PRI
HOMARANISMO (2)
- Ni devas akcepti la tezon,
ke esperantismo estas nur lingva sekcio de pli
vasta ideo - Homaranismo. Ni devas strebi eduki ne
esperantistojn-lingvanojn, sed esperantistojn-homaranojn.
(Interalie, homoj
estas altirataj al Esperanto nur pro ghia ideo, sed poste
plej ofte
senrevighas, char ili konstatas, ke esperantistoj estas
stultuloj) Ni devas
disvastigadi ne la lingvon mem, sed la ideon, kiun ghi
enhavas. Tio helpos
al ni, unue, liberighi de E-parolantaj fiuloj, kaj due,
allogi milojn da
homoj, kiuj same revas pri Pli Bona Mondo kaj subtenas
esperantismon, sed
pro diversaj kauzoj ne estas pretaj tuj lerni Esperanton.
Kiam e-istoj organizas siajn aranghojn en Esperanto, tiuj
estas kongresoj de
samlingvanoj; se e-istoj organizos siajn aranghojn en la
popola lingvo, tiuj
estos kongresoj de samideanoj.
Esperantismo celas ne nur plifaciligi la internacian
komunikadon. Fakte, tiu
tasko jam estas solvita per angla lingvo. Por ke
Esperanto konservu sian
"nichon", ghi devas havi alian celon, ol angla
lingvo: Esperanto estu lingvo
nur por bonaj homoj, homoj de Estonteco. Ghuste tion
volis Zamenhof. Li ne
volis, ke Esperanto estu nur seka instrumento por
informado au komerco, ghi
estis por li io sankta. Kaj se ni refaros Esperanton
sankta, ghi
disvastighos. Por senmoralaj au profitdonaj kontaktoj
ekzistas alia
internacia lingvo - la angla.
Do, Esperanto estu lingvo de Homaranoj. Ju pli idealoj de
Homaranismo
disvastighos en la mondo, des pli homoj shatos kaj lernos
Esperanton.
- La tezo de N.Gudskov, ke "Ju
pli da homoj scios Esperanton, des pli da ili
proksimigxos al ideo de egalrajteco kaj frateco de cxiuj
homoj cxie en la
mondo" ne estas ghusta, char lingvo per si mem
ne faras homojn pli humanaj.
Praktike, al Esperanto plej ofte venadas homoj jam pretaj
akcepti
Homaranismajn idealojn, jam portantaj ilin en sia koro.
Kaj plej ofte ili
foriras, char ili konvinkighas, ke en nuna E-movado
forestas ech malgranda
odoro de Homaranismo...
- Praktiko montras, ke
plimulto da homoj, kiuj eklernas Esperanton, faras tion
ne por ia praktika utilo, sed nur pro ia revo pri estonta
unuigita homaro.
Kiuj deziras ricevi praktikan utilon, tiu lernas anglan
lingvon.
La vorto "samideano", kiu enkondukighis che la
naskigho de Esperanto, klare
montras al ni, ke esperantistoj ekde la komenco rigardis
sin kiel adeptojn
de ia ideo, sed ne kiel simplajn samlingvanojn.
Multaj homoj estas stultaj, egoistaj kaj profitemaj. Se
ni ignoros la
internan ideon de Esperanto kaj akceptos, ke Esperanto
estas "lingvo por
chiuj", tiam ni malfermos pordojn al Esperantujo por
chiaspecaj fiuloj.
Jes, iam Esperanto (mi kredas) ighos "lingvo de
chiuj", sed ne pli frue, ol
kiam chiuj homoj ighos altruistoj, homaranoj.
Esperantiginte stultulon, ni ne faros lin homarano; li
restos sama stultulo
kiel ghis nun. Ni nur malplibonigos la situacion, char en
E-movado aperos
ankorau unu stultulo, kiu memkompreneble povas alporti
nur malutilon.
