АНЕКДОТЫ И ШУТКИ
НА ЭСПЕРАНТО (2)
(из рассылки "Школа
Эсперанто")
LA
KULEREGO
Maljuna pastro invitas junan pastron vespermanghi kun si. La juna
pastro tuj
rimarkas, ke la dommastrino estas juna kaj belforma. Dum la
vespermangho la
junulo komencas pensi, ke eble estas intima rilato inter la alia
viro kaj
lia servistino. Shajnas, ke shi kondutas tre konante kun sia
estro... La
maljunulo vidas, kiel la junulo observas la virinon kaj haste
diras: "Mi
divenas kiel vi pensas pri mi kaj shi, sed mi volas certigi vin,
ke nia
rilato estas tute profesia".
Unu semajnon poste la dommastrino venas al la maljuna pastro,
dirante:
"Patro, post la vizito antau semajno de via amiko, la juna
pastro, mi ne
povas trovi altvaloran arghentan viandosaucan kuleregon. Chu
estas eble ke
li shtelis ghin?"
La maljunulo opinias: "Mi tre dubas tion, sed mi demandos
lin per zorge
skribita letero". Do li skribis jene: "Kara Patro, mi
ne diras ke vi FAKTE
prenis mian viandosaucan kuleregon au chu vi NEFAKTE prenis ghin.
Tamen la
fakto estas, ke post via vizito la kulerego mankas al mi".
Post tri tagoj la maljuna pastro ricevas jenan leteron de la alia
pastro.
"Kara Patro, mi ne volas diri, ke vi FAKTE dormas kun via
dommastrino au ke
vi NEFAKTE dormas kun shi. Tamen la fakto estas tia: se vi estus
dormanta
en via propra lito, vi jam estus facile trovinta la
kuleregon".
* * *
MALBONA
TAGO
Kompatindulo sidas en drinkejo, li aspektas vere mizera. De pli
ol duonhoro
li simple sidas tie, rigardante sian glason kvazau li volus
dronigi sin en
ghi.
Tiumomente eniras kamionisto kiu sidighas apud lin, rimarkas lian
malfelichegan mienon, donas al li amikan frapeton surshultran,
prenas lian
glason kaj fortrinkas la enhavon.
Vidinte chion chi, la mizerulo ekploregas....
"Nu, nu," tuj diras la kamionisto, "ne ploru pri
tio, temas pri bagatelo. Mi
ja pagos al vi alian glason. Mi faris tion nur char mi vidis ke
vi estas
tiom malgaja...."
Kaj la alia respondas:
"Ne, ne pro tio mi ploras. Hodiau estas vere la plej malbona
tago en mia
vivo. Chi-matene mia vekhorlogho ne funkciis, do mi alvenis
malfrue al la
laborejo. Mia estro estis kolerega, kaj li maldungis min. Kiam mi
volis iri
hejmen, mi konstatis ke iu shtelis mian automobilon, kaj la
polico diris ke
estas neniu indico, ke ili vershajne neniam retrovos ghin. Kaj
evidente, mi
ne havas kontraushtelan asekuron.... Do, mi iris hejmen per
taksio. Poste mi
konstatis ke mi lasis mian paperujon kun mia tuta mono en la
taksio, kiu jam
foriris. Enirante la domon mi trovis mian edzinon en la lito kun
mia plej
bona amiko. Do, mi eliris la domon, decidinte fini mian vivon. Mi
eniris
tiun chi drinkejon, kaj jhus antau ol mi povis mortigi min, vi
alvenis kaj
trinkis la venenon kiun mi estis trinkonta...."
kamionisto -
водитель грузовика
vekhorlogho -
будильник
maldungis -
уволил
estas neniu indico -
нет никакой улики
mi ne havas asekuron
- у меня нет страховки
trinkis la venenon
- выпил яд
* * *
Felicha kamionisto
kantetas dum li stiras sian kamionon:
"La la la, mi nomighas Johano, mi havas kamionon, kaj mi
iras al Parizo, la
la la."
Li vidas junan monakinon kiu petveturas, kaj haltas por preni
shin. Li
demandas shin chu li rajtus kisi shin, kaj shi akceptas! Ili
kisas, li
restartas la kamionon, kaj rekomencas kanti "La la la, mi
nomighas Johano,
mi havas kamionon, kaj mi iras al Parizo, la la la."
