PRI
RUSIA E-MOVADO (3)
    - KIAL MI ESTAS EN OPOZICIO
        AL REU?
 
 Tio ne estas plena vero. Mi ne estas en opozicio al tuta
        REU, mi subtenas
 tiun organizajhon. Mi estas en opozicio nur al ghiaj
        nunaj gvidantoj, al tiu
 strategio, kiun ili efektivigas.
 Tiuj gvidantoj per si mem ne estas malbonaj homoj. Ili
        estas esence bonaj,
 agrablaj kaj afablaj homoj. La problemo pri ili estas nur
        tio, ke ili ne
 kapablas esti gvidantoj de E-asocio. Ili ne komprenas au
        ne emfazas publike
 la globalan signifon de Esperanto. Ili estas sanaj kaj
        gajaj, tial ili ne
 volas rimarki dolorojn de la mondo. Ili ne interesighas
        pri spirita
 filozofio, ili ne estas patriotoj de Rusio, ne kunsentas
        al la trompita kaj
 ekspluata laborularo. Ilia horizonto estas tre limigita.
 La nunaj gvidantoj konsideras Esperanton nur kiel ludon,
        kiel ilon por
 memesprimado, por originalumado. Nur por montri sin, por
        shajni (al si mem
 kaj al aliaj) reghetoj en la "verda mondeto".
        Ili intence izolas tiun
 "verdan mondeton" de la popolo. Se ili iam
        diskonigetas Esperanton, do ne
 por fari ghin internacia, sed nur por varbi novajn
        membrojn por sia anaro,
 por sia sekto.
 Lau la nuna REU-doktrino, tendarumado estas supera formo
        de E-aktiveco,
 chefa celo de esperantismo. Chiujaraj tendaroj de
        REU-anoj estas speco de
 ludo au koncerto au spektaklo sub libera chielo. En tio
        estas nenio malbona.
 Malbona estas nur tio, ke ghi estas konsiderata kiel
        memcelo de E-movado.
 Kaj mi ne vidas en en tiuj tendaroj seriozajn temojn, ian
        intelektan
 laboron, ian ajn interesighon pri problemoj de la
        chirkaua mondo. Rezulte -
 ankau la mondo ne interesighas pri esperantistoj.
 Mi verdire miras - REUanoj vivas en, eblas diri, sankta
        lando, ili
 (plejparte) apartenas al granda popolo kun glora
        historio, kun belega
 religio, arto, ktp. Sed ili kvazau ne rimarkas chion
        tion.
 REU faras nenion por diskonigi rusan kulturon, por
        disvastigi veron pri
 soveta periodo (kiun oni nun pentras nur per nigra
        farbo). Kian miregigan
 E-lingvan ret-pagharon pri Rusio eblus krei, se inter
        rusaj e-istoj
 trovighus homoj, amantaj sian Patrolandon!!
 Kompreneble, patriotismo havas nenion komunan kun
        naciismo. Oni devas estimi
 kaj shati chiujn naciojn, chiujn naciajn kulturojn.
 Esperanto estas solvo de interpopolaj problemoj, ghi
        estas bazo kie
 renkontighu chiuj kulturoj. Sed nuna E-movado (almenau,
        en Rusio) estas
 senidea sekto de amuzighemuloj. Sola afero, kiu unuigas
        rusiajn e-istojn,
 estas la lingvo. Do, temas vere pri "diasporo",
        pri ia popoleto, perdinta
 sian landon.
 Kaj anstatau konfesi kaj korekti tion, iuj forkuras kun
        okuloj plenaj je
 larmoj, aliaj sensukcese provas shtopi bushon, triaj
        multsignife silentas
 pro nekapablo ion diri...
    - ALTERNATIVA STRATEGIA
        PROJEKTO POR REU
 (альтернатива
        нежизнеспособному проекту REU,
        ноябрь 2000 г.)
 
 Rusia Esperantista Unio povas kaj devas popularigi
        Esperanton en Rusio. Kiel
 proksiman celon oni povas preni atingon de 1000-a
        membraro ghis fino de
 2001-a jaro, kun (memkompreneble) plua kreskado poste.
 
 Char en nia tempo la internacia amikeco, frateco,
        justeco, problemoj de
 interkompreno estas same kaj ech pli akraj ol antaue, oni
        povas konstati, ke
 kruta kvanta kaj kvalita kresko de E-movado estas tute
        realigebla.
 
 Por atingi tion, necesas grave shanghi la strategion de
        la movado,
 unuavice konsiderante novajn teknikajn eblecojn de
        komunikado (Interneto).
 