Do, antau chio ideo, nur poste lingvo. Jen kial ni serchu
kaj kolektu
homaranojn, propagandu noblajn ideojn en ilia tuteco kaj
ne insistu ke oni
tuj lernu Esperanton. Kaj tia taktiko alportos senkompare
pli da rezultoj
kvalite kaj kvante.
- CHU VEGETARISMO ESTAS
PARTO DE HOMARANISMO?
Vegetaraneco estas nek NECESA, nek SUFICHA kondicho por
esti Homarano. Oni
povas esti bonega Homo ankau manghante viandon. Tamen,
vegetarismo estas
rekomendinta - pro la kialoj, kiujn bonege klarigis
Zamenhof mem.
Tiel same estas pri ne-fumado kaj ne-drinkado. Oni povas
esti bonega Homo,
ech fumante kaj drinkante. Tamen, kuracistoj delonge
pruvis malutilecon de
tiuj kutimoj. Sekve, ne-fumado kaj ne-drinkado estas
rekomendindaj (chiuj
Majstroj postulas ilin kiel neprajn kondichojn por
spirita kreskado).
- "Luma Hierarkio"
estas tiu "shtuparo" de Jakobo, menciita en
Biblio.
Saghaj homoj havas siajn Instruistojn - Saghegulojn, tiuj
siavice havas
siajn Instruistojn - Mahatmojn, tiuj siavice havas siajn
Instruistojn, kiuj
eble trovighas ekster Tero, kaj tiel senfine, ghis Dio
mem. Kristanismo
mencias multajn rangojn de Angheloj kaj Arhhiangheloj,
chu ne? Plej malsupre
de tiu Luma Hierarkio trovighas (teorie) pastroj, sed
nuntempe, pro
perversigho de la religio, ili pli ofte apartenas al
Malluma Hierarkio, ol
al la Luma... :((
- Felicho trovighas interne
de homo kaj ne dependas de richeco au aliaj
materiaj cirkonstancoj. Multaj richuloj estas
malfelichaj. Sekve, socio ne
devas havi kiel sian celon - materian richighon, kaj same
chiu familio ne
devus chasi richecon. Pli saghe estas eduki internan,
humanan homon kun
pozitiva mondkoncepto. Bedaurinde, kapitalismo shajnas
esti senchesa vetkuro
por mono. Tio pereigas animojn de homoj kaj ech minacas
al ekologio de tuta
planedo...
- Ni bezonas nian
esperantistan "religion" au ideologion. Ghi
estos tre bela.
Lau enhave ghi estos identa kun Agni-Jogo, Kosmologio kaj
aliaj instruoj de
Saghuloj. Neniu esperantisto ghis nun kuraghis oponi al
Homaranismo. Ech
kanajloj estimas ghin kaj subtenas per vortoj (sed envere
ili, certe,
enmetas sian enhavon en tiun ideon). Se ni faros
Homaranismon populara, tiam
eble E-movado refarighos vera samIDEanaro, sed ne
samLINGVanaro (kiel nun).
- pri sennaciismo:
Plimulto da homoj en la mondo ne volas perdi siajn
naciajn lingvojn. Tre
multaj vidas minacon por sia lingvo flanke de angla
lingvo. Tial la
argumento, ke Esperanto povas savi etajn naciajn
lingvojn, estas tre trafa
kaj utila. Se GEA (Germana E-Asocio) malpermesas
publikigadon de saghaj
opinioj, do ghi estas simple stulta. Kaj entute
maldekstruloj, kiel mi jam
skribis, ofte estas stultaj; kaj dekstruloj ofte estas
kruelaj. Ili estas
dialektike interligitaj.
Se esperantistoj konsistos nur el unu politika koloro,
tio ne estos bona. En
E-movado sufichos loko kaj por bonkoreco de
maldekstruloj, kaj por sagheco
de dekstruloj.
- Nur neutrala komuna
lingvo, funkcianta apud (ne anstatau!) naciaj
lingvoj en internacia komunikado, povas defendi la
naciajn lingvojn. Chi tiu
tezo estas rekomendinda por farighi oficiala vidpunkto de
UEA k.a. asocioj.
