Апелляционная жалоба в гражданском прооцессе — гражданская апелляционная жалоба (la-advokat.ru)

Экстремальное вождение в подарок — в подарок. Контраварийный и экстремальный курс вождения (abvaktiv.ru)

LA SHTATO, PACMOVADO KAJ ESPERANTO

Registaro en USSR shajnas same chiopova, iam kruela, iam bonkora, kiel Dio. Ghi povas ekstermi milionojn kaj duonbushe sinpardoni. Ghi povas... chion, chion. Do, kion faru esperantistoj, se ghi neglektas ilian lingvon?

"Se nia shtato ne ektaksos Esperanton kiel specifan formon por internaciaj rilatoj, potence ne malpli forta ol aliaj formoj, ghi nur toleros E-movadon kiel siaspecan strangecon. Tiam pli bone ne renovigi E-organizajhon, - skribis jam citita Rubljov kaj ripetas: - Ne decas renovigi SEU kiel "privatan" asocion, tiu formo estas realigebla nur en aliaj landoj kaj tute netolerebla en USSR. "Privata" E-asocio en USSR estas sensencajho".

Shajne IGSE konsentis kun E.Bokarev, kiu, esplorinte en 60-aj jaroj aferojn en Bulgario, diris: "Ni en USSR serchu "richan onklon", kiu protektos nin". Jam en 1956 IGSE sin turnis kaj al Ministerio de kulturo, kaj al Scienca Akademio, kaj al Sovetia Packomitato, kaj plejunue - al la plejchefo - CK KPSU. "Nia IGSE agas kun permeso de KPSU kaj havas celon prepari fondighon de asocio", - skribis Sarychev la 26.III.1956. Nu, busha permeso, tamen, estis donita. En tempo de rerajtigo, kiam malfrua "reprezanco" foriris kaj komencighis frua "rehabilanco", oni multon esploris, ankau frakasitan dum Stalin E-movadon. Unufoje ech fakestro de CK KPSU V.A.Kirilin vokis esperantistojn por parolo. Eble li volis simple persone konatighi kun tiuj stranguloj, kiuj konsentas daure suferi pro siaj tute ne pandonaj idealoj? La renkonto ne fruktodonis.

Sarychev skribis la 31.III.1956: "Oficialaj instancoj dume montras sufichan indiferenton, kiun guto-post-gute traboras... Sed niaj fortoj ne estas grandaj, restis nur maljunuloj". Do, estis bezono koncentri la forton por bati al unu punkto. La punkto, lau elekto, estis sovetia kaj tutmonda pacmovado.

La pacmovado ekghermis en fino de 40-aj, kiam "malvarma milito" minacis shanghighi je varma. Tio estis (kaj estas) sendube nobla afero, al kiu neniu rilatis neutrale, char atombomboj ne elektas, kaj sen homoj ne vivos ankau Esperanto. Pacmovado, se kompreni ghin kiel popolajn agojn por paco, bezonas, ke popoloj interkomprenighu, kaj Esperanto estas tiu sama ilo, kiun ili efektive bezonas. Jen pro kio slogano "Esperanto servu pacon!", strebo ghin efektivigi, esperigis samideanojn, ke ilia lingvo, servante al homaro, farighos monda fenomeno.

En 1949 okazis la unua Internacia packongreso, kaj en 1953, la iniciato de A.Balogue, en austria urbeto St.Polten kolektighis dudeko da E-pacbatalantoj por fondi MEM. Char tio estis jam post morto de Stalin, nemultaj sovetaj esperantistoj ekesperis, ke anighinte al MEM, ili ankau revivigos enlandan movadon kaj montros sin socie utilaj.

Jen pro kio jam dum la unua kunsido de IGSE, la 28.I.1956, kiel tekstas protokolo, oni decidis starigi kontaktojn kun Tutsovetia Pac-Komitato (TPK). Samtempe al TPK sinturnis kelkaj eksterlandaj samideanoj. Tamen pozicio de TPK, de ghia sekretario M.I.Kotov estis firma: "Pri Esperanto okupighas la Lingvoscienca instituto, kaj packomitatoj ne devas okupighi pri la problemo". Tiel li respondis al leningrada funkciulo Kovalev, la kiu adreso - tiu de urba packomitato - venadis E-materialoj. Eksciinte tion, S.N.Podkaminer skribis al la prezidanto de TPK poeto N.S.Tihhonov, kun kiu li estis konata dummilite. Tamen reago estis negativa.

Tiam esperantistoj elektis memstaran, nesendangheran vojon. Ili proklamis sin anoj de MEM, des pli ke la aneco nenie registrighas, kaj leningrada aktivulo B.Hh.Toll, kiel reprezentanto de MEM por USSR, surshultris perantecon por "Paco" kaj "Pacdefendanto". Li riskis, kolektante abonpagojn kaj sendante ilin eksterlanden, tamen la risko estis nobla: ambau revuoj disvastigis noblajn novajhojn pri paco kaj amikeco, kaj reto de abonantoj estis kiel fundamento por estonta ASE.

Tamen poshto ja estis shtata, ghiaj chefoj mem decidas, kion ekspedi. Kaj ambau revuoj, pro kiuj estis jam pagite, ne chiam atingadis abonantojn. Tio subfosis la tutan aferon, kaj Toll sin turnis kun plendoj kaj filipikoj al gvidantoj de la shtato. Jen kion mi cherpis el arkivo de nia forpasinta samideano.

Al la shtatestro N.S.Hhrushchov, la 16.III.1957: "Al ni, esperantistoj-pacbatalantoj, oni malpermesas oficialan organizajhon... Malpermesas ech neregulan eldonadon de "Paco", aperanta lauvice en diversaj landoj. Ech pli - organoj de politkontrolo ne tralasis vicajn numerojn de la revuo, eldonitajn en Svedio kaj Pollando (estis arestitaj 400 ekzempleroj el Svedio)".

Al la prezidanto de TPK N.S.Tihhonov, la 25.V.1956: "Nur per malkonjektemo kaj malkuragho... oni klarigas la fakton, ke nia pozicio rilate al E-movado shajnas de eksterlande tiom nebula".

Al sekretario de CK KPSU M.A.Suslov, la 20.X.1956. Menciinte, ke tiu letero ne estas jam unua kaj anstatau skriba respondo li havis parolon kun iu A.A.Balmashnov en CK KPSU, Toll emfazas: "Faktoj atestas, ke stranga nekomprenebla stato, en kiu trovighas sovetaj esperantistoj-pacbatalantoj, jhetas nigran ombron sur nian sovetan realecon... Je vidpunkto de niaj malamikoj, nuntempa stato de E-movado estas demonstra kaj nerefutebla pruvo pri ekzisto de la "fera kurteno" kaj en nova aspekto estas la sama hitlera-beria rilato al Esperanto kaj esperantistoj, rezultinta malpermeson por Esperanto kaj fizikan ekstermon por esperantistoj". Do, dirite klare, kaj nomoj de Hitler kaj Berija (armilo de Stalin) okupas la saman lokon - kiel estis kaj en reala historio kaj en mia esploro.

Aldonante skizon pri nuntempa E-pacmovado en diversaj landoj, Toll konkludas draste: "Moktreti, ne rimarki, ne agnoski tiujn pacbatalantojn egalas al tio, ke oni krachas vizaghen al homoj, kiuj amikece etendas al ni siajn manojn".

Pasis kvaronjarcento, rilato de TPK al E-movado, jam oficialighinta, nemulte shanghighis. Tio pensigas: pro kio? Ajna afero en USSR havas siajn reklaman kaj malfasadan flankojn. Pacmovado, nobla lau siaj celoj, estas danghera por fermita socio per siaj kontaktoj. Estas nekonata fakto, ke chiuj lokaj PK ne rajtas senpere korespondi kun similaj organizajhoj eksterlande. Tion oni faras nur pere de TPK en Moskvo, kiu havas je sia dispono tradukistojn. Esperantistoj ekas senperajn kontaktojn, korespondadon, pere de kiu en USSR povas penetri "dangheraj ideoj". Jen pro kio Esperanto tute ne taugas kiel ilo por soveta pacmovado. Tion ne komprenis Toll (au ne volis kompreni) kaj liaj eksterlandaj kolegoj, amikoj al paco kaj sovetaj popoloj. Tion bone konsciis sovetaj oficialuloj, de Kotov ghis Hhrushchov kaj Suslov.

Esperanto ne taugas, de ilia vidpunkto, kiel ilo por packongresoj en USSR. Same lingvaj baroj helpas por opoziciuloj ne interkomprenighi kaj ne batali kontrau gvidantoj. Plejchefe dum tiuj kunvenoj oni parolas desur podio pere de interpretistoj. Tio vekas malfacilajhojn, tamen pli malfacile estus por gvidantoj, se dum diskuto chiu eldiru propran, ne bremsitan kaj glatigitan pere de oficiala interpretisto opinion. Des pli, ke la kongresoj, ankau lau mia propra sperto, estas nuraj auskultejoj kaj festivaloj, sed ne disputejoj. Ili estis organizataj lau modelo de partikongresoj kun jam antaue presitaj prelegoj kaj rezolucioj.

Jen pro kio MEM ne sukcesis en siaj rilatoj kun TPK. Malsamaj estis iliaj celoj. La unua gardas shtatan politikon, limigas kaj kontrolas ajnajn kontaktojn. La dua, kvankam havanta komunistojn kaj porpacajn celojn, uzas Esperanton, kiun limigi estas ege malfacile, char ghi estas nek intershtata, ech ne interpopola, sed lingvo interhoma, kiu kunigas ne nur korpojn, sed unuavice - la korojn.

sekva chapitro