PRI
FILOZOFIO (2)
- Kiel difini bonecon? La
demando estas simpla kaj komplika samtempe...
La homaro evidente havas celon. Do, bona homo helpas
atingi tiun celon pli
rapide. Malbonaj homoj, farante malbonon, malrapidigas
progreson de la
homaro.
- Mi povas nur ripeti: homo,
kiu ricevas rekompencon por sia laboro, estas
neutrala vidpunkte de boneco. Nur tiu estas bona, kiu
faras pli grandan
bonon, ol lia salajro. Kiu ricevas pli grandan salajron,
ol kiom valoras lia
reala laboro, tiu estas malbona, simila al shtelisto.
- >Kio, lau vi, estas
la konkreta celo de la homaro?
Shtono ighas planto, planto ighas animalo, animalo ighas
homo...
Sed la evolucio ne finighas per tio. Homoj ighos novaj,
pli perfektaj
estajhoj. Proksimigho al Dio estas celo de la tuta
Materio, kaj la homaro
estas Ghia avangardo. Nia plej proksima celo - ighi
Sanktuloj, Majstroj,
Mahatmoj. Tiam ni vidos sekvajn shtupojn (vershajne,
Angheloj, Arhhiangheloj
kaj tiel plu direkten al Dio).
- La evolucio havas
planon. Ekde apero de la homo, ech ekde apero de la
Universo, tia plano ekzistas. La plano antauvidas, ke
Materio ekhavos
konscion kaj reunuighos kun Dio (Kosma Spirito).
- Plej seriozaj sciencistoj
jam venas al konkludo, ke la tuta Universo vivas
kaj disvolvighas lau ia plano. Tio ne signifas, ke chio
estas determinita
kaj ke ni ne havas liberan volon, ne! La plano estas nur
tre ghenerala:
evolucio direkten al racio kaj spiriteco.
- Bona faro estas ago, kiu
pligrandigas bonon sur Tero, alivorte kiu helpas al
la homaro progresi lau la evolucia plano.
Oni ne komprenu "bonan faron" tro primitive.
Mortigi homon ne nepre estas
malbona faro. Ekzemple, dum justa milito mortigi
malamikojn ofte estas devo.
Iam okazas, ke ankau mensogo kaj shtelo estas bonaj
faroj; ekzemple, se
bandito, persekutanta senkulpan viktimon, demandos vin
kie li/shi kashighis,
via mensogo estos bona faro; au se vi shtelos tranchilon
de la bandito, tio
same estos bona faro. Do, chio dependas de cirkonstancoj.
Oni ne devas
elpensi dogmojn, char tiamaniere oni povas sin mem
malliberigi per
memfaritaj katenoj.
- Mi preferas vivi en malpli
richa, sed justa socio, ol en pli richa, sed
maljusta socio. Frateco kaj felicho eblas nur en la unua
socio.
- Ankau biologia (ne nur
socia) evolucio havas planon kaj celon.
Cetere, ne ekzistas principa diferenco inter evolucio
biologia kaj
"ne-biologia", char chio en Kosmo, absolute
chio, estas viva.
- Mortpuno, vere, ne estas
kultura moro, sed ofte devigita kaj celkonforma
ago, tute same kiel mortigo de malamikoj dum milito.
Fakte, ne ekzistas
diferenco inter malamika soldato, kiu deziras konkeri
mian landon, kaj
bandito-sadisto-infanmurdisto-narkotvendisto, kiu elinterne
atakas mian
popolon.
- Ech kiam sur Tero aperis
unuaj protozooj, jam ekzistis plano de evolucio
ghis Homo. Chu vere vi kredas, ke homoj aperis hazarde??
- Mineralojn oni kutime ne
opinias vivaj. Tamen, ili estas vivaj, kvankam ilia
vivo estas multe pli primitiva, ol che plantoj. Ech chiu
atomo estas viva.
Kiam ghi mortas, ghi malaperas. Malvivo simple ne
ekzistas. Vivo=esto. Kio
ne vivas, tio ne estas, kaj kio estas, tio vivas. En chio
estas fajrero de
Dio, kaj Vivo estas manifestigho de Dio. Ju pli progresas
la vivo, des pli
Dio vidighas en Materio.
