PRI MONDA E-MOVADO (2)
Kiel
pligrandigi membraron de Universala E-Asocio? Mia recepto
estas jena.
Chiu rajtu alighi al UEA, kaj neniu estu eksigata el UEA
- sendepende, chu
li pagis jarkotizon au ne. Simple, oni konsideru tiun
nepagintan persono
shuldanto. Sed oni ne konsideru lin eks-membro! Oni
esperu, ke iam li pagos.
Kiel okazas nun? Nun kiel aktualaj membroj de UEA estas
konsiderataj nur
tiuj, kiuj pagis chi-jaran kotizon. Alivorte, chiujare
UEA estas _detruata_
kaj ree rekonstruata. Ne mirinde, ke ghia membrokvanto ne
kreskas au kreskas
malrapide.
Mia propono estas, ke chiu novalighinto estu konsiderata
kiel UEA-membro dum
tuta plua vivo (nur se li mem ne petos eksigi lin). Tiam
la UEA-membrokvanto
nur kreskos, sed neniam malpliighos.
Oni metu en interreton aktualan UEA-membroliston kun
chiuj precizaj indikoj
kaj kun indiko pri lia paginteco, ekzemple:
S-ro Kruko, membro ekde 1995;
S-ro Baniko, membro ekde 1998 (ne pagis kotizojn por
1999-2002);
S-ro Cash, membro ekde 2001 (pagis kotizojn ghis 2010
inkluzive), ktp.
Tiu listo servos kiel memorigilo pri pagoj kaj samtempe
kiel konatiga servo.
UEA dissendu leterojn al chiuj siaj eks-membroj kun
demando, chu ili volas
esti daure konsiderataj kiel UEA-membroj (sendepende de
ilia pagado). Tio
certe helpos revenigi al UEA multajn eks-membrojn.
Mi mem estis UEA-membro, sed mi ne havas monon; kaj
pagado estas malfacila
por mi. Fakte, mi povus pagi, sed preferus pagi unufoje
dum 5 jaroj (por 5
jaroj samtempe).
La regulo, kiun mi proponas, estas ege utila el
psikologia vidpunkto, tre
praktika, kaj ghi ege plifaciligus membrecon en UEA. Ghi
farus UEA pli
homeca, pli samideaneca kaj malpli burokratia.
Mi supozas, ke estas necese membrigi al UEA chiujn
esperantistojn de la
mondo. Kial tio nun ne realighas? Pro troa burokratismo
kaj troa malfacileco
kaj nepreco de ofta pagado.
Pli decidema reformo estus entute rezigni jarkotizojn.
Estu nur aligh-kotizo
(eble, iom pli alta, ol nun), kiu aligas al UEA sen
limdato. Tio estas racia
propono, char la homoj alighas ne por unu jaro, sed por
esti UEA-anoj
konstante!
Se UEA
nenion shanghos en siaj reguloj, ghi evidente neniam
plibonigos sian
pozicion en la mondo.
Miaj proponoj estas jenaj:
1. (malplej radikala) Ne eksigi membrojn, kiuj (portempe)
ne pagas
jarkotizojn. Chiu, kiu iam alighis al UEA, estu chiam
konsiderata kiel ties
membro.
2. (radikala) Rezigni jar-kotizojn, restiginte nur
alighkotizojn.
3. (plej radikala) Entute rezigni chiujn kotizojn!!!
Vi povos diri: sed kie UEA trovos monon por sia agado? Mi
respondas: plej
richaj estas tiuj organizajhoj, kiuj bazighas sur
libervolaj mon-donacoj.
Tio tre bone taugas por UEA, char ghi estas (devas esti)
unuigho de
samideanoj, kiuj plejofte sincere amas Esperanton kaj
nenion domaghas por
ghi (se ne monon, do almenau sian laboron). Krome, oni
povas shpari monon,
rezigninte pagatajn oficistojn (anstatauiginte ilin per
volontuloj, kiuj
abundegas; mi opinias, ke tiu, kiu Esperantumas por
profiti, estas fiulo!).
