Superi originalon: chu eble?
Anatolo Goncharov
Literatura Foiro,
n-ro 128 — dec. 1990, p.27, 30.
Bonokaze mi esperantistighis en Odessa, nigramara urbo, kie loghis unu el la grandaj sovetiaj esperanto-tradukistoj, Sergeo Rublov. Iufoje en 1961 mi pro ne-memoras-kio trafis al lia loghejo. La mastro regalis min per ege interesa konversacio pri diversaj esperanto-problemoj kaj pri la problemoj de tradukarto. En la fino li proponis legi kelkajn tradukojn al esperanto el Pushkin-poezio. Mi, sidante en la mola fotelo, fermis la okulojn por pli bone percepti la shatatan poeton en alia (nerusa) lingvo. Tiam mi jam perfekte posedis la lingvon. Ekfluis la konataj strofoj. Jes, tio estis Pushkin, ruse intima Pushkin. Pushkin, centfoje Pushkin! Mi scipovis abstraktighi de la rusa lingvo, sed post la lego al mi shajnis, ke mi audis chion en la rusa lingvo. Fidela, brila traduko! Ech pli, en kelkaj lokoj al mi ekshajnis, ke la recitanto diris ech pli bellingve, pli esprimive ol Pushkin mem. Chu? Chu eblas diri pri la samo pli bone ol Pushkin? Tion diri al iu ruso signifas anonci la propran frenezighon. Kompreneble mi ne malkashis tion tra pluraj jaroj. Sed post tiuj pluraj jaroj al kelkaj fidelaj samideanoj mi konfesis la subjektivan percepton: Pushkin en esperanto-traduko de Rublov kelkloke estas pli belpoezia ol en la rusa. La amikoj ne severumis al mi, male, ili agnoskis, ke ili sentis (malofte sed tamene) kelklokan samon en iuj elrusaj tradukoj.
De antau kelkaj jaroj mi atentas similan fenomenon en publikajhoj de mia shatata Literatura Foiro. Jen kion jam havas mia sliparo:
La tragedio de l Homo (tradukis K. Kalocsay).
...La frapanta fideleco al la originalo, la simpla, sed trafa esprimmaniero, la poezian charmon konservanta interna forto de la traduko, kiu ech nuancojn ne deturnas, tiom surprizis min dum la unuafoja legado, ke reteni la ekkriojn de l admiro mi ne povis. Mi ja bone konas la originalon, kies Luciferon jam kelkfoje mi estis ludanta sur scenejo, sed mian admiron, sinceran entuziasmon vekis la klareco de la traduko, kiu faras la verkon pli komprenebla kelkloke, pli ghuebla arte ol la originalo mem…(Julio Baghy, Literatura Foiro 83, p. 16).
La bapto de Caro Vladimir (el la cheha - Tomash Pumpr). Mi lautlegis la duan kanton, kaj eksplodis ondo de aklamo. Oni hurlis, ke ghi egalas la or-ginalon, iu febra animo ech kriis, ke ghi superas la originalon!... En Budapeshto chi-jare mi parolis aparte al du kleraj chehoj, viro kaj virino, kaj ambau jesis tiun entuziasman krion de 1949: ke la traduko nepre superas la originalon; ne nur char Pumpr enportis ech pli da mezrimoj, ol kiom skribis Havlichek, sed entute, ...la paradokso de Auld farighis vero:
"La bapto de Caro Vladimiro" tradukighas en la chehan nur kun perdo, (Reto Rossetti, Literatura Foiro 84, p, 11-12).
Intervjuo de la slovaka rok-grupo Team:
"Chu vi trovas esperanton plene tauga roklingvo?"
"Ni estis surprizitaj. Ni ne atendis ke ghi estas tiel bone kantebla. Pavol supozis ghin eble simila al la itala, sed ghi superis chian atendon. En kelkaj momentoj la esperanta versio shajnas al ni pli bona ol la slovaka, senblage. " (LF 116, p.27)
Asteriks la Gaulo, traduko el la franca: ...la esperanto-versio ne povis utiligi similan rimedon pro la fakto, ke por tiu celo esperanto devus havi econ, kiu mankas (intence) al ghi: regione kaj socie diversajn lingvo-tavolojn.
La traduka rondo sukcesis per pli sprita solvo, kiu ech superas la originalon, (Hans Grasseger, LF 120, p.50),
La fenomeno traduke superi la originalon estas tute konata, ghi dependas de la tradukista talento. Sed ke tio eblas ankau en esperanto, necesus iel pruvi per traduk-lingvistikaj eksperimentoj, char la neesperantista publiko ne kredas tion. Intertempe mi proponas komune kolekti la subjektivajn impresojn (citajhojn pri la konkretaj tradukoj) pri la traduko-lokoj, kie esperanto-versio superas la originalon. Mi proponas chion sendi al mi, kaj foj-de-foje mi publikigos la kolekton.