АНЕКДОТЫ И ШУТКИ
НА ЭСПЕРАНТО (4)
(из рассылки "Школа
Эсперанто")
E-eeeta vermido,
plorante, demandas sian patrinon:
- Panjo, panjo, kie estas nia pachjo?
- Chesu, karulo! Li kun viroj fishkapti foriris.
* * *
Hospitalestro
demandas komencantan kuraciston:
- Via unua kliento, kolego, resanighis. Kial do vi aspektas tiom
angore?
- Vidu, profesoro, mi neniel povas kompreni, kial li tamen
resanighis?
* * *
Iras homo tra
dezerto. Estas tre varme. Li soifas... Subite li vidas
puton.
Li aliras, enrigardas. Kaj tiu estas profundega, ne klaras, chu
estas
tie akvo, au ne...
Li trovis shtonon, jhetis ghin en la puton. Kun mallautighanta
fajfo la
shtono forfalis: nek resone, nek io ajn... Trovis li pli grandan
shtonon -
la sama rezulto... Sed li soifas ja... Eble io resonos en la
profundo...
Vidas li - apudas shpalo. Kun peno li eltiris ghin kaj jhetis en
la
puton. La sama rezulto. Subite elfore ekbruegas, preter la homo
preterekspresas kaprino kaj senhalte saltas en la puton.
La konsternita homo sidighas. Post iom da tempo aliras al li
maljunulo:
- Auskultu, homo, chu vi ne vidis mian kaprinon?
- Jen jhus preterkuris kaj saltis en la puton...
- Hm-mmm, strange. Ja estis ligita al shpalo...
* * *
KONFESO
Maljuna itala viro estas che konfesejo kun sacerdoto.
"Nu, patro," komencas la maljunulo, "je la komenco
de la dua monda milito,
belega virino manfrapis mian pordon kaj plore petegis rifughon
kontrau la
invadantaj germanoj. Do, mi kashis shin en mia subtegmento kaj
tie shi
restis sekure."
"Tio estis mirinda ago," respondis la sacerdoto,
"Certe vi ne devas konfesi
tion."
"Jes, patro, sed mi estis morale malfortika kaj mi postulis
ke shi devas
pagi al mi per ofta seksumado," honte diris la maljunulo.
La sacerdoto meditis dum minuto kaj respondis, "Nu, tiam
estis tre malfacila
epoko kaj vi ege riskis vin. Vi suferus terure se la germanoj
malkovrus
shin. Mi scias ke Dio, pro lia bonkoreco, bilancos la bonon kaj
la malbonon
de viaj agoj kaj sekve jughos vin milde."
"Bonege, pastro. Mi sentas min ege pli komforta,"
respondas la konfesanto.
"Chu mi rajtas demandi iom pli?"
"Certe, mia filo."
"Chu mi devas informi shin, ke la milito jam finighis?"
konfesejo - исповедальня
sacerdoto - священник, иерей
subtegment(ej)o -
чердак
sekure (= en sekureco)
- в безопасности
milde - мягко,
нестрого
* * *
Vino
Kliento en malgranda manghajhvendejo: Mi shatus litron da vino.
La vendisto: Rughan au blankan?
Kliento: Mi prifajas -- mi estas blinda.
mi prifajfas (= mi fajfas pri tio) - (в
смысле) мне наплевать
* * *
Malbonega novajho
Kuracisto (je telefono): Mi havas du novajhojn por vi: unu
malbonan, kaj
unu malbonegan.
Paciento: Komencu per la malbona.
Kuracisto: Mi ricevis la rezultojn de via lasta ekzamenigho. La
analizo
klare indikas ke restas al vi nur dudek kvar horojn por vivi.
Paciento: Dudek kvar horojn!? Sed tio estas terura! Estas
nekredeble! Kaj
vi diras ke vi havas ech malpli bonan novajhon anoncotan?
Kuracisto: Jes. Mi provas telefone kontakti vin por diri al vi la
rezulton jam de hierau....
* * *
Gramatiko
Instruisto: Kio estas la estonta tempo de "Mi oscedas"?
