PRI
ESPERANTO (1)
- Mi ne subtenas, kiam oni
reklamas Esperanton kiel "ekzotikan" au
"plej
neordinaran" lingvon. Esperanto estas multe pli
natura, ol ekzemple Volapuk
au Lojban. Ghi ne estas ia kuriozajho, sed tre serioza
afero. Bedaurinde,
tre ofte en gazetaro pri Esperanto skribas nekompetentaj
jhurnalistoj, kaj
rezultas senutilaj au ech malutilaj artikoloj.
- Ni povas dividi chiujn
homojn (krom kontrauuloj) je tiuj, kiuj:
a) scias nenion pri Esperanto
b) scias pri ghia ekzisto
c) scias kaj aprobas
d) aprobas kaj ech iam lernetis
e) posedas kaj uzas
f) uzas kaj disvastigas
Kompreneble, tiuj lastaj estas plej valoraj por
Esperanto. Ni devas strebi,
ke (a) ighu (b), (b) ighu (c), ktp.
- Ni faras fatalan eraron,
kiam ni penadas disvastigi Esperanton, instruante
ghin kiel nuran lingvon. Vi chiuj scias, ke multaj homoj
volonte alighas al
E-rondetoj, char ilin allogas la belega, ghusta ideo pri
tutmonda artefarita
lingvo. La novuloj subtenas tiun ideon kaj deziras ighi
veraj esperantistoj,
batalantoj por tiu ideo. Kaj kion ni faras? Ni kruele
detruas ilian noblan
idealismon, devigante ilin lerni la lingvon. Ni nepre
deziras fari el ili
E-parolantojn, neglektante la ideon. Nature, ke plimulto
rapide senrevighas
kaj foriras. Tiujn malmultajn, kiuj restas, ni ofte
okupigas per infanecaj
ludoj k.s. amuzoj. Tio povas kontentigi nur tre
malmultajn. Chu vi vidis
sciencistojn kaj aliajn seriozajn, gravajn, valorajn
homojn en nuntempaj
E-kluboj? Certe, ili tie forestas, char ili ne volas
senutile perdi tempon.
- Se ni konsideros kaj
prezentos Esperanton kiel ideon, kiel idealisman
revolucian projekton unuigi la homaron, sed ne kiel nepre
kaj tuj lernendan
studobjekton, ni povos kolekti amasojn da entuziastoj.
Iom post iom
konatighante kun E-kulturo, historio, literaturo, multaj
el ili poste - kiam
ili mem tion deziros - ellernos nian lingvon. Tiu proceso
devas esti natura
kaj nepre libervola.
- Multegaj homoj povus
subteni Esperanton kaj partopreni niajn kongresojn. Kio
malhelpas tion? Nur nia lingva ekstremismo, nia
memizolemo. Nur tre
malmultaj pretas lerni la lingvon, plimultego pretas nur
morale subteni
ghin, sed ech tio tute sufichus por mirakle shanghi
publikan opinion pri
Esperanto.
- Bedaurinde, trovighas
multe da lacaj esperantianoj, kiuj ne kredas, ke
Esperanto iam povos ighi io pli ol hobio. Paradokse, ke
malgrau sia
skeptikismo pri estonteco de Esperanto, ili postulas ke
oni parolu en kluboj
nur Esperante.
- Kie estas limo inter
entuziasmo kaj fanatikismo? Entuziasmo estas kredo pri
iu nobla, progresiva ideo. Fanatikismo estas kredo pri
iuj dogmoj. Do, oni
ne rajtas nomi esperantiston-entuziaston: fanatikulo.
- Mi persone opinias, ke
perfekta gvidanto de Rusia E-movado ankorau ne
esperantistighis. Li ankorau ne trovis Esperanton. Eble,
ni povos trovi lin
pere de la Reto?
- Ekzistas opinio, ke
E-movado devas strebi chefe nur perfektigi sian
kulturon, sed ne strebi al disvastigho. "Ni
kresku kvalite, ne kvante".
Tio, certe, estas erara tezo. Izolita lingva komunumo
putras, anstatau
pliperfektighi. Kontraue, se Esperanto estos sukcese
disvastigata, tiam
kvanto neeviteble transiros en kvaliton - lau dialektika
legho. Tial "ni
kresku kvante, kaj tio kondukos al nova kvalito".
- Ofte komencantoj estas pli
saghaj homoj, ol spertaj esperantistoj. Ili povas
kompreni chiujn problemojn de Esperanto. Jen kial necesas
diskuti pri
Esperanto en nacia lingvo.