Chi tiu tezo detruas timojn kaj antaujughojn, kvazau
esperantistoj estas
"senpatrujaj kosmopolitoj", kiuj batalas
kontrau chio nacia, kiuj volas
unukolorigi la mondon. Chu vi opinias, ke la naciaj
lingvoj ne bezonas
defendon? Tamen, chiu homo shatas sian gepatran lingvon,
neniu deziras ke
ghi formortu. Kune kun la naciaj lingvoj formortus ankau
naciaj kulturoj.
Anstatau plirichigi la mondon, tia "unueco" ege
malrichigus ghin. Tio estas
ekstremismo kaj kontrauas al Homaranismo en mia kompreno.
Kaj por Esperanta
afero ne ekzistas pli malutila taktiko, ol aserti, ke
Esperanto celas
anstataui la naciajn lingvojn.
- Angla lingvo ne forpushos
aliajn naciajn lingvojn. Oni dume uzas ghin kiel
internacian, sed kiam angla lingvo transiras difinitajn
limojn, tiam en iu
kaj tiu lando ekaperas forta antipatio al ghi kaj emo
distancighi de ghi
(tio sama okazis kun rusa lingvo en Sovetio).
Sola lingvo, kiu iam, post jarcentoj, povas iom post iom
forpushi naciajn
lingvojn, estas Esperanto. Inter angla lingvo kaj
Esperanto estas unu
grandega diferenco: Esperanto apartenas al neniu popolo.
Tio signifas, ke
homoj, uzante Esperanton, ne humilighas antau iu ajn, ne
mallevas sian
prestighon, ne perfidas sian nacian kulturon. Do, ne
ekzistas psikologia
baro por pli kaj pli vaste uzi ghin.
"Senpatrujaj kosmopolitoj" estas
esperantistoj-ekstremistoj. Kiel chiaj
ekstremistoj, ili malhelpas al la afero, al kiu ili
kredas servi.
"Senpatruja kosmopolitismo" ne kongruas kun
Homaranismo. Ghi estas simple
infanajho. Ech pli, ghi estas tre reakcia elpensajho.
"Senpatruja
kosmopolitismo" = Homaranismo minus patriotismo. Tio
ne estas akceptebla.
Patriotismo estas amo al sia lando kaj ghia kulturo. Sen
tia amo la naciaj
kulturoj detruighos kaj farighos unu komuna griza amaso.
Kiam la kosmopolitoj komprenos, ke Homaranismo (tutmonda
patriotismo) ne
kontrauas al patriotismo (landa Homaranismo)??
Sovetia politiko rilate naciajn kulturojn ene de Sovetio
estis formulata
jene: "(ili estu) naciaj lau formo, socialismaj lau
enhavo". Simile ni povas
formuli Homaranisman politikon rilate chiujn naciajn
kulturojn: ili devas
esti "naciaj lau formo, Homaranismaj lau
enhavo".
Tio signifas, ke ne gravas, kiom ekstere diferencaj estas
la popoloj.
Gravas, ke ili subtenu Homaranisman ideologion kaj sentu
sin fratoj de unu
granda familio.
Batali kontrau eksteraj diferencoj estas tre granda
stultajho, char eksteraj
diferencoj per si mem ne kvereligas naciojn. Pli ofte
ilin kvereligas
strebado unuformigi ilin, subigi al tiu au alia modelo.
Mi estimas Lanti, sed mi ne opinias lin (pardonu) granda
saghulo. Li estis
tre naiva kaj facilanima. Lian limigitecon pruvas ankau
lia rilato al
religiaj aferoj. Zamenhof kompare kun li estas kiel
saghega avo kompare kun
10-jara nepo.
- En bona familio homoj
vivas lau komunismaj principoj: chiuj laboras lau
kapabloj, havas chion komunan, ne pagas monon unu al
alia, helpas unu al
alia ktp. Do, necesas fari la tutan homaron "unu
granda rondo familia". Tiam
komunismo = "la eterna revo de l' homaro" por
eterna ben' efektivighos.