 Vershajne, ekzistas senco rezigni la hierarhhian
        strukturon kaj akcepti
 retan strukturon de E-movado. Tio signifas, ke chiuj
        esperantistoj estu
 egalrajtaj, char ili estas samideanoj kaj preskau
        "samreligianoj".
 
 Praktiko de lastaj jardekoj pruvas, ke kiel gvidantoj de
        E-movado estas ne
 chiam elektataj la plej taugaj personoj. Personaj
        simpatioj kaj antipatioj,
 malkontento k.s. malsanecaj fenomenoj ege malutilas al la
        movado.
 
 La tuta E-movado estas konvencie dividebla je ret-uzantoj
        kaj
 senkomputiluloj. Ret-uzantoj povas preni sur si taskon de
        informado de siaj
 samklubanoj.
 
 Oni instigu, ke kiel eble pli da esperantistoj akiru
        komputilon kaj alighu
 al Interneto, char tiamaniere ili perfekte solvas chiujn
        problemojn: pri
 lernolibroj, literaturo, informado, komunikigho kun
        eksterlandanoj ktp.
 
 Proklami REU kiel libervolan unuighon de amikoj de la
        internacia lingvo.
 Anonci libervolan alighon sen iaj ajn burokratajhoj
        (sufichas deklaro kun
 nomo kaj (ret-)adreso).
 
 Rezigni membrokotizojn, char kolekti ilin estas malfacile
        kaj ili, estante
 tre malaltaj, tutegale solvas neniun problemon. Por chiu
        arangho, se ghi
 postulas elspezojn, oni kolektu kotizojn aparte.
 
 Rezigni membrokartojn kaj aliajn stultajn burokratajhojn.
 
 Korespondaj (paperaj) E-kursoj ne plu konformas kun
        moderna realeco. Oni
 evitu pagatan instruadon. Oni memoru, ke plej bonaj
        esperantistoj estas
 tiuj, kiuj lernis memstare.
 
 Esperantistoj propagandu la internacian lingvon por
        plifortigi internacian
 pacon kaj justecon inter popoloj. Tio estu ilia supera
        idealo. Oni ne
 "chasadu" homojn kiel potencialajn
        "regatojn".
 
 Char estas proponite, ke REU ighu "reto", sed
        ne "piramido", neniuj
 oficialaj reprezentantoj estas bezonataj. Chiu estu
        libera reprezenti
 Esperanton, E-movadon kaj si mem. Esperantistoj ne
        respondas pro ideoj kaj
 agoj unu de alia.
    - Chiu E-klubo plejofte
        bazighas chirkau unu "brulanta" persono. Se li
        ne plu
 brulas, la klubo disfalas. Ghi povas ekzisti plu formale,
        sed jam sen tiu
 "interna fajro", kiu vivigas ghin.
 Chio komencighas de "ekbrulo" de iu persono pri
        bonega, sankta ideo
 ESPERANTO. Kiam li "ekbrulis" (kaj estontaj
        sciencistoj ech povos konstati
 tion per aparatoj - la auro de entuziasto estas ege pli
        forta), li kolektas
 chirkau si homojn. Kora flamo chiam altiras kunulojn kaj
        "adeptojn".
 Dum longa tempo la entuziasto povas sukcese agadi, kaj la
        tuta E-klubo
 dankas al li sian prosperadon. Sed jen pli au malpli frue
        la homo lacighas,
 malsanighas, alfrontas personajn problemojn,
        transloghighas (aliurben au
 alimonden), kaj chio iom post iom ruinighas. Bone, se li
        postlasis samajn
 entuziastojn - tiam la organizajho povas ekzisti plue...
    - REU-estraro ne komprenas,
        ke dum ne estas renaskita la "interna ideo" de
 Esperanto, chiuj ghiaj provoj vigligi la movadon similos
        al provoj revivigi
 kadavron. Estas ghuste Homaranismo, kiu estas animo de
        esperantismo, kaj ghi
 en nuna Rusia E-movado shajne tute mankas. Estas nur
        ambicioj kaj deziro
 amuzighi dum renkontighoj. Jen iom kruela, sed objektiva
        konstato de la
 aferoj.
    - Homoj alighos al
        Esperanto, se ili scios, ke ghi estas kultura lingvo.
 Esperanto ekzistas por ighi internacia lingvo, dua por
        chiu homo.
 Proksimigho au malproksimigho al realigo de tiu tasko
        plene dependas de tio,
 kion amasoj opinias pri Esperanto. Ghia publika imago
        estas gravega afero.
 Esperanto venkos, sed venkos ne dank' al esperantistoj.
        Agado de
 esperantistoj-movadumistoj, sin eterne kuirantaj en
        propra suko, estas
 direktita internen, chefe al sinplezurigo kaj amuzado.
 Esperanto venkos dank' al neesperantistoj - honestaj,
        pensantaj homoj, kiuj
 aprobas kaj subtenas la internacian lingvon.
    - La nuna Rusia E-movado
        estas destinita por infaneculoj. Ghi havas nenion
 komunan kun celoj de Zamenhof. Ghiaj gvidantoj admiras
        sian agadon,  sed
 envere REU estas sekto, fremda kaj neinteresa al la
        popolo. Ghi nun unuigas
 nur amuzighemajn gejunulojn. Sagha homo, kiu
        ekinteresighis pri la
 internacia lingvo, plej vershajne ne trovos sian lokon en
        REU - li foriros,
 senrevighinta pri Esperanto.
 