UEA-jarlibrojn oni ne dissendadu "senpage" al
chiuj membroj, sed vendadu
ilin, kiel ordinarajn librojn.
Akcepto de tiuj proponoj sekvigus alighon de miloj da
esperantistoj el
malrichaj landoj. Kaj tio estas tre dezirinda, lau mia
opinio. Tiuj novaj
membroj kauzos nenian malprofiton (ja ili postulos nenian
senpagan servon)!
Parolante konkrete pri Brazilo, mi opinias, ke tieaj (kaj
ghenerale
Latin-Amerikaj) esperantistoj estas plej bonaj, plej
ideaj. Ili nepre devas
esti membroj de UEA. Ankau rusaj, aziaj, afrikaj ktp
esperantistoj.
Ech pli. Mi proponas malfermi UEA por chiuj dezirantoj.
Oni akceptu ech
tiujn, kiuj ne scias la lingvon, sed principe aprobas
ghin kaj volas morale
subteni. Tiaj homoj estas multegnombraj! Ni memoru, ke
krom esperantistoj
kaj "eksteruloj" estas grandega kvanto da
homoj, kiuj volas nin subteni, sed
ne estas pretaj tuj (pro tempomanko au pro aliaj
cirkonstancoj) lerni
Esperanton. Tiu tavolo da homoj estas kvazau meza inter
E-movado kaj la tuta
homaro. Ni devas akcepti ilin kiel plenrajtajn membrojn,
kaj tiuj homoj
estos valorega akiro. Inter ili estos jhurnalistoj,
pedagogoj, politikistoj,
entreprenistoj, ktp.
Ne MONO, sed HOMOJ estas supera valorajho.
Farighinte UEA-anoj, la homoj sentos amon kaj dankemon al
tiu organizajho,
kiu postulas de ghi ne monon, sed nur amon. Ili estos
patriotismaj rilate al
ghi. Kaj kontraue, kiam tiu organizajho forpushas de si
homojn nur pro ties
malricheco, tio faras ghin ege malsimpatia en iliaj
okuloj.
Miliono da membroj por UEA ne estas utopio. Ekrigardu al
la organizajho de
Atestantoj de Jehovo. Ili havas 6000 000 membrojn,
eldonas kolorajn
chiusemajnajn revuojn kvante 20 000 000 ekzempleroj, kaj
interalie ili havas
neniajn kotizojn!!
Konklude: se UEA volas kreski kaj farighi vere amasa
organizajho, ghi devas
shanghi sin mem: turnighi vizaghe al la mondo kaj patrece
brakumi chiujn
esperantistojn, postulante nenion. Responde ghi ricevos
amon, helpon kaj
sendube ankau grandan monon!! Iam UEA havos siajn
proprajn turismajn
shipegojn, trajnojn, hotelojn, eldonejojn en chiuj landoj
ktp.
Mi timas,
ke propono pri reformoj renkontos kontraustaron. Iuj
homoj volas
nenion shanghi. En tiu okazo, necesas prezenti la
demandon al Universala
Kongreso, kiu estas supera instanco en UEA, chu ne?
Supozeble, simplaj homoj
subtenos rezignon de chiujaraj jarkotizoj. (Kaj mi
ripetas, ke tio neniom
damaghos kapitalon de UEA - libervolaj donacoj estas pli
profitiga afero, ol
nepra pagado)
Estas ankau tre grave ligi UEA kun neesperantistoj. Nun
E-movado, parolante
simple, konsistas el du tipoj da homoj: "ideaj
lingvanoj" kaj "senideaj
lingvanoj". Tiuj lastaj bremsas la tutan aferon. Por
neutralizi ilian
negativan influon, necesas alvoki "senlingvajn
ideanojn". Tiaj homoj multas.
