PRI
POLITIKO (3)
- Sube estas fragmentoj de
miaj leteroj al dissendolisto "homaranismo".Chi tiu listo
ekzistas ekde februaro 2001. Ghia celo estas serchi
tutmondan
etikon, diskuti pri estonta vivo, unuigho de la homaro,
"interna ideo",
diversaj spiritaj doktrinoj ktp. La listo estis sufiche
amika ghis
11.09.2001. Post la konata terorismajho "homaranismo"-membroj
disdividighis
je du akre militantaj tendaroj. Unuj asertis, ke Usono
devas pardoni la
teroristojn, char vengho nur pligrandigos malbonon en la
mondo. Aliaj
(ekzemple, mi) kredas, ke Usono reagis juste kaj ke
milito kontrau Talibano
solvos la problemon. Samtempe miaj oponantoj esprimas tre
malamikan opinion
pri Usono, nomante ghin "fashista", kun
"morta kulturo" ktp. Tio, lau mia
opinio, kongruas nek kun homaranismo, nek kun realeco.
- Usono estas atakita,
pereis miloj da pacaj homoj. Kiam Japanio en 1941
atakis Pearl-Harbor, Usono komencis militon. Ankau nun,
kiam klarighos, kiu
aranghis la nunan terurajhon, devas okazi milito. Gravaj
krimoj ne povas
resti sen puno, aliokaze ili ripetighos, eble ech per
nuklea armilo.
(13.09.2001)
- Kaj tiu, kiu komencas
militon (chi-okaze - Ben Laden), devas esti venkita
kaj punita. Ne punita krimulo daurigos sian krimadon. Oni
elpensos iujn
novajn manierojn mortigi milojn da homoj en Londono,
Parizo, Moskvo,
Delhio... Ben Laden konstruos atombombon kaj kredu, li ne
hezitos ghin uzi.
Li ne hezitos bati duan vangon, se oni ne punos lin post
la unua bato.
La teroristoj sciis, ke ili pereos, sed tamen tio ne
estas kuragho. Kuragho
estas nobla sento. Ghi estas firmeco kontrau malbono. Sed
chi-okaze ili mem
estis malbono. Ili ne timis sian morton, char ilin gvidis
malamego kaj
mortigi milojn da homoj por la teroristoj estis pli
grave.
"Kelkaj insektoj kaj reptilioj preferas perei, sed
nepre mordi kaj ellasi
venenon. Tiel same servantoj de mallumo estas pretaj je
plej malagrablaj por
si postsekvoj, nur por krei venenan malbonon."
(Agni-Jogo)
- Militoj povas esti
sanktaj.
Sankta estis por Sovetunio la milito kontrau fashisma
Germanio.
Sankta estis por Rusio la milito kontrau Turkio en 1877,
char ghi celis savi
bulgarojn kontrau osmana genocido.
Dum ekzistas malbono, necesas militi kontrau ghi. Paco
kun malbono egalas al
malpaco kun bono. Se ni nun rezignos apliki forton,
malbono konkeros la
tutan mondon. (13.09.2001)
- Nuntempe la homaro rapide
movighas al unueco. Interneto, televido ktp - chio
unuigas la homojn. Iom post iom kreighas multnacia,
multreligia tuthomara
nacio. Mallumaj fortoj deziras subfosi tiun pacan
progresadon. Ili volas
entreni la homaron en novan mondmiliton.
Sed la nova mondmilito ne okazos. USA rapide disbatos la
kanajlojn same kiel
Rusio disbatis chechenajn banditojn, kaj la paco estos
ankorau pli firma.
Espereble, en Afganistano, Irano, Irako kaj aliaj islamaj
landoj estighos
demokratiaj registaroj, kaj la homaro daurigos sian
movadon al unueco.*
Rezulte, demokratiighintaj arabaj kaj islamaj shtatoj pli
aktive uzos
Interneton, kaj ni trovos novajn esperantistojn tie.
Rezisti al perforto ne estas perforto. Puni krimulon ne
estas krimo.
Iam, por veni al paco, oni devas militi. Mi jam lacighis
ripetadi tion.
*Eble, ne chio en la kreighanta mond-unueco plachas al
ni, sed tio estas
alia temo. Chefa motoro de la mond-unueco estas nun USA,
kaj tial dominas
angla lingvo ktp. Sed tio estas nur portempe. Kiam chiuj
popoloj faros unu
grandan familion, tiam ne plu necesos uzi anglan lingvon
kiel internacian.
USA ne plu estos "chefkomandanto", chiuj estos
egalaj. Chiuokaze,
neprovokitaj militaj agoj, eksplodoj, amasaj murdoj
detruas bonan
estontecon. Bedaurinde, ne chiuj "homaranoj"
abomenas terorismon... :(
(14.09.2001)
- Tutmondigho estas
realajho. Kaj ghi estas postulo de la epoko. Dispartigita
homaro ne povos venki ekologiajn kaj aliajn problemojn.
Unuigho de la homaro
estas rekte utila por malrichaj landoj, char nur tiel -
farighinte parto de
la tutmonda shtato - ili povos altigi sian vivnivelon.
Nun okazas tio, pri kio revis Zamenhof:
"la popoloj faras en konsento unu grandan rondon
familian".
Se vi min vangofrapos, eble mi turnos alian vangon.
Sed chi tie temas pri milita atako kontrau paca urbo,
miloj da senkulpaj
homoj pereis! Pripensu, imagu iliajn suferojn kaj sentojn
de iliaj
proksimuloj! La registaro ne rajtas "turni alian
vangon" anstatau puni la
agresinton!
Vi ne scias, kion instruis Jesuo. Evangelioj tute ne
sufichas por kompreni
esoteran filozofion de Kristo. Ilin kompilis homoj, jam
malmulte
komprenantaj ghin. Multaj fragmentoj el ili estis
forigitaj, multaj
elpensajhoj aldonitaj. Multaj evangelioj estis
malpermesitaj. Sin gvidi per
tio, kio restis, povas nur fanatikuloj.
Dio sugestu al vi bonajn pensojn, por ke vi ekamu
bataladon kontrau malbono.
Tia batalado estas devo de chiu homo! Kaj tiuj, kiuj
predikas pacighon kun
malbono, estas timuloj kaj perfiduloj. (15.09.2001)
- Gravas alvoki pacon en
ghusta tempo. Kiam germanoj invadis en Francion en
1940, chu vi same alvokus "ne venghi" kaj
pacighi kun la agresintoj?
Islamaj fundamentistoj estas tia sama malbono kiel
fashismo. Ilia celo ja
estas finfine konkeri la tutan mondon, devigi chiujn
akcepti monoteismon
(kredon je Alaho). Ili ech ne kashas siajn planojn.
(16.09.2001)
- La teroristoj, murdintaj
milojn da senkulpaj homoj (iujn ech propramane en
aviadiloj) estas superkanajlegoj. Ili estas vera
enkorpigho de Satanisma
forto, kiu dezirus fortiri la tutan homaron en inferon
kune kun si. Se ili
havus atombombon au kemian venenegon, ili senhezite uzus
ghin, kaj tute ne
por "shanceli la maljustan strukturon de la
mondo", sed nur por fari ghin
ankorau pli maljusta (se oni dubas pri tio, bonvolu
rememori kiom "justan"
socian ordon ili aranghis en sia patrolando). Tio estas
atako kontrau nia
tuta civilizacio. Kaj kiel ies lango povas babili
pravigojn kaj preskau
komplimentojn al tiuj krimeguloj! Vere, koraj senraciuloj
estas same
malutilaj, kiel senkoraj raciuloj. (18.09.2001)
- Se USA estis malprava en
Vjetnamo (pri kio mi konsentas), tio ne signifas,
ke ghi malpravas chiam, ech kiam ghi mem ighis viktimo de
agreso. Kiu semis
venton, rikoltos fulmotondron. Taliba reghimo, kiu
militas kontrau siaj
samlandanoj, kiu konfesas plej sovaghan religian
obskurantismon, kiu
humiligas Virinon, kiu detruis statuojn de Budho kaj
sennombrajn ne-islamajn
kulturajhojn, ... ghi estu neniigita. Vivu sendependa,
regata de afganoj
mem, islama, sed kultura, pacema Afganistano! Ne al
taliboj kaj ties
advokatoj! (19.09.2001)
- La mondo rapide
malgrandighas. Nia planedo ighis tro malgranda kaj tro
vundebla, por permesi al banditoj loghi sur ghi. Devas
estighi tutmonda
federacio, tutmonda armeo, tutmonda polico. Kiam la
landoj ne bezonos havi
grandajn armeojn, timante militon, ilia bonstato tre
kreskos. Eblos konstrui
domojn por chiuj senhejmuloj, manghigi chiujn
malsatantojn. La mondo baldau
plibonighos, amikoj! (20.09.2001)
- Taliboj sklavigis
virinojn, malpermesis radion, televidon, muzikon kaj
arton, publike ekzekutas homojn sur placoj sole pro
malhavo de Korano hejme,
detruas kulturan heredajhon kaj revas konverti la tutan
mondon al sia
malluma perversita "religio". Richaj landoj ne
kulpas pri tio. Ekzistas
multe da malrichaj landoj, sed kun homecaj reghimoj. Se
vi opinias, ke
talibojn eblas plibonigi, donacante al ili monon, do vi
tre eraras; per tiu
mono ili achetos armilojn kaj komencos novan militon.
Koraj senraciuloj kaj senkoraj raciuloj estas egale
malpravaj kaj egale
malutilaj. Senkoraj raciuloj faras malbonon al bonuloj;
koraj senraciuloj
faras bonon al malbonuloj, kaj el tio same farighas
malbono. Mi volas esti
kora raciulo. Koraj raciuloj faras bonon al bonuloj kaj
malbonon al
malbonuloj. Tion postulas plej elementa logiko.
(20.09.2001)
- Saluton, amikoj! Sube
estas miaj pensoj okaze de la konataj eventoj en Usono
kaj chio, kio sekvos.
Iuj el vi timas, ke baldau komencighos totala milito kun
multaj viktimoj. Mi
pensas alie.
Ekde 11-a de septembro nia mondo enpashis novan epokon -
epokon de Unueca
Homaro. Ghi estos epoko de Paco. Sed antau ol atingi
pacon, estos
neeviteblaj regionaj konfliktoj kontrau fortoj, kiuj
kontrauas la Grandan
Unuecon.
Nia planedo ighis tre malgranda. Ghi estas simila al
kosmoshipo, en kiu ne
plu rajtas ekzisti bandoj, kiuj batalas kontrau la
shipestraro.
La atakoj kontrau Usono estis provokacio, kun celo
provoki neadekvatan
reagon, bombadon kaj fine mondmiliton.
Sed Usono ne rapidas. Ghi trovis interkonsenton kun tuta
civilizita mondo
kaj ne haste preparas neniigan baton kontrau la
terorismaj reghimoj en
Afganistano, Irako, Libio ktp.
Mi scias, ke multaj el vi ne fidas al Usono kaj ech
malamas ghin, vidas en
ghi "satanisman forton" ktp. Tiel ne estas. Tiu
lando havas multajn
perfektajhojn, sed ghi estas plej forta en la mondo kaj
ghi havas mision -
unuigi la homaron.
Chu la Unueca Homaro estos sub regado de Usono? Ne! Ghi
estos mondo same
multcentra, multlingva, multnacia. Sed chie devas venki
principoj de
Homaranismo: neniu nacio rajtas altrudi sian lingvon,
neniu religio rajtas
persekuti alireligianojn.
Nun la homaro dividighis je tiuj, kiuj subtenas la Novan
Mondon, kaj je
tiuj, kiuj krochighas al la malnoveco, kiuj volas
konservi dividitecon de la
homaro.
Kiam la homaro estos unueca, tiam (kaj nur tiam) eblos
efike helpi al
malrichaj landoj, inkluzive al Afganistano. Ekzemple,
simile USSR tre
plialtigis vivnivelon en Mezazio (Turkestano), sed se
Turkestano restus
sendependa (kiel volis reakciuloj-"basmachoj"),
do uzbekoj, kirgizoj nun
vivus same kiel afganoj.
Religiaj fanatikuloj (ne nur islamanoj) kaj chiaspecaj
naciistoj -
reprezentantoj de la malnova mondo - unuighas por
malhelpi la Unuighon. La
Unuigho ja detruas iliajn stultajn teoriojn kaj dogmojn.
Ankau en Okcidento trovighas multege da reprezentantoj de
la malnova mondo.
Ili estas tiel nomataj ultramaldekstruloj kaj
anarhhiistoj, kiuj revas
perforte detrui la Okcidentajn shtatojn.
Sed la Nova Mondo tiel au alie venos. Ghi ne nepre estos
tia, kian vi
atendas kaj volas. Sed necesas akcepti ghin kaj adekvate
vidi la situacion.
(25.09.2001)
- Se vi estas plenagha homo,
vi devas rigardi la mondon kiel plenaghulo. La
realeco estas tia, ke nun fakte la homaro jam estas
preskau unuigita; la
homaro jam trovis - post multaj sangoplenaj serchadoj -
universalajn
principojn por kunvivi. Chefa principo estas libereco.
Kiam lando estas
libera interne, tiam ghi estas paca ekstere. Bedaurinde,
krom grandega
plimulto da pacamaj landoj, ekzistas malmultaj
maldemokratiaj interne kaj
sekve agresemaj ekstere. Ili estas konataj: Taliba
Afganistano, Irako, Norda
Koreo kaj kelkaj aliaj. Dum ili ne atakas aliajn landojn,
ili rajtas vivi
kiel ili volas. Sed se ili komencas ataki aliajn landojn,
la afero
shanghighas. Tiam la homaro havas rajton sendangherigi la
banditojn. Tio
povas signifi militon, sangovershadon. Malbone, sed kion
fari! Ankau dum
milito kontrau germana fashismo pereis multe da senkulpaj
homoj. Tio estas
bedaurinda fakto, sed alia konduto sekvigus multe pli
grandan malbonon.
Usono el chiuj vidpunktoj ne estas imperio. Ghi estas
simple plej evoluinta
(socie, science, milite, ekonomie) parto de la homaro.
Ghi ne havas
koloniojn kaj ne intencas konkeri aliajn landojn. Ankau
Afganistanon ghi ne
intencas konkeri, sed nur liberigi la afganojn kontrau
agresema taliba
diktaturo. El multaj vidpunktoj, Usono+Kanado+Europo
estas jam unu shtato.
Kaj Rusio proksimighas al tiu Unio.
Neniu devigos vin paroli anglan lingvon, trankvilighu!
Chu vi ne scias, ke
en Usono tre multaj homoj parolas sian gepatran lingvon
(hispanan, rusan,
ukrainan ktp) kaj tute ne uzas anglan lingvon! Se multaj
aliaj landoj
devigas infanojn lerni anglan lingvon, do ili faras tion
libervole. USA ne
altrudas sian lingvon, sed tamen oni ghin volonte lernas.
Kial oni montras kaj spektas usonajn filmojn? Chu USA
devigas fari tion? Ne!
Ghi simple produktas la filmojn por samlandanoj. Kaj se
aliaj landoj volonte
achetas kaj spektas tiujn filmojn, do tion ili faras lau
sia propra
iniciato. Multaj homoj en diversaj landoj shatas usonan
kulturon kaj deziras
esti similaj al usonanoj.
Nu, mi pensas, ke unukuturigo tamen ne okazos. Rusoj
restos che rusa
(+soveta) kulturo, germanoj che germana ktp.
Unulingvigo same, lau mi, ne minacas al la homaro. Tamen,
ghi bezonas ian
internacian lingvon; tial ghi uzas nun lingvon anglan,
kiel lingvon de plej
kulturaj kaj fortaj nacioj. Sed angla lingvo ne forpushos
naciajn lingvojn.
Pri tio ne timu! Dum proksimaj jarcentoj francoj parolos
france!
...Vi estas aktiva defendanto de la malnova mondo. Vi
timas futuron kaj
krochighas je malnova vivo, kun dividiteco de la homaro
kaj neeviteblaj
militoj. Kaj che tio vi pretendas esti pacifisto!!
Teroristoj ne apartenas al la unuighinta homaro. Ili
devas shanghi sian
konduton au malaperi de sur nia bela planedo.
Neniu devigas onin trinki kokakolaon kaj auskulti
anglalingvajn kantojn. Oni
faras tion libervole. Chu vi nomas tion
"imperiismo"? Chu vi volas
malpermesi tion? Oni parolu nur france en Francio, spektu
nur francajn
filmojn kaj trinku nur francajn trinkajhojn? Sed kiel vi
volas atingi tion?
Chu fari Francion izolita lando kun diktatora reghimo?
Faru viajn trinkajhojn pli bongustaj, kaj eble usonanoj
trinkos ghin. Faru
bonan filmon, kaj la tuta mondo ghuos ghin. Se vi ne
kapablas produkti
samkvalitajn kulturajhojn, do kiu kulpas?
Via konduto similas al histerio. Tio estas simple
ksenofobio! (USo-fobio)
Usono ne intencas detrui tutan Afganion, sed nur militajn
fortojn de
taliboj. Nun estas evidente, ke la milito estos mallonga,
kaj ke la landon
ekregos afganoj mem - tiel nomata Norda Alianco. Multaj
afganoj malamas
talibojn. Kaj kiam ili (kun helpo de USA, Europo, Rusio)
liberigos sian
patrolandon, ili ne amike rememorus viajn provojn defendi
la obskuran
ekstremistan taliban reghimon!
Interneto, televido detruas chian netolereman ideologion.
Ja ne vane taliboj
malpermesis ilin. Vero pri la ekstera mondo automate
detruus ilian reghimon,
subfosus islaman fanatismon. Kaj tiel estas tutmonde.