 Niaj "gvidantoj" ne deziras fari REU amasa, sed
        akcepti nur tiujn, kiuj
 akceptas regulojn de ilia ludo. REU povus kaj devus
        enhavi milojn da homoj,
 sed niaj "gvidantoj" ne deziras tion, char
        gvidi amasan organizajhon ili
 ne kapablus. Saghaj homoj precipe ne estas bonvenaj en
        ilia sekto, kaj oni
 faras chion por liberighi de ili.
 
 Ekzistas objektivaj sociaj leghoj pri putrado kaj
        degenerado de movadoj.
 Kiam iu granda pensulo alportas sur Teron ideojn, kiuj
        povas plibonigi la
 vivon, kreighas movado por disvastigi tiujn ideojn.
        Komence chio iras bone,
 sed poste al la ideoj algluighas stultuloj, kiuj iom post
        iom farighas
 gvidantoj kaj paralizas la movadon, zorgante jam nur pri
        sia regado.
 
 Tio okazis kun multaj movadoj (kristanismo,
        komunismo...), tio sama okazis
 ankau kun Esperanto. Esperanto-movado ne progresas jam
        dum multaj jardekoj.
 Ghi ekzistetas, kontentigante nur ghiajn gvidantojn, kiuj
        suferas je
 narcisismo kaj regavido. Sub ilia gvidado ghi progresos
        neniam kaj progresi
 ech ne povas.
 
 Mi ripetu: multaj miloj da Rusiaj homoj deziras lerni
        (kaj lernas)
 Esperanton, deziras partopreni la movadon por internacia
        lingvo, kaj tamen
 REU restas malgranda sekto. Necesas fari revolucion en
        REU, forpeli
 ambiciajn kaj nekompetentajn gvidantojn kaj fari la
        organizajhon amasa,
 aktiva, kiel antau 70 jaroj. Tiuj "gvidantoj"
        povos gvidi sekcion de estonta
 REU - iun rondeton de E-parolantaj ripozemuloj.
    - A.Ananjin: ...kronis
        la ceremonion amuza jxuro pri nekrokodilado.
 
 Jen chefa strategia eraro de la tendar-organizantoj.
        Malpermesante uzadon de
 la nacia lingvo, la E-gvidantoj atingas sekvajn
        rezultatojn:
 1) E-aranghoj ighas nekompreneblaj kaj nepartopreneblaj
        por ekstera publiko;
 2) Oni substrekas, ke Esperanto estas nur lingvo, kaj
        esperantistoj estas
 aparta etno, kiu malshatas sian propran lingvon;
 3) Oni sekurigas dominadon de la E-chiamuloj, char nur
        ili kapablas flue
 paroli en Esperanto. Chiuj ceteraj, ech se ili estas
        saghaj kaj havas kion
 diri, estas devigataj silenti...
    - Chiu nacia E-asocio
        respegulas kulturon de sia lando. Franca E-asocio
 respegulas francan kulturon, chehha E-asocio - chehhan
        kulturon, china -
 chinan, ktp. Kaj tio estas tre bona; nur dank'al tio,
        ellerninte Esperanton,
 ni povas konatighi kun chiuj naciaj kulturoj! Nur Rusia
        E-Unio ne respegulas
 rusan kulturon. Rusa kulturo, historio, problemoj, shajne
        tute ne interesas
 gvidantojn de nia movado. Ili "ne rimarkas", en
        kia lando ili loghas. Ili
 zorgas chefe nur kiel ghissate amuzighi dum someraj
        tendaroj. Kiel papilioj,
 vere...
 