- La formulo "Ami
malbonulojn estas egale kiel malami bonulojn" estas
el
logika vidpunkto senriprocha, chu ne? Ni danku
Esperanton, kies bela
gramatiko klarigas tiom profundajn filozofiajn
problemojn!
- Mortigi murdintojn estas
juste, kaj tio ech estas ama ago rilate al ili mem,
char tio malplilongigas ilian chi tiun misan enkorpighon,
provokas tujan
penton kaj teruron (kiu purigas la animon) kaj sendas
ilin al la Fajna Mondo
por rebonigho. Tio utilas kaj por la krimegulo, kaj
averte efikas al aliaj
eventualaj krimUntoj.
Certe, mortpuno per si mem estas fiajho, sed lau proverbo
"oni elbatas
kojnon per kojno". "Pagos lupo pro la
supo". "Kia ago, tia repago". "Kion
li
meritis, tion li profitis". Tio estas popola sagho.
Popolo ne eraras.
- Iam oni povos preventi
krimojn per humana edukado, sed dum la homaro restas
fakte barbara kaj ech ne scipovas ghuste eduki infanojn,
certaj barbaraj
moroj estas neeviteblaj.
Cetere, malliberigo estas same barbarajho. Eble, ech pli
granda.
Chechenoj forhakas brakojn kaj krurojn al krimuloj; tio
eble estas pli
racia puno, ol sensenca malliberigo.
- Kristo estis Arhhato, kaj
Liaj dischiploj estis spirite pli kleraj, ol chiuj
postaj sanktuloj kaj papoj. Predikoj de Kristo (ofte
malghuste komprenataj)
por ni ne validas.
Ni ne estas similaj al Apostoloj, kaj nia devo estas
batali kontrau malbono
per chiuj eblaj rimedoj.
Neperfortemo antau malbono estas erara tezo, elpensita de
mallumuloj.
Mahatmoj kategorie malakceptas tiun dogmon. Ghi estas
utila nur por la
malbono mem. Kaj abolon de mortpuno bezonas nur la
krimeguloj.
Stultuloj, kiel chiam, kredas kaj helpas al kanajloj. [mi
aludas pri neniu!]
- Kiam venena serpento
proksimighas al via infano, via devo estas ne kompati
ghin pro tio "kiom ege ghi estas for de amo",
sed tuj neniigi ghin, tiel
malhelpante al ghi fari grandan malbonon.
- Ni devas elekti inter du
malbonoj malpli bonan. Kiu intencas fari bonon al
malbonuloj, tiu faros malbonon al bonuloj. Fari nur bonon
en nia neperfekta
mondo ne eblas, tio estas utopio.
Ech en kulo estas fajrero de Dio, sed pro tio ni ne
permesu al ghi suchi
nian sangon!
- Ekzistas homaro kiel
unueca organismo. Se homo (homar-ero) agadas kontrau
interesoj de la homaro, li farighas simila al kulo, kiu
malutilas al nia
korpo. Sekve, li jam ne estas sankta, char li malhelpas
planon de Dio.
Interesoj de la homaro staras pli alte, ol interesoj de
unuopa homo.
- Lau mia opinio, klonado de
homoj estas granda stultajho!
Homoj devas obei Naturon. Kio estas pli bela, ol amo
inter Viro kaj Virino?
Iuj supozas, ke se oni klonos geniulon (ekzemple,
Mocarton au Ajnshtajnon),
do rezulton nova geniulo. Tio estas eraro, char la
enkarnighinta spirito
estos tute alia, kaj eble la novaj personoj estos tute
sentalentaj. Ili nur
ekstere similos la prototipon.
- Homa korpo ne povas vivi
sen spirito. Evidente, klonita homa organismo
altiros iun spiriton, kiu "ekloghos" en ghi.
Sed, memkompreneble, tiu
spirito havos nenion komunan kun tiu spirito, kiu iam
vivis la "prototipon"
de la korpo.
Se oni iel dismultigos mian korpon, la novaj estajhoj
estos similaj al mi
(ekstere), sed tamen ili estos tute fremdaj por mi.
Pro tio, se oni deziras per klonado rekrei geniulojn, do
tio estas vana
espero. Kaj ghenerale, klonado de homo aspektas abomene
kaj malmorale.