Jochjo: "Mi dormos".
oscedi -
зевать
* * *
Tago por
chio
Mortinto trovighas en la postvivo - en infero. Kvankam li bone
scias
kial li estas tie, li tamen estas senesperigita. Tiam alvenas
demono kiu
demandas:
"Sed kial vi estas tiel malgaja?"
"Kiel mi ne estus malgaja!" eksklamas la ulo. "Mi
ja estas en infero!"
"Ho, trankvilighu! La infero ne estas tiel terura kiel oni
kutime imagas.
Ni havas multajn okazojn por amuzighi chi tie. Ekzemple, chu vi
shatas
drinki?"
"Drinki? Evidente. Mi shategas drinki!"
"Do, plachos al vi lundoj. Chiun lundon ni faras nur tion,
drinkegas.
Viskion, tekilon, vinon, konjakon.... Ni drinkegas ghis fali sur
la grundon
kaj ghis chion vomegi! Kaj tiam ni rekomencas."
"He je, tio shajnas sufiche bona."
"Chu vi fumas?" ankorau demandas la demono.
"Jes ja!"
"Egbone! Plachos al vi mardoj. Ni havas la plej bonajn
cigarojn en la
mondo, kaj ni plenpulme fumegas! Kaj... se vi ekhavas kanceron,
neniu
problemo, vi jam estas morta, che ne?"
"Nu, tio shajnas ech tute bona."
"Kaj mi certas ke vi shatas vetludi, chu ne?"
"Jes, kial ne? Tio okupas...."
"Do, plachos al vi merkredoj. Vi povos ludi je chio
imagebla: jhetkuboj,
ruleto, chevalkuroj, pokero.... Kaj se vi chion perdas, nu neniel
gravas,
char vi jam estas morta."
"Interesege...."
"Kaj chu drogojn vi shatas?" demandas la demono.
"Ho, jesege, mi pli ol shatas tion. Cetere, ja tial mi estas
chi tie...."
"Fantaste! Plachegos al vi jhaudoj. Jhaudo estas la tago por
chiuj
drogoj, kaj vi povos preni chiajn: krakon, heroinon, ekstazion,
hashishon.... Chion kion vi volas. Kaj sen danghero, char vi ja
jam estas
morta...."
"Kia plezurego!" ekridas la mortinto. "Mi neniam
imagis ke infero povus
esti tiel agrablega loko!"
"Kaj," demandas la demono, "chu vi estas
gejo?"
"Kion? Gejo. Ne, mi neniel estas samseksemulo."
"Aj, aj! Do tute ne plachos al vi vendredoj...."
egbone = bonege
kancero - рак (болезнь)
drogo -
наркотик
gejo, samseksemulo
- гомосексуалист
* * *
MALNOVA
AMIKO
Idisto rekonas malnovegan amikon en la strato, kaj alsalutas lin:
"Ha lo! Johano! Nekredeble, ni ne renkontighis de almenau
dek kvin jaroj!
Aj, vi vere multege shanghighis!"
"Nu ja," respondas la alia, "sed mi ne nomighas
Johano."
"Oj oj! Vi ech shanghis vian antaunomon!"
* * *
POST LA FALO, NE
PLU ESTOS BALO
Naudekjarulino falis kaj rompis al si la kruron. Oni tre bone
prizorgis
shin, kaj bele engipsigis la kruron.
Tiam la kuracisto diras:
"Post unu monato mi forigos la gipson. Kaj dume, chefe ne
malsupreniru
lau shtuparoj."
Unu monaton poste, la virino revidas la kuraciston, kiu forigas
la gipson,
kaj diras:
"Nun vi povos malsupreniri lau shtuparoj."
"Ahh," shi suspiras, "des pli bone. Mi vere
tedighis malsupreniri per la
pluvtubo...!"
antaunomo - имя
(личное, в отличие от фамилии)
malsupreniri lau shtuparoj
- спускаться по лестницам
suspiri -
вздыхать
mi vere tedighis -
мне по правде говоря надоело
pluvtubo -
водосточная труба
* * *
BONEGA
ARBARISTO
Reklamo postulas: "Bezonata: tre sperta arbaristo".
Viro respondas al la
reklamo kaj estas demandita pri lia sperto.
