• Гранитная плитка для дорожек купить — Гранитные плиты напрямую от производителя! Изготовим в кратчайшие сроки (v-granit.ru) |
EL LIBROJ DE AGNI-JOGO (3)
Provu diri
al homoj pri lumo de scio kaj pri bono de spirito, kaj
oni
timos vin, kiel rabistojn kaj banditojn...
Ne
afliktighu pro hom-malamaj skribajhoj - la mallumo estas
granda! La
mallumuloj povas nur mallumigi. Sed se demandi ilin, kiel
fari pli bone, -
ili nur koleregos, char ne pli bone, sed pli malbone fari
estas ilia misio.
La Fortoj
de Lumo ne pro sia malforteco ne neniigas la malamikon,
sed pro
deziro ne rompi antautempe ekvilibron de la planedo.
Ne eblas
konvinki mallumulojn, sed eblas paralizi ilin kaj
konsiderinde
senfortigi, tial tiel gravas rilati al la mallumo aktive.
Kiuj
pensas, ke songhoj okazas pro digestado, tiuj povas
preterdormi plej
valorajn signojn de la realo.
Ciganinoj
ofte donas kuracajhojn kune kun vorta formulo, opiniante,
ke nur
che tiu maniero la kuracajho efikos. Tiel konservighas
Niaj Himalajaj
tradicioj en multaj generacioj de migrantoj. Efektive, se
ni komparos efikon
de kuracajhoj, akceptitaj bondezire au kun abomeno, do la
diferenco estos
miriga. Plej fortaj kuracajhoj povas kauzi preskau malan
postsekvon, se ili
estos akompanitaj per konforma sugesto.
Psikismo
(mediumismo) estas fenestro al la Fajna Mondo, sed
instruisto
diros al lernanto: "Ne turnu vin ofte al la
fenestro, sed rigardu en la
libron de vivo".
Ragh-Agni -
tiel oni nomis tiun Fajron, kiun vi nomas entuziasmo.
Efektive, ghi estas tiu belega kaj potenca Fajro, kiu
purigas tutan
chirkauan spacon.
Ne pensu, ke tiu Fajro povas bruli en fia koro.
Eblas
montri ghustan direkton, sed chiu perforto jam kontrauas
la kosman
leghon. La Mondo fajra povas esti akirajho nur de propra
koro. Neniu estis
enkondukita en la Regionon Fajran perforte.
Kelkaj
homoj povas ekpensi - kiel facile estas al la Majstroj,
ja Ili
eliris super terajn malfacilajhojn. Tiel diros tiu, kiu
ne konas realon.
Kiel sur Tero, tiel ankau en Chielo. Forpasas
malfacilajhoj teraj, sed venas
nekompareblaj zorgoj kosmaj. Vere, se estas malfacile sur
Tero, do en Chielo
estas ankorau pli malfacile. En chiuj mondoj estas
malfacile pro multaj
specoj de mallumo kaj de la sama hhaoso. Nur profanoj
pensas, ke laboro de
Chielanoj estas nur kantoj kaj harpoj. Se al homoj
damaghas diabloj, do
Arhhianghelojn kontraustaras mem Satano.
Laudu
spiritemajn homojn. Certe, ili faras heroajhojn ne por
laudoj, sed
ankau ili bezonas defendon de ilia spirita agado.
Post novaj
kataklismoj la homaro enpashos la vojon de kunlaborado.
Sed
eblas imagi, kion devas travivi du reciproke malamikaj
najbaroj, por ke ili
ekpensu pri komuna utilo!
Certe, vi
audis, kiel iuj homoj plendas pri senutileco de preghado.
Ili
diros: "Por kio estas la ermitoj kaj monakejoj, kiam
la mondo dronas en
malfelicho!" Sed neniu pensas, je kio transformighus
la mondo, sen la
preghado!
Vere, necesas gardi la ponton al la Supera Mondo.
Memorajhoj
facile ighas talismanoj. Same memortagoj faras ritmon
utilan.
Necesas kompreni, ke memorajhoj vekas tajdojn de amo kaj
alportas kvazau
purigon de auro.
Krueleco
devas esti elradikigita; ne nur krueleco de agoj, sed
ankau
krueleco de pensoj; la lasta estas pli malbona ol la ago
mem.
Infanoj ne estas kruelaj ghis ili vidos unuan kruelan
agon; ghi kvazau
malfermas torenton da malluma hhaoso.
Ni ne ripetadu mortece la grandan testamenton - "ne
mortigu!" Sed ni
ekpensu, kie estas pli da mortigo: en mano, en vorto au
en penso?
Iam la ligo
kun Superaj Mondoj estis senpera, sed poste, post
disdividigho, komencighis serchoj de mehhanikaj metodoj,
por almenau iel
restarigi la komunikadon. En Kali-Jogo tiuj metodoj ighis
senpovaj... En
Satia-Jugo oni devos denove reveni al senpera komunikigho
kun la Mondoj
Superaj...
Kie do povas esti vojoj al la Fajra Mondo, ol ne per
Agni-Jogo? Ja
Hatha-Jogo ne kondukas al la Mondo Fajra.
Chiu
cheleto de nia organismo enhavas milionojn da milionoj da
dratoj. Ne
por dormado estas donitaj tiaj fajnegaj aparatoj.
Nutrajho ne
estas bezonata en kutima kvanto. Oni saghe diris, ke
"mangho
estas chenoj de diablo". En chiu okazo, pli multe da
homoj pereas pro troa
manghado, ol pro malsato. Ne necesas tuj rompi la
kutimojn, sed eblas
indiki, ke chiu nenecesa mangho estas malutila.
Oni ofte
demandas - kial evolucio de la mondo estas tiel
malrapida. Unu el
chefaj kauzoj estas neado, char morteca ghi estas. Ghi,
same kiel dubo,
forhakas jam maturighintajn eblecojn. Neado ne estas
racia kritiko, ghi
estas kiel muelila shtono sur kolo.
Necesas
kompreni la chefan leghon, ke Instruisto donas direkton,
sed ne
insistas pri detaloj.
Ne al preta manghajho vokas la Instruisto, sed Li konas
lokojn en la arbaro,
kie eblas kolekti maturajn berojn. Al tiu loko de felicha
kolektado invitas
la Gvidanto kaj bedauras, se lernanto preferas acheti
malpurajn berojn en
bazaro.
Ni aprezas
klerajn kuracistojn, ja ili chiam trovighas sub minaco de
forpelo el Kuracistaj Societoj. Heroeco estas necesa
chie, kie estas Vero.
Ligo kun la
Hierarhhio estas vera beno kun chiuj postsekvoj. Demandos
profanoj: "Ni multfoje insultis chion Superan, kaj
tamen ni ekzistas, neniu
fajro forbruligis nin, kaj nenio minacas al ni".
Tiam ni kondukos ilin al
placo, kie en koto rampadas blindaj almozuloj, kaj diros:
"Jen vi ankau". Ni
kondukos ilin al prizonoj, kondukos al minejoj, kondukos
al incendioj,
kondukos al ekzekutoj. Ni diros: "Chu vi ne rekonas
vin? Apenau shirighis
via ligo kun la Supero - kaj vi flugis en abismon".
Insultado de la Principoj estas tiom granda kaj terura,
ke la postsekvoj ne
povas esti tujaj.
Homoj
malfacile komprenas la ideon pri kunlaboro, sed multe pli
malfacila
kaj nekomprenebla estas por ili la ideo pri Frateco.
Sanga parenceco
malhelpas akcepti la konscion pri Frateco. Homoj pli ofte
nomas ghin utopio,
ol provas apliki ghin en la vivo.
Se homoj ech en eta familia vivordo ne trovas Fratecon,
do en globala skalo
ghi shajnas tute ne reala.
Ech plej
bonaj aldonoj al la ideo pri Frateco nur malaltigadis
ghin kaj
faradis malfacile atingebla. Ghi estis kombinata kun
libereco kaj egaleco,
sed en tera stato ekzistas nek libereco, nek egaleco.
Se vi venos
al homgrupo kun alparolo - Amikoj kaj Kunlaborantoj, do
plimulto ekrigardos vin suspekteme. Sed se vi ekkuraghos
nomi ilin - Fratoj
kaj Fratinoj, do vi plej vershajne estos forpelita pro la
nepermesebla
titolado.
Homoj ofte fondas diversajn Komunumojn kaj Asociojn, sed
en ilia bazo
forestas ech simpla fido. Sekve, tiuj iniciatoj estas tre
malproksimaj de
Frateco, kiu estas firma bastiono de fido.
Kiam do oni
parolu pri necesaj ideoj? Ghuste tiam, kiam ili estas
pleje
detruitaj. Nome, ni diros pri ili tiam, kiam homoj jam
opinias ilin tute ne
espereblaj. Kial ghuste nun Ni rememorigas pri Frateco?
Char homoj en sia
malespero venos serchi la antaudiritan Kunfratecon.
Se la
largha ideo pri Frateco deduktighis nur al parenceco lau
sango, do -
la konscio tre malrichighis. Ofte la konscio estas tiom
limigita, ke homoj
ne komprenos ghenerale, kia Frateco povas ekzisti ekster
sanga parenceco.
Se daurigi
la ideon pri amikeco kaj kunlaboro, ni ricevas Fratecon
(=
Shambala), kiu egale apartenas al Tera kaj Fajna Mondoj.
Povas esti,
la Frateco ekzistas? Povas esti, ghi, kiel ankro de la
tero,
tenas la ekvilibron?
La Frateco
nomighas Triobla. Ghi etendighas kiel fortika ponto,
inter tri
Mondoj - Tera, Fajna kaj Fajra. Preskau ne eblas imagi
kontaktojn de Tera
kaj Fajra Mondoj, sed en nia Frateco ech tia kunigho
estas ebla.
Neniu volas
esti sur izolita kampo sen ebleco ekrigardi trans la
barilo.
Necesas trovi almenau malgrandan fendeton, por ekvidi
eblecon proksimighi al
Senlimo...
Povas esti, sur chiu planedo trovighas loko de grandaj
renkontighoj.
Sur vojoj
al la Frateco provizu vin per fido. Ni parolas ne pri ia
blinda
kredo, sed nome pri fido.
Estulo, plena je dubo, ne taugas por kunlaboro.
Sur vojoj
al Frateco necesos ankau abnegacio. Vershajne, multaj
trovos
tian kondichon ne plenumebla. Ili ne imagas, kiel ofte
homoj ech en ordinara
vivo rivelas tiun econ. Chiu inspiro, chiu shatokupo
nepre enhavos ankau
abnegacion.
Herooj ne estas maloftaj, sed ili ne chiam estas armitaj
per glavoj kaj
lancoj.
Kelkaj
homoj malmulte parolas pri Frateco, sed multe por ghi
faras. Sed
estas ankau tiaj, kiuj chiam havas Fratecon sur lango,
sed ankau perfido
estas proksima.
Kanto pri ShambalaValentin
SIDOROV
|