Pri la roloj de la verbo esti, kaj cetere...
En la februara (2002) numero de "Esperanto" aperis negranda, sed neseninteresa artikolo pri la roloj de la verbo esti. Al mi ghi shajnas interesa kaj, opiniante, ke ne chiuj ricevas la revuon "Esperanto", mi decidis publikigi la artikolon sur la paghoj de nia dissendo.
Prididaktika babilado
inter Claude Gacond kaj Henri Dognac
Unua rolo de la
verbo esti
Henri: Observante vin instrui Esperanton al
komencantoj, mi konstatis, ke vi dedichas multajn paroligajn
ekzercojn al la asimilado de frazoj kun la verbo esti.
Chu vi konsideras, ke tiu verbo indas je tiom da atento?
Claude: Certe, jes! Analizo de pli ol 4000
test-folioj de partoprenintoj de mia perkoresponda kurso por
franclingvanoj malkovrigis al mi, ke en Esperanto la verbo esti
ludas kvar malsimilajn rolojn, kiujn la lernolibroj ghenerale tre
suprajhe au nebulece klarigas, kiel cetere faris siatempe mia
kurso.
Tiu analizo ankau montris, ke ofte la instruantoj mem ne
konscias pri la semantika komplekseco de la Esperanta verbo esti,
kaj ke pro tio ilia didaktiko tiurilate ne tre koheras. Nur el
bona lingvo-analizo kreighas tauga kaj fruktodona
lingvoinstruado.
Henri: Interese! Chu vi akceptus indiki al mi,
kiujn kvar rolojn plenumas la Esperanta verbo esti?
Claude: Volonte! Kiam mi ekparoligas komencantojn
helpe de bildaro, mi unue tre atentas utiligi la verbon esti
en ties nepre karakteriza rolo simboligebla per la signo (=). Jen
ekzemploj:
Rozo estas (=) floro.
Hundo estas (=) besto.
Tablo estas (=) meblo.
Libro estas (=) objekto. Ktp...
En tiuj pens-unuoj la vortordo ne estas libera. Kaj koncerne
al la paroliga instruado jen ekzempoj de tipaj demandoj kun ties
atendataj respondoj:
Chu rozo estas floro? - Jes, rozo estas floro.
Chu hundo estas meblo? - Ne, hundo ne estas meblo, hundo
estas besto.
Kio estas rozo? - Rozo estas floro.
Kio estas tablo kaj segho? - Tablo kaj segho estas mebloj.
Ktp...
Henri: Chiuj instruantoj faras tiajn paroligajn
demandojn.
Claude: Tutcerte jes, sed kiel vi baldau komprenos,
ili bedaurinde miksas en ili aliajn rolojn de la verbo esti.
Kaj tial fontas che la lernantoj postaj eraroj au miskomprenoj,
kiuj estus eviteblaj, se oni unue estus uzinta la verbon esti
nur kun la signifo, simboligebla per (=).
Kaj efektivigante tiujn chi perbildajn ekzercojn, oni povas
samtempe richigi la vortprovizon de la instruatoj per regula
aldono de novaj bildoj, bone elektitaj lau vidpunkto fonologia
cele al efika kontrolo de la prononco de chiuj sonoj
konkretigataj de la leteroj de la Esperanta alfabeto.
Oni ne forgesu aldoni ekzercadon de la sonoj "sc"
kaj "dz", skribataj per kombino de po du literoj. Tiujn
du sonojn tre tipe Esperantajn, bedaurinde, neglektas multaj
lernolibroj. Tial inter mia besta bildaro nepre trovigas saltema sciuro
kaj inter la bildoj de homoj estas renkontataj diversaj
gefamilianoj: avo kaj avino, patro kaj patrino, knabo kaj
knabino, onklo kaj onklino, ktp..., per kiuj oni povas komprenigi
kaj utiligi la vortojn edzo kaj edzino.
Henri: Do vi richigas la vortprovizon sen samtempe
kompleksigi la frazstrukturon.
Claude: Tute ghuste! Kaj tiel chiu lernanto povas
koncentrighi je la asimilo de la nomoj, kiujn konkretigas la
manipulata bildaro, daure richigata de novaj ilustrajhoj.
