PRI
POLITIKO (4)
- Necesas ami Usonon.
Necesas estimi chiujn landojn kaj chiujn popolojn, sed
Usono meritas apartan amon. Ghi havas mision unuigi la
mondon, kaj ghi
plenumas ghin. Multaj malamas Usonon, char ili erare
opinias, ke Usono
ekspluatas aliajn landojn. Tio ne estas vera. Usono ne
havas koloniojn kaj
neniun rabas. Ghi mem perlaboris siajn richajhojn. Usona
popolo estas
aparta, char ghi konsistas el diversaj nacioj, el
diversaj rasoj; kaj ghi
parolas diversajn lingvojn, ne nur la anglan. Interalie,
en Usono loghas
centmiloj da rusoj. Usono havas kiel sian chefan
principon - liberecon. Tiu
principo estas grava kaj ghusta. Pro tio la Hierarkio
(Mahatmoj) protektas
Usonon. Usonon fondis masonoj de altaj gradoj, ligitaj
kun la Hierarkio.
Tial Usono estas plej potenca ekonomie, milite kaj
kulture. Ghi treege
kontribuis kaj kontribuas al la tutmonda kulturo.
Usonanoj elpensis
komputilojn kaj interneton, unuaj atingis Lunon, faris
aliajn mirindajn
sciencajn malkovrojn; ili verkis milojn da bonegaj
libroj, kreis milojn da
filmoj, animaciajn filmojn; komputilaj ludoj kaj
programoj venas chefe el
Usono; ili faras muzikon, modon, manghajhojn kaj
trinkajhojn, shatatajn en
la tuta mondo. Iuj eble diros, ke tio estas
"subkulturo". Ne, plejparte tio
estas vera Kulturo. Kaj samtempe plimulto da usonanoj
restas kredantoj je
Dio, kvankam lau diversa maniero. Parolante mallonge,
usonanoj estas modelo
de la tuta estonta homaro. Ni chiuj vivos proksimume tiel
kiel ili. Certe,
ankau usonanoj havas malperfektajhojn, kiel chiuj homoj.
Sed malamo al ilia
patrolando ne estas pravigebla. Usono estas Nova Mondo,
kaj tiu, kiu malamas
Usonon, apartenas al mondo malnova. (08.10.2001)
- Usono plenumas sian mision
- esti tutmonda policisto.
Tutmonda policisto estas necesa, same kiel policistoj
estas necesaj en
nia chiutaga vivo. Sur la planedo ekzistas banditaj
reghimoj, kaj Usono
volas puni ilin.
Usono estas modelo de la tuta homaro. Usono estas homaro
de XXI-a jarcento.
Malami Usonon signifas malami la homaron, malami futuron.
(09.10.2001)
- Koraj senraciuloj chiam
subtenas senkorajn raciulojn. Mazohhisto kaj
sadisto trovighas en plena harmonio. Kaj tiu, kiu estas
kora, sed ankau
racia, tute nature al kora senraciulo shajnas senkora,
kruela ktp, char li
ne predikas pacon al malpaculoj. (11.10.2001)
- Oni proponis, ke
esperantistoj alighu au kunlaboru kun la antiglobalista
movado.
Antiglobalismo estas reakcia kaj stulta movado, kiu celas
malhelpi unuighon
de la homaro. Kaj partoprenas ghin nur "ekskrementoj
de la socio", elektante
konformajn batal-rimedojn. Globaligho estas nun chefa
trajto de nia epoko.
Chiuj nacioj interproksimighas, kunlaboras,
intermiksighas... Aperis
televido, interneto... Chio chi, memkompreneble, detruas
kelkajn
karakterizajhojn, proprecajn al la antauaj epokoj, kaj
tio povas veki
nostalgion. Sed la progreson ne eblas haltigi. Ghuste
nun, antau niaj
okuloj, formighas tuthomara nacio kaj "unu granda
rondo familia". Mi
opinias, ke tio konformas kun la interna ideo de
Esperanto. Fakte, la
interna ideo realighas sen partopreno de la
esperantistaro, kiu putrighis
kaj jam ne memoras, por kio ghi mem ekzistas.
La globaligho ne signifas, ke nacioj kaj religioj
malaperos - ech se jes, do
almenau ne baldau! - sed nur tion, ke ili intermiksighas.
Ekzemple, en Usono
kunvivas homoj de chiuj rasoj, de plej diversaj nacioj,
parolantaj diversajn
lingvojn kaj kredantaj diversajn religiojn. Do, USA ighis
kvazau modelo de
la tuta homaro, kaj tio okazas kun chiuj landoj. Kaj
aliflanke, chiu lando
pligrandighas kaj "globalighas". Ekzemple,
rusoj loghas nun tra la tuta
mondo, kaj ili plu parolas rusan lingvon, char pere de
televido kaj
interneto ili kvazau restas en Rusio; do Rusio (kiel chiu
alia lando) ighas
kvazau virtuala tutmonda lando, simila al Esperantujo.