- Kiam Zamenhof iniciatis
sian lingvon, li havis neniujn faktojn kaj ciferojn
por "fanfaroni". Tamen, li sukcesis krei
movadon. Nunaj e-istoj fanfaronas
pri "faktoj" kaj "ciferoj", sed kun
malmulta rezultato.
- Sampensado povas esti bona
(se ghi bazighas sur ghustaj ideoj) kaj ankau
malbona (se ghi bazighas sur timo eldiri kontrauan
opinion). Tia situacio
kondukas al tio, ke plej stultaj ideoj ne renkontas
kontraudirojn kaj
enradikighas.
- Multaj (preskau chiuj)
timas disputojn kaj kverelojn kaj absolute ne emas
insisti pri sia opinio. Preskau chiu homo estas facile
vundebla kaj venkebla
per psika atako. Tial plimulto preferas cedi kaj, vidante
malghustajn agojn
de la estraro, ne batalas sed simple foriras el la
movado.
- En virtuala E-movado oni
povas preskau senpage kaj momente kontakti kun
homoj el plej malproksimaj landoj, t.e. praktike uzi
Esperanton por tiu
celo, por kiu ghi estis kreita. Ne estas sekreto, ke
plimulto da homoj ne
povas (kaj ech timas, en nia maltrankvila tempo) ien ajn
veturi: pro laboro,
pro familiaj cirkonstancoj, pro malricheco ktp. Virtuala
esperantistado
estas sola maniero por multaj partopreni E-vivon, tial ne
endas subtaksi
ghin. Iuj e-istoj en siaj retaj listoj reklamas nur
"realan" E-movadon, dum
iliaj abonantoj jam tuj povus partopreni E-movadon
"virtualan". Fakte, plej
bonaj renkontighoj estas tiuj, kie oni intershanghas
ideojn. Sed tion oni
povas perfekte fari per la Reto.
- Ni konsideru ankau tiun
gravan fakton, ke en "virtuala" E-movado fakte
forestas problemo pri literaturo. Enretigita lernolibro
estas uzebla por
miloj da homoj. Ne necesas ion ajn presi kaj vendadi. Por
retanoj estas
legeblaj multaj E-periodajhoj de la mondo, krom tio ili
ricevas ilin
sammomente kun ties apero kaj tute senpage. Ne necesas
pagi abonojn,
membrokotizojn ktp.
- "Virtuala"
E-movado ne forpushos E-movadon "realan";
kontraue, ghi povas
multe plifortigi kaj plibonigi ghin. Kiel pensado ne
povas anstataui agadon,
tiel ankau retumado ne anstatauos renkontighojn. Tiuj du
movadoj -
"virtuala" kaj "reala" - perfekte
kompletigas unu alian. Povas esti, ke
dank'al "virtuala" E-movado, ankau E-movado
"reala" ighos pli vigla kaj pli
sencohava.
- Virtuala E-agado perfekte
taugas por kunlaboro, kaj "reala" E-agado
perfekte
taugas por amikeco. Amikeco sen kunlaboro estas sensenca,
sed kunlaboro sen
amikeco estas enua.
- Interneto nun estas chefa
magistralo por disvastigado kaj uzado de
Esperanto. Ghenerale, interneton kaj "realan
vivon" oni povas kompari kun
animo kaj korpo. Interneto estas nia komuna animo, nia
komuna cerbo. Se en
nia komuna cerbo ne naskighas pensoj, do evidente ni ne
povos produkti ion
ajn valoran ankau en la fizika mondo. Komence estis
Vorto, nur poste Ago.
- Chu vere necesas organizi
ian fizikan renkontighon, por diskonigi
Esperanton? Per kio homo ekkonas ion? Per animo. Do, ni
povas diskonigi nian
lingvon sen kolekti korpojn en unu difinita loko. Ni
povus kun multe pli
granda efikeco diskonigi nian lingvon per Interneto!
- Sen batalo ne eblas
progresi. Chiu ago elvokas kontrauagon. Ne pensu, ke oni
povas venki sen bataloj. Tial esperantistoj devas kuraghe
disvastigadi sian
lingvon, timante nenies atakojn.
- Homaranismo signifas
politikan, nacian kaj religian toleremon.
