PRI POLITIKO (1)
Naciismo
estas malbona, patriotismo ne.
Detrui shtaton estas egale kiel detrui homon, donante
"liberecon" al unuopaj
cheletoj.
Kiam sur Tero formighos unueca shtato, kiam chiuj homoj
ekde naskigho estos
edukataj en humanisma spirito, tiam la shtato estos
malpli kaj malpli
necesa. Homoj estos bonaj kaj kondutos racie ne pro
devigo, sed pro sia
interna moralo. Sed tio ne povas okazi baldau. Nun alvoki
detrui shtatojn
estas plena frenezajho. Chia ordo, chia justeco pereos en
hhaoso, char
multaj homoj estas ankorau, bedaurinde, tre malbonaj.
Nikolao
Gudskov proponas rezigni kaj malpermesi armeon.
Sed en la mondo ekzistas ekvilibro de fortoj. Se iu
shtato deziros ne havi
armeon, ghi estos atakita kaj okupita de alia shtato, lau
simpla fizika
legho. Do, necesus rezigni armeojn samtempe en chiuj
shtatoj. Mi ne volas
ech priparoli, kiom "reala" tio estas; sed ech
se tio estus reala, chu ghi
faros ion bonan? Ne! Se en socio ne estos armeo, ghian
lokon okupos
eksterleghaj armitaj bandoj. Socio ne povas ekzisti tute
sen armeo, kiel
organismo ne povas vivi sen muskoloj.
Necesas, ke aperu tutmonda armeo, kiu garantius pacon sur
tuta Tero. Krom
tiu rolo, la tutmonda armeo povas plenumi aliajn
funkciojn: okupi junularon
pri sporto kaj sana vivmaniero, eduki ilin en
kolektivisma kaj heroisma
spirito, savi homojn dum naturaj au antropogenaj
katastrofoj, ktp.
Armeo per si mem ne signifas ion malbonan; ghi povas esti
bona au malbona,
depende de politiko de la shtato. Alvoki rezigni armeon
povas nur homo, kiu
ne kapablas dialektike pensi. Kaj la alvokoj de tiuj
ekstremismaj
"pacifistoj" povus (se realigitaj) krei
kondichojn por novaj militoj.
Malsagha ekstrema "pacifismo" estas same
malutila, kiel kruela militarismo -
tiuj du ekstremajhoj aliancas, kiel chiam.
Pri
antiglobalismo. Ghi estas reakcia kaj stulta movado, kiu
celas
malhelpi unuighon de la homaro. Kaj partoprenas ghin nur
"отбросы общества"
(ekskrementoj de la socio), elektante konformajn
batal-rimedojn. Globaligho
estas nun chefa trajto de nia epoko. Chiuj nacioj
interproksimighas,
kunlaboras, intermiksighas... Aperis televido,
interneto... Chio chi,
memkompreneble, detruas kelkajn karakterizajhojn,
proprecajn al la antauaj
epokoj, kaj tio povas veki nostalgion. Sed la progreson
ne eblas haltigi.
Ghuste nun, antau niaj okuloj, formighas tuthomara nacio
kaj "unu granda
rondo familia". Mi opinias, ke tio konformas kun la
interna ideo de
Esperanto. Fakte, la interna ideo realighas sen
partopreno de la
esperantistaro, kiu putrighis kaj jam ne memoras, por kio
ghi mem ekzistas.
La globaligho ne signifas, ke nacioj kaj religioj
malaperos - ech se jes, do
almenau ne baldau! - sed nur tion, ke ili intermiksighas.
Ekzemple, en Usono
kunvivas homoj de chiuj rasoj, de plej diversaj nacioj,
parolantaj diversajn
lingvojn kaj kredantaj diversajn religiojn. Do, USA ighis
kvazau modelo de
la tuta homaro, kaj tio okazas kun chiuj landoj. Kaj
aliflanke, chiu lando
pligrandighas kaj "globalighas". Ekzemple,
rusoj loghas nun tra la tuta
mondo, kaj ili plu parolas rusan lingvon, char pere de
televido kaj
interneto ili kvazau restas en Rusio; do Rusio (kiel chiu
alia lando) ighas
kvazau virtuala tutmonda lando, simila al Esperantujo.
Jen estas la
globaligho. Ghi neeviteble kondukos nin al tutmonda
registaro, tutmonda
shtato, kaj tion ne necesas timi. Timas tion nur homoj,
kiuj ne maturighis
por esti homaranoj, kiuj volas resti en la malnova
disdividita mondo. Do, mi
rekomendas NE kunlabori kun la antiglobalista movado. Kaj
ne miksu tiun
movadon kun komunistoj - ili havas nenion komunan.
Kriadi "doloj!" (for!) kaj voki popolon al
barikadoj scipovas chiu stultulo.
Fakte, stultuloj scipovas nur tion. Ili povas nur detrui
kaj malamas chiun
konstruanton.
Ateisto
povas esti bona patrioto, sed militema ateisto -
ne.
Char religio konsistigas gravan parton de nacia kulturo.
Certe, ke ankau militema religiano, kiu volas
konverti chiujn al sia
religio kaj malpermesi aliajn religiojn kaj ateismon,
same ne povas esti
patrioto.