Malsamlingvaj samideanoj estas pli utilaj, ol samlingvaj
malsamideanoj.
Sekve, necesas uzi ne nur Esperanton, sed ankau naciajn
lingvojn: anglan
(internacie) kaj aliajn, lau la landoj. En statuto de REU
(Rusia E-Unio)
estas skribite, ke la sola laborlingvo de REU estas
Esperanto. Tio estas
stultajho. Ili mem sin baras kaj kashas kontrau la
popolo. Kiomfoje mi
skribis, alvokis, ke necesas akcepti ankau rusan lingvon;
sed ili ech ne
respondis!
La postulo
pri nepra pagado tre malbone efikas al UEA. Tio faras
impreson,
ke esperantistoj estas nuraj "klientoj" por
ghi. Vere, multaj homoj povas
kaj volas mon-helpi, sed nur libervole. Estas granda
diferenco, kiam oni
petas au postulas de vi ion, chu ne?
Ne chiuj UEA-membroj bezonas "Jarlibron" kaj
"Gvidlibron". Tiuj libroj estu
plu eldonataj, sed ne dissendataj automate. Interalie,
valorus ekeldoni
tiujn librojn en naciaj lingvoj. Kaj ili devus
trovighi en interreto.
E-movado komencighis per Zamenhofaj Adresaroj. Mi
supozas, ke UEA devas
farighi io simila al tutmonda adresaro de
Esperanto-amantoj, tutmonda
konatigh-servo por "homaranoj". Homoj lernas
Esperanton, char ili revas pri
tutmonda frateco; ili do trovu modelon de tia frateco en
UEA.
Gudskov: >UEA
vivas kontraux kotizoj, kaj gxi vivu.
Mi jam sufiche multe skribis, por pruvi, ke por IDEA
organizajho kiel UEA,
ekzistado per devigaj jarkotizoj ne estas plej tauga.
Libervolaj kotizoj
alportos pli da mono. Kaj se ni liberigos homojn de
deviga pagado, tiam al
UEA povos alighi miloj da homoj el malrichaj landoj. Mi
ne komprenas, kial
vi oponas tiun racian proponon.
>Anstataux altrudi la propran statuton al fremda
monahxejo (laux la rusa
>proverbo), kreu la propran. Punkto-fino.
UEA ne estas monahhejo. Ghi estas internacia organizajho
de esperantistoj,
kaj chiu esperantisto rajtas proponi al ghi iajn
reformojn. Formale mi nun
ne estas UEA-ano, sed tio estas nur kaprico de
cirkonstancoj; iam ni nepre
alighos, kaj ech nun mi sentas min membro de UEA.
Kaj vi, s-ro Gudskov, anstatau reakcieme kontraui
demokratiighon de UEA,
prefere turnu vin al via "monahhejo" - REU, kiu
tre "prosperas", vivante per
jaraj kotizoj. (Por tiuj, kiuj ne scias, mi informas:
Rusia E-Unio havas 70
individuajn kaj 10 kolektivajn membrojn; kaj en la kaso
de REU trovighas
tutaj 400 dolaroj - grandiozaj nombroj, chu ne? Evidente,
la REU-"gvidantoj"
revas, ke iam ankau UEA proksimighu al tia nivelo)
Renato
Corsetti:
>vi havanto de komputilo tute malatentas la
malric'ajn amasojn,
>kiuj ankorau' ne havas ret-aliron.
Dum proksima tempo interreto eniros chiun domon ech en
malrichaj landoj,
same kiel okazis pri televido. Teknika progreso iras tre
rapide. Ni pli
efike utiligu interreton, char ghi estas plej efika vojo
por popularigi (kaj
praktike uzi) Esperanton. Mi ech dirus, ke indas iom
redukti la "realan"
E-agadon favore al la "virtuala". Tiu lasta
agado kostas praktike neniom,
kompare kun paperaj eldonajhoj (plus posht-elspezoj),
kongresoj ktp.