"Mi laboris en la Sahara arbaro."
"Vi volas diri la Sahara dezerto, chu ne?", respondas
la intervjuisto.
La viro ridas kaj diras, "Certe, tiel ghi nomighas
nuntempe!"
* * *
PREZO DE
KONSILO
Enirante la oficejon de avokato, viro demandas pri liaj tarifoj.
"Kvindek dolarojn po demando," respondas la advokato.
"Tio estas multkosta, chu ne?", demandas la viro.
"Vi pravas," diras la avokato."Do, kio estas via
tria demando?"
* * *
VIKTIMO DE
FAJRO
Antikvatempe, almozulo vagas de pordo al pordo, petegante monon.
Li klarigas
al chiuj ke li, kompatinda viktimo, devas peti tian helpon char
lia hejmo
detruighis per fajro.
Iu vigla ulo demandas, "Chu vi havas dokumenton de la
urbestro, kiu
konfirmas vian historion?"
"Oj, oj!", respondas la petanto,"Ankau tio estis
detruita!"
almozulo -
нищий, попрошайка (almozo
- милостыня)
urbestro -
градоначальник, мэр
* * *
Unu tagon
en restoracio
Du turistoj vizitas Hispanion. Ili decidas iri por vespermanghi
en
restoracio kies specialajho estas "Tauro-ovoj lau Hispana
Stilo". Tiu
plado estas famkonata pro sia stimulefekto, ech pli efika ol
Viagro. La
restoracio ricevas la tauro-varojn de la tauroludejo tuj apuda.
Kiam la kelnero servas al ili la pladojn, la turistoj konstatas
ke la du
tauro-ovoj estas malgrandegaj, kaj unu plenvoche plendas:
"Diru jam, mi kredis ke la tauroj havas grandajn
testikojn!"
Kaj la kelnero respondas: "Jes, efektive - sed chifoje estas
la tauro kiu
gajnis!"
Tauro-ovoj lau Hispana Stilo - яйца быка по-испански
kelnero - официант
tauroludejo - место, где проводятся бои
быков (коррида)
testikoj - яички (анат.)
* * *
Unu tagon
che rabisto
Rabisto preterpasas pordegon de la palaceca domo kiun li planas
rabi, kaj
vidas avertoshildon: "Atentu la dangheran papagon!"
"Ha ha!" li mallaute ridas (do eble: haet'
haet'!) "Se ili kredas timigi
min per sia stulta papago, ili eraregas!"
Fulmrapide li grimpas trans la muron kaj per sia paspartuo facile
eniras la
domon. Ghuste tiam li ekvidas la faman dangheran papagon kaj
diras al ghi:
"Nu, kompatinda amiketo, vi vere neniom utilas!"
Je tiu sekundo, la papago ekblekas:
"Reks, ataku! Reks, ataku!"
paspartuo - отмычка (от франц. pass par tout
- пройти сквозь все)
* * *
Ekzameno pri fiziko
en universitato.
Temo: "Sono kaj lumo".
Eniras studento. La profesoro demandas:
- Kio estas pli rapida: lumo au sono?
La studento respondas:
- Lumo.
- Bone. Sed kial?
- Se mi shaltas radio-aparaton, komence ekbrulas lampeto, kaj nur
poste
venas la muziko.
- Malbone. Via ekzamenado estas finita.
Eniras dua studento. La sama demando.
Studento respondas:
- Sono.
- Pruvu!
- Kiam mi shaltas TV, komence audighas zumo, kaj nur poste aperas
bildoj.
- Malbone. Foriru!
La profesoro enpensighis: Au studentoj estas tro stultaj, au la
demandoj
estas tro komplikaj?
Eniras tria studento. La profesoro demandas:
- Jen vi staras sur montopinto. Sur apuda monto estas kanono. Ghi
pafas.
Kion vi eksentos pli frue: la flamon el la kanono au la bruon de
la pafo?
- Kompreneble la flamon.
Profesoro kun ek-ghojo:
- Kaj kiel vi tion klarigas?
La studento pensetis dum sekundo kaj respondas:
- Nu ja, la okuloj estas multe pli antaue ol la oreloj!