Tiam ankau la monakino ekkantas "La la la, mi nomighas
Karlo, mi iras al
maskobalo en Parizo, la la la!"
ili kisas - здесь:
целуются (правильнее было бы ili interkisas)
* * *
Laboristo instalas
muralmuran tapishon en domo. Fininte, li kontrolas sian
faron, kaj malfeliche li konstatas ke estas eta tubero en la mezo
de la
chambro. Char li estas perdinta sian cigaredpaketon, li pensas ke
estos pli
facile platigi la tuberon ol rekomenci la tutan laboron. Li unue
platigas
ghin per martelo, poste glatigas ghin per la piedo. Neniu
postsigno de la
tubero. Li estas tre kontenta... ghis li retrovas siajn
cigaredojn.
Je tiu momento, la dommastrino eniras la chambron kaj demandas al
li:
"Chu vi ne vidis mian hamstron?"
muralmura tapisho - ковер от стены
до стены
hamstro -
хомяк
* * *
Bone
vestita
Viro estas en la dezerto, kaj de horoj vagas perdita, senakva,
preskausvene.
Li estas soifmortonta. Subite li ekvidas dometon supre de duno,
kaj li
penege ekrampas, kaj fine atingas antau la pordon. Li konstatas
ke temas pri
vestobutiko.
"Akvon," li petegas kompatveke al la butikisto,
"bonvolu doni al mi glason
da akvo."
"Mi ege bedauras," respondas la butikestro, "sed
chi tie ni havas nur
vestojn. Rigardu nur tiun chi belegan kravaton el pura
silko...."
"Ahh, mi ne bezonas kravaton, mi bezonas nur akvon!"
"Mi ege bedauras," ripetas la butikestro, "chi tie
ni ne havas akvon. Sed
rigardu tien, che la horizonto sur alia duno, tie estas
restoracio, kun
trinkejo."
Do nia kompatindulo foriras, kaj uzante siajn lastajn
fortostrechojn, post
ankorau horo, fine atingas la trinkejon.
"A-a-akvon!" li apenau sukcesas elgorghigi,
"bonvolu doni al mi glason da
akvo."
"Neeble, sinjoro," respondas la vershisto. "Chi
tie ni ne servas al
senkravataj viroj...."
preskausvene - почти теряя
сознание
duno - дюна
kravato -
галстук
elgorghigi -
выдавить из горла (слова)
* * *
Mangh-invito
Sinjoreca volapukisto promenas en parko, kaj ekvidas trampon kiu
bovece
manghas la herbon.
"Ho, mia bedaurinda bonulo," ekkrias la bonfarema
sinjoro. "Via stato
kortushas min. Bonvolu akcepti mian inviton veni manghi che
min."
"Vi estas vere bonkora, sinjoro," respondas la trampo.
"Sed chu mi rajtus
peti vian indulgon akcepti ankau mian edzinon kaj niajn kvin
infanojn."
"Sed absolute jes," respondas la sinjoro. "Kun
granda plezuro. Efektive, mi
ne tondis mian gazonon de pli ol monato!"
trampo -
бродяга, бомж
* * *
- Mi decidis
maldungi mian sekretariinon - diras direktoro.
- Kial? - demandas lia amiko.
- Jen, auskultu. Antaunelonge, en la tago de mia jubileo, mi
renkontis
shin sur la strato. Shi portis du grandajn sakojn. Mi proponis
helpi
al shi kaj portis la sakojn ghis shia domo. Shi invitis min por
taso
da kafo.
- Tio ja estas bone!
- Ni venis shian loghejon. Shi foriris en apudan chambron
dirante, ke
mi venu tien, kiam shi min vokos.
- Sed tio ja estas bonege!
- Post kvinљ minutoj shi min vokis. Mi venis: en la chambro
staris
preparita manghotablo, che kiu sidis miaj oficistoj.
- Tio ja estas belege!
- Sed, prezentu al vi, kiaaspekte mi tien venis.
* * *
Viro revenas hejmen tre malsata. Li
sonorigas che la pordo.
La pordon malfermas nekonato.
- Kiu vi estas? - demandas la nekonato.
- Edzo.
- Kion vi volas?
- Mi volas manghi.
- Chu vi manghos la hierauan barchon?
- Jes, manghos.
- Venu morgau.
* * *
Oni sonorigas che la pordo. Mastro malfermas, sur la sojlo staras
gastoj.
- Vi almenau estu avertinta min, - riprochis ilin la mastro.
- Sed ni volis trovi vin hejme.
* * *
Eta knabino venas
al zoo-vendejo. Shi charmege ridetas kaj diras al
vendisto:
- Mi volas acheti kuniklon.
La vendisto respondas:
- Chu vi volas acheti chi tiun blankan, malghojan simpatiegan
kuniklon, au
chi tiun nigran petolemulon?
La knabineto, same sune ridetante, diras:
- Por mia boao estas tute egale!
kuniklo - кролик
boao - удав
* * *
Konversacias tri
pastroj - katolika, ortodoksa kaj judaisma - pri tio, kies
kredo pli pravas kaj efektivas.
La katolika argumentas: iam mi flugis per avio kaj la avio ne
povis
alterighi char shasio ne eljhetighis. Sed mi preghis al MIA Dio
kaj - chu vi
povas imagi? - chio finighis bone.
La ortodoksa kontraudiras: tio estas bagatelo. Jen mi foje
navigis, kaj nia
marshipo okazis en centro de shtormo, ni preskau dronis, sed mi
preghis al
MIA Dio kaj - chu vi povas imagi? - la chirkaua maro shtormas,
sed apud la
shipo estas perfekta trankvilo.
La judaisto diras: jes, tio tre bonas, sed auskultu min. Iras mi
sabate al
sinagogo kaj subite vidas surtere monujon. Dikan monujon. Kaj mi
ne havas
ech solan groshon. Kaj tie estas plena monujo! Sed sabato!! Mi
maldevas
labori. Mi maldevas ech klinighi por levi ion ajn. Mi haltis kaj
komencis
preghadi ke la monujo alighu al mi. Kaj chu vi povas imagi? -
chie estas
sabato, sed chirkau mi - jhaudo!!!
ortodoksa (pastro)
- православный (священник)
avio -
самолет (avio
- новая форма; более употребительно aviadilo)
* * *
Infanoj
Gepatroj sendis sian filon al avo por 14 tagoj.
Post chi tempo ili sendis telegramon: "Nepon ne sendu, chi
tie furiozas
uragano."
La avo respondis: "Mi sendas la nepon kaj vi sendu uraganon.
Mi preferas
ghin."
* * *
Admonas maljunulo knabeton: "Knabeto, chu vi ne komencis
fumi tro frue?"
"Kial tro frue? Ja post momento estos tagmangho."
* * *
Patrino: "Ne, je tiu filmo, al junularo malpermesita, mi vin
ne lasos iri.
Preferu atendi, kiam ghin oni elsendos per televido."
elsendos -
здесь в смысле: передадут (по
телевидению)
* * *
Justa puno
Ulo delonge revas havi parolkapablan beston. Finfine li achetas
papagon.
Sed lia revo baldau farighas koshmaro, char la pagago ja parolas,
sed la
tutan tagon krias nur obscenajhojn.
Post kelkaj tagoj la ulo ne plu eltenas. Li kaptas la papagon che
la
gorgho, skuas ghin, kaj krias:
"Se vi ne chesos tiel blasfemi, vi bedauregos!"
La papago pro paniko nur pli laute krias. Do la ulo enfermas ghin
en
balail-shrankon. Sed la papago pro nervozegeco daure kriegas
siajn malbenojn
funde de la shranko.
Komplete perdinte la sinregon, la ulo prenas la papagon kaj
enfermas
ghin en la fridujon.
Kaj tie, rapidege, la papago eksilentas.
Post kelkaj minutoj da tia silento, la ulo maltranvilighas, kaj
malfermas la fridujon. La papago estas hirtigita sed trankvila.
Ghi eliras,
lokas sin sur la brakon de sia mastro, kaj diras:
"Sciu ke mi vere ekstreme bedauras pro la malagrablajhoj
kiujn mi kauzis
al vi."
La ulo miregas: lia papago komplete transformighis. Kaj precize
tiumomente la papago aldone diras:
"Cetere, nur pro scivolemo, diru al mi: kion do misfaris tiu
kokino?"
ulo - (один)
человек, мужик, чувак и т.п.
obscenajho -
похабщина, непристойность
blasfemi -
ругаться
sinrego -
самообладание
fridujo -
холодильник
hirtigita -
взъерошенный
cetere -
(здесь) кстати