 Mi estas konvinkita, ke Rusia E-movado devas esti
        patriotisma kaj respeguli
 rusan kulturon. Nur tiam ghi estos komprenebla kaj
        proksima al la popolanoj,
 nur tiam ghi estos interesa al alilandaj esperantistoj.
 Chu vi vidis iam esperantistojn en rusaj naciaj kostumoj?
        Mi neniam.
 Interalie, en chiu regiono de Rusio ekzistas siaj propraj
        kostumoj kaj
 tradicioj; sudrusaj kostumoj tute ne similas al
        nordrusaj, ktp. Lau mi, ili
 estas belegaj! Sed neniu zorgas montri tiun belecon al la
        mondo.
 Sennaciismo en Rusio estas unu el formoj de rusofobio...
    - (Pri renkontighoj kaj
        kongresoj) Kial esperantistoj volas MEM organizi tutan
 renkontighon au karavanon de komenco ghis fino, se
        ekzistas profesiaj
 altnivelaj turismaj agentejoj, kiuj povas prizorgi chion
        tre bone -
 disponigi lokojn, biletojn, shipon ktp. Unuvorte, chiujn
        teknikajn aferojn.
 Certe, enhavo de la renkontigho kaj lingvo restos afero
        de la
 partoprenontoj. Al mi shajnas, ke fari pezan organizan
        laboron ne estas tre
 saghe, se oni povas uzi jam pretajn servojn. Tio estas
        same kiel propramane
 baki panon anstatau acheti en magazeno...
 
 Turismaj agentejoj. Ili povas bonege prizorgi korpajn
        bezonojn de la
 vojaghantoj - loghigo, manghigo, biletoj, asekuro,
        ekskursoj ktp.
 Kio estas pli multekosta, chu fabrikaj produktajhoj au
        memfaritaj? Mi
 supozas, ke servoj de profesia turisma agentejo estus
        malpli multekostaj.
 Vi (E-gvidantoj) estos tre bezonataj, char via tasko
        estos fari la karavanon
 esperantista. Tiu turisma agentejo prizorgu korpojn de la
        vojaghantoj; vi
 prizorgu iliajn animojn. Vi devos krei amikecon inter la
        homoj, aranghi
 kontaktojn kun lokaj esperantistoj, elpensi aliajn (ne
        nur amuzajn) okupojn
 dum la vojagho, ekzemple diskutojn, koncertojn... Via
        tasko estos malpli
 malfacila el teknika vidpunkto, sed pli malfacila el
        mensa, krea vidpunkto.
 Kial vi faru tion, kion altnivele povus fari anstatau vi
        neesperantistaj
 profesiuloj? Nu, imagu komparon: se vi volas aranghi
        E-kongreson, chu vi
 devos konstrui la kongresejon? Certe, ne - vi uzos jam
        pretan konstruajhon.
 Chu vi bezonos konstrui manghejon kaj mem kuiri? Ne - vi
        uzos pretan
 kuirejon kaj profesiajn kuiristojn. Certe, por chio
        necesos pagi. Chio estus
 malpli multekosta, se vi chion farus mem, sed tio ne
        estas reala.
 Ghuste tio (kaj nur tio) estus via tasko: krei
        esperantistan etoson!
 Chiu turisma agentejo ne okupighas pri interna etoso, ghi
        prizorgas nur
 teknikan flankon. Do, uzu ghiajn servojn kaj ekokupighu
        pri "interna ideo"
 de la karavano! Mi devas diri (eble vi konsentos kun mi,
        eble ne): ne chiuj
 esperantistoj estas bonaj homoj. Kaj ne chia E-grupo
        povas esti vere
 amikeca. Do, estos via tasko elekti vere bonajn homojn,
        kiuj povos esti
 fonto de Lumo kaj Amo por chiuj, kiuj povos planti
        E-ghermojn en trapasataj
 lokoj.
    - ...Turistoj kaj sportistoj
        jam havas internacian lingvon - la anglan. Per
 ghi oni povas komunikighi kun multaj homoj en chiu angulo
        de la mondo, sed
 per Esperanto oni povas komunikighi nur kun tre malmultaj
        esperantistoj.
 Tial turistaj kaj sportistaj organizajhoj certe
        malakceptos la proponon de
 ESPerevertajlo (akcepti Esperanton). Esperanto dume ne
        povas servi por pure
 praktikaj celoj, ghi estas fakte senutila. Ghi estas ne
        io praktika, sed io
 idea, ghi estas revo pri pli bona mondo. Nur tre
        malmultaj homoj povas
 kompreni tion (kaj ech ne chiuj esperantistoj komprenas).
        Esperanto ne celu
 nun priservi turistojn, sed celu interfratigi homojn sur
        neutrala bazo; ghi
 ne estu instrumento por persona oportuneco, sed batalilo
        por paco! Malmultaj
 homoj audos vochon de la ideaj esperantistoj, sed tiuj
        malmultaj homoj estos
 nia plej utila "akirajho". Sed se Esperanto
        iamaniere ighus vaste uzata de
 senideaj vojaghantoj, tio (lau mia opinio) estus ech
        malbona afero, char
 tiamaniere el esperantismo tute elvaporighus la Zamenhofa
        "interna ideo".