Dua rolo de la verbo esti
Claude: La ilustro de la dua rolo de la verbo esti
kondukas al unua strukturshangha ekzerco, kiun la tradiciaj
lernolibroj ghenerale absolute neglektas. Jen ekzemploj:
Elefanto estas granda --> Elefanto grandas.
Muso estas malgranda --> Muso malgrandas.
La haroj de la knabo estas rugaj --> La haroj de la knabo
rugas
La barbo de la avo estas blanka --> La barbo de la avo
blankas.
Henri: Do vi tuj enkondukas la senperan verbigon de
la adjektivoj.
Claude: Jes, char tio estas unu el la tipaj
karakterizajhoj de la Esperanta gramatiko ekde la unua periodo de
la zamenhofa lingvo, kvankam nur meze de la 20-a jarcento
gramatikistoj komencis disputachi pri ghi.
Tiurilate mi shatas rakonti komikajhon, kiu okazis dum
semajna kurso che Kultura Centro Esperantista en La
Chaux-de-Fonds. Venis al ni vizite el Francujo
Esperanto-instruanto, ghuste kiam miaj lernantoj kafumis kaj
biskvitumis sur la teraso post tia strukturshangha ekzerco; ili
provis daurigi la ludon, imagante mem frazojn, kiujn ili tuj
koruse transformis. Montrante la bluegan chielon unu el ili
ekkriis: La chhielo estas blua, kaj ciuj koruse ripetis Jes,
la chielo bluas. Alia konstatis: La kafo estas bruna
kaj chiuj korusis: Jes la kafo brunas. Tria deklamis: La
akvo estas varma kaj chiuj ripetis: La akvo varmas.
Ktp... Por iuj la akvo varmetis, por aliaj ghi varmegis, kaj
estis agrablega etoso ghojplena.
Sed la franca kolego ne partoprenis tiun gheneralan
felichon. Li tuj vigle kritikis min, asertante, ke oni ne rajtas
instrui la senperan verbigon de adjektivaj radikoj, kiu estas
gramatika fenomeno rezervita por poezia lingvo. Lian sufiche
pedantan kaj ne tre afablan kritikon konkludis la aserto: Vi
malpravas! Oni ne rajtas senpere verbigi adjektivojn. Mi
ghentile transdonis al li la libregon Plena ilustrita vortaro
de Esperanto, kiu dum mia instruado chiam kushas sur la tablo
ekde la unua leciono. Ghi estas referencilo. "Serchu la
vort-elementon prav", - mi petis.
Kaj li baldau konstatis, ke lau la propra teorio li estus devinta
diri: Vi estas malprava!, sed ke Zamenhof mem jam senpere
verbigis tiun chi adjektivon en sia proverbo Kiu jam havas,
tiu pravas.
Henri: En tiuj jhus menciitaj frazoj, per kio la
verbo esti malsimilas al la verbo esti en la
antauaj ekzercoj?
Claude: Ili simple ne estas simboligeblaj per la
signo (=). Fakte, en tiuj chi pens-unuoj la verbo esti
ludas helpan rolon por doni verban rolon al la koncernaj
adjektivoj, kiel tio okazas en la franca lingvo, kiam oni diras: La ciel est bleu, kaj Le cafe est brun. Sed diference al la franca lingvo, Esperanto, pro sia
internacieco, havas kapablon senpere verbigi tiujn chi
adjektivojn, kion ne kapablas fari la franca lingvo kaj kun ghi
multaj aliaj hind-europaj lingvoj.
Tiu unua strukturshangha ekzerco ebligas klarigi, ke
Esperanto estas internacia ne per siaj vort-elementoj est,
blu, kaf, brun, ke Esperanto estas internacia per sia kapablo
esprimighi kiel la lingvoj bezonantaj help-verbon por verbigi
adjektivon, au simple kiel la lingvoj, kiuj kapablas senpere
verbigi adjektivojn. La interlingvistoj, kiuj propagandis favore
al la naturalismaj sistemoj Occidental au Interlingua
tion ne komprenis. Ili kredis, ke internacieco troveblas je la
leksika nivelo. Tial ili kreis kaj provis ekvivigi
interlatinidajn idiomojn, kiuj bedaurinde gramatike neniel estas
internaciaj. Kontraue al Esperanto, per siaj gramatikaj kaj
vortfaradaj handikapoj tiuj lingvo-projektoj tipe apartenas al la
latineca mondo. Ili neniel konkurencas la internaciecon de
Esperanto.
Henri: Kial niaj lernolibroj ne instruas tiun chi
karakterizan gramatikan fenomenon?
Claude: Simple char niaj instruiloj kontentighas
ripetadi, kelkfoje per aliaj vortoj, kio estis siatempe jam
indikita en la unuaj lernolibroj, tio estas la zamenhofa
16-regula Unua Libro de 1887 kaj en la epokfara Commentaire sur la Grammaire
Esperanto [Komentario
pri la Gramatiko Esperanto] de Louis de Beaufront. Sekve al la
apero en 1900 de tiu didaktike epokfara verko, oni ne malprave
konsideris ghian autoron kiel la Duan Patron de Esperanto.
En 1905 la proklamo de la Fundamento de Esperanto
kiel oficiala lingva bazo kaj en 1908 la idistigo de la Dua Patro
de Esperanto definitive stabiligis la Esperanto-didaktikon. Ekde
tiam la kurs-verkantoj ne nur fidele obeas al la Fundamento. Ili
samtempe rajtigas sin cherpi rekte au nerekte el la verko de la
eks-dua patracho sen mencii siajn fontojn. Chiu pli-malpli
kopiadas siajn antauulojn.
Kio ne estis klarigita en la menciitaj fundamentaj libroj,
tio ghenerale daure ne estas instruata ghis nun en niaj
lernolibroj.
Ekzemple ege malmultas la instruiloj, kiuj klarigas la
formadon de la landnomoj. Tial abundas diskutachoj prilandnomaj
en la rondoj de komencantoj.
Kaj nenio estas dirita pri la senpera verbigo de adjektivoj,
adverboj, substantivoj, prepozicioj kaj konjunkcioj, kiu estas
karakterizajho de la Esperanta gramatiko.
Kaj la listo de la instruataj prefiksoj kaj sufiksoj restis
senshangha, kvankam la lingvo richighis je novaj vigle vivantaj
afiksoj.
Stranga didaktika fenomeno, chu ne?
Henri: Vi do opinias, ke la lernolibroj ne instruas
la nuntempan lingvon.
Claude: Mi simple konstatas, ke ili ne rezultas el
analizo de la reale funkcianta lingvo, sed chefe el remachado de
malnovaj instru-normoj. Ekzemple ege malmultas la lernolibroj,
kiuj almenau resume raportas pri la vortfarada teorio de Rene de
Saussure, kiu en 1910 fine komprenigis ech al Zamenhof mem kiel
Esperanto kreas sian vortaron, tio chi responde al la vortfarada
teorio de Louis Couturat, kiu naskis la ido-skismon. Sed ni
revenu al nia verbo esti, la kauzo de nia konversacio.
Henri: Do, tiu verbo esti ludas la rolon de
helpilo por verbigi adjektivojn, kiel che la lingvoj, kiuj ne
povas memstare verbigi la adjektivojn.
Claude: Jes, kaj tial ambau verbigaj formoj devas
esti ekzercataj, la verbigo helpe de esti kaj la senpera
verbigo, kiu tendencas gheneralighi kaj tial renkontighas pli kaj
pli ofte ech en konversacioj.
Tial la kristanoj satas kanti: Laudatu Dio! anstatau Dio
estu laudata! kaj audighas frazoj kiel: Se mia patro
achetintus tiun chi domon, ni nun ne devus translokighi
anstatau la pli tradicia kaj ghenerale la sole instruata eldiro Se
mia patro estus achetinta tiun chi domon, ni nun ne devus
translokighi!
Henri: En la TEJO-medio tiaj formoj oftas.
Claude: Vi jhus uzis senperan vebigon de la adverbo ofte,
kiu do ne kontentighas naski la adjektivon ofta, sed ech
la verbon ofti. Konstante oni audas tiajn senperajn
verbigojn ne nur de adjektivoj, sed ankau de substantivoj,
adverboj, prepozicioj, ktp. Tial indas tuj instrui ilin al la
komencantoj. Ne estas normale, ke freshbakitaj esperantistoj
malkovru tiujn chi uzojn ekster la kursaj rondoj okaze de rekta
kontakto kun lingvo-praktikantoj.
Do ankau frazoj kiel: En tiu familio la barbulo estas la
avo kaj la senharulo estas la patro estu dirata sen la helpo
de la verbo esti per struktursanga ekzercado: En tiu
familio la barbulo avas kaj la senharulo patras au En tiu
familio avas la barbulo kaj patras la senharulo.
Kaj dum tiuj che ekzercoj oni sentigu, ke Esperanto
ghenerale donas la preferon al la formulo avas la barbulo
kaj patras la senharulo, char la subjekto tendencas sekvi
netransitivan verbon, krom se ghi estas pronomo, tiam ghi antauas
al transitiva verbo.
Henri: Chu vi utiligas la komplikajn gramatikajn
terminojn transitiveco kaj netransitiveco?
Claude: Por vi mi uzis la adjektivon netransitiva.
Sed en klarigoj al la lernantoj oni komprenigu, ke verboj povas
havi unu valenton, au esti unu-valentaj, havi du valentojn, au
esti du-valentaj, kaj ech havi tri valentojn, au esti
tri-valentaj, kiel diras lingvistoj. Oni povas ankau paroli pri
verboj kun unu ligo, du ligoj kaj tri ligoj au unuligaj, duligaj,
kaj tri-ligaj. La infanoj shatas paroli pri verboj kun unu brako,
du brakoj kaj tri brakoj au unu-brakaj, du-brakaj kaj tri-brakaj.
Grava estas ne la klarige uzata vorto mem, sed la kompreno pri la
koncerna verba fenomeno.
Henri: Chu vi povas doni ekzemplon pri verbo
tri-valenta?
Claude: La patrino donas panon al sia fileto.
Au Vespere la patro legas rakonton al siaj gefiloj.
Henri: Mi neniam audis pri tiu trivalenteco.
Claude: Kaj tamen vi flue parolas kaj skribas en
Esperanto. La instruantoj devas koni tiujn chi gramatikajn
faktojn, por povi ilin konvene instrui.
(Persone mi opinias, ke senpera verbigo de adjektivoj, substantivoj kaj adverboj tamen ne estu chiuangule uzata. Chiuj chi formoj estas, certe, regulaj kaj kompreneblaj, sed tamen iom tro viglaj kaj dinamikaj. En ordinara lingvajo, miaopinie, oni uzu ilin shpare, rezervante al poezio kaj parola lingvajho. Tamen, la lingvo estas kompleksa kaj konstante evoluanta fenomeno, do post iom da tempo similaj formoj vere povas esti uzataj tute sen iuj limigoj. - Mevo)
Tria rolo de la
verbo esti
Claude: Sed ni revenu al la verbo esti. Nur
iom post iom per trastudo de beletraj tekstoj oni malkovrigu al
la studantoj chion, kion mi jhus klarigis al vi.
En la lernolibroj la verbo esti aperas ofte en frazoj
kiel: Sur la tablo estas florpoto kaj libro, au En la
chambro estas lito, tablo kaj du seghoj. Vi tuj rimarkas,
ke la subjekto tendencas trovighi post la verbo esti kaj
ke tiu chi verbo esti nek simboligeblas per (=) nek
plenumas la rolon de verbiga helpilo. Per strukturshangha
ekzercado oni povas komprenigi, ke tiu chi verbo esti
estas anstatauigebla per aliaj verboj, kiel trovighi, stari,
kushi, ktp...
Jen ekzemplo:
Antau la domo estas tri arboj
--> Antau la domo trovighas tri arboj
--> Antau la domo staras tri arboj
Malantau la domo estas lageto
--> Malantau la domo trovighas lageto
--> Malantau la domo etendighas lageto
Oni komprenigu, ke en tiu chi uzo la verbo esti
similas al speco de diro anstatauanta eblajn pli precizajn
verbojn. Ghi estas kvazau sensignifa verbo, kaj tial stile
preferindas la uzado de pli precizaj verboj , kiel trovighi,
stari au kushi, etendighi, ktp... Kaj oni povas ech
enkonduki la uzadon de la duvalenta verbo trovi:
Sur la tablo estas bildoj de bestoj, kajeroj, skribiloj
kaj gumo
--> Sur la tablo trovighas bildoj de bestoj, kajeroj,
skribiloj kaj gumo
--> Sur la tablo oni trovas bildojn de bestoj, kajerojn,
skribilojn kaj gumon
Henri: Interesa maniero komprenigi tiun rolon de
la verbo esti anstatauigante ghin per la
verbo trovighi kaj ech per la strukturo oni
trovas + n.