Sed oni ne devas esti toleremaj al netoleremo. Toleremo
al netoleremo
signifus solidarecon kun netoleremo. Netoleremo estas
sadismo, toleremo al
netoleremo estas mazohhismo. Netoleremo = -1, toleremo al
netoleremo =
+1x(-1) = -1. T.e. toleremo al netoleremo estas sama
fiajho, kiel netoleremo
mem.
- Se ni ne rezistos al
malbono, ghi superinundos la mondon.
- Fiere ignori Interneton
estas tute same kiel ignori skribon, kiam ghi jhus
aperis kaj kiam homoj ankorau ne kutimis al ghi. Oni same
povis argumenti:
vera agado estas nur busha kaj cheesta, kaj skribado
estas nur iluzio, kiu
neniel helpas.
- Chu E-movado estas
neutrala? Tiu demando estas debatata eble jam 100 jarojn.
En la tuta mondo okazas milito inter Bono kaj Malbono,
Lumo kaj Mallumo.
Movado, kiu pretendas je progresiveco, ne povas esti
neutrala fronte al tiu
milito. Se ghi proklamas sian neutralecon, ghi tuj ighas
ne interesa por
chiuj. Malbonuloj chesigas siajn atakojn kontrau ghi,
char ghi ne plu estas
danghera por ili. Kaj bonuloj, siavice, chesigas subteni
ghin, char ghi
neniel helpas al ghi. Kaj tiu movado jam neniel
kontribuas al progreso. Ghi
jam estas ne movado, sed starado sur unu loko, ekzistanta
ne por la homaro,
sed ekskluzive por si mem.
- Se treege plisimpligi la
aferon, do ni povas dividi chiujn homojn je kvar
grandaj kategorioj:
1) Egoistoj. Tio estas homoj, kiuj zorgas nur pri
si mem. Pri ili ne valoras
multe paroli.
2) Familianoj. Tio estas pli supra kategorio.
Familiano zorgas ne nur pri
si, sed ankau pri siaj familianoj. Sed se chio, kio
trovighas ekster lia
hejmo, ne interesas lin, tiam oni nomas tiun familianon -
filistro.
3) Patriotoj. Tio estas ankorau pli supra
kategorio. Patrioto amas sian
landon kaj popolon same, kiel familiano - sian familion.
Sed se li samtempe
malestimas au malamas aliajn popolojn, do oni nomas lin
naciisto.
4) Homaranoj - supera kategorio. Tio estas homoj,
kiuj ekkonsciis sin parto
de la homaro kaj agadas en ties interesoj...
En E-movado kreighis paradoksa situacio. La grandioza,
globala, sankta ideo
nune manifestighas kiel malmultnombra, seninteresa,
senidea movado. Kial?
Char gvidas ghin ne homaranoj, sed familianoj (ech ne
patriotoj!).
Memkompreneble, la familianoj povas esti kaj ofte estas
tre agrablaj homoj.
Sed ili vidas en Esperanto antau chio nur eblecon agrable
pasigi tempon.
Demandu ilin, kial vi ellernis Esperanton, kaj ili
respondos: "Char tio
estis por mi interesa kaj amuza". Sed se vi parolos
al ili pri Homaranismo,
pri Tutmonda Frateco kaj globalaj problemoj, ili ech ne
komprenos. Ilia
E-agado konsistas en tendarumado, teumado, ludoj ktp. Tio
ne estas per si
mem malbona, sed tio ne estu la chefa. Esperantistaro
lauidee devas esti
ghermo de nova, estonta, pli bona kaj pli humana homaro.
Tial ghin devas
gvidi patriotoj, kaj ech pli bone - homaranoj.
- Tute ne valoras kontraui
formortadon de malgrandaj lingvoj. Ili formortas ne
tial, ke iu malpermesas uzi ilin, sed nur tial, ke la
homoj volas uzi pli
richajn kaj pli utilajn lingvojn. Tio pliproksimigas
unuecon de la homaro.
Stimuli naciismon de malgrandaj nacioj estas malutile.
- Partoprenante diversajn
neesperantistajn forumojn, mi multfoje provis
reklami Esperanton kaj vidis, ke plimulton de homoj ghi
ne interesas. Iuj
teorie aprobas ghin, iuj oponas, sed plejofte oni restas
silentaj kaj
indiferentaj. Kial? Char la demando pri internacia lingvo
estas tre granda
kaj komplika. Oni estas malmulte informita pri ghi.
Ghuste por informado pri
tiu problemo devas ekzisti nacilingva jhurnalo. Kiam ni
limigas nin nur per
E-lingvaj eldonajhoj, ni faras fatalan eraron. Ghi
kondukas al nia izoleco
kaj putrado. Mi ech dirus paradoksan frazon:
"Esperanto-lingvo estas
malamiko de Esperanto-ideo". Necesas eliri el la
rondo de lingvanoj.
La proponata jhurnalo, por akiri popularecon, ne devas
sin limigi nur per
propagando de Esperanto. Tiu chi lasta afero (venigi
homojn al Esperanto)
estas nia fina celo, sed ne chiuj tuj akceptas tiun
solvon. La enhavo do
devas konsisti (lau genia ekzemplo de Zamenhof) el kelkaj
sinsekvaj
demandoj: "Chu internacia lingvo estas
necesa?"; "Chu angla lingvo estas
solvo de la problemo?"; "Chu eblas uzi
artefaritan lingvon por tiu rolo?";
"Kiu artefarita lingvo estas plej tauga por tiu
rolo?". Tia jhurnalo povos
interesi chiujn klerajn homojn, kaj ghi ne perforte, sed
tre delikate povos
venigi amasojn al nia afero. Sed se limigi sin nur per
propagando de
Esperanto, do la homoj, ankorau ne havante sufichajn
sciojn pri ghi, tuj
forpushos la jhurnalon kaj ne interesighos pri ghi (ni
uzas lingvon
chiuhore, kaj tial ordinare homoj opinias sin kompetentaj
pri chio koncerna
al lingvo).
Povas esti, ke iam, kiam supera instanco (ekzemple,
estonta tutmonda
registaro en formo de UN) estos preta akcepti artefaritan
lingvon kiel
internacian, ni staros antau dilemo: chu konsenti pri iuj
shanghoj en
Esperanto, kiujn oni eble postulos, au resti che tradicia
Esperanto.
Vershajne, plimulto de esperantistoj preferos Zamenhofan
formon de la
lingvo, kiu iam shajnos al niaj idoj
"arhhaika". Eble, ekzistos du lingvoj -
arhhaika Esperanto, kiun uzos negranda kvanto da homoj,
kaj moderna
internacia lingvo (shanghita Esperanto). Pri nuntempa
Esperanto, eble, ne
chio estas en plena ordo. Kvankam ghi estas tre bone
uzebla, ghi ofte ne
estas tiel belsona kaj lakona kiel angla lingvo.
Ekzemple, shampuo "Head and
Shoulders" [hed-en-shalderz] en Esperanto nomighus
ne tiel bele: "Kapo kaj
Shultroj". Oni povos proponi reformojn, kiuj
plibelsonigigos Esperanton, kaj
valoras akcepti tion, se akcepto de la lingvo estos
garantiita. Kaj eble
(nun mi tiel pensas), reformoj estus utilaj, por egaligi
shancojn de novuloj
kaj "ghisostaj esperantistoj", kiuj nun formas
kvazau ian apartan etnon...
Chinia registaro devigas chinojn lerni anglan lingvon.
Bonega afero. Sed iuj
esperantistoj kontrauas tion. Chu ili volas lerni chinan
lingvon? China
lingvo estas tre komplika kaj tute ne lerninda por ni!
Chinoj volas trovi
komunan lingvon kun ni, do estu ghi angla lingvo. Chinoj,
koreoj, japanoj
mem volonte lernas anglan lingvon, kaj kontraui tion
estas frenezajho! Kiu
agas tiel, tiu objektive kontrauas unuighon de la homaro.
Kiam azianoj scios anglan lingvon - nun sole realan
kandidaton por
internacia lingvo - tiam ili estos pretaj lerni
Esperanton. Char angla
lingvo kaj Esperanto havas saman alfabeton kaj milojn da
interparencaj
vortoj. Sekve, angla lingvo estas aliancano de Esperanto,
unua pasho al ghi.
Kiu kontrauas angligon, tiu objektive kontrauas
Esperanton kaj unuigon de la
homaro. Kaj se centoj au miloj da malgrandaj lingvoj
malaperos, ni tute ne
devas pri tio zorgi kaj plori. Progreso signifas ne nur
akirojn, sed ankau
forlasojn de io arhhaika kaj ne plu necesa. Miloj da
lingvoj jam estis
formortintaj en pasinteco. Chu iu volas nun renaski ilin?
Kiel estas dirite
en Agni-Jogo: "Kiel estas foruzitaj shuoj de via
patro?" Chu ni konservu por
chiam chiujn malnovajn shuojn?