Mihail Jhvaneckij Abstrakta pensado
(Familia leciono de aritmetiko)- Vi havas du pomojn. Mi forjhetis unun. Kiom restas che vi?
- Oj, pachjo, oj . . .
- Vi havis du pomojn. Mi tranchis unun je pecoj. Kiom restas che vi?
- Oj, pachjo, oj . . .
- Vi havis du pomojn. Unun mi voris. Mi voris unun. Kiom restas che vi?
- Oj, oj, oj . . .
- Vi tenis en viaj malpuraj manoj du nelavitajn pomojn. Mi aliris, elshiris de vi unun kaj voris ghin. Kiom restas che vi?
- Oj, oj . . .
- Ne! Necesas! . . Vi havis du pomojn. Mi elshiris kaj distretis unun. Unun el la du mi distretis per la piedoj. Kiom restas che vi?
- Oj, oj . . .
- Lasu la infanon. Li estas idioto! . .
- Mi shanghas la kondichojn. Vi havis du pomojn. Unun voris vi! Vi mem voris unun. Kiom da pomoj, idioto, nun restas che vi?
- Oj, oj, ne batu . . .
- Neniu zooghardeno! Neniuj gastoj! Vi neniam festos la naskightagon! La tutan mian ferion mi pasigos kun tiu chi idioto.
- Vi havis du pomojn. - Zina, chu ni havas pomojn? Kion do vi havas? Bone, alportu karotojn. - Vi havis du karotojn, ci, filo de hundino. Mi forprenas . . . Redonu, redonu, idioto, tio chi estas aritmetiko! . . Mi forprenas kaj voras unun. Jen, rigardu: mi voras . . .
- Gregchjo, ghi estas nelavita.
- Ne gravas. Li vidu. Mi voris kun la grundo unu karoton. Kiom da karotoj restas che vi?
- Oj, oj . . .
- Rigardu, kiom da malpuraj karotoj restas en viaj nelavitaj manoj?
- U-unu . . .
- Ghuste! Kaj nun revenu ni al la pomoj!
- Oj, oj . . .
- Ne plorachi! Nur respondi! Vi havis du pomojn . . .
- Gregchjo, li povas misgluti . . .
- Necesas! Tiu chi idioto respondis pri la karotoj ghuste, do restas iom da espero. Tio chi evoluigas lian abstraktan pensadon. Vi havis du pomojn...
- Gregchjo, mi admonas vin . . .
- Au li ne estu idioto, au li ne elkresku entute! - Vi havis du pomojn... Silento! La tuta domo mutu! Mi, via pachjo, forprenas de vi ...
La kriado ighis tia, ke la najbaroj desupre ekfrapis la plankon. - Nu bone, vi mem donas al mi unu. Kiom da pomoj restas che vi?
- U-unu...
- Do, kiom da pomoj mi havas?
- Unu.
- Kaj kiom da pomoj vi havas?
- Unu.
- Manghu ni ilin!
- M-manghu ...
Tamen pomoj ne estas. Nenio por manghi trovighas entute. Ghuste tio chi nomighas abstrakta pensado!
Niaj uloj en Davos
(Rusio negocas en Svislanda urbo)- Komprenu, de la evoluintaj landoj ni bezonas ne helpon, sed partnerecon. Mi ekspliku kiel ghi funkcias.
Vi donas al ni monon - kaj ni egalrajte partoprenas. Tio estas, ni esprimas nian vidpunkton pri niaj problemoj. Ghuste kiel en tiu chi restoracio: ni invitis vin - vi pagas.
Sed ni ne lasas vin sen atento kaj niaj konsultoj. Chi-kampe niaj scioj kaj sperto estas valoregaj, char ni ja loghas tie. Ghuste tiel montrighas la malfermiteco de nia ekonomiko nun.
Jes, hodiau ni regalas vin je via mono kaj per ankau via manghajho. Sed vi ricevas de ni ion pli valoran - la analizon de la hodiaua situacio kaj, se tiel diri, ech la prognozon.
Kaj plue: ni preferas tiatipan helpon, kiu poste kauzas la sekvan helpon. Do, temas fakte pri apogo, kiun vi povus fari por ni - kaj pro tio evidente necesos konkurenci kun aliaj landoj. Mi substrekas ankoraufoje, en tio montrighas la malfermiteco de nia ekonomiko, kaj dirante ech pli klare - ghia esenco.
Alvorte, tiuj unuaj kotizoj, kiujn ni ricevas de vi por la rajto fari al ni helpon, estas nenio kompare al la mono kaj la konkurenco por tiu chi rajto helpi al ni, kiu disvolvighos post 3-4 jaroj. Ja ni povas preni de vi chion, kaj la eblecoj niaj estas nelimigitaj! Ni prenos de vi kinofilmojn, televid-programojn kaj tele-ludojn, replikojn "Restu kun ni", shelkojn de telejhurnalistoj, kaj aldone ni prenos de vi monon por realigi chion tion. Kaj tio estas nur la komenco.
Sed pro la rajto helpi al ni vi devos batali, plejparte kontrau nin mem che la komenco. Nia mentality... (vi vidas - chi-vorton ni ankau pruntis de vi) , do nia mens... pensotradicio permesas al ni uzi vian helpon nur kondiche ke vi akceptas niajn malbenojn je via adreso kun danko!
Ni akuzas vin pri komploto, rifuzas vizojn, donas neniujn rajtojn kaj lasas kontraustari kuglojn de la krimuloj - por atingi la bilancon de interesoj kaj ekvilibrigi vian helpon! Chu vi sekvas min? Ghuste tio chi estos la stimulo, kiu pushos vin al nia merkato.
Kaj la merkato nia estas vastega - nia vera fiero! Ech ne eblas imagi, kio por ni ne estas bezonata hodiau. Ajna najlo, rompitaj brikoj, krom-produktoj de via paper-mangh-industrio. Mi ne misparolis, manghajho, eble el papero. Kaj chio tio kun la priservo, rezervaj detaloj kaj garantioj.
Chi tio koncernas la grandajn urbojn. Rilate al la provinco... Tie oni ghojos ech se vi simple vojaghos al ili iam autune. En ajna veturilo. Tio estos neforgesebla por vi kaj ili ambau.
Tial alveturigu monon, mashinojn, manghajhojn. Repage de via flanko ni postulas nur jenon: akcepti nin en la Konsilion de la Evoluintaj Landoj, en la Parizan Klubon kaj en la Pac-prizorgan Procezon. Kaj konsiderante kiom da eblecoj ni disponigas al vi, ni rajtas postuli, ke NATO dum ghia kresko ne proksimighu al niaj limoj. Alivorte, ke ghi kresku malkreskante.
Chi tie mi jam tushas la militan doktrinon... Certe, vi devas ebligi ke ni minacu vin, kaj eble ech ke ni unuaj faru nuklean atakon - se dank'al via helpo ni sukcesos en nia restaurado atingi tian-cxi nivelon, je kio ni rajtas esperi ankau.
Tamen la proponata de ni bilanco de la reciprokaj interesoj estos atingita nur tiam, se vi ne pervorte sed envere investos monon en nian milit-strategian komplekson tiel, ke ni povu unuaj fari nuklean atakon. Nepre subitan - tio estas nia nepra kondicho. Tamen kun via antaupago.
El rusa lingvo tradukis Alex Gofen