>Mi konsentas, ke UEA devas adaptig'i, ke g'i
malfruas tiurilate, ktp. sed,
>evidente, estas iom tro frue anonci ke ni ne plu
bezonas UEA-n. Esperanto
>ankorau' ne estas g'enerale uzata.
Mi opinias, ke (almenau por mi mem) UEA kiel "reala
organizajho" kun
Jarlibroj, kotizoj ktp estas jam ne bezonata - tiuj
agad-metodoj apartenas
jam al pasinteco. Praktike, tiu burokratisma agado ne
permesas al ghi ighi
tutmonda amasa asocio. UEA devas iel
"virtualighi", akcepti senpage chiujn
amikojn de la internacia lingvo kaj interligi ilin.
Interreto
detruas chian hierarhhion, kaj tio estas bona. Mi
opinias, ke
estas ghuste la burokratismaj E-organizajhoj, kiuj
bremsas progresadon de
E-movado. Interreto detruas tiujn organizajhojn, char
faras ilin senutilaj.
Chiu retano povas informighi kaj informi preter la
organizajho.
Jhus mi legis, ke dum lastaj 11 jaroj kvanto da
ret-uzantoj chiujare
duoblighadis. En 2001 en la mondo estis 300 000 000
internet-uzantoj.
(Kaj tio estas kleraj homoj; jen pli ol suficha kampo por
nia plugado!)
Interalie,
mi vizitis plej grandan retan vendejon kaj lau
vorto "Esperanto" trovis tie 110 librotitolojn.
Chu al E-eldonistoj ne
valoras kunlabori kun Amazon? Eblus transdoni al ghi
tutan libroservon de
UEA, char profesiuloj chiam faros sian laboron pli bone,
ol amatoroj. Kaj,
sendube, rezulte trovighus multoble pli da achetantoj de
E-libroj tutmonde
(precipe se oni komencus eldonadi dulingvajn librojn).
La lasta
mia ideo estis produkti interretan Esperantan
bild-vortaron.
Tuj audighis konataj vochoj: "ne eblas",
"ne endas", "ne indas"...
En "esper-rus" mi jhus proponis enretigi
malnovajn revuojn "La Ondo de
Esperanto" (ne la nova, sed tiu antaurevolucia, sub
redaktado de Sahharov).
Multaj
homoj volus lerni Esperanton. Sed ili ne ofte vidas ghian
reklamon,
ghiajn lernolibrojn en sia gepatra lingvo. Pri tio kulpas
mem esperantistoj,
kiuj fermighis en sia rondo, eldonadas revuojn nur por
si mem, organizadas
kongresojn nur por si mem ktp. Tio estas pura
raumismo, kiu neeviteble
formortigas Esperanton. La vojo por savi Esperanton estas
turnighi vizaghe
al la popoloj, meze de kiuj ni loghas.
Konkrete, pri "Juna Amiko" la sav-recepto estas
simpla. En kiu lando ghi
estas eldonata? En Hungario? Do, la redakcio farus saghe,
se ghi duobligus
kvanton de paghoj kaj duonon de la paghoj presus en hungara
lingvo. La
nacilingvaj paghoj estu dedichitaj al temo
"Esperanto kaj infanoj", sed eble
ne nur. Tiamaniere la revueto povus trovi milojn da novaj
abonantoj en
Hungario. Por aliaj landoj ekzistu aliaj versioj:
Esperanto-angla,
Esperanto-itala, Esperanto-rusa, ktp.
Nature, ke "Juna Amiko" malfacile povas trovi
abonantojn - ghi ja estas
destinita por infanoj, kiuj JAM scias Esperanton. Sed
kiel infanoj povas
konatighi kun Esperanto? La vojo, kiun mi proponas,
malfermus la pordon kaj
enlasus multe da novaj infanoj al Esperanto-mondo. ...