelojn, junulo! Mi travagis la landon kaj la
            mondon, sed mi ne trovis edzinon taugan por mi. Mi
            audis pri unu tia, sed neniam mi sukcesis ekvidi
            shin. Shi estas Helena, filino de la feregho. Jam
            hodiau vi ekiros, por porti al mi tiun knabinon: sen
            shi ech ne revenu!
            Hej, la malricha
            junulo dronis en malghojo. La malghojo kaj chagreno
            preskau mortigis lin. Kiel li povis esti tiel stulta
            alparoli la reghon!
            Sed vane li
            chagrenighis, li devis ekiri, chu li volis tion, chu
            ne. Li sursidis la plej bonan chevalon, kaj dume oni
            plenigis lian sakon per pano, kukoj, arghento, oro
            kaj - ghis, mondo! li ekiris lau sia nazo.
            La malricha junulo
            vagis, vagadis tra montoj kaj valoj, en arbaroj kaj
            kampoj, foje tie, foje chi tie, foje rekte kaj foje
            kurbe. Trairante densan arbaregon, li ekaudis ke ie
            hundo sufere tirbojas. Li iris al la direkto de la
            vocho, kaj ekvidis flavan chashundon konvulsie
            barakti kaj kaptadi al la malantauaj piedoj. Li
            rigardis, pro kio la malfelicha besto suferas, kaj li
            ekvidis en ghia piedo dornon tiel grandan, kiel
            tranchilo. Kaj la chashundo ekparolis:
            - Junulo, eltiru
            ghin, certe mi rekompencos vin.
            - Mi eltiras ghin,
            malfelicha besto, ech sen rekompenco - diris la
            junulo kaj eltiris la dornon.
            - Nu, junulo, pro
            bono atendu bonon. Prenu el mia dorso tri harojn,
            konservu ilin bone, kaj se vin trafos io malbona,
            skuetu ilin, kaj tuj mi aperos apud vi, ech se vi
            estos che la rando de la mondo.
            La junulo pensis:
            hunda haro, acha varo, ghi ne donos oran milon, nek
            utilon, nek malutilon; do eltiris tri harojn, kaj
            metis ilin en sian sakon.
            Li iris plu, sur
            montoj kaj deklivoj, dum sep noktoj kaj tagoj
            senchese, demandante chiun preterpasanton, kie estas
            Felando, sed neniu povis diri al li tion. Li iris,
            iradis malgaje, kaj atingis bordon de riverego. Li
            decidis sekvi ghin, eble tiel li atingos Felandon.
            Irante lau la bordo, li rimarkis grandan ezokon,
            baraktantan en dornoplena arbusto, sed ghi neniel
            sukcesis liberighi de la branchetoj.
            Ghi alparolis la
            junulon:
            - Helpu min, mi
            rekompencos vin.
            - Mi ne atendas de
            vi rekompencon - diris la junulo -, sed mi liberigas
            vin.
            Li prenis la ezokon
            kaj metis ghin en la akvon. Sed la fisho resaltis al
            la bordo kaj donis tri skvamojn al la junulo.
            - Konservu tiujn
            tri skvamojn, kaj se ie trafos vin malbono, skuetu
            ilin, kaj mi aperos tie por helpi vin.
            - Bone - diris la
            junulo -, fisha skvamo, plena vano, ghi ne donos oran
            milon, nek utilon, nek malutilon; do li formetis
            ankau la skvamojn. Kaj li iris plu, malgaje, foje
            orienten, alifoje okcidenten, foje suden, alifoje
            norden, sed neniu vivulo povis diri al li, kie estas
            Felando.
            - Nu - li malghojis
            -, mi ne trovos ghin ech ghis la finigho de la mondo
            plus du tagoj.
            Sed li iris plu,
            kaj instigis sian chevalon:
            - Marshu, marshu,
            chevalo mia!
            Trairante densan
            arbaregon, li ekvidis, ke du palumboj baraktas sur
            fagobrancho, kaj tiel plende ili kveras, ke lia koro
            kuntirighis. Li rigardis, kio okazis al la palumboj:
            la piedoj kaj flugiloj de la malfelichaj birdoj
            gluighis per mielo. Li haltigis sian chevalon,
            grimpis sur la arbon kaj liberigis la palumbojn.
            - Nu, junulo -
            ekparolis unu el la palumboj -, vi savis nian vivon,
            pro bono atendu bonon.
            Ili donis al li po
            tri plumojn en siaj flugiloj, kaj diris:
            - Konservu ilin
            zorge, kaj se vin trafos malbono, nur skuetu ilin kaj
            tuj ni aperos apud vi.
            - Bone, bone -
            diris la junulo -, mi konservos viajn plumojn, sed
            kiel vi povus helpi min? Trafis min granda malbono,
            sed vi ne povas helpi en tio.
            - Se vin trafis
            malbono, diru al ni, kio ghi estas, kaj ni helpos
            vin.
            La junulo estis
            malgaja, tamen li ekridis pri la parolo de la
            palumboj.
            - Bone, diru al mi,
            kie estas Felando? 
            Kaj nun ekridis la
            palumboj.
            - Ni vivas ghuste
            tie - ili diris. - Sidu sur vian chevalon kaj chiam
            nur sekvu nin.
            Hej, kiel ekghojis
            la junulo! Li sursidis la chevalon kaj galopis post
            la palumboj pli rapide ol vento.
            Kaj fine la
            palumboj haltis kaj diris:
            - Jen, Felando
            estas chi tie, chi tie!
            La junulo gape
            malfermis la okulojn kaj bushon. chi tiu lando estis
            tute malsimila al tiuj, kiujn li vidis ghis nun. Sur
            la kampoj floris orfloroj, orharaj chevaloj pashtis
            sin, kaj chie, ghis kie atingis la vido, sur la arboj
            kreskis orpomoj, orpiroj, orprunoj kaj chiaspecaj
            valoraj fruktoj, chirkaue chiuj montoj estis el
            diamanto brilega, ke ili vibrigis liajn okulojn.
            - Nu, ghi estas
            vere Felando - diris la junulo.
            - Kaj nun kien ni
            konduku vin? - demandis la palumboj.
            - Nun al la palaco
            de Helena la Feino - respondis la junulo.
            La palumboj
            ekflugis, kaj la junulo rajdis post ili pli rapide ol
            vento. Abrupte lia chevalo haltis kaj time
            retirighis, ke preskau li falis de sur ghi. Jes ja,
            ili staris antau la palaco de Helena, kaj ties brila
            lumo timigis la chevalon.
            Ankau la palaco de
            lia regho estis bela, sed tiu chi palaco estis
            senkompara en la mondo. Ghi havis sep etaghojn, kaj
            chiuetaghe mil fenestrojn kun oraj vitroj. La palaco
            estis grandega kiel tuta urbo, tamen ghi giris sur
            kalkano de koko. Hej, kiel ghi giris!
            - Nu, ghis tie mi
            sukcesis - diris la junulo -, sed neniam mi povos
            eniri la palacon!
            - Ne malghoju -
            diris unu el la palumboj -, nur prenu unu el niaj
            plumoj, tushu per ghi la kalkanon de koko, kaj vi
            vidos, ke haltos la palaco.
            Ne necesis dua
            instigo, mane-piede li grimpis al la kalkano de koko,
            tushis ghin, kaj miraklo! - la palaco ekskuighis kaj
            haltis dum momento.
            Kiam la palaco
            haltis, entuziasme kuris el ghi bela feino, turnis la
            kapon dekstren kaj maldekstren, kaj fine rimarkis la
            junulon.
            - Kiu vi estas kaj
            kiu vento vin portis chi tien? 
            La junulo dece
            rakontis chion:
            - Majesta
            fereghidino, mi estas kochero de la blanka regho, kaj
            mi venis porti vin al li.
            - Mi audis jam pri
            la blanka regho - diris Helena la Feino -, kaj mi
            scias ankau, ke li volas edzinigi neniun alian, nur
            min. Sed vane vi venis chi tien, junulo, char mi
            perdis mian fianchinan ringon dum banado, kaj mi
            povos edzinighi, nur se ghi retrovighos.
            Ekmalghojis la
            junulo,ech longighis liaj oreloj kaj lipharoj. Kie li
            serchu tiun ringon?
