PRI RUSIA E-MOVADO (8)
Kiu ekamis
kaj lernis Esperanton, tiu amos ghin dum tuta vivo kaj
opinios
sin esperantisto, ech se li ne okupighos pri ghi dum
jaroj. Poste povos
okazi, ke aliaj homoj trovos lin lau adresaro kaj
instigos reokupighi pri
Esperanto. Per aliaj vortoj: povas ekzisti aktivaj
e-istoj kaj pasivaj
e-istoj, kaj ankau la lastaj havas rajton esti membroj de
REU.
Kio pleje malutilas al Esperanto, estas EKSIGO el REU pro
nepagado de grosha
jarkotizo. Tiel la REU-ve-gvidantoj chiujare produktas
malamikojn de
Esperanto.
Per kolektado de groshaj jarkotizoj ghi richighos neniam,
kaj ankau neniam
kolektos sufiche da membroj.
Mia
privata opinio estas, ke ni ne simple babiladu, sed
aranghu seriozajn
diskutojn pri E-movado, proponadu utilajn aferojn ktp.
Sed praktike la vivo
de chi tiu dissendolisto montris, ke
"gvidantoj" de REU kapablas nek por
tio, nek por alio. Do, nia movado reale estas
"sen-kapa" kaj estas ege
bremsata pro tio.
Chu ni kreu (almenau virtuale) ian novan tut-Rusian
E-organizajhon? Kion vi
pensas? En estraron de tiu organizajho povus eniri chiuj
rete atingeblaj
elstaraj rus(i)aj esperantistoj. Mi jam dum longa tempo
pripensas
tiun aferon. Necesas ja ion fari, iel batali kontrau tiu
paralizanta teamo
de "eternaj gvidantoj".
Oni povus krei specialan dissendoliston por tio, sed eble
ech estus pli bone
uzi dissendolistojn - "esper-rus" kaj
"rus-esper". Kaj en perspektivo
komenci eldonadon de speciala dissendo (organo de la
proponata virtuala
organizajho) che "subscribe.ru". Oni ne
subtaksu virtualecon! Ja internacia
E-movado mem komencighis virtuale, per leteroj de
Zamenhof.
REU
konsistas el (ridinde diri) chirkau 150 homoj. Konduki
organizitan
E-movadon ghis tia mizera nombro - chu tio ne estas
perfido? Kaj mi ja
dekfoje skribis, kion necesas fari. Mi povas ripeti. Sed
ili ja ech ne
respondas al miaj proponoj au tuj forjhetas ilin. Ili
sufokos chies
iniciaton.
Kion fari en tia situacio? Mi vere ne scias. Sed estas
klare, ke, se ni
volas progresigi Esperanton, ni devas ne nur ion
konstruadi, sed
(bedaurinde) ankau bataladi kontrau tiu putra REU.
Necesas shanghi la
estraron, sed kiel, se plimulto da nunaj esperantistoj
estas kontentaj pri
sekteco de E-movado!
Certe, ni povas labori por Esperanto, shajnigante ke REU
tute ne ekzistas.
Sed REU-estraro alproprigos chiujn fruktojn de nia
laborado. Ili ja estas
"gvidantoj" de la movado!
En nia
E-movado demokratio ne ekzistas. REU ne obeas sian
propran
statuton. Ne eblas demokratie shanghi la estraron.
Demokratiaj elektoj KVAZAU ekzistas, sed envere tio estas
trompo.
Unue, ili okazas lau nekomprenebla periodeco. Due, la
estraro jam anticipe
estas decidinta, kiu kiun postenon okupos. La
"elektoj" estas nur
formalajho. La "kongresoj", kiujn aranghas REU,
ne estas seriozaj kongresoj
de chiuj rusiaj esperantistoj. Tiuj "kongresoj"
estas simple kunvenoj de
amuzighemuloj, kiuj deziras agrable pasigi tempon kaj
vochdonas por tiu,
kiun oni proponas.
Trie, la kandidatoj ne prezentas programon, nek planon,
nek faras promesojn,
nek klarigas diferencon dis de aliaj kandidatoj.
Ekzemple, s-ro K. ghis nun
skribis nenion tian. Tio estas signo de malestimo al
esperantistoj, al kiuj
li devas (teorie) servi.
REU
plenumas nur unu taskon: organizadi amuzajn tendarojn.
REU do estas
ali-nominda je "ERA" - Esperantlingva Ripozo
kaj Amuzo. Tiam ghi ne estos
riprochebla.
Nunaj
REU-membroj konsistas el kontentuloj, kiuj estas tre
malmultaj.
Chiu, kiu ne estis kontenta kaj konsenta kun REU-metodoj,
foriris el
E-movado. Estus utile retrovi tiajn homojn kaj proponi al
ili alternativan
E-organizajhon.
Dum REU
restas "vizagho" de Esperanto en Rusio, ghi
(Esperanto) eterne
restos ridindajho por la publiko. Ghi eterne restos
fremda, sencela,
senidea, senperspektiva sekteto de stranguloj (kaj tio
estas vera, se jughi
pri Esperanto lau la REU-estroj).
Necesas
rezigni nuran amuzighemon. Esperanto estas unika invento,
kiu devas
shanghi tutan vivon de la homaro. Kvankam REU-estroj,
kiuj scipovas nur
babili Esperante pri bagateloj, nur lerte danci kaj laute
kanti, ne shatas
pensi pri gravaj problemoj. Ili kreis sian propran
mondeton, kie ili kashas
sin for de la Granda Vivo. Ni devas revivigi
Esperantismon tian, kia ghin
iniciatis Zamenhof.
Apero de
SEJToj jam vershajne estis iusence malprogreso. Ghi
markis venkon
de pure amuzema "movado", malfavore al
ideologiaj, politikaj kaj gramatikaj
demandoj. Nun ni devas reveni al tio, kio ekzistis malpost
SEJToj.
REU-estraro estas kvazau ship-estraro. Se la shipo
navigas ne tien au tute
staras surloke, se maristoj konstante dancas kaj kantas
sur ferdeko anstatau
labori, tiam evidente kulpas la kapitano(j), kiu(j)
aranghis tian ordon. Tia
shipo neniam atingos sian celon!
Agado de REU-gvidantoj fojfoje (por ne diri: ofte au
chiam) estas tiom
stulta, ke normalaj homoj simple forkuras el la movado.
La movado sekve
ighas tiom malmulthoma, ke tiuj "gvidantoj" sur
ghia fono brilas kiel
"unuarangaj steloj". Pro tiu simpla kauzo ili
tute ne bezonas kreskon de
E-movado. Se ili deziras kreskon, do nur je novaj
adorantoj kaj ludemuloj.
Taugaj
homoj ekzistas, sed la REU-"gvidantoj" ne
proponas al ili postenojn.
Ili proponas postenojn, nur lau lojaleco. Ne gravas, ke
la homo nenion
faros.
Estas tasko de bonaj gvidantoj - rimarki, subteni kaj
postenigi chiun
kapablan homon. Bedaurinde, ghis nun dominis alia
sinteno: ignorado,
indiferenteco, jhaluzemo ktp.
Gvidanto
devas forgesi pri siaj personaj interesoj kaj fari tion,
kio estas
necesa por la organizajho. Eble, REU-estroj faras
maksimumon de tio, kion
ili povas; sed la rezulto ne estas kontentiga, tial
valoras serchi aliajn,
pli kapablajn homojn.
Jen, ekzemple, A.M. Li estas kompetentega esperantologo,
filologo, docento,
verkisto. Kial ne proponi al li la postenon de
REU-prezidanto? A.M. bone
vidas mankojn en REU-agado, do eble li povos plibonigi la
situacion. Ke li
ne loghas en Moskvo, tio en la interreta epoko ne tre
gravas.
Bonega kandidato por tiu au alia posteno estas N.S. Li
estas jhurnalisto,
verkisto, unuvorte homo kapabla komunikighi kun
amaskomunikiloj kaj publiko.
N.S. kapablas verki interesajn artikolojn en ambau
lingvoj.
Agado de
REU estas sekteca, kaj tial ghiaj gvidantoj ne povas
chirkauigi sin
per kapablaj homoj. Se REU pli uzus rusan lingvon, se ghi
povus fari bonajn
prezentadojn kaj konferencojn en lernejoj kaj aliaj
publikaj lokoj, ghi
povus allogi simpatiantojn (kaj ne nepre devigu ilin
lerni Esperanton!),
kiuj helpos kaj jure, kaj finance, kaj chiel.
Esperantisto, kiu faris kaj faras ion tre utilan por
Esperanto, jam pruvis
sian taugecon por esti REU-estrarano. Akceptinte lin, oni
simple nur
konstatus tiun fakton.
En Rusio jam ekzistas fajnega tavolo de kompetentaj
esperantistoj,
disjhetitaj tra la tuta landego. Simple necesas unuigi
ilin.
Ekzistas "elito" de tre kompetentaj rusiaj
esperantistoj, kaj ili plejparte
ne partoprenas REU-agadon. De alia flanko, plimulto de
REU-estroj ne
apartenas al la "elito" (char ne okupighas pri
interlingvistiko, ne verkas
artikolojn ktp). La solvo estas simple akcepti en la
estraron chiujn
"elitanojn". Ili de-fakte jam estas
REU-estraranoj; ili ne estas
REU-estraranoj de-jure nur tial, ke REU ne estas
sana organizajho de chiuj
rusiaj esperantistoj; nuna REU estas ia infaneca grupo,
ia klano kun
limigitaj interesoj kaj kapabloj.
Kiel
ordinara esperantisto, s-ro K. rajtos fari chion, kion li
volas, kaj
neniu rajtos riprochi vin, se li ion ne faros. Sed NUN li
ne rajtas fari
chion kion li volas kaj kiel li volas; li DEVAS fari
chion tiel, kiel estas
plej utile por la movado. Se li ne faras tion, li
objektive MALHELPAS al la
movado.
Ni pasagheroj rajtas postuli de kapitano, ke li navigu al
nia celo, kaj li
ne rajtas respondi: "Mi navigos tien, kien mi
volas!"
Nia shipo bezonas novan kapitanon!
Ni batalas
por ke Esperanto ighu oficiala kaj komuna lingvo de la
tuta
homaro. Multaj homoj subtenas tiun celon, ech se ili ne
lernas la lingvon.
Kaj tiaj homoj povas esti tre utilaj al ni. De alia
flanko, multaj
E-babilantoj estas por ni tute senutilaj. Sekve, ne
instruado de la lingvo
mem estu nia chefa tasko. Nia chefa tasko estu konvinkado
de amasoj pri
utilo kaj akceptindo de Esperanto.
Propagando de Esperanto kaj instruado de Esperanto estas
diversaj aferoj. Se
ni bone propagandos E-on, homoj mem volonte lernos ghin.
Sed se ni malbone
propagandos, nur tre malmultaj homoj lernos la lingvon,
kiom ajn ni penadus
instrui ilin.
REU-estroj
strebas ne lasi aliajn homojn en sian "preskau
privatan" rondon.
Ilia klano "privatigis" Esperanton, kaj ili
tute ne bezonas aliajn en la
estraro. Ja saghaj novuloj neeviteble konfliktos kun ili.
La
elstaraj (menciitaj kaj ne menciitaj) esperantistoj jam
pruvis siajn
kapablojn kaj utilecon. Ne ili devas peti akcepti lin en
la REU-estraron,
sed la REU-estraro devus humile kaj insiste petadi ilin
estraranighi.
Kiel mi
jam diris, estraro de REU devas konsisti el chiuj plej
elstaraj
rusiaj e-istoj. Ili okupighas pri diversaj direktoj de
E-agado, sekve ankau
laboro de REU estos diversflanka kaj elstara.
Lau nuna kutimo, REU-estraron rajtas eniri lojalaj
plenumantoj kaj
obeantaj la agadon de la reganta REU-teamo. Tia politiko
kondukas al
neevitebla putrado de la organizajho. Homoj, pli saghaj
ol la REU-estroj,
ghis nun havas neniajn shancojn eniri la estraron, char
ili memkompreneble
havas siajn proprajn preferojn kaj ideojn.
Envere estraro devas esti ne artefarite kompilata de la
REU-estroj lau ilia
gusto, sed ghi devas formighi nature el homoj, jam
pruvintaj sian talenton.
Nia tasko,
eble, devus esti - unuigi chiujn plej saghajn
esperantistojn kaj
krei virtualan alternativon de REU.
Ni kolektos bukedon el chiuj elstaraj rusiaj
esperantistoj (bedaurinde, nur
rete kontakteblajn), kaj tio ne estos formala strukturo.
Chiu estos unika
kaj neanstataugebla, chiu laboros en sia shatata kampo.
Tia devas esti
normala, sana E-asocio.
Ni provos krei virtualan rusian E-organizajhon kun propra
konsilantaro (au
Centra Komitato), kien eniros chiuj plej bonaj rusiaj
esperantistoj. Laboron
de tiu organizajho rajtos partopreni ech neesperantistoj
- homoj, ne
sciantaj la lingvon, sed interesighantaj pri ghi. Tiu
organizajho kreskos
kaj firmighos, kaj finfine ghi anstatauos la nekuraceblan
REU-n.
Antau 2,5
jaroj mi proponis fari du shanghojn en la Statuto de REU:
a) mencii, ke REU havas DU laborlingvojn: Esperanton kaj
rusan (sed ne nur
Esperanton, kiel ghis nun);
b) mencii, ke REU sin gvidas per principoj de
internaciismo kaj patriotismo
(sed ne nur internaciismo, kiel ghis nun).
Miaj proponoj estis ignoritaj, malgrau kelkfoja ripetado!
REU-estroj
uzas REU kiel nuran instrumenton por memreklamo.
Reklamado de
Esperanto ilin ne interesas, kaj chiu helpo de
"flankuloj" (el ekster ilia
"teamo") por ili ne estas bezonata. Chiu
kritiko estas akceptata de ili kiel
"malamika atako". Jen tiaj homoj pretendas
monopolan gvidadon de E-movado en
Rusio...
Kiel
montras praktiko, reala programo de la nuna prezidanto
estas: teni
membrokvanton de REU sur minimuma nivelo; prizorgi pure
amuzan enhavon de
E-agado; kiel eble pli longe resti en la estraro; ignori
agadon de
"nelojalaj" esperantistoj; bremsi kaj malhelpi
chiujn perspektivajn ideojn,
kiujn li ne kapablas realigi ... ktp.
Se ekzistus en Rusio ia treege sagha malamiko de
Esperanto, li povus elpensi
nenion pli brilan, ol nuna REU. Ghi ja rolas kiel efika
shtopilo por
progreso de Esperanto-movado.
En Rusio
vivas miloj da esperantistoj, sed en REU estas nur
chirkau 100
homoj. Pripensu tiun fakton.
Programo
de bona kandidato por REU-prezidanteco povus enhavi
sekvajn
celojn:
1) kreskigi membraron ghis 1000 (minimume).
Ghis nun kresko de membraro estas artefarit b r e m s a t
a.
2) komenci eldonadon de r u s l i n g v a jhurnalo
pri Esperanto.
La proponata jhurnalo temus ne pri novajhoj de la
esperantista sekto, sed
pri internacia lingvo ghenerale. Tiu temo estas interesa
por multaj homoj
3) krei richenhavan dulingvan interret-portalon pri
Esperanto, kun
ligiloj al E-kluboj, nomaro-adresaro de esperantistoj,
biblioteko,
forumo ktp.
4) kompili, enretigi kaj laueble eldoni grandajn E-R kaj
R-E vortarojn
(kompareblajn kun PIV).
5) akiri imponan domon en Moskvo, kiu servos ankau kiel
hotelo,
kongresejo, bibliotekejo ktp.
(kiam la organizajho estos amasa, tiam ankau mono aperos)
6) malfermi librovendejon "Esperanto". Krom
libroj pri kaj en Esperanto, la
vendejo povus vendadi E-insignojn, flagetojn, suvenirojn,
bildkartojn,
kajerojn kaj skribilojn kun E-simboloj, ktp.
7) eldoni novajn bonajn lernolibrojn, ilustritajn
E-librojn por
infanoj, alian interesan literaturon.
8) akiri autobuson kun granda surskribo
"Esperanto" por turismaj
celoj.
9) krei laueble perfektan traduk-programon
rus-Esperantan.
10) krei dokumentajn filmojn pri Esperanto, pri Zamenhof
kaj atingi
ilian montron per centraj TV-kanaloj.
11) krei televidan instruan E-kurson.
Chu vi pensas, ke tiu programo estas utopia? Tute ne. Ghi
estas utopia nur
kun nuna estraro. Kun alia, kapabla, estraro kaj kun
amasa membraro eblos
chion tion realigi. Almenau, strebado al tio jam estos
progreso. Por chiu el
11 punktoj oni povus krei iniciatan grupon. Kun helpo de
neesperantistaj
amikoj, laboro ekbolus. Sed nuna "movado" estas
simple infana ludado, kiu
nur forpushas chiujn saghajn homojn, kiuj ekinteresighas
pri Esperanto.
Esperanto
povus esti bazo por tuta industrio kun miliarddolara
kapitalo.
Ghin ja bezonas la tuta homaro! En Esperantio povus aperi
sia "Bill Gejts"!
Nur kredu tion kaj ne serchu speciale obstaklojn, por
pravigi sian propran
sektemon!!
G.Kokolija
eldonadas gazeton "REGo". Sed kiel organo de
REU ghi tute ne
taugas. Ghi estas pure E-lingva bulteneto por sektanoj.
Chefa temo en ghi
estas priskribo de okazintaj kaj okazontaj renkontighoj.
Kiel privata
gazeto, "REGo" certe rajtas ekzisti kaj ech
estas utila, sed kiel organo de
REU (kio ghi fakte estas dum s-ro Kokolija restas
REU-prezidanto) ghi estas
malutila, char misprezentas esperantismon.
Devas esti alia, pli serioza, ruslingva au du-lingva
gazeto. Ghi devas esti
interesa al popolo. En ghi oni devas skribi pri paco, pri
futuro, pri amo
inter homoj. Devas esti artikoloj pri historio de
mondlingvoj, pri Zamenhof,
pri historio de Esperanto. Devas enesti lecionoj por
komencantoj kaj
artikoletoj por tiuj, kiuj volas pli bone ellerni la
lingvon.
Ghenerale,
amasa E-organizajho estas dezirinda. En 30-aj jaroj en
Sovetunio
SEU havis mildekojn da membroj. Kvanto transiros en
kvaliton - aperos ankau
vera E-kulturo, verkistoj, esperantologoj, eldonistoj,
komercistoj,
organizantoj ktp. Sed dum REU-n regas tiu sama malkapabla
sed memkontenta
teamo (Kokolija-Grigorjevskij-Gudskov), kvanta kresko
estas nek ebla nek
dezirinda por ili. Tial ili ne varbas freshajn homojn al
REU.
Mi volas
alvoki rusajn esperantistojn: tajpu! tajpu! tajpu! Mi
scias, ke
multaj el vi kapablas nek verki, nek traduki. Sed almenau
tajpi povas chiuj.
Ekzistas multe da interesegaj paperaj dokumentoj,
artikoloj, tradukoj,
lernolibroj, verkoj... Preskau chiu sperta e-isto havas
iujn. Sed dum tiuj
dokumentoj restas sur papero, ili restas posedajho de tre
malmultaj
felichuloj. Enretigite, ili venus en dispono de chiu
deziranto. Jen bonega
kampo por laboro. Tamen kun bedauro mi observas chies
pasivecon,
mallaboremon, senideecon...