Estas facile vidi, ke Zamenhof estis purega Komunisto en
tiu senco.
- Lanti asertis, ke chiuj
diferencoj inter nacioj devas malaperi. Sed la
demando ne estas simpla.
Kiun lingvon parolos la sennacieca homaro? Chu
Esperanton? Sed chu tia
unusola lingvo ne farighos primitiva? Nun diversaj
lingvoj reciproke
richigas unu alian, sed kio richigos la unusolan lingvon?
Kiujn kantojn kantos la sennaciuloj? Kiujn vestojn ili
portados? Kiun
religion ili kredos? Kian arkitekturon ili preferos?
Finfine, kiun
hautkoloron ili havos? Nun chio tio estas gravaj
distingiloj inter nacioj.
Ech karaktero, parolmaniero, gestaro diferencas. Kiel
eblas chion unuecigi -
kaj chu eblas?
Tia unuecigo povos grave malrichigi la homaron. Homoj
perdos multon, sed
akiros nenion.
- Mi ne shatas nunan
arkitekturon. Ghi estas malbela (lau mi) kaj sama en
diversaj landoj. Modernaj konstruajhoj estas similaj kiel
en USA, tiel en
Chinio, Rusio, Afriko ktp. Kaj ili preskau ne havas
ornamajhojn. Malbone!
Mi ne shatas modernajn vestojn. Ili estas sensencaj,
malbelaj (escepte por
infanoj) kaj samaj por chiuj landoj. Oni devus renaski
belajn naciajn
vestojn, almenau iliajn elementojn kun naciaj ornamentoj.
Same oni povus
konstrui diversajn tre belajn modernajn konstruajhojn en
nacia stilo.
Diversaj popoloj havas diversan muzikon, kaj chu tio ne
estas bela? Nun
anglalingva rok-muziko forpushas alian muzikon, kaj ankau
tio malrichigos la
mondon. Ekzemple, rusaj kaj sovetaj kantoj estas multe
pli melodiaj, ol
roko-popo. Disnej-herooj forpushas heroojn de belegaj
fabeloj de aliaj
popoloj. Tio estas reala sennaciismo. Kaj, lau mi, tio
estas malprogreso.
Povas esti, iam homoj loghos sur aliaj planedoj, kaj tie
ili, evidente,
formos apartajn popolojn, eble ech rasojn kun propraj
kulturaj apartajhoj.
Chu tio ne estas bona? Vojoj al absoluta Belo estas
multaj, sed ne unusola.
- Religioj estas necesaj,
char ili estas ligiloj al spirita mondo. Kaj ili
devas esti multaj, char chiu popolo havas siajn idealojn,
sian imagon pri
belo ktp. Kompreneble, chiu religio (eble krom judaisma)
ne distingas inter
naciecoj. En chiu religio trovighas homoj de multaj
nacioj, kaj en chiu
nacio trovighas adeptoj de multaj religioj.
Iusence tamen religioj estas similaj al naciecoj (tion mi
ofte substrekas).
Tial ateismo estas tre parenca al sennaciismo. Alivorte,
ili ambau (ateismo
kaj sennaciismo) estas falsaj "solvoj" de la
problemo.
- Batali por neniigi
diferencojn inter nacioj estas same stulte (kaj
senshance) kiel batali kontrau diferencoj inter
individuoj. Do, shajnas al
mi, ke sennaciismo (kiu nun dume triumfas en formo de
angla-usona
hegemonismo) finfine fiaskos.
- Homoj dividighas je
diversaj nacioj, diversaj religioj, diversaj klasoj. En
chiu subdivido povas aperi ekstremisma fluo, kiu postulas
subpremi siajn
konkurantojn. Tiel aperas naciismo, religia fanatismo,
diktaturo de iu socia
klaso. Mi supozas, ke homaranismo proponas lerni
toleremon kaj pacan
kunekzistadon inter diversaj nacioj, religioj, klasoj
(sed ne ilian
unuecigon!).