- La doktrino pri
reenkarnighoj estis agnoskita kiel "hereza" nur
jarcentojn
post Kristo. Pastroj, elektante "kanonajn"
evangeliojn, zorgeme forigis
chion rilatan al tiu temo. Sed ghiaj spuroj restis. Foje
dischiploj, vidante
homon, blindan ekde naskigho, demandis Jesuon: "Chu
li pekis mem au liaj
gepatroj, ke li naskighis blinda?". Sed kiel homo
povis peki antau sia
naskigho? Estas klare, ke la dischiploj kredis pri
antauaj vivoj.
Sendube, Jesuo apartenas al plej Altaj Spiritaj
Instruistoj, sed Lia
Doktrino estas mallumigita de malkleraj pastroj. Mi
kredas, ke krom la
ekstera dogmema kristanismo ekzistis ezotera Doktrino de
Kristo, kiu
trovighis en plena konkordo kun Doktrinoj de aliaj
Instruistoj.
Pri Moseo mi ne estas certa, sed mi supozas, ke lia
Doktrino estis same
mallumigita de judaistaj pastroj. Lau kelkaj fontoj,
Moseo estis egiptano
kaj pasis kompletan instruadon che egiptaj pastroj (kiuj
posedis grandajn
sciojn).
- Satanismo lau mi estas
tendenco por neniigi la homaron. Tio estas
efektivigata per malamo inter diversaj nacioj kaj
religioj. Chio, kio
interproksimigas naciojn kaj religiojn, estas
mal-satanismo.
Satano volas neniigi la homaron, sed Luma Hierarkio
kontraubatalas tion.
Satano estas senkarna, kaj li volas, ke ankau chiuj
animoj elkarnighu por
chiam; tiam li estos plena mastro de la planedo.
La problemo estas ne en kapitalismo, sed en homaj koroj.
Necesas plibonigi
korojn, tiam ankau kapitalismo humanighos kaj
transformighos je alia
sistemo. Sed kun malmolaj koroj nenia reformo sukcesos.
Proklamu paradizon,
sed homoj tutegale faros ghin infero. Ekstermi kaj detrui
estas facile, sed
konstrui estas malfacile. Dum koroj de homoj restas
malmolaj, vi povos
konstrui nenion pli bonan.
- Scienco faras la vivon de
homoj bona;
religio faras bonaj la homojn mem.
Dogmema religio estas granda malbono. Devas kreighi nova
tutmonda religio.
Agni-Jogo kaj Kosmologio de Martinus estas gravaj pashoj
por tio.
- Oni petis min skribi dek
chefajn ideojn de Agni-Jogo. Ghi estas etika
instruo, entenata en dek du au pli da libroj. Ghi estas
mesagho de
Instruistoj por nuntempa homaro, sed ghi, certe, ne
elcherpas chiujn sciojn,
char ili estas senfinaj.
Chefaj ideoj de Agni-Jogo estas: Luma Hierarkio; Fajna
kaj Fajra Mondoj;
reenkarnighado kaj karmo; antikvaj civilizacioj
(Atlantido); chakroj...
eble, mi ion forgesis. La Fajra Doktrino konsistas el
pecoj, verkitaj en
solena, preskau poezia stilo. Ili ne chiam estas
kompreneblaj. Ghi estis
transdonita de plej supera Mahatmo, plej sagha Homo sur
Tero.
Pri Kosmologio mi preskau nenion povas skribi. Sed, kiom
mi komprenis el
libroj de Martinus, Kosmologio prezentas fakte la saman
Doktrinon, sed
verkitan en iom alia stilo kaj por alia popolo. Chiuj
ideoj estas la samaj:
reenkarnighado, vegetarismo, tutmonda paco ktp.
Evidente, ekzistas ankau aliaj Doktrinoj, kiuj prilumas
la senfinan Scion en
alia koloro, sed same bele kaj interese. Ekzemple, mi kun
ghuo legis librojn
de Ajvanhhov (bulgara Majstro, kiu vivis en Francio).
