| Вряд ли где можно было найти
человека, который так жил бы в
своей должности. Мало сказать:
он служил ревностно, - нет, он
служил с любовью. |
Apenau ie estis
trovebla homo, kiu same vivus en sia ofico. Ne sufichas
diri: li servis kun fervoro, ho ne, li servis kun amo. |
Apenau ie troveblus
alia homo, kiu tiel vivus sian oficon. Ne sufichas diri,
ke li servis fervore — ne, li servis kun amo. |
| Там, в этом переписыванье,
ему виделся какой-то свой
разнообразный и приятный мир.
Наслаждение выражалось на лице
его; некоторые буквы у него
были фавориты, до которых если
он добирался, то был сам не
свой: и подсмеивался, и
подмигивал, и помогал губами,
так что в лице его, казалось,
можно было прочесть всякую
букву, которую выводило перо
его. |
En la skribado li vidis
ian apartan varian kaj agrablan mondon. Sur lia vizagho
estis esprimata ghuo; kelkaj literoj estis de li plej
favorataj; kiam li estis atinganta ilin, li estis ekster
si pro plezuro: kaj ridetis, kaj okulsignis, kaj helpadis
per la lipoj, tiel ke sur lia vizagho, shajne, estis eble
legi chiun literon, kiun konturis lia plumo. |
Tie, en la kopiado, al
li vidighis iu varia kaj agrabla mondo. Ghuo bildighis
sur lia vizagho. Kelkaj literoj estis liaj favoratoj;
skribante ilin li shanghighis: li ridetis, kaj
palpebrumis, kaj lipumis tiel, ke en lia vizagho oni
shajne povus legi chiun literon, kiun skribis lia plumo. |
| Если бы соразмерно его
рвению давали ему награды, он, к
изумлению своему, может быть,
даже попал бы в статские
советники; но выслужил он, как
выражались остряки, его
товарищи, пряжку в петлицу да
нажил геморрой в поясницу. |
Se oni premius lin
konforme kun lia fervoro, li kun mirego eble farighus ech
shtata konsilisto; sed elservis li, kiel diradis
sprituloj, nur bukon en butontruo kaj hemoroon en la
dorso. |
Se oni promocius lin
lau lia fervoro, li, je sia propra mirego, eble ighus ech
shtata konsilisto; tamen per sia servo li ricevis nur
tion, kion liaj spritaj kolegoj nomis: “insigno honora
kaj hemoragio dolora”. |
| Впрочем, нельзя сказать,
чтобы не было к нему никакого
внимания. Один директор, будучи
добрый человек и желая
вознаградить его за долгую
службу, приказал дать ему
что-нибудь поважнее, чем
обыкновенное переписыванье;
именно из готового уже дела
велено было ему сделать
какое-то отношение в другое
присутственное место; дело
состояло только в том, чтобы
переменить заглавный титул да
переменить кое-где глаголы из
первого лица в третье. |
Tamen, ne eblas diri,
ke li tute ne estis atentata. Unu direktoro, estante
bonkora homo kaj dezirante premii lin pro longa servado,
ordonis doni al li ion pli gravan, ol la ordinara
transskribado; nome, oni ordonis al li el jam preta afero
fari iun raporton por alia institucio; la tasko estis nur
shanghi la titolon kaj kelkloke shanghi verbojn el unua
persono en la trian. |
Tamen oni ne povas
diri, ke li tute ne estis atentata. Unu el la direktoroj,
bonkora homo, volis rekompenci lian longan servadon kaj
ordonis doni al li ion pli gravan ol simplan kopiadon;
nome, al li estis ordonite el jam preta dokumento fari
alian dokumenton por alia departemento; necesis nur
shanghi la titolojn kaj kelkloke skribi “mi” anstatau
“li”. |
| Это задало ему такую работу,
что он вспотел совершенно, тер
лоб и наконец сказал: "Нет,
лучше дайте я перепишу
что-нибудь". С тех пор
оставили его навсегда
переписывать. |
Tio prezentis al li
tian laboron, ke li tuta shvitis, frotis la frunton kaj
fine diris: "Ne, pli bone donu al mi transskribi
ion". De tiu tempo oni por chiam lasis lin
transskribadi. |
Tio laborigis lin tiel,
ke li tute shvitis, frotis la frunton kaj finfine diris:
“Ne, prefere donu al mi ion por kopii”. De tiu tempo
li por chiam restis kopianto. |
| Вне этого переписыванья,
казалось, для него ничего не
существовало. Он не думал вовсе
о своем платье: вицмундир у
него был не зеленый, а какого-то
рыжевато-мучного цвета. |
Ekster la transskribado
por li, shajne, ekzistis nenio. Li tute ne pensis pri sia
vestajho; lia uniformo estis ne de verda, sed de ia
rufe-faruna koloro. |
Shajnis, ke krom la
kopiado por li nenio ekzistis. Li tute ne pensis pri sia
vesto: lia uniformo havis ne la verdan koloron, sed
samtempe rufan kaj farunan. |
| Воротничок на нем был
узенький, низенький, так что
шея его, несмотря на то что не
была длинна, выходя из
воротника, казалась
необыкновенно длинною, как у
тех гипсовых котенков,
болтающих головами, которых
носят на головах целыми
десятками русские иностранцы. |
La kolumo estis
mallargha, malalta, tiel ke lia kolo, malgrau ke ghi ne
estis longa, elighante el la kolumo, shajnis neordinare
longa, kvazau che tiuj gipsaj katidoj kun balancighantaj
kapoj, dekojn da kiuj portadas surkape rusaj
kolportistoj. |
Lia kolumo estis
mallargha kaj malalta, kaj pro tio lia kolo, kiu fakte ne
estis longa, super la kolumo shajnis eksterordinare
longa, kiel la koloj de la gipsaj katidoj kun
shancelighantaj kapoj, dekojn da kiuj rusaj alilandanoj
portas sur siaj kapoj. |
| И всегда что-нибудь да
прилипало к его вицмундиру: или
сенца кусочек, или какая-нибудь
ниточка; к тому же он имел
особенное искусство, ходя по
улице, поспевать под окно
именно в то самое время, когда
из него выбрасывали всякую
дрянь, и оттого вечно уносил на
своей шляпе арбузные и дынные
корки и тому подобный вздор. |
Kaj chiam io estis
algluighinta al lia uniformo: chu peceto da fojno, chu ia
fadeneto; krome, li havis specialan arton, irante tra
strato, trafi sub fenestro ghuste en tiu momento, kiam
oni estis eljhetanta el tiu chi fenestro chian
malpurajhon, kaj pro tio li chiam portis sur sia chapelo
akvomelonajn shelojn kaj similaj achajhojn. |
Chiam io gluighis al
lia uniformo: jen fojnero, jen iu fadeno. Krome li
majstris specialan arton: surstrate li venis sub
fenestrojn tiam, kiam oni forjhetis el ili ian rubajhon,
kaj pro tio li havis sur sia chapelo citrolajn kaj
melonajn shelojn kaj similajn sentaugajhojn. |
| Ни один раз в жизни не
обратил он внимания на то, что
делается и происходит всякий
день на улице, на что, как
известно, всегда посмотрит его
же брат, молодой чиновник,
простирающий до того
проницательность своего
бойкого взгляда, что заметит
даже, у кого на другой стороне
тротуара отпоролась внизу
панталон стремешка, - что
вызывает всегда лукавую
усмешку на лице его. |
Neniun fojon en sia
vivo li ekatentis tion, kio estas farata kaj okazas
chiutage sur la strato, kion, kiel sciate, nepre
ekrigardos lia kolego, juna oficisto, kies sagaca
observemo rimarkos ech, che kiu sur alia flanko de la
strato shirighis rimeneto malsupre de pantalono, - kio
chiam elvokas gajan rideton sur lia vizagho. |
Ech unu fojon en sia
vivo li ne atentis tion, kio estas farata kaj okazanta
surstrate, kion, kiel estas konate, chiam atentas chiu
lia samsortano, juna oficisto, kies viglaj okuloj estas
tiel akraj, ke ili rimarkas trans la strato ech
disshiritan subplandan rimenon de pantalono — tiaj
okazoj chiam kauzas ruzan rideton sur lia vizagho. |
| Но Акакий Акакиевич если и
глядел на что, то видел на всем
свои чистые, ровным почерком
выписанные строки, и только
разве если, неизвестно откуда
взявшись, лошадиная морда
помещалась ему на плечо и
напускала ноздрями целый ветер
в щеку, тогда только замечал он,
что он не на середине строки, а
скорее на средине улицы. |
Sed Akakij Akakijevich
ech se rigardis ion, vidis sur chio siajn purajn, per
akurata skribmaniero skribitajn literojn, kaj nur kiam,
nesciate de kie aperinte, chevalo metis sian muzelon sur
lian shultron kaj blovis per naztruoj tutan venton al lia
vango, nur tiam li estis rimarkanta, ke li trovighas ne
meze de skriblinio, sed meze de strato. |
Sed ech kiam Akakij
Akakijevich rigardis ion, li en chio vidis siajn netajn
liniojn, surpaperigitajn en pura kaj neta skribmaniero,
kaj eble nur kiam chevala muzelo, veninta de ie, aperis
super lia shultro kaj eligis venton el siaj nazotruoj sur
lian vangon, nur tiam li rimarkis ke li estas ne meze de
linio, sed meze de strato. |
| Приходя домой, он садился тот
же час за стол, хлебал наскоро
свои щи и ел кусок говядины с
луком, вовсе не замечая их
вкуса, ел все это с мухами и со
всем тем, что ни посылал бог на
ту пору. |
Veninte hejmen, li
estis tuj sidighanta che la tablon, rapide manghis sian
brasikan supon kaj bovidajhon kun cepo, tute ne
rimarkante ilian guston, manghis chion tion kune kun
mushoj, kun chio, kio estis sendita de dio tiutempe. |
Reveninte hejmen, li
chiam tuj altablighis, rapide manghis sian brasiksupon
kaj pecon da bovajho kun cepo, tute ne sentante la
guston, manghis chion kun mushoj kaj chio cetera, kion
Dio sendis tiutempe. |
| Заметивши, что желудок
начинал пучиться, вставал из-за
стола, вынимал баночку с
чернилами и переписывал
бумаги, принесенные на дом.
Если же таких не случалось, он
снимал нарочно, для
сооственного удовольствия,
копию для себя, особенно если
бумага была замечательна не по
красоте слога, но по адресу к
какому-нибудь новому или
важному лицу. |
Rimarkinte, ke lia
stomako plenighis, li estis starighanta de che la tablo,
prenanta boteleton kun inko kaj ekskribanta paperojn,
alportitajn hejmen. Se skribendaj paperoj ne estis, li
estis faranta speciale, por propra plezuro, kopion por
si, precipe se la papero estis rimarkinda, ne pro beleco
de la stilo, sed pro adresigho al iu nova au grava
persono. |
Sentinte, ke lia
stomako plenshtopighis, li forlasis la manghotablon,
prenis inkujon kaj kopiis paperojn, kiujn li prenis
hejmen. Se li ne havis oficajn taskojn, li por la propra
plezuro kopiis dokumentojn, precipe se papero estis
rimarkinda ne pro bela stilo, sed char adresita al iu
nova au grava persono. |
| Даже в те часы, когда
совершенно потухает
петербургское серое небо и
весь чиновный народ наелся и
отобедал, кто как мог,
сообразно с получаемым
жалованьем и собственной
прихотью, - когда все уже
отдохнуло после
департаментского скрыпенья
перьями, беготни, своих и чужих
необходимых занятий и всего
того, что задает себе
добровольно, больше даже, чем
нужно, неугомонный человек, |
Ech en tiuj horoj, kiam
la peterburga griza chielo tute estingighas kaj la tuta
oficista popolo satighis konforme kun ricevata salajro
kaj propra kaprico, - kiam chio jam ripozas post la
departamenta plumknarado, kurado, siaj kaj fremdaj
necesaj okupoj kaj chio tio, kion lauvole, ech pli ol
necese, taskas al si malkvietema homo, |
Ech en la horoj, kiam
la peterburga griza chielo tute malhelighis kaj kiam la
tuta oficista popolo jam manghis lau siaj kapabloj,
konforme al la ricevata salajro kaj al la propra
kapricemo, — kiam jam chiuj sukcesis ripozi post
departementa plumoknarado, kurado, propraj kaj fremdaj
farendajhoj kaj chio, kion nelacigebla homo propravole
akceptas en la kvanto pli ol necesa, |
| - когда чиновники спешат
предать наслаждению
оставшееся время: кто побойчее,
несется в театр; кто на улицу,
определяя его на
рассматриванье кое-каких
шляпенок; кто на вечер -
истратить его в комплиментах
какой-нибудь смазливой
девушке, звезде небольшого
чиновного круга; кто, и это
случается чаще всего, идет
просто к своему брату в
четвертый или третий этаж, в
две небольшие комнаты с
передней или кухней и
кое-какими модными
претензиями, лампой или иной
вещицей, стоившей многих
пожертвований, отказов от
обедов, гуляний, |
- kiam la oficistoj
hastas dedichi la restintan tempon al plezuro: la pli
viglaj rapidas en teatron; iuj - sur la straton,
dedichante la tempon al rigardado de kelkaj chapoj; iuj -
al bankeda vespero, por malshpari ghin en komplimentoj al
iu bela junulino - stelo de negranda oficista rondo; iuj,
kaj tio okazas plej ofte, iras al sia kolego en kvaran au
trian etaghon, en du negrandajn chambrojn kun vestiblo au
kuirejo kaj kun kelkaj modaj pretendajhoj - lampo au alia
ajheto, kostinta multajn oferojn, rifuzojn de tagmanghoj,
bankedoj; |
— kiam oficistoj
rapidas dedichi la restintan tempon por ghuoj: iuj pli
viglaj kuras al teatro; iuj al strato, uzante tiun tempon
por rigardado de iaj chapeloj; iuj vespere utiligas ghin
por komplimentoj al iu beleta junulino, stelo de eta
oficista rondo; iuj, tio okazas plej ofte, simple iras al
sia kolego en la tria au kvara etagho, al liaj du
chambretoj kun antauchambro au kuirejo kaj iuj modaj
pretendoj, lampo au alia objekto, kiu postulis multajn
elspezojn, rezignojn de tagmanghoj kaj festenoj, |
| - словом, даже в то время,
когда все чиновники
рассеиваются по маленьким
квартиркам своих приятелей
поиграть в штурмовой вист,
прихлебывая чай из стаканов с
копеечными сухарями,
затягиваясь дымом из длинных
чубуков, рассказывая во время
сдачи какую-нибудь сплетню,
занесшуюся из высшего
общества, от которого никогда и
ни в каком состоянии не может
отказаться русский человек,
или даже, когда не о чем
говорить, пересказывая вечный
анекдот о коменданте, которому
пришли сказать, что подрублен
хвост у лошади Фальконетова
монумента, |
unuvorte, ech en tiu
tempo, kiam chiuj oficistoj disighas tra malgrandaj
loghejetoj de siaj kamaradoj por ludi kartojn,
suchtrinkante teon el glasoj kune kun kelkkopekaj
krakenoj, enspirante fumon el longaj cigaredingoj,
rakontante dum disdonado de kartoj iun klachon,
alflugintan el la supera mondumo, de kiu la rusa homo
neniam kaj en neniu stato povas rifuzi, au ech, kiam ne
estas pri kio paroli, rerakontante la eternan anekdoton
pri komandanto, al kiu oni venis por diri, ke iu forhakis
voston de la chevalo de la Falkoneta monumento, |
— do ech en tiu
tempo, kiam chiuj oficistoj dissemighas al loghejetoj de
siaj amikoj por kartludi, glutante teon el glasoj kaj
manghante malmultekostajn biskotojn, enspirante
tabakfumon el longaj chibukoj, rakontante dum
kartodