• zmk-metall.ru ñàéò íàøèõ ïàðòíåðîâ |
PRI
MONDA E-MOVADO (4)
2003-someraj diskutoj en
dissendolisto "UEA-membroj"
Pri
"Juna Amiko": la sav-recepto estas simpla. En
kiu lando ghi estas eldonata? En Hungario? Do, la
redakcio farus saghe, se ghi duobligus kvanton de paghoj
kaj duonon de la paghoj presus en _hungara_ vivo. Tiuj
nacilingvaj paghoj estu dedichitaj al temo
"Esperanto kaj infanoj", sed eble ne nur.
Tiamaniere la revueto povus trovi milojn da novaj
abonantoj en Hungario. Por aliaj landoj ekzistu aliaj
versioj: Esperanto-angla, Esperanto-itala,
Esperanto-rusa, ktp.
Nature, ke "Juna Amiko" malfacile povas trovi
abonantojn - ghi ja estas destinita por infanoj, kiuj JAM
scias Esperanton. Sed kiel infanoj povas konatighi kun
Esperanto? La vojo, kiun mi proponas, malfermus la pordon
kaj enlasus multe da novaj infanoj al Esperanto-mondo.
Por redakcio, situanta en Hungario, eldonadi dulingvan
(Esperanto-hungaran) revueton estus ne pli malfacile, ol
eldonadi revueton pure E-lingvan. Mi dirus, ke eldonadi
dulingvan estus ech pli facile. Mi rajtas tion aserti,
char mi ekde multaj jaroj estis kaj ghis nun estas
redaktoro de dulingvaj eldonajhoj. Ghuste nacilingvaj
tekstoj estas plej interesaj por ekstera publiko, kaj
ghuste ili altiras ghin. Nacia lingvo servas kiel
shtuparo. Sen shtuparo oni ne povas levighi, chu ne? Nun
"Juna Amiko" estas sen shtuparo, kaj estas
nature, ke nur malmultaj homoj loghas sur altaj etaghoj.
Estas vero, ke la E-hungara revueto ne estos tre interesa
por alilandaj legantoj. Do, devas trovighi entuziasmuloj,
kiuj imitos la hungaran sperton kaj ekeldonados similan
E-nacian revueton. Esperanta parto povas esti komuna en
chiuj versioj, sed eble ech ne.
Eldonado de E-revuoj povas esti profita afero. Sed por
tio necesas ekinteresi la popolon, kaj fari tion eblas
nur uzante ghian lingvon.
>
Nun 1625 alig'intoj al la 88-a UK
Che kongreso en bonaj kondichoj, en trankvila lando, en
centro de Europo, dum unuigho de Europo - oni rajtus
atendi pli grandan kvanton de partoprenantoj. Io
malghusta estas en kerno de UEA kaj E-movado ghenerale,
se kun chiu jaro malpli kaj malpli da homoj deziras
partopreni Universalajn Kongresojn. Eble, tial, ke ili ne
tiom estas kongresoj de samideanoj, kiom jam kongresoj de
nur samlingvanoj. Ankau tiun problemon eblus solvi per
parta ekuzo de nacia lingvo (chi-okaze - sveda). Tiam la
kongreson povus partopreni homoj, kiuj ankorau ne scias
la internacian lingvon, sed interesighas kaj subtenas
ghian ideon. Kaj tio plisanigus la situacion en
E-movado...
Multaj homoj _volus_ lerni Esperanton. Sed ili ne ofte vidas ghian reklamon, ghiajn lernolibrojn en sia gepatra lingvo. Pri tio kulpas mem esperantistoj, kiuj fermighis en sia rondo, eldonadas revuojn nur _por si mem_, organizadas kongresojn _nur por si mem_ ktp. Tio estas pura raumismo, kiu neeviteble formortigas Esperanton. La vojo por savi Esperanton estas turnighi vizaghe al la popoloj, meze de kiuj ni loghas.
Nur se e-istoj turnighos vizaghe al siaj popoloj kaj ekparolos al ili en la popola lingvo, nur tiam la popoloj ekinteresighos pri Esperanto. Sed nun e-istoj mem forbaris sin per muro de sia lingvo kaj aspektas kiel sektanoj. Kaj iliaj kongresoj kutime pasas ne rimarkate de la popolo.
Mi proponas fari la svedan lingvon libere kaj vaste uzata dum la UK. E-istoj organizu gazetarajn konferencojn, publikajn diskutojn pri temoj ekzemple "Esperanto - stranga hobio au morgaua tutmonda lingvo?" en sia kongresejo, en plej grandaj salonoj, kun partopreno de jhurnalistoj, lokaj estroj ktp. Ne temas pri timemaj grupetoj en parko, sed pri vera Kongreso de interesighantoj pri internacia lingvo, kiu okazu samtempe kaj samloke kun la Kongreso de esperantistoj!!!
>
Fakte, mi trovas vian ideon bona, sed kial vi ne proponis
tion antau'
> ses monatoj, kiam la LKK povis ankorau' prepari
ghin?
Mi skribas pri tio jam dum 4 jaroj. Komence mi kritikis
tiel nomatan "lingvan disciplinon" en rusiaj
E-tendaroj - tradicion, tre malutilan por Esperanto.
Poste mi skribis tion saman jam por UEA, proponante
"novan strategion". Chiuj miaj skribajhoj
konservighis, sed nur malmultaj subtenas tiujn ideojn,
char (mi volas ofendi neniun) e-istoj tre degeneris, kion
cetere pruvas rezultoj de ilia agado.
Tamen, tio ne estas miaj ideoj; tion saman skribis kaj
pensis multaj aliaj e-istoj. Kutime tiaj e-istoj estas
forpushataj fare de la "agresema plimulto".
Stultuloj, kiam ili parolas Esperante, shajnas al si mem
kaj al aliaj pli saghaj ol ili estas envere. Sed kiam ili
parolas al "normalaj homoj" en la nacia lingvo,
tiam ilia stulteco estas facile videbla. Tial tiaj
stultuloj ege kontrauas uzadon de naciaj lingvoj.
Esperanto servas al ili kiel masko por kashi sian
esencon. Krome, malmultnombreco de esperantistaro
pligrandigas shancojn de la stultuloj okupi altajn
postenojn. Tial ili neniam konsentos "malshlosi la
pordon" kaj "malfermi la fenestrojn".
Baroj por disvastigo de Esperanto kushas nur interne de
la esperantistaro. Mi diros ech pli kruele: stultuloj
ekposedis ("privatigis") la grandan ideon kaj
paralizis ghin. Por revivigi la ideon, necesas transdoni
la ideon al la vasta publiko.
100 000 membroj por UEA ne estas utopio. Fakte, tiom
estas ech tro malmulte. UEA devas havi pli da membroj, ol
Atestantoj de Jehovo, da kiuj estas 5 milionoj. Ni havas
kion lerni de la jehovistoj. Mi multe skribis klaran
planon, priskribis chiujn necesajn pashojn... Renato
auskultas, kvazau konsentas, dankas kaj... nenio
shanghighas. ... :(
Rompu, rompu la obstinajn barojn
Inter la popoloj kaj e-istoj!!
La reala situacio estas tia: "gvidantoj" de rusia E-movado ech ne imagas alian formon de E-movado ol organizi junularajn por-amuzajn tendarojn (kie ili mem ludas chefajn rolojn de reghisoroj kaj aktoroj). Nature, seriozaj neesperantistoj - sciencistoj, pedagogoj, jhurnalistoj kaj aliaj - ne povas ekinteresighi pri tiaj aranghoj, kaj se ili ekinteresighas pri la problemo de internacia lingvo kaj konatighas kun reala agado de niaj esperantumantoj, ili senrevighas pri Esperanto ghenerale.
Lau
vidpunkto de kelkiuj, E-movado konsistas el
"aranghoj", t.e. kunvenoj por pli-malpli
amuz-ripoza celo. Mi akre protestas, ke oni vidu en
esperantismo nur tion. Fakte, jen la kauzo, kial seriozaj
homoj ne akceptas Esperanton serioze: ili ja vidas, ke
esperantistoj mem ne deziras tutmondigi sian lingvon, sed
nur agrable tempumas pere de ghi. Nature, se e-istoj ne
disvastigas sian lingvon, neniu faros tion anstatau ili.
Seriozaj homoj - sciencistoj, jhurnalistoj, politikistoj
ktp - ne povas interesighi pri la "aranghoj",
shatataj de kelkiuj. Tiuj aranghoj estas por specialaj
shatantoj; ili (mi ne disputos) estas interesa formo de
amatorismo kaj agrabla hobio, sed ne pli. Globalan
signifon kaj altan idean enhavon ili ne portas.
Por esprimi mian penson ankorau pli klare, mi apliku
analogion. Ni imagu por minuto, ke bolshevikoj-leninistoj
ne sukcesis fari revolucion en 1917, ke kun paso de tempo
ilia partio malgrandighis ghis ridinda nombro tiel ke en
unu urbo loghas apenau unu-du "bolshevikoj",
ke, kunvenante unu fojon dum jaro tiuj
"bolshevikoj" jam tute ne parolas pri
klasbatalo kaj revolucio, sed nur kantas revoluciajn (au
ech tute ne revoluciajn) kantojn apud lignofajro kaj lace
prelegas pri vivo de Lenin ktp. Chu vi ne nomos tiun
partion degenerinta kaj perdinta siajn idealojn? Chu
revevighunta Lenin estus kontenta pri tiaj
"postsekvantoj"?
> Vizitu niajn arangxojn k vidu mem!
Pardonu, viaj "aranghoj" ne interesas min. Se
mi volos ripozi, mi trovos ripozejon pli proksime. Min
interesus seriozaj konferencoj kaj kongresoj por
pridiskuto de internacia lingvo ghenerale kaj Esperanto
konkrete; sed tiajn konferencojn REU ne organizas. Fakte,
tio signifas grandiozan perfidon. REU devas au shanghighi
au esti malfondita. Ghia filistra "agado"
malhonorigas kaj kompromitas esperantismon.
Bedaurinde, shajnas, ke ankau tutmonda E-movado iras lau
tiu vojo. Aliokaze kial partoprenantoj de Universalaj
Kongresoj pli kaj pli malmulthomighas? La respondo estas
simpla: esperantistoj ne plu vidas en ili kongresojn de
samideanoj, sed nur kongresojn de babilantaj
samlingvanoj, kaj tio por multaj ne valoras koston de la
vojagho. Chiu povas ripozi inter nacilingvaj samlingvanoj
ech pli bone. Se la E-kongresoj konservus la etoson de la
Verda Standardo, tiam e-istoj havus grandan entuziasmon
pri la kongresoj kaj volonte amase veturus al ghi, ech se
la kongreso estus okazonta en maltrankvila au tre
malproksima lando.
Por revivigi la entuziasmon, necesas ekuzi naciajn
lingvojn. Char plej flamaj entuziasmuloj povas trovighi
inter neesperantistoj, kaj iliaj sentoj estas plej puraj,
plej noblaj, plej altaj.
>
Ial lastatempe N. Grisxin igxis la plej fervora
propagandisto de la angla
> lingvo. Cxu vere N. Grisxin igxis malamiko de E-o?
Mi ne propagandas anglan lingvon, mi nur insistas, ke ni
uzu tiun lingvon por propagandi Esperanton, char angla
lingvo (chu ni volas tion au ne) estas oficiala lingvo de
preskau chiuj internaciaj organizajhoj, kaj dum ni stulte
uzas nur Esperanton, neniu auskultos nin.
Anglalingva versio de revuo "Esperanto" estus miloble pli utila, ol Esperantlingva. E-lingvan revuon povas legi nur 10 000 homoj, sed anglalingvan - tuta miliardo. Inter ili - Michael Jackson, Bill Gates kaj aliaj richuloj, kiuj eble entuziasmighus pri Esperanto kaj monhelpus por ghin plipopularigi. E-lingvaj revuoj neniam interesos amasojn.
Tasko de viro estas progresigi, tasko de virino - konservi kaj gardi. E-lingvaj periodajhoj plenumas fakte nur virinan funkcion - ili konservas kaj gardas la E-kulturon. Nacilingvaj eldonajhoj pri Esperanto plenumas viran funkcion, char ili estas direktitaj al ekstera mondo.
Estas
malfacile disputi kun esperantistoj. De unu flanko, ili
rimarkas, ke ilia afero ne progresas au ech malprogresas.
De alia flanko, ili estas chiam certegaj pri tio, ke ilia
strategio estas ghusta.
Kial oni supozis, ke anglalingva revuo
"Esperanto" temu pri tio, kion faras e-istoj?
Tia revuo, certe, estus malinteresa. La nacilingva revuo
"Esperanto" temu ne pri baraktado de sektanoj,
sed pri globala lingva problemo kaj kiel Esperanto povas
ghin solvi. Tie estu seriozaj, profundaj artikoloj de
specialistoj; estu pruvoj, ke Esperanto malgrau sia
facileco por lernado superas naciajn lingvojn lau sia
esprim-povo. Mi povas proponi multajn rubrikojn por la
revuo. Eble, iomete temu ankau pri reala Esperanto-mondo,
kvankam tiu mondo estas nur pala ombro de movado, kiu
devus ekzisti.
Chiu serioza afero - kaj Esperanto estas serioza afero,
chu ne? - bezonas havi seriozajn revuojn. Ni tiajn
revuojn ne havas. Mi timas, ke ni ech ne kapablus ghin
organizi.
Chiu serioza revuo devas esti komprenebla por amasoj,
t.e. esti en nacia lingvo. Mi ofte mencias imitindan
agadon de Jehovistoj (mi kontrauas ilian doktrinon, sed
ne pri tio nun temas). Jehovistoj tradukas sian revuon en
chiujn lingvojn. Kaj ili ne kontentighas legi siajn
revuojn en sia rondo (kiel faras esperantistoj), sed tre
aktive disvastigas ilin ekstere. Kaj nur dank'al tio ili
varbas novajn membrojn.
Esperantismo, diference de Jehovismo, estas ghusta
doktrino; kiajn sukcesojn do ni povus atingi, se ni
almenau iomete imitus jehovistan strategion!
Ronaldo: "Law mi pli utilas menciojn pri esp-o
(kaj anoncoj pri kursoj) en jamaj periodajxoj
nacilingvaj".
Ne! Certe, mencioj estas bona afero. Sed ili nenion
shanghos. Mallongaj artikoletoj pri Esperanto ne povas
esti profundaj kaj seriozaj, tial oni ne tre kredas al
ili. Esperantistoj bezonas sian propran estimindan hejmon
(revuon), sed ne chiam kriachi sloganojn, vizitante
fremdajn domojn.
Nur transiro al uzado de naciaj lingvoj savos Esperanton.
Let's speak about Esperanto in English!
Shajnas, ke esperantistoj subtaksas gravecon popularigo de Esperanto inter infanoj. Chu ili ne amas siajn infanojn? Infanoj estas estonta homaro; se Esperanto estas (kiel multaj el ni kredas) estonta tutmonda lingvo, do valoras direkti fortojn por diskonigi Esperanton al infanoj. Mi proponas krei bildvortarojn, abocolibrojn, lernolibrojn, E-instruajn ludojn por infanoj en interreto...
Kial
e-istoj ofte plendas, ke oni ne interesighas pri ili, ne
lernas Esperanton ktp? Ja tio estas naturaj sekvoj de
ilia propra agado.
Mi opinias, ke neniu flankulo deziros alighi al UEA,
vizitinte uea.org, char tiu retejo disponigas nenion
interesan, nenion kortushan. Neniu povas entuziasmighi
per tiaj sekaj burokratajhoj.
Por fari
bonan retejon, mono tute ne necesas. Necesas nur
entuziasmo, amo al Esperanto (sed ne al si mem) kaj
granda deziro labori. Ekzistas multe da unuopaj
senpostenaj e-istoj, kiuj faras bonegajn retpaghojn pri
Esperanto. UEA devus kolekti tiajn homojn kaj kolekti
chiujn tiajn paghojn en sia retejo. Homo videblas lau sia
laboro. Uea.org estas morta, ghi ne povas evolui, char
oni faris ghin sen fajro en koro, sed nur kiel
formalajhon. Bona retejo de UEA devus enhavi ne nur
interesajn originalajn artikolojn (aktualan enciklopedion
pri Esperanto en diversaj lingvoj), sed ankau ligojn al
centoj da interesaj E-paghoj el chiuj landoj.
UEA-estraro devas konsisti el entuziasmuloj, kies
abnegacia laboro estas videbla chiutage.
Milionoj
da homoj chiutage vagadas tra interreto. Ju pli da
E-paghoj ekzistos, des pli ofte diversaj homoj renkontos
ilin. Pli kaj pli da homoj lernas Esperanton, kaj ili
deziras fari paghojn pri kaj en tiu lingvo. Mi pensas, ke
tio estas nur aprobinda.
Necesas plenigi interreton per mencioj pri Esperanto, per
lecionoj, diversaj E-paghoj ktp. Tio faros Esperanton
konata kaj prestigha. Nacilingvaj interretaj paghoj pri
E-o - jen plej efika kaj plej reala vojo al la "fina
venko".
La ideo pri reta E-centro en chiuj lingvoj estas bona.
Sed la laboro pri "esperanto.net" ne estas
finita. Ekzemple, rusa parto de "esperanto.net"
estas ne tolereble malricha. Vershajne, teamo de la
prizorgantoj ne estas sufiche aktiva. Ili nur iometon
faris kaj nur ripozas, opiniante la aferon finita, sed
reale ghi estas nur komencita. Al mi verdire jam tedis
abocaj informoj pri Esperanto: "kio estas",
"kiel lerni" ktp. Seriozaj homoj serchas pli
profundajn informojn: pri problemoj de internacia lingvo
ghenerale, pri avantaghoj kaj (eventuale) mankoj de
Esperanto, pri kial ghi ghis nun ne estas tutmonde
agnoskita ktp. Tiaj informoj disjhetite trovighas en
interreto, sed plejofte en e-istaj retejoj!
Vizitantoj de pri-Esperantaj paghoj ja ne estas infanoj, ili bezonas seriozan, detalan kaj kortushan informacion. Sed multaj niaj aktivuloj ne kapablas verki seriozajn artikolojn; ili prezentas Esperanton nur kiel ian ekzotikan amuzajhon kaj rezulte varbas (en unu okazo el 1000) nur samajn infaneculojn kiaj ili mem estas.
Rezolucio
de la 88-a Universala Kongreso de Esperanto
La 88-a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninte
en Gotenburgo, Svedujo, de la 26-a de julio ghis la 2-a
de augusto 2003, en cheesto de 1800 personoj el 62
landoj, kaj traktinte la temon "Lingvaj rajtoj kaj
respondecoj"
atentigas pri la pluraj iniciatoj kaj deklaroj de
Universala Esperanto-Asocio en lastaj jaroj pri la
konservado de lingva pluralismo ene de shtatoj kaj en la
rilatoj inter shtatoj, kaj pri la rolo, kiun la
Internacia Lingvo Esperanto povas ludi kiel efika kaj
neutrala ponto inter la diversaj lingvoj;
notas en tiu rilato ekzemple la Manifeston de Prago
(1996) pri lingva demokratio, kaj rezoluciojn de
Universalaj Kongresoj de Esperanto en Zagreb, Kroatio
(2001), kaj Fortaleza, Brazilo (2002);
konstatas,
- ke lingvoj plenumas fundamentan rolon en homaj socioj
ne nur kiel iloj de komunikado sed ankau kiel manieroj
por esprimi sian identecon;
- ke lingva diverseco reprezentas unu el la grandaj
richajhoj de la homa kulturo kaj estas konservenda en la
kunteksto de demokratia lingvopolitiko, kaj ke tia
politiko ankau liveras la lingvajn rimedojn ne nur por
komunikado ene de socioj, sed ankau inter la socioj;
- ke lingvaj rajtoj - nome tiuj rajtoj, kiuj rilatas al
la kontentigo de komunikbezonoj kaj la esprimado de
identeco en plurlingvaj situacioj - estas esenca sed tro
ofte neglektata elemento en la fundamentaj homaj rajtoj;
- ke la realigo de lingvaj rajtoj estas afero ne nur jura
sed ankau morala, en kiu chiu havas respondecon
partopreni;
- ke tiuj rajtoj aplikighas, au devus aplikighi, je chiuj
niveloj de la homa socio, ekde la rajtoj de individuoj
tra la protektado de lingvaj malplimultoj ghis lingva
egaleco en la rilatoj inter shtatoj;
- ke la principoj de egalrajteco kaj de demokratia
komunikado postulas konservadon de la lingva diverseco en
multlingvaj komunumoj, en la kadro de egaleca kaj klara
lingvopolitiko, char tio ebligas maksimuman socian
partoprenon de chiuj civitanoj;
- ke manko de klara kaj aktiva lingvopolitiko malfermas
la vojon al lingva dominado kaj hegemonio;
- ke eblas konservi lingvan diversecon, precipe en
intershtataj rilatoj, nur per aktiva lingvopolitiko cele
al realigo de neutrala multlingvismo, en kiu neniu lingvo
havas dominan rolon;
atentigas pri la multjaraj spertoj de la Esperantlingva
komunumo kiel modelo de egalrajta komunikado en
multlingva socio kaj pri la preteco de tiu lingvo por
ludi multe pli aktivan rolon kiel pontolingvo en la
rilatoj inter shtatoj kaj en multilingvaj sistemoj de
komunikado,
petas la diversajn Esperanto-organizajojn, je internacia,
nacia kaj loka niveloj, kunlabori en sistema klopodo
atentigi pri la kvalitoj de la Internacia Lingvo
Esperanto, kaj konservi kaj evoluigi la lingvon tiel ke
ghi plej bone ludu sian rolon kiel transponta lingvo en
multlingvaj situacioj,
kaj alvokas al chiuj internaciaj organizajoj registaraj
kaj neregistaraj, al registaroj kaj aliaj instancoj, al
fakuloj kaj sciencaj organizajoj, kaj al chiuj civitanoj,
kiuj deziras konservi kaj fortigi lingvan egalecon je
chiuj niveloj, pli profunde esplori la kapablojn kaj
atingojn de la Internacia Lingvo Esperanto en la rilatoj
inter lingvoj kaj popoloj chie en la mondo kaj apliki
ties lingvajn rimedojn.
Mi ne
konsentas kun tiu rezolucio.
Lingvo estas nur kodo por esprimi siajn pensojn. Same
skribo estas nur kodo. Estus absurde, se ekzemple rusoj
en diversaj regionoj de Rusio skribus per diversaj
literoj: arabaj, hebreaj, rusaj, latinaj, mongolaj,
japanaj ktp. Same estas absurde, ke diversaj popoloj
esprimas siajn pensojn per diversaj "kodoj" -
lingvoj. La homaro bezonas unu komunan lingvon, kaj jen
kial la angla furore disvastighas. Transiro al unu komuna
lingvo estas neevitebla, restas nur decidi, kiu lingvo
ghi estos - chu angla au Esperanto?
Esperantistoj faras eraron, defendante multlingvecon,
char tio metas ilin al reakcia tendaro, kie trovighas
naciistoj kaj diversspecaj separatistoj. Shajnas al mi,
ke politiko de UEA ne estas bone pripensita rilate al
multlingveco.
L.Zamenhof en sia verko "Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia" konsekvence analizis kaj pruvis 5 tezojn, unua el kiu estis pri neceso de internacia lingvo. Fakte, bezonon pri internacia lingvo nun agnoskas chiuj pensantaj homoj, krom... esperantistoj! Ja chi tiu rezolucio rekte oponas la ideon pri internacia lingvo ghenerale, defendante konfuzan babelon. Dum 100 jaroj e-istoj komencadis sian propagandon per tiu maldezirinda babelo kaj reciproka malkomprenado, kaj jen en 2003-a jaro subite klarighis, ke manko de komuna lingvo estas ghuste tio, por kio batalu esperantistoj. Kial ni venis al tia absurdo? Char la rolon de internacia lingvo pli kaj pli ludas angla lingvo. Kvankam angla lingvo estas malpli oportuna ol Esperanto, ekzisto de ia ajn internacia lingvo chiuokaze estas pli bona, ol ghia plena foresto. Esperantistoj en nuna situacio devas montradi avantaghojn de Esperanto kompare kun la angla. Anstataue ili komencis neadi internacian lingvon ghenerale, subfosante siajn proprajn radikojn!
Valoreco de multlingveco estas tre dubinda, char lingvo estas ne pli ol kodo. La homaro bezonas unuecan kodon. Poste aliaj kodoj iom post iom farighos nenecesaj. Malgrandaj kodoj (t.e. uzataj de malmultaj homoj) estas nenecesaj jam nun, kaj ties uzantoj libervole transiras al pli grandaj kodoj.
Naciaj
lingvoj (antau chio - malgrandaj) detruighas per si mem,
char tia estas tendenco de nia epoko. Aliokaze "la
popoloj NE faros en konsento unu grandan rondon
familian". Kiom longe ekzistos nacioj, tiom longe
homoj de diversaj nacioj rigardos unu alian kun
suspektemo, antaujughoj kaj malsimpatio, memorante
kruelan historion de pasintaj jarcentoj.
La angla, forpushante malgrandajn naciajn (naciistajn)
lingvojn, faras grandan progreseman laboron. Tion ni tute
ne devas kontraui. Ni penu nur anstatauigi la anglan per
Esperanto por tiu rolo, sed ne neu ghin en principo!
Esperantistoj
timeme proponas sian lingvon kiel rimedon por pluvivigi
etajn nacilingvojn, sed la vivo estas pli kuragha: etaj
nacilingvoj simple malaperas el uzado. Ni tute ne devas
bedauri au kontraustari tion, char, unue - ni ne povos
ion ajn fari, due - tiu procezo estas neevitebla kaj
progresema. Ni devas batali ne por konservado de
status-quo, sed por turni la proceson direkte al ekuzo de
Esperanto. Esperanto estas pli bona ol la angla ne nur
pro sia facileco, sed ankau pro sia potenciala richeco
kaj ebleco krei novajn vortojn. Se iu nacilingvo posedas
unikajn vortojn, do Esperanto povos krei iliajn kopiojn;
tiel perdighus neniu richajho de naciaj lingvoj. En
Esperanto oni ech povas konstrui milionojn da unikaj
vortoj, kiujn posedas neniu nacia lingvo. Tio estas unu
flanko de la afero.
Alia flanko de la afero estas tio, ke la angla estas
chi-momente reale funkcianta internacia lingvo. Ghi estas
internacia lingvo en komerco, aviado, scienco, sporto,
muziko ktp. Ghi posedas richan terminologion, kaj
chiuspecaj lernolibroj de la angla trovighas chie en la
mondo. Ne tiel estas pri Esperanto: ghiaj lernolibroj
estas malfacile troveblaj, kaj ghi restas internacia
lingvo nur teorie, sed ne praktike. Pri tio, certe,
kulpas esperantistoj mem kaj interalie estraro de la plej
granda E-organizajho - UEA. Ghi ne estas sufiche aktiva
kaj iomete "erarvojas" pri strategiaj
problemoj.
Registaro de Tajlando deziras fari anglan lingvon la dua
oficiala lingvo de la lando. Renato Corsetti malaprobas
tion, kaj vane! Disvastigho de la angla en Azio estas
progresema afero, char nur tiel ni povos komunikighi kun
chinoj, japanoj, tajlandanoj ktp. Ili mem komprenas tion
kaj volonte lernas la anglan. Esperantistoj faras grandan
eraron, protestante kontrau disvastigho de la reala
internacia lingvo (ech se ghi ne estas perfekta).
Angla lingvo estas aliancano de Esperanto. Mi jam milfoje
diris tion. Sed ial e-istoj, anstatau pli aktive labori
por Esperanto (ekzemple, krei porinfanan bildvortaron en
interreto), vane rezolucias defende al multlingveco kaj
kontrau la angla!! :(
Boris
Kolker:
> Batalo kontraux la angla lingvo estas sensenca
kaj ecx
> malutila, cxar gxi montras esperantistojn kiel
> utopiulojn (don-kihxotojn).
Ofte e-istoj estas ne nur utopiistoj, sed reakciuloj,
kiuj batalas kontrau angla lingvo pro politikaj
konsideroj, subtenante anarhhieman kontrauglobalismon,
islaman terorismon kaj naciismon de chia koloro. Ech
cirkulas opinio, ke "normala esperantisto"
devas esti kontrau-usonema!
Angla
lingvo
faras ekstreme gravan laboron. Ghi forbalaas naciismon
kaj etajn nacilingvojn. Kaj mem ghi ne prezentas
naciismon, char angla lingvo estas nun fakte komuna
proprajho. Ghin parolas ne nur blankaj, sed ankau flavaj,
nigraj homoj kaj chiuj kleruloj tra la tuta mondo.
Konservi plurlingvecon signifas konservi malracian
chiujaran malshparadon de miliardoj da dolaroj por
tradukado kaj interpretado. Konservi plurlingvecon
signifas konservi suspektemon kaj fremdecon inter nacioj.
Peni konservi plurlingvecon signifas stari sur reakciaj
pozicioj.
Homoj, kiuj parolas etajn nacilingvojn, estas
handikapitaj. Malgrandaj nacioj neniam povos traduki al
sia lingvo chiujn novajn librojn, filmojn, komputilajn
programojn; ili devos au postresti kulture, au uzi
grandan lingvon - kaj en tiu lasta okazo ili iom post iom
neeviteble shanghos sian nacian identecon. Pri tio ne
necesas bedauri. Estus granda stultajho batali por
konservado de chiu lingvo de chiu gento. Ju pli malgranda
estas la gento, des pli baldau ghia lingvo formortos.
Esperanto ne kontrauas naciajn lingvojn. Ghi (t.e. esperantistaro) ne batalu kontrau naciaj lingvoj. Sed ghi ankau ne batalu por konservado de naciaj lingvoj. Tio estus same sensenca kiel batali por au kontrau veno de printempo. Tutmonda lingvo ekzistos - tio estas plej evidenta fakto. La demando estas nur - KIU lingvo ghi estos: la angla au Esperanto?
Malgrandaj lingvoj estas tre dubinda "trezoro". Eta lingvo por ghiaj parolantoj estas kiel ghibo por ghibulo. Deziro helpi al etlingvanoj ajnapreze konservi iliajn lingvojn estas kruela. Nur transirante al granda lingvo, ili povos ghui chiujn kulturajn valorajhojn de la mondo.
Kelkiam oni diras naivan opinion, ke la internacian lingvon povas farighi la china, char ghin parolas pli multe da homoj. Sed oni ja devas konsideri ne nur kvanton de parolantoj, sed ankau kvanton de kulturaj valorajhoj. Kulturaj valorajhoj, kiujn produktas la anglalingva mondo, miloble superas tiujn de la china mondo. Tial chinoj neeviteble transiros al angla lingvo. Angla lingvo ne havas konkurentojn inter naciaj lingvoj, tute same kiel Esperanto ne havas konkurentojn inter lingvoj artefaritaj.
Oni shanghas sian nacian identecon kaj transiras al alia lingvo nur se oni mem tion deziras, kaj neniu rajtas tion postuli au malpermesi. Cetere, homo, transirante de eta lingvo al ega lingvo, preskau nenion perdas, sed akiras nekompareble pli multon.
Chu vere
multlingva homo estas pli richa (kulture)? Tio estas tre
dubinda. Kutime homoj lernas plurajn lingvojn ne por ighi
pli richa (kulture), sed simple pro bezono. Lernado de
fremda lingvo per si mem apenau richigas, char, kiel mi
jam diris, lingvo estas ne pli ol kodo. Lingvo estas
vestajho por pensoj. Analogie ni povas diri, ke skribo
estas vestajho por lingvo. Ni supozu, ke franca lingvo en
diversaj partoj de Francio estus skribata per diversaj
skriboj: latina, cirila, araba, korea, hinda kaj tiel
plu. Chu vere franco, kiu scius chiujn tiujn skribojn,
estus pli richa? Racia homo dirus, ke lerni kaj uzi
diversajn skribojn por la sama lingvo estas sensenca
perdo de tempo kaj fortoj kaj ke necesas interkonsenti
pri unu komuna skribo. Tiel same estas pri lingvoj. Chiuj
homoj parolas la saman internan "lingvon" -
logikan pensadon, nur ghia kodo au "vestajho"
estas malsama che diversaj nacioj. Se homoj ne estus
devigataj lerni plurajn lingvojn, ili povus pli bone
posedi sian denaskan lingvon. Homa memoro ne estas
senfina. Prefere oni sciu 100 000 vortojn de unu lingvo,
ol po 10 000 vortoj el 10 diversaj lingvoj, char pensado
per 100 000 vortoj estas pli profunda kaj richa.
Multlingveco de la mondo estas malraciajho, kiu iom post
iom malaperas (ho ve, ne dank'al Esperanto).
Formortantaj malgrandaj lingvoj povas daurigi sian
ekzistadon nur perforte devigante siajn anojn kaj chiujn,
kiuj vivas en tiu regiono, lerni kaj uzi tiujn lingvojn.
Ekzemple, latva (ukraina, belorusa) lingvo estas
formortanta, char ghi ne estas necesa. Ne eltenante
honestan konkuradon kaj pacan kunekzistadon, latvaj
(ukrainaj kaj aliaj) naciistoj subpremas rusan lingvon,
devigas rusajn infanojn vane malshpari tempon por lernado
de iliaj nenecesaj lingvoj, detruas karierojn kaj vivojn
de homoj... Angla lingvo forbalaus tion.
Multaj lingvoj jam estas formortintaj, sed sciencistoj
scias ilian vortaron kaj gramatikon. Chu ni renasku tiujn
lingvojn kaj refondu la malnovajn naciojn? Por kio? Chu
ni ekuzu chiujn ghis nun ekzistintajn skribojn? Tio estus
sensencajho.
Iom post iom okazos tiel, ke homoj pli kaj pli uzados pli grandajn lingvojn, kaj, ne havante praktikon pri sia denaska lingvo, forgesos ghin. Ne chiam homoj vivos enkadre de sia nacio.
Ofte diversaj homoj de la sama nacio pli malsame perceptas la mondon kaj esprimas siajn pensojn kaj sentojn, ol homoj de malsamaj nacioj. Multlingveco nenion aldonas al richeco de la homaj perceptoj; ghi, male, malhelpas vidi tiun richecon.
Batalante
por konservi chiun lingvon, vi altrudos malaperantajn
lingvojn al tiuj homoj, kiuj ne volas uzadi ilin.
Por kio konservi ilin? Kie estas foruzitaj shuoj de via
avo? Chu vi ankau ilin konservas?
>
Cxu vi pensas ke euskoj emas forlasi sian etan lingvon?
Naciistoj - ne. Ili ech estas pretaj eksplodigi bombojn
surstrate, nur por devigi aliajn homojn paroli la saman
lingvon kun ili. Sed tio estas reakcia forto. Normalaj
euskoj forlasos sian lingvon favore al hispana kaj angla,
kaj ju pli rapide - des pli bone.
Kaj ju pli baldau hebreoj kaj araboj en Israelo kaj apud
ghi transiros al angla lingvo, des pli baldau tie venos
firma paco. Ghuste lingva kaj religia malsameco nutras la
intergentan malamon. Kiu kontrauas disvastighon de angla
lingvo, tiu simple malhelpas al interpacigo de la
popoloj.
Tiel
nomata "altrudo" de la angla estas mito. Reale
milionoj da homoj en diversaj landoj volontege lernas la
anglan kaj ech estas pretaj pagi por instruado grandan
monon. Angla lingvo donas eblecon komunikighi kun la tuta
mondo; oni farighas vera homarano per ghi. (Mi ne diras,
ke mi shatas tian ordon; mi nur konstatas realecon. Mi
preferus, ke sur loko de la angla trovighus Esperanto,
sed tio dume ne estas reala.)
Angla lingvo reale funkcias kiel internacia, kaj tio
estas fakto. Celo de esperantistoj estas batali por
anstatauigo de la angla per Esperanto (sed ne prediki
babelon kaj hhaosan uzadon de chiuj naciaj lingvoj inter
la nacioj).
"Imperiisma kulturaltrudo" de la angla estas
mito. Bedaurinde, tre disvastigita. Certe, la angla ne
estas plej bona lingvo, kaj certe ghi estas malpli facila
ol la hispana. Sed tio ne shanghas ghian rolon. Kaj
chefe, pere de angla lingvo la kultura ekspansio iras ne
nur en unu direkto. Ne nur angliaj kaj usonaj
produktajhoj pere de ghi disvastighas tra la mondo, sed
pere de ghi ankau produktajhoj de neanglalingvaj landoj
disvastighas al Usono kaj Britio (kaj tutmonde). Forigu
la anglan, kaj tiuj landoj ighos kulture izolitaj. Kial
anglofoboj ne volas vidi tion?
Anglofobio kaj usonofobio bazighas sur ia primitiva kaj
malviva teorio, simila al marksismo. Kaj same danghera
teorio...
Uzado de angla lingvo kiel internacia ankorau ne
signifas, ke oni agnoskas anglalingvajn popolojn iel
superaj. La lingvo estas nur rimedo. Pere de angla lingvo
interkomunikighas ech plej grandaj usonofoboj kiel ekz.
arabaj ekstremistoj kaj nordkoreaj fipolitikistoj.
Finfine, oni ankau Esperanton povas akuzi pri io.
Ekzemple, pri europocentrismo. Eble, trovighos azianoj au
afrikanoj, kiuj diros, ke uzado de europeca Esperanto
enhavas ideon pri supereco de blanka raso. Tiaj akuzoj
estas maljustaj kaj dangheraj - kiel rilate al Esperanto,
tiel ankau rilate al angla lingvo.
Disvastigho de la angla ne minacas al Esperanto, sed male, helpas al ghi, plenumante parton de ghia misio. Angla lingvo estas simila al traktoro, kiu trarompas vojon en ghangalo por estonta magistralo - Esperanto. Esperanto disvastighos pere de la angla. Kiu batalas kontrau la angla, tiu batalas kontrau internacia lingvo ghenerale kaj tiras nin malposten, al mezepoko kun intergenta malamo kaj militoj.