Jen estas la
globaligho. Ghi neeviteble kondukos nin al tutmonda
registaro, tutmonda
shtato, kaj tion ne necesas timi. Timas tion nur homoj,
kiuj ne maturighis
por esti homaranoj, kiuj volas resti en la malnova
disdividita mondo. Do, mi
rekomendas NE kunlabori kun la antiglobalista movado. Kaj
ne miksu tiun
movadon kun komunistoj - ili havas nenion komunan.
(13.10.2001)
- Vi skribis, ke chiuj homoj
estas fratoj, ech teroristoj. En tiu okazo, la
vorto "frato" perdas chian sencon. Mi ne
hezitus mortigi teroriston, ech se
li estus filo de miaj gepatroj. Kian signifon havas sanga
parenceco?
(18.10.2001)
- (Al Renato Corsetti)
Plimulto da homoj (ne nur en Usono, Europo kaj Rusio, sed
ankau en Azio)
prave subtenas la militon kontrau terorismo. Ne eblas
elpensi pli malutilan
servon por Esperanto, ol ke nun UEA elpashu kun iaj
pseudopacifistaj
deklaroj kaj tiel publike afishu la fakton, ke Esperanto
estas lingvo de
stultuloj. Prudenton kaj paciencon! (31.10.2001)
- Afganistano por la homaro
estas la samo kiel Chechenio por Rusio.
Se vi aprobas agojn de Rusio en Chechenio, estu
konsekvenca kaj aprobu la
agojn de la Aliancanoj (kun Usono chekape) en
Afganistano.
Chechenio estas parto de Rusio, sed same Afganistano
estas parto de la
unuighanta homaro. Chechenaj banditoj atakis Rusion, kaj
afganaj banditoj
atakis la homaron (char la Monda Komercejo estas
internacia ejo).
Temas ne pri konflikto inter nacioj usona kaj afgana, sed
pri konflikto
inter du diversaj mondkonceptoj: demokratia kaj fashisma
(mi opinias, ke ni
povas nomi la islaman ekstremismon, fanatikismon kaj
terorismon - fashismo).
Rusa jhurnalo "Izvestija" (Informoj) raportis,
kion diras militkaptitaj
taliboj.
"Mi ankorau preghos sur ruinoj de Tashkento kaj
de via abomeninda Moskvo! La
mondo apartenos al islamanoj! Viaj virinoj ighos niaj
substernajhoj! Viaj
infanoj estos niaj sklavoj! Kaj vin, kafirojn
(malkredulojn), atendas terura
morto!"
Certe, neniu normala homo povas ghoji pri pereo de pacaj
homoj.
Sed ni devas rigardi la aferojn kiel plenaghaj homoj,
kiel viroj.
Dum chiu milito neeviteble pereas senkulpuloj. Dum la
II-a Mondmilito pereis
milionoj da senkulpaj germanoj. Sed chu pro tio oni ne
devis militi kontrau
Hitler?
Nun okazas milito ne inter Usono kaj Afganistano, sed
inter tuthomara
civilizacio kaj internacia mezepokeca islam-fashismo.
Unua batalo okazis en
Novjorko, sekvaj okazas en Afganistano. Se la
islam-fashismo ne estos
venkita nun, la bataloj dauros en Londono, Parizo, Moskvo
kaj chie aliloke.
Pro chiuj viktimoj kulpas la agresintoj. Taliboj, se ili
vere kompatus sian
popolon, povus tuj haltigi la bombadon, transdoninte bin
Ladenon al Usono
kaj por chiam rezigninte terorismon kaj agresemon. Sed
ili plu persistas en
sia frenezeco.
Tuja "pacigho", sen neniigi la kauzon, kondukos
estonte al novaj, pli
kruelaj militoj. Chu ni atendu ghis tiuj frenezuloj
akiros atombombon?
Islamo ne estas pli malbona religio, ol chiu alia. Ankau
kristanismo iam
donis terurajn perversojn kiel krucmilitoj kaj
inkvizicion. Kiam mi parolas
pri "islam-fashismo", mi neniuokaze volas
insulti islamon kaj chiujn
islamanojn, plimulto da kiuj estas normalaj, pacamaj
homoj. Sed tiuj
teroristoj, taliboj, same kiel chechenaj banditoj, ne
estas veraj islamanoj;
ili nur uzas sian religion kiel shirmon por kruelaj agoj,
por murdi, por
konkeri aliajn popolojn kaj en perspektivo - la tutan
mondon... (31.10.2001)
- (Oni akuzis s-ron Stefan
Maul pri "rasismo" kaj "fashismo")
Efektive, se pripensi senhisterie, la opinio de S.Maul
enhavas multon
racian. La islama religio estas malforta el ideologia
vidpunkto, pro tio ghi
deziras kompensi sian idean malfortecon per milita forto.