- La ekspansio de angla
lingvo estas vera sennaciigo. Ghi realigas tion, pri
kio revas sennaciistoj.
- Ni pensu dialektike.
Ekzistas naciismo (fiajho) kaj patriotismo (bonajho).
Naciisto malshatas aliajn naciojn, patrioto amas sian.
Ami sian popolon
necesas. Tio ne estas naciismo. Ne ami sian landon,
popolon, kulturon,
historion, lingvon - estas same kiel ne ami siajn
gepatrojn kaj gefratojn.
- Globalizacio au tutmondigo
estas proksima al sennaciismo, sed ghi substrekas
chefe ekonomian faktoron. Cetere, ghi enhavas ankau
lingvan komponanton,
supozante ke la tutmonda lingvo devas esti angla lingvo.
- Ekzistas multe da homoj,
kiuj ne shatas sian propran landon kaj opinias, ke
ili estas "pli superaj" ol chiu nacio, ke ili
estas veraj "homaranoj". Tio
estas malghusta konduto. La homaro konsistas el nacioj,
kaj chiu nacio
progresas tiam kaj nur tiam, se ghi konsistas el
patriotoj.
Mi ne estas naciisto, sed mi ne estas ankau sennaciisto;
mi ne estas
rasisto, sed mi ne estas ankau senrasisto. Devas esti
"ora mezo". Mazohhismo
estas same malbona afero, kiel sadismo. Mazohhismo
stimulas sadismon.
- Kio estas homaranismo?
Homaranismo estas aro da ideoj au ideologio, kiu
celas venigi Novan Epokon kaj Regnon Dian sur Tero.
Homaranismo NE estas parto de Esperanto-movado, sed
kontraue, esperantismo
estas parto (lingva parto) de homaranista movado.
Chiuj homaranistoj estas simpatiantoj de Esperanto, sed
ne chiuj
esperantistoj estas simpatiantoj de homaranismo.
Homaranismo akceptas kaj uzas Esperanton, sed ghi ne
celas anstatauigi per
Esperanto chiujn ekzistantajn lingvojn.
Homaranismo agnoskas egalecon de chiuj nacioj, sed ghi ne
celas tuj krei el
ili unuecan tuthomaran nacion. Homaranismo supozas, ke
chiu nacio plu vivu
sur sia lando, evoluigante sian nacian kulturon direkte
al homaranismaj
principoj.*
*Tio signifas, ke
nacioj, kiuj kutimas chasi au nutri sin per viando, devas
iom post iom, kie eblas, transiri al agrikulturo,
kultivado de ghardenoj
ktp; nacioj, kiuj kutimas al poligamio (multedzineco),
devas iom post iom
transiri al monogamio; kaj tiel plu.
Homaranismo agnoskas egalecon de chiuj religioj. Chiu
religio povas spirite
progresigi homon. Neniu religio rajtas pretendi, ke nur
ghi montras vojon al
Dio.
Homaranismo principe akceptas vegetarismon. Tiamaniere,
la tutmonda
vegetarisma movado estas parto de homaranismo.
Homaranismo agnoskas ekziston de Spiritaj Instruistoj,
kiuj de pratempoj
helpas al la homaro progresi. Homaranismo akceptas
ekziston de transmondo
kaj reenkarnighado.
Homaranismo supozas, ke chiuj homoj estas unu familio; ke
ne devas esti
granda abismo inter richuloj kaj malrichuloj. Homaranismo
supozas, ke
estonta regado sur Tero estos io simila al demokratia
socialismo.
Se en Esperanto-movado kreighos internacia areto da
konsciaj homaranistoj,
ili povas iom post iom popularigi Esperanton en chiuj
movadoj, kiuj estas
proksimaj al homaranismo. Kaj kiam homaranistoj ekgvidos
internaciajn
E-asociojn (ekzemple, UEA), tiam venko de la internacia
lingvo estos plene
garantiita.