Tial chiu diktaturo
deziras izoli sian popolon kontrau la ekstera mondo. Sed
nun fari tion estas
pli kaj pli malfacile. Tial mallumaj fortoj estas pli kaj
pli agresemaj kaj
tial ili atakis World Trade Center. Tio estis ilia
malespera provo provoki
tutmondan hhaoson. (25.09.2001)
- Finfine vi devas agnoski,
ke malamikoj de la homaro _ekzistas_!
Elektu do, kun kiu vi estas - kun la homaro au kun ghiaj
malamikoj.
Ami chiujn ne eblas. (26.09.2001)
- Tiuj kanajloj,
eksplodigintaj la domojn en Nov-Jorko, tute ne volis
plibonigi la mondon. Ili estis religiaj fanatikuloj. Tio
estas reala
enkorpigho de satanisma forto, kiu revas eksplodigi la
tutan planedon.
Kaj Usono estas avangardo de la homaro. Tie vivas homoj
de chiuj nacioj. Ili
faras multon por la homaro en kulturo, en scienco. Kaj
ili ne volas militon.
Tie, en WTC, laboris homoj de diversaj nacioj, estis
ankau rusoj. Pri kio
ili estis kulpaj? Absolute pri nenio.
Chu vi pensas, ke la Nova Mondo venos sen financa laboro?
ke financistoj kaj
komercistoj estas nenionfaruloj, kiujn oni rajtas
mortigi? Kompreneble, ne.
La tuta ekonomio, tuta vivo haltos, se oni subite
haltigos financan agadon
(sendube, tio apartenis al celoj de la teroristoj).
La ideo pri tio, ke malrichaj landoj rajtas ataki richajn
landojn, shajnas
al mi tre danghera. Fakte, se Satano ekzistus, Li ne
povus elpensi pli
pereigan ideon.
Nun la homaro jam unuighas. Se oni vivas en malricha
lando, oni devas multe
labori por levi ghian nivelon. Sed se vivo en malricha
lando estas por iu
absolute netolerebla, tiam li ja povas transloghighi al
Usono - ghi akceptas
chiujn, ne rigardante al haut-koloro.
Sed aprobi agreson de "malricha Sudo" kontrau
"richa Nordo" estas plena
frenezajho. (26.09.2001)
- Por privata vivo tiu
regulo (amu viajn malamikojn) estas bona, kvankam ne
chiam. Sed por popoloj tiuj reguloj tute ne taugas.
Sekvado al tiuj reguloj
simple kreos plej teruran despotismon (char la malbonuloj
ne ricevos
rebaton). Chu israelanoj devas danki palestinajn
eksplodigistojn? Chu usona
popolo devas pardoni Usama bin Laden pro miloj da
murditaj homoj kaj preghi
por lia sano? Tion volas koraj senraciuloj, kiuj estas
kiel chiam aliancanoj
de senkoraj raciuloj.
La homaro ne estas simple aritmetika sumo de chiuj homoj.
Ghi estas unueca
organismo. Kaj se homo agadas kontrau la homaro, tiam li
jam fakte ne
apartenas al la homaro. Li ne estas homarano, same kiel
krimulo ne estas
civitano. (03.10.2001)
- Certe, bonaj homoj chiam
volas eviti pereon de senkulpaj viktimoj, sed dum
chiu milito, bedaurinde, pereas pacaj homoj. Same kiel
dum kirurgia operacio
pereas multe da sanaj cheletoj. Sed chu oni devas pro tio
rezigni la
operacion? Sed tio povos rezultigi morton de la paciento.
Kio estas pli
grava - savi vivon de homo, oferante iajn liajn
partetojn, au lasi lin
morti? Tiel same estas en politiko. Regnestro estas
simila al kirurgo.
Laueble li devas eviti tranchadon, sed kiam ghi estas
necesa - li ne devas
timi kaj heziti. (03.10.2001)
- Lau la regulo "Dum vi
ne malutilas al mi au aliaj, agu kaj estu kiel vi
volas", oni povas tute trankvile pasi preter
turmentado de infanoj kaj aliaj
malbonajhoj, char "kio min ne tushas, kushu kiel
kushas".
Jen, lau mi, pli bona regulo: "NE LASU FARI
MALBONON".
La regulo "NE FARU MALBONON" shajnas al mi ne
suficha, char gravas ne nur
mem ne fari malbonon, sed ankau aktive malhelpi, ke aliaj
faru ghin.
(03.10.2001)
- Kora senraciulo ne
kapablas vidi la mondon reale. Li volas fari al chiuj kaj
chiam nur bonon. Praktike tio signifas, ke li estos
malhelpanto al chiu, kiu
deziras defendi la pacon kontrau agresantoj - do,
aliancano de la malamikoj.
Amiko de malbonuloj = malamiko de bonuloj. (08.10.2001)