            Helena klarigis al
            li, ke proksime al la palaco estas lago, tie shi
            perdis la ringon; se li havas emon, li serchu ghin
            tie.
            La junulo tuj iris
            al la bordo de la lago. Li cerbumis, malghojis,
            preparis sin por senvestighi, sed antau ol li
            senvestighus, li rememoris pri la ezoko, eble tiu
            vere povus helpi lin. Li skuetis la tri skvamojn, kaj
            jen, la ezoko tuj aperis apud li. Ghi demandis la
            junulon:
            - Nu, kara mastro,
            kio okazis? 
            La junulo rakontis
            chion.
            - Tio estas vere
            granda malbono, sed ne malghoju, Char shajnas, ke mi
            audis pri tio, ke la ringo nun estas en la ventro de
            rano. Mi portos al vi tiun ranon, se necese ech el la
            Fabeloceano.
            La ezoko abrupte
            malaperis, kaj la junulo atendis sur la bordo de la
            lago.
            Kaj chu vi kredas
            tion, chu ne: ne pasis ech duonhoro, venis la ezoko
            kaj kun ghi rano grandega kiel domo.
            - Kio do! - ekkriis
            la junulo. - Shajne ghi estas mia rano!
            Jes, certe estis
            ghi. Kaj ankau la rano rekonis la junulon, kaj diris:
            - Kio do! Mia iama
            mastro!
            - Ho, kara rano mia
            - diris la junulo -, se vi havas la ringon de Helena
            la Feino, redonu ghin, mi rekompencos vin, se mi
            povas!
            - Volonte, amiko -
            diris la rano -, nur se ghi estas en mia ventro: chu
            ghi estas tie, chu ne tie? Nu, tuj ni ekscios tion.
            Ghi elrampis sur la
            bordon de la lago, kaj komencis vomi. Kaj jen, baldau
            elrulighis tra ghia busho brila diamanta ringo. Kuris
            la junulo por preni ghin, sed en tiu momento aperis
            leporo kaj kaptis la ringon, kaj ek! ghi forkuris kun
            la ringo tra montoj kaj valoj.
            Ektimis la junulo,
            volis postkuri la leporon, sed klarighis al li, ke
            vane li farus tion, estos pli bone voki la
            chashundon. Li skuetis la tri harojn, kaj tuj aperis
            antau li la chashundo.
            - Kion vi ordonas,
            kara mastro?
            - Mi ordonas al vi,
            ke vi kaptu tiun leporon. Ghi kuras tie, forshtelinte
            la diamantan ringon.
            Apenau li eldiris
            chion chi, la chashundo kuregis kiel rapida vento,
            kaj dum momento ghi kaptis la leporon, kaj pushis
            ghin al la tero, ke la ringo elrulighis el ghia
            busho.
            La hundo kaptis kaj
            portis ghin al la junulo.
            La junulo iris
            ghoje en la palacon, kaj jam de malproksime li
            montris la ringon al Helena la Feino. Li komencis
            paroli jene:
            - Sed nun jam vi
            venos kun mi, bela fereghidino! 
            Helena la Feino
            respondis:
            - Mi ne povas iri
            ankorau, junulo, ghis vi portos al mi krucheton el
            akvo de la vivo, kaj el tiu de la morto.
            La junulo
            malghojis, la malgajo kaj chagreno preskau mortigis
            lin.
            - Ech tion mi ne
            scias, kie ili fontas - diris la junulo.
            - Vi ekscios, se vi
            serchos ilin. Jen, mi donas al vi du orajn kruchojn,
            kaj iru lau via nazo.
            La junulo eliris el
            la palaco, li iris, iradis, haltis tie kaj tie, sed
            renkontis neniun, kiun li povus demandi, kie estas la
            akvo de vivo kaj morto? Li ekhavis la ideon voki la
            palumbojn, eble ili scias pri ghi. Li prenis la
            plumojn el sia sako, skuetis ilin, kaj la palumboj
            aperis tuj antau li.
            - Kio okazis al vi,
            kara mastro? - demandis unu el la palumboj. - Mi
            vidas, ke vi tre malghojas.
            - Kiel mi ne
            malghojus, se Helena la Feino deziras, ke mi portu al
            shi kruchon el la akvo de la vivo, kaj el tiu de la
            morto.
            - Nu, se shi
            deziras tion, donu al ni ambau kruchojn, kaj ni tuj
            portos al vi el tiuj akvoj. Sed jam nun ni avertas
            vin, estu singarda, char se nur eta guto el la akvo
            de la morto tushos vin, vi pereos.
            Eldirinte tion, la
            palumboj forflugis malproksimen. Tie, unu apud la
            alia bobelis la akvo de vivo, kaj tiu de morto. Ili
            plenigis ambau kruchojn, zorge fermis ilin, kaj
            reflugis al la junulo.
            La junulo kuris en
            la palacon, portante la akvon de vivo kaj tiun de
            morto. Helena la Feino miris, miregis! Shi neniam
            kredus, ke la junulo povos plenumi ech tiun shian
            deziron.
            - Nu, se vi ne
            kredus tion, nun vi venos kun mi, Helena la Feino!
            - Jes, jes, nepre -
            diris Helena -, nur mi volas kunfaldi mian palacon.
            Ni iru al la mezo de la korto.
            Kiam ili eliris al
            la korto, Helena la Feino per sia ora bastoneto
            svingis al la palaco el chiuj direktoj, kaj la palaco
            komencis shrumpi, ghi shrumpis chiam pli, kaj fine
            ghi jam rulighis sur la tero, kiel pilko.
            - Jen, junulo, metu
            ghin en vian sakon!
            Li metis ghin en
            sian sakon, poste ili elektis du orharajn chevalojn,
            la plej bonajn, sursidis ilin, kaj ek!, ili flugis
            kiel fluganta penso. Matene ili ekiris, kaj tagmeze
            jam estis en la kortego de la blanka regho.
            La regho ghojegis,
            li ne sciis kion fari por la granda ghojo. Li volis
            tuj edzighi al Helena. Sed post kiam ili altablighis,
            manghis, trinkis, konversaciis, iel metighis tien
            ankau la du oraj kruchoj, kaj Helena prenis ilin
            tiel, ke guto falis sur la manon de la junulo.
            En la sama momento
            li mortis.
            Estis granda ektimo
            kaj malghojo.
            La regho shiradis
            la proprajn harojn pro la chagreno. Elkore li
            bedauris pro la shatata, kara servisto.
            Helena la Feino
            diris:
            - Nu, se tiom vi
            chagrenighas, do lasu la malghojon, char tuj mi
            revivigos lin.
            Shi prenis la alian
            kruchon, en kiu estis la akvo de vivo, shprucis el
            ghi sur lin, kaj la junulo tuj vekighis, kaj li estis
            multe pli bela kaj juna, ol pli frue.
            La regho vidis
            tion, kaj pensis: "Certe ne malutilus al mi
            junighi iom!" Kaj li prenis la kruchon, kaj
            vershis sur sin la tutan akvon. Nu, kompreneble li
            mortis, char li vershis sur sin la akvon de morto.
            Kaj en la alia krucho ech guteto da akvo ne restis,
            char Helena la Feino vershis chion sur la junulon.
            - Ej, li mortis! -
            diris Helena la Feino.
            - Jes ja, vere -
            konfirmis la junulo.
            Kion fari? Se li
            mortis, do estas necese entombigi lin. Kaj la
            malrichan junulon tuj post la entombigo oni elektis
            regho. Mankis en la lando alia homo, kiu taugus por
            tiu ofico. Kaj Helena la Feino diris:
            - Audu, mi forlasis
            mian landon nur por vi, do, mi estu la via, vi estu
            la mia, nin disigu nur la morto.
            La junulo volonte
            konsentis. La oran pilkon ili rulis al la mezo de la
            korto, Helena svingis per la ora bastoneto, kaj dum
            momento kreighis tie tia palaco, ke chiu en la mondo
            venis por admiri ghin.
            Nu, kiu venis tien,
            ne pentis sian agon, char la geedzigha festeno dauris
            sep semajnojn. Sufichis platoj kaj teleroj, malpli
            vino kaj vinberoj, iuj manghi povis, aliaj nur
            provis; fine la geedzoj dum la nokta malhelo sidighis
            en nuksoshelo kaj nun flosas sur rivero ...
            Morgau ili gastu
            che vi!