En Rusio nun furoras nova doktrino post libroj de s-ro
Megre. La libroj
priskribas vivon kaj ideojn de unu eksterordinara juna
virino Anastasija,
kiu vivas en Siberio. Milionoj da homoj farighis preskau
fanatikuloj pro tio
kaj estas nomataj "anastasianoj". Anastasija
predikas revenon al naturo,
naturajn kuracmetodojn, naturan nutradon (certe,
vegetaran), naturan kaj
humanan edukadon de infanoj. Chio tio estas tre interesa.
Anastasija estas
(lau bildoj) bela virino, kaj onidire ech libroj pri shi
posedas kuracan
povon.
- Nun bahaistoj ne plu
fervore subtenas Esperanton. Nur kelkaj bahaistoj uzas
Esperanton, aliaj uzas chefe anglan lingvon.
Bahaismo ne akceptas reenkarnighadon. Kaj (kiom mi
komprenis el diskutoj kun
bahaistoj) bahaistoj ne konsentas, ke ekzistas aliaj
ghustaj doktrinoj, krom
ilia propra. Ili insistas, ke nur Baha-Ulla pravas kaj
chiuj aliaj pensuloj
estas "herezuloj".
La problemo de Bahaismo estas tio, ke ghi estas
artefarita, ghi estas
elpensita de homo. Kaj tiu homo (konkrete - Bahaulla kaj
liaj posteuloj)
neeviteble povis erari pri io.
Koncerne aliaj spiritajn doktrinoj, estas alie. Martinus
NE elpensis
Kosmologion. Ghi venis al lia cerbo el superaj sferoj.
Temas pri tre malofta
okazo de homa kontakto kun fajna informaro. Ankau
Agni-Jogo ne estis
elpensita de Rerihhoj. Ili ricevis tiun Doktrinon de siaj
Instruistoj.
Tial, interalie, mi ne tre kredas, ke eblas artefarite
krei novan religion
"hilelismo". Chiu vera religio ne estas
elpensata, ghi estas _transdonata_
au ricevata el superteraj regionoj.
- En okultisma tradicio
satano ne estas egala al Dio; Dio estas tut-Universa
spirito, sed satano estas nur tera fenomeno.
Satano eble estis homo en pli frua manvantaro (pli frua
vivo de Universo);
li farighis anghelo kaj arhhianghelo en chi tiu
manvantaro, sed li tro
fierighis kaj komencis bataladon kontrau aliaj
arhhiangheloj. De tiam li ne
plu estas arhhianghelo, sed dangherega malamiko de Lumo.
Sed Satano agadas
nur sur Tero. Lia povo ne disvastighas ekster nian
planedon.
Lucifero estas latina nomo, kiu signifas
"Lum-portanto".
Sed tiu nomo por ekribelinta satano ne plu estas uzata.
Malbono ghenerale eksistas nur en komparo kun pli granda
bono. Ghi ne
ekzistas per si mem. La tuta Universo evoluas, sed
diversaj ghiaj eroj
evoluas kun diversa rapideco, kaj pli evoluintaj eroj
venas en konflikton
kun malpli evoluintaj eroj.
Bonvolu konsideri, amiko, ke se Satano estus ekzistanta,
li certe ne volus,
ke lia ekzisto estu malkashita. Li preferus, ke homoj
sciu nenion pri lia
ekzisto. Iu filozofo diris, ke "chefa venko de
Satano estas en tio, ke li
kredigis homojn pri sia malekzisto". Tiel li helpe
de siaj sennombraj
konsciaj kaj senkonsciaj helpantoj povas pli sukcese
bremsi evoluon de la
homaro.
- Mi imagas, ke Dio ne estas
persono kaj ne partoprenas la mondon. Li
iniciatis la Universon, kaj poste ghi jam evoluas lau
naturaj leghoj. Simile
kiel viro generas infanon, kaj poste ghi kreskas en
patrina utero sen
partopreno de patro.
- Chiu, kiu movas la homaron
antauen, neeviteble suferas kontrauagadon de
inertaj, reakciaj, mallumaj fortoj. Kiu ne movas la
homaron, tiu, certe,
ekziston de tiuj mallumaj fortoj ne povas rimarki. Li ne
estas danghera por
ili, tial ili (la mallumaj fortoj) ne batalas kontrau tiu
persono.