Kiu observas
eventojn en la mondo, tiu ne povas ne vidi, ke plimulto
da konfliktoj
nuntempe estas inspirataj de ekstremismaj islamanoj
(Kosovo, Chechenio,
Palestino, Irako, Afganistano, Kashmiro, Filipinoj,
Indonezio ktp). La
problemo estas en tio, ke islamo ne havas sian Papon, kiu
povus kondamni la
agresemon de iuj islamanoj. Mi vidas solvon de la
problemo en tio, ke ju pli
disvastighos principoj de demokratio, des pli islama
religio dissplitighos
je diversaj fluoj kaj sektoj, kaj tio malfortigos ghin.
Esperantistoj povus,
siaflanke, subteni Bahaan kredon, kiu estas fakte
radikale reformita islamo.
Kiam nome de Alaho en multaj lokoj estas farataj
kruelegajhoj, tiam oni
neeviteble ekpensas pri "kruela dio" de
islamanoj. Estas tasko de la
islamanoj prizorgi, ke oni ne pensu tiel; ili pruvu, ke
Alaho estas vere
amanta kaj tolerema Dio. Dume ili pruvas la malon.
(31.10.2001)
- Mi konsentas, ke naciismo
estas malbona afero. Ghi estas nacia egoismo. Sed
ankau sennaciismo estas malbona afero. Ghi estas nacia
mazohhismo.
- Limigi enmigradon povas
esti racia politiko. Neniu ech tre richa lando povas
nutri la tutan mondon. Enmigrado kauzas kreskon de
senlaboreco, ktp.
Prezidento respondecas pri sia popolo, sed ne pri aliaj
popoloj; kaj li
devas esti iomete "egoisma", preferante
interesojn de sia popolo. En tio
estas neniom da ksenofobio, sed nur prudenteco.
- Post periodo de troa
sennaciismo neeviteble venas periodo de troa naciismo.
Tio estas legho. Por eviti tion, necesas rezigni
ekstremajhojn. Sennaciismo
(nacia mazohhismo) devas cedi sian lokon al racia
patriotismo kun iomete da
nacia egoismo. Chiu homo devas esti ne nur altruisto, sed
ankau iomete
egoisto. Nu, kion vi dirus pri viro, kiu volonte loghigas
en sia domo chiujn
dezirantajn senhejmulojn? Chu liaj edzino kaj gefiloj
ghojus pri tio?
- Unuigho de la homaro estas
necesa kaj progresiva afero, sed ghi devas esti
ambaudirekta. Ghi ne devas konsisti en ekspansio de unuj
nacioj kontrau
aliaj. Kulturo kaj lingvo de chiu lando devas esti
konservata (almenau, dum
proksima tempo). Devas esti observata principo:
"Unueco en diverseco".
Ghenerale, por unuigho de la homaro, bedaurinde, ankorau
ne venis tempo,
char ne en chiuj landoj estas politikaj kaj religiaj
liberecoj.
- Kial oni pensas, ke
esperantistoj nepre devas esti "maldekstruloj"?
Vero ne
apartenas nur al unu flanko. Chiu partio posedas nur
parton de la vero.
Maldekstruloj estas "koraj senraciuloj";
dekstruloj estas "senkoraj
raciuloj". "Koraj raciuloj" komprenas
partan pravecon kaj partan malpravecon
de ambau flankoj. Tial ne estas dezirinde, ke
esperantistoj partoprenu
politikajn manifestaciojn. La "interna ideo" de
Esperanto estas Homaranismo,
kaj ghi trovighas super chiaj politikaj movadoj.
- Humanismo ne egalas al
mazohhismo. Kiu zorgas nur pri aliaj kaj neniom pri
si mem, tiu provokas egoismon de aliaj. Chie devas esti
"ora mezo".
- Naciismo estas
"homaranismo minus internaciismo".
Sennaciismo estas "homaranismo minus
patriotismo".
Patriotismo estas amo al sia Patrio.
Internaciismo estas estimo al aliaj landoj.
Naciismo estas ne estimo al aliaj landoj.
Sennaciismo estas ne amo al sia Patrio.
- El jura vidpunkto,
efektive, devas ekzisti neniaj distingoj inter homoj de
diversaj racioj, nacioj kaj religioj - chiuj devas havi
egalajn rajtojn.
Tamen, ekzisto de diversaj nacioj (etnoj) kaj konfesioj
(religioj) estas
fakto, kiun necesas konsideri. Kultura diverseco de la
mondo devas esti
konservita. Migrado de homoj de unu kulturo al lando de
alia kulturo devas
esti iel kontrolata, aliokaze la kulturo de la gastiganta
lando povas suferi
damaghon. Kiel oni gardas kaj konservas naturon, tiel
same oni devas gardi
kaj konservi naciajn kulturojn - francan, germanan, rusan
- kontrau
ekspansio de aliaj kulturoj - araba, turka, china ktp.
- Devas esti agnoskita
EKOLOGIO DE KULTUROJ. Ne nur kulturo de chia aborigena
gento devas esti konservata, sed ankau kulturo de grandaj
nacioj kiel rusa,
franca... char ili nun suferas ekspansion de ekstere.
Gardi sian kulturon ne egalas al naciismo; tio estas
PATRIOTISMO. Naciismo
estas malshato pri aliaj naciaj kulturoj; sennaciismo
estas malshato au
indiferento pri sia gepatra kulturo.
Sennaciismo nutras kaj kreskigas naciismon; tial apero de
Le Pen estas tute
natura fenomeno.
Plej bona kuracilo kontrau naciismo estas PATRIOTISMO.
La homaro prezentas belan multkoloran paletron. Sed se
preni chiujn farbojn
kaj intermiksi, rezultos malbela bruna koloro. Ghenerala
kultura nivelo de
la homaro neeviteble falus. Unuigho de la homaro devas
okazi alimaniere - ne
per mekanika intermiksigho, sed per iom-post-ioma
reciproka prunteprenado de
chio plej bona.
- Nacioj ne devas mekanike
intermiksighi, char tio detruas iliajn naciajn
kulturojn. Des pli unu nacio ne devas ekspansii al alia.
Tiaj procedoj pli
au malpli venigus al konfliktoj.
- Supozeble, multaj landoj,
dum la homaro movighas al la unueco, volos iel
limigi enmigradon, por konservi sian identecon. Aliokaze
la "globaligho"
estos kompromitita kaj malamata kiel minaco por naciaj
kulturoj.
La tempo, kiam nacioj malaperas, ankorau ne venis. Kaj
estas tre danghere
perforte plibaldauigi tiun tempon.
Oni en Europo timas paroli pri rasoj, pri nacioj. Sed ili
ekzistas, kaj
necesas konsideri chion ekzistantan. Devas ekzisti
"ora meza vojo" en chio.
Naciismo estas fiajho, sed ankau sennaciismo estas
stultajho. Rasismo estas
krimo, sed ankau senrasismo estas tre dubinda ideo, char
ghi povas perturbi
ekzistantan ekvilibron inter rasoj.
- Vizaghon de lando formas
ghia popolo, loghanta tie dum jarcentoj (au
jarmiloj), kun sia originala kulturo, lingvo, religio,
arkitekturo, vestoj,
muziko, ktp. Chio tio estas konservenda trezoro.
Sennaciismo kaj amasa
migrado detruas ghin.
Patriotismo sen internaciismo estas naciismo. Aliflanke,
internaciismo sen
patriotismo estas sennaciismo. Naciismo minacas al aliaj
landoj, sennaciismo
minacas al sia propra lando.
- Sed chiu nacio havas ankau
viv-instinkton, kaj se ghi vidos dangheron por
si, ghi ekribelos. Tial ne valoras konduki la nacion ghis
tia malespera ago.
Por eviti eventualajn naciismajn ekscesojn, oni devas
rezigni troan
sennaciismon.
- Normala homo por
anarhho-komunisto estas fashisto.
Normala homo por fashisto estas anarhho-komunisto.
Normala homo por naciisto estas sennaciisto.
Normala homo por sennaciisto estas naciisto.
- Parolante pri homaj
rajtoj, ni neniam forgesu homajn devojn.
Ili estas dialektike interligitaj, kaj akcentado pri unu
ignorante alian,
kondukas al degenerado (chu anarhhio, chu fashismo).
Europo devas resti Europo, sed ne komunloghejo por chiuj
malrichuloj,
krimuloj, por ekstremismaj religiaj organizajhoj ktp.
Oni ne povas unuigi la homaron per migrado. ...
Mi estas por "Unueco en diverseco".
Naciismo kontrauas homaranismon. Sed iusence ghi estas
natura reago al
sennaciismo. Tio estas du malbonaj ekstremajhoj. Oni
povus trovi
interkonsenton che patriotismo + internaciismo, kiuj ne
kontrauas unu alian.
Homo, kiel homar-ano, ne vivas por si mem; li estas ano
de homaro kaj
vivas por ghi. Homo devas servi la homaron, kaj li havas
certajn devojn
antau ghi. Se vi ne agnoskas tion, vi estas
anarhho-komunisto.
Kiam oni akcentas nur homajn RAJTOJN, ni ricevas
anarhhiismon.
Kiam oni akcentas nur homajn DEVOJN, ni ricevas
fashismon.
Harmonia socio povas ekzisti nur che racia ekvilibro
inter rajtoj kaj devoj.