Kvara rolo de la
verbo esti
Claude: Tiu chi strukturshangha ekzercado
kontribuas al la akiro de lingvaj refleksoj, kiuj asimiligas
gramatikajn nociojn nur per lingvo-praktiko. Sed tio kontentige
disvolvighas nur se la ekzemploj estas bone elektitaj kaj sufiche
abundaj. Ili kondukas al ludoj gramatike ege produktivaj.
Post la malkovro de tiuj tri tre precizaj roloj de la verbo esti,
la lernantoj pere de trastudo de beletraj tekstoj havos la okazon
malkovri aliajn uzojn pli malfacile difineblajn de tiu verbo esti.
Por ne tro kompleksigi la esplorojn, mi didaktike proponas ordigi
la verbon esti lau kvar fakoj:
Unua fako: esti, kiu estas simboligebla per
(=)
Dua fako: esti, kiu estas verbiga helpilo
Tria fako: esti, kiu signifas trovighi.
La franclingvanoj rapide malkovras, ke tiu verbo esti
povas esti tradukata francen per la francajho il y a kaj la germanlingvanoj per la formulo es gibt.
En la kvaran fakon oni registru aliajn eblajn uzojn
de la verbo esti, kiuj nek simboligeblas per (=), nek
ludas verbigan rolon, nek anstatauigeblas per alia pli preciza
verbo. Tiuj aliaj roloj de la vervo esti chefe
renkonteblas okaze de trastudo de beletraj tekstoj. Ili montras,
kiom entute kompleksa estas la rolaro de la Esperanta verbo esti.
Henri: Chu vi povas doni ekzemplon?
Claude: Jen nur unu: Estas la
momento konkludi! En tiu chi pens-unuo la verbo esti
nek simboligeblas per (=), nek ludas la rolon de verbiga helpilo,
nek signifas trovighi.
Okaze de tralego de beletraj tekstoj vi loku mem pense la
renkontitajn verbojn esti en konvenan fakon, kaj tiel iom
post iom vi mem sentos, ke ankau la kvara fako havas sian
didaktikan utilon.
Henri: Vi pravas. Oni bone lernas nur tion, kion
oni mem malkovras.
Claude: Kaj tiam oni kapablas pli konvene gvidi
Esperanto-studon.
Kaj se vi amuzighos analizi lernolibrojn rilate al
instruado de la menciitaj roloj de la verbo esti, tiam vi
malkovros, kiom didaktike ili lamas. Kaj tio klarigas, kial
multaj franclingvanoj longe diras Sur la tablo estas florpoton.
Ili fakte pensas Sur la
table, il y a un pot de fleurs. [Sur la tablo, ghi tie havas florpoton]. Se vi
petas al ili, ke ili analizu tiun chi francajon, tiam vi
konstatos, ke ne malmultaj el ili respondos, ke un pot de fleurs estas la rekta komplemento de la verbo a, kiel subjekto estas la pronomo il. Tial la strukturshangha ekzerco, kiu venigas la
ekvivalentajn frazojn Sur la tablo trovighas florpoto,
kaj Sur la tablo oni trovas florpoton, kaj Sur la tablo
staras florpoto alportas al la franclingvaj lernantoj tre
utilan didaktikan helpon.
Henri: Chu la alilingvanoj renkontas similajn
malfacilajhojn kun la verbo esti?
Claude: Tutcerte! Mi havis la okazon plurfoje instrui
Esperanton la parolantoj de lingvoj, en kiuj ne ekzistas la nocio
mem de la verbo esti. Chiam montrigis, ke al chiu
menciita rolo de la verbo esti tiuj lernantoj trovis tre
precizan esprimeblon en la propra lingvo. En iliaj lingvoj
ekzistas pli da esprim-rimedoj ol en Esperanto. Kaj tio povas
malfaciligi al ili la realan komprenon de la variaj roloj de la
verbo esti.
("Shkola Esperanto" 99-101)