Ne tiel, sed tiel chi
La daurigo de la pristila studoc. Shangho de vortordo
La libero shanghi la kutiman vortordon estas uzata - kiel ni menciis antaue - ankau por reliefigi au akcenti iun vorton au frazparton kaj tiel - nuancon en la signifo de la frazo. La nuda fakto, kiun la frazo esprimas, ne shanghighas per tio, sed aperas sub alia lumo. Ekzemlpe, se mi volis demandi iun, chu li faris tion, kion mi komisiis al li, mi diras: "Chu vi faris tion?". Se mi volis demandi, chu li au iu alia faris tion, mi diras: "Chu vi faris tion?" au "Chu faris tion vi?". En la unua frazo mi devas akcenti "vi". Tio ne estas necesa en la dua frazo, char ni shovis la subjekton malanatauen, do sur nekutiman lokon, kie la akcento per si mem falas sur "vi".
En "Vivo de Zamenhof" de Privat ni trovas multajn ekzemplojn de nekutima vortordo, el kiuj ni citos la jenajn:
1. Gloras generaloj, bruas tamburoj, sonas muzikoj.
2. Pli simpla, pli tauga por uzado nuna devus esti la revita lingvo.
3. Ne multaj estas la lernantoj, kaj ne richa la paro.
4. Peza kaj dolora estis la ofero.
5. Eksplodis milito. Amase falis junaj viroj. Funebris la virinoj. Mizeris loghantaro de vilaghoj detruitaj.
6. Grandighis la infanaro kaj estis ne suficha la salajro.
7. Sagha kaj severa estis la patro, viro skeptika je revoj, sed obstina je laboro.
8. De la patrino la koro, de la patro la cerbo, de la loko - la impreso; jen la tri chefelementoj en la formado de la Zamenhofa genio.
9. Kiel chefon kaj animon de l' amuzoj, lin chirkauis gefratoj kaj kolegoj.
10. Ghojo granda, sed zorgo peza.
En chi tiuj frazoj chiu shangho de la kutima vortordo estas pravigebla en la stilo de chi tiu verko. Ne kapriche la autoro aranghis la vortojn alie! Li celis ion per tio:
Donante al certa vorto alian lokon, ol la kutima, li reliefigis au akcentis ghin. Tiel la frazo ricevis ian viglecon kaj koloron, kiuj plene konvenas al la temo, kaj kiuj che normala vortordo mankas.
Legu en "Vivo de Zamenhof" la cititajn frazojn en la kunteksto kaj poste aranghu ilin lau la normala vortordo: tiam vi rimarkos, ke la charmo, la aparta impreso, la reliefo, la akcento, la nuanco estas malaperintaj. La frazoj tiam impresas tro malvarme, afere, sobre, kvankam ilia fakta signifo ne shanghighis.
Ekzistas diversaj kauzoj, kial alia vortordo, ol la kutima, estas preferinda. Tial "Plena Granatiko" avertas, ke "oni ne faru shanghojn senkauze, char nur tiamaniere oni povas atingi, ke la shangho signifu ion, ke oni eksentu el ghi certan nuancon: la akcentadon de iu frazelemento."
Krome, ni vidis en tiu chi chapitro, ke senkauza shanghado enhavas la dangheron, ke oni diros ion alian, ol kion oni volis diri.