Daniel Luez
Memore pri
Raymond Schwartz
(la artikolo unuafoje aperis en
"Fonto", n-ro 119, majo 1993, kaj poste estis
reeldonita en Kataluna Esperantisto 1994/1)
Antau dudek jaroj
forlasis nin homo, al kiu nia lingvo multe shuldas: Raymond
Schwartz [Rajmond Shvarc]. Li forpasis la 14an de majo 1973 post
longa kruela malsano kaj estis 79-jaragha.
Tiu franca bankdirektoro naskighis en Metz
la 8an de aprilo 1894, kiam tiu urbo estis germana. Simpatia kaj
gaja homo, li metis sian neelcherpeblan vervon je la servo de
Esperanto.
Franca specialajho estas tipo de varietea spektaklo,
nomata kabareto, en kiu partoprenas kanzonistoj, chefe konataj en
la pariza kvartalo Montmartre. Tiuj kanzonistoj verkas iujn kanzonojn
(ofte lau la muziko de jam konataj kantoj au kanzonoj), en kiu
ili primokas la aktualajn homojn kaj eventojn.
Ekzistis iam en Parizo tre fama kabareto Le Chat Noir (La Nigra Kato) fondita en 1881.
Imitante tiun nomon, fondighis en decembro 1920 "La
Verda Kato", kies chefa organizanto
estis Raymond Schwartz. Li forlasis La Verdan
Katon en 1925 kaj verkis poemaron "Verdkata
testamento:. Poste li fondis alian kabareton
La Bolanta Kalodrono,
kaj poste ech trian: La Tri Koboldoj
. En kafejo de Montmartre kunvenis chiumerkrede multaj parizaj
esperantistoj, kaj aliaj venintaj el aliaj urboj (kiel mi mem)
kaj ech el aliaj landoj, kaj ni donis reciproke al ni spektaklon,
chu per kanzonoj au kantoj, per legado de poemoj, per rakontado
de shercoj. La eksterordinaran etoson ni shuldis al Raymond
Schwartz, kiu vigligis la kunvenojn per sia nekomparebla sprito.
Inter la partoprenantoj estis la plej famaj nomoj de la pariza
esperantistaro: Gaston Waringhien, Roger Bernard kaj multaj
aliaj.
Sed tio ne estis la sola agado de Raymond Schwartz. Li
verkis aliajn librojn humurajn, chu versajn ("La
stranga butiko", "La goja podio", "Kun
siaspeca spico" ktp), chu prozajn ("Vole...
novele") kaj ech du seriozajn romanojn:
"Anni kaj Montmartre"
kaj chefe (sendube lia chefverko plej satata) "Kiel
akvo de l' rivero", kiu estas
grandparte autobiografia.
Ne nur kanzonisto li estis, sed ankau vera poeto, ech se
li verkis sub signo de la gaja muzo (kio estis lia devizo).
Fervora defendanto de la lingvo, li partoprenis en la polemiko
pri la demando ata/ita kaj verkis kontrau atismo la libron "Ne
kiel Meier", en kiu li arde defendas la
vidpunkton de sia amiko Waringhien.
Por chiuj, kiuj konis lin (kaj mi havis la shancon esti el
tiuj), Raymond Schwartz estas multe pli ol sprita kanzonisto, li
estis antau chio neforgesebla amiko. Dudek jarojn post lia morto,
li havas grandan lokon en nia koro.
Rim.
La artikolo estis verkita antau 9 jaroj, do ekde forpaso de
Schwartz pasis jam 29 jaroj. En sekva numero de la dissendo
aperos unu malgranda rakonto de R. Schwartz.
("Школа Эсперанто" 92)
Raymond Schwartz kaj lia rakonto "Nelojale"
Pasintfoje ni jam iomete
konatighis kun Raymond Schwartz. Hodiau ni ekscios pri li ankorau
iomete kaj konatighos kun unu lia rakonteto. Jen kio estas
skribita pri li en Baza Literatura Krestomatio:
Schwartz (shvarc), Raymond (1894-1973). Franca
bankdirektoro. Farighis esperantisto jam antau la unua
mondmilito. Fondinto de la esperantista kabareto "La verda
kato", kaj post tio - iom malprave - estis konata antau chio
kiel humuristo kaj satiristo. Chefaj verkoj: Verdkata
testamento (versajhoj), Prozo
ridetanta, Anni kaj Montmartre (romaneto), La
stranga butiko (versajhoj), La
gaja podio (prozo kaj poezio), Kiel
akvo de l' rivero (romano), Vole...
novele (noveloj), ... kun
siaspeca spico! (kolekto de humurajhoj).
Espereblas, ke chi-suba rakonto almenau iom helpos al vi
konatighi kun la autoro, kiu malgrau chio eternighis en la
historio de E-ta literaturo kiel la plej elstara kaj vere ridiga
humuristo.
Raymond
Schwartz
Nelojale
Mi sidis hejme, sur sola
segho, kiun mi ankorau posedas, che mia skribotablo kaj plej
serioze fumis mian pipon.
La loghejmastrino eniris kaj senvorte transdonis al mi
vizitkarton:
|
Kiam oni estas
esperantisto, oni miras pri nenio. Tamen mi unue embarase
tusetis, sed tuj poste ekkomprenis, ke estas mia sankta samideana
devo akcepti reprezentanton de U.E.A. Kaj kun heroa decido mi
petis:
- Bonvolu enirigi tiun sinjoron tra la pordo!
Dum shi iris, mi formetis mian pipon, prenis multajn
paperfoliojn kaj skribadis kiel poeto, kiu jhus havas bonegajn
ideojn kaj samtempe atendas intervjuiston. Char - kiu scias? -
eble tiu sinjoro Lak Sigil estas sendita de la gazeto de U.E.A.
por vidi min en mia verkejo kaj poste skribi interesan artikolon
pri mia poeta laboro!
Intertempe li envenis kaj haltis atende che la pordo.
Granda leda valizo pendis de lia maldekstra mano. Mi kompreneble
ne rimarkis lin, sed klopodis "verkante" fari bonan
impreson. Atentige pri sia cheesto li delikate ternis. Nur nun,
subite lin ekvidante, mi komplimentis:
- Ho, pardonu, sinjoro delegito! Mi estas tre kontenta
konatighi kun vi, - bonvolu sidighi! - kaj mi vokis al la
loghejmastrino, ke shi alportu seghon por mia vizitanto. Kaj mia
vizitanto deklamis:
- Mi petas vian pardonon, estimata sinjoro, se mi ghenas,
sed mi...
Mi sukcesis interrompi lin:
- Negrave, honorinda samideano, - mi estis jhus verkanta
senpretendan poemon por via bonega gazeto; krom tio mi nuntempe
ankau skribas "Historion de niaj Eminentuloj" kaj la
lastan chapitron de la "Kompleta Analizo pri la morala
influo de virinaj Delegitoj", - plue mi diros al vi,
konfidence, ke mi intencas pasigi la someron en Svislando kaj ke
mi ankorau ne scias, chu mi konsentos farighi akademiano.
Kontraue al la kutimo de ciuj intervjuistoj sinjoro Lak
Sigil nenion notis sur libreton; li diris nur "bone, tre
bone!" kaj rigardis min kun tima esprimo...
- Nu, kaj vi? - mi demandis kuraghige, - chu vi alportas
novajhojn pri U.E.A.?
Per tiu demando mi shajne ekpinchis la taugan kordon de lia
parolemo, char de nun, nehaltigeble, li paroladis kaj de tempo al
tempo, per signifaj gestoj, pliklarigis la malluman sencon de
siaj vortoj.
- Novajhojn pri U.E.A.? - li profunde ekspiris. - Jes,
sinjoro, jen mia valizo! Mi alportas novajhojn eksterordinarajn,
renversajn! Sinjoro, ni jhus eltrovis aparaton, dank' al kiu de
nun chiuj umbilikoj povos libere kaj normale disvolvighi...
- Sed pardonu...
- Ne kontraudiru, sinjoro, mi konas jam viajn argumentojn.
Ili valoras nenion! Vi ne povas nei la evidentecon! De multaj
generacioj la homoj zorgas pri sana fortigo de siaj membroj, sed
ili tute ne plu atentas la kreskigon de sia umbiliko. Ha,
sinjoro, niaj praavoj havis grandiozajn umbilikojn, kaj - kiel
rakontas Homero - ili estis fieraj pri tio. Cetere, chu ne ankau
la umbiliko estas... hom-ero? (Kontente li ridetis pri tiu
dube-bongusta vortludo, sed tuj li daurigis...) Jes! Ghi estas
ech la centro de la homo, kaj tion ne forgesu! Tial, sinjoro, nia
entrepreno ghustatempe fabrikis taugan aparaton por eduki la
umbilikon, - chu vi audas? ... por eduki la umbilikon, kaj per
tiu aparato ni jam atingis preskau miraklajn sukcesojn. Vi tuj
vidos. Permesu al mi adapti tiun ci aparaton al via korpo, char
pro malalta prezo ghi estas facile akirebla de chiuj...."
- Sinjoro! - mi tondris, - la farso sufiche dauris!
Kiamaniere tio koncernas nian U.E.A.?
Trankvile li respondis:
- Dio mia! Vi ne komprenis? Mi estas reprezentanto de la
Umbilika Eduk-Aparato!
Kaj por fermi hodiauan literaturan anguleton - jen tre fama versajho de Schwartz:
R.
Schwartz
Esperantisto, ekesto kaj malapero
Gazetartikolo Au varba parolo, Favora impreso, Ekintereso. Lernolibro, Sankta vibro, Propaganda miasmo; Entuziasmo! Samideano, (Je via sano!), Kamarado, Varbado, En butontruo Verda flago, Glora tago! Plua shtupo: Nova grupo. Nova sento, Facila vento Kaj poemo Pri sama temo! Post hezito Delegito. Lau bezono Gazetabono, Kotizoj Kaj valizoj Por kongreso. Miraklimpreso! Fraka vesto, Bela festo, Naci-kostumo, Amindumo. Hispanino, Korinklino Kaj esperoj, Amleteroj. Mielo, Chielo!... ............... Edzino; FINO! |
("Школа Эсперанто" 93)