„I“ — lando de l’ komuna eco

Anatolo Goncharov
El la revuo «Scienco kaj Kulturo», n-ro 6, 1997, p. 39–40.

La lingvo Esperanto evoluas chefe ne dank’ al akademioj au lingvistoj, sed al parolanta ghin verdastela popoleto. Jen nur unu ekzemplo, kiun mi tiris el la tralegitajho.

En PIV oni legas, ke -i/ (estas) internacia sufikso uzata (ankau) por nomi landnomojn... Sed la esperantistoj nomas tiele ankau grupojn de landoj.

  • „Estas li sola reprezentanto de Balkanio“ (1). „Tramoj malabundas tra la tuta angla-lingvio, sed Melburno liveras la escepton“ (2). Foje temas ne nur pri landoj, sed ankau pri regionoj unuigitaj de unu sama lingvo. „Sed ghia chefa kultura signifo estas apartajho disde la cetera germanlingvio: germanlingvaj svisoj ne sentas kulturan identecon kun la najbaraj germanoj kaj austroj“ (3). „Post la rakonto «La floroj por leprulo»... jen venas el Slovenlingvio nova pli ampleksa verko de Boris Pahor“ (4).
  • La grupon de landoj unuigas ne nur sama lingvo, sed ech, ekzemple, sama rivero. „La che-danubaj landoj — chu nomi ilin Danubio? — apartenis, parte au tute, al la austra-hungara imperio“ (5). Ne timu oni uzi la vorton Danubio, kiu estas pli shpara, pli poezia nocio por che-danubaj landoj.

    La landojn kaj regionojn povas unuigi ankau samtempeco. „SAT tiel timis la altrudighon de naciismoj al la movado ke ghi simple forigis la landlimojn el sia geografio kaj indikas la loghlokojn de siaj anoj per «hor-zonoj», tiel ke la laponoj kaj bantuoj situas en la sama «Horzonio»“ (6).

    Ke la potencighanta sufikso ‘-i’ povas unuigi multon, vidu el la sekvaj citajhoj:

  • „Kaj komence de 1935 li ech fondis propran tribunon por senvualigi la mitojn, kiuj regis ekster Soveta Unio pri la kondichoj en Stalinio, la revuon «Herezulo»“ (7). „ESPERIO — la realighinta utopio. Esperantistojn oni ofte nomas revuloj, utopiistoj, sed...“ (8).

    For el Amio.
    dedichita al Sveta.

    Min lasis angor',
    Sed ne lasis sopir',
    Al mi brilas or',
    De ama inspir...

    Arosjev Grigorij (9)

    „Mia blua revo estas acheti komputilon kun akcesorajhoj por ekloghi Internetion“ (el persona letero de laautoro).

  • Jen tiel, simplaj homoj, tute ne poetoj au avangardistoj richigas la esprimeblon de Esperanto. Mi proponas al la legantoj subteni la sufikson ‘-i’ per aliaj interesaj uzadoj. Mi komencas la unua per jenaj, tute arbitraj frazoj:

  • Ciganio, krom la propra lingvo, ne malbone posedas chiujn europajn lingvojn. Vegetaranio havas ech sian propran presorganon «Esperantista Vegetarano». Pro la mizeregaj ne vivsufichaj pensioj Maljunulio ukrainia rapide degelas kvazau panpeco che malsatulo. Katolikio, streche atentis la vojaghon de Papo Johano Paulo la 2-a. Judio nepre inde subtenos Izraelon che eventuala milito kun Arabio. Ekssovetio ighis Elmigrio, dum Usono kaj Germanio restas chefa altirforto en Enmigrio. La progreson de richaj landoj pagas la naturo, kie chiujare pli kaj pli malgrandighas Ursio, Tigrio kaj aliaj teritorioj.
  • Fine mi diru, ke en la gramatiko de Esperanto indus fari etan aldonon por la funkcioj de la sufikso ‘-i’ nome: „...kaj por formi kvazaulandon, pseudolandon unuigitan de komuna eco: Esperantio devus havi sian propran parlamenton, Islamio estos unu el chefaj fontoj de l’progreso, se...“

    Referencoj:

  • Monato, 1997, 1, p. 4.
    Internacia Pedagogia Revuo, 1996, 4, p. 17.
    Literatura Foiro, 166, p. 61.
    Esperanto, 1993, 10, p. 173.
    La Gazeto, 72, p. 30.
    La Gazeto, 8, p. 3.
    La Ondo de Esperanto, 1996, 4/5, p. 19.
    Eventoj, 99, p. 8.
    Eksciu ke..., 5, p. 2.