hp-groyp.ru сайт наших партнеров

Lingvo kun interna ideo

La angla verkistino, Marjorie Boulton, skribis en sia libro "Zamenhof":

"Zamenhof, kiam li kreis esperanton, havis celon pli grandan, ol multaj
esperantistoj komprenis. Lia pli granda celo, helpo al interpacigo kaj
toleremo, donis al li lian eltenemon kaj al esperanto ghian moralan forton.
Amatoraj lingvistoj, erudiciaj teoriumantoj povis perdighi inter malgravaj
disputoj pri detaletoj, kaj vane serchadi ian lingvon konforman al superhoma
perfekteco; sed la plej fidelaj esperantistoj, tiuj, kiuj multe oferis kaj
kelkfoje ech fizike martirighis pro esperanto, estis tiuj, kiuj same kiel
Zamenhof perceptis psikologian-moralan valoron en la lingvo."

Estas naive kredi ke se homoj nur parolas la saman lingvon, tiam ili ankau
vivus pace kaj humane. Zamenhof tiom konis la homojn, ke li sciis ke lingvo
internacia ne sufichas por fari la pli pacan mondon pri kiu li revis.
Kelkaj homoj konsideras lin naivulo, char li parolis pri la interna ideo de
esperanto kaj elpensis la ideon, homaranismo, kiu temis pri toleremo al
chiuj kaj paco inter homoj. Aliaj riprochis lin char li kombinis idealismon
kun la internacia lingvo, sed li diris, ke li ne volis altrudi sian ideon al
aliaj:
"Mi esprimis al vi mian opinion tute PRIVATAN, kiun chiu el vi povas akcepti
au malakcepti."
Por li esperanto estis ilo. Li revis pri pli granda celo, pli humana kaj
paca mondo. Se estus naive kaj vane labori por paco kaj por pli bona mondo,
tiam ankau UN kaj multaj aliaj organizoj en la mondo estas naivaj.

Zamenhof mortis dum la unua mondmilito kaj li ne sukcesis labori multe por
sia plej kara ideo, homaranismo... Sed Zamenhof ne laboris vane kaj li ne
estis naivulo. La homaro iam certe atingos la idealojn pri kiuj li revis...
Ne gravas ke ni kaj ke Zamenhof ne tuj spertas la rezulton de nia laboro,
char chion, kion ni semas. ni ankau IAM rikoltos.

(el revuo KOSMOS 3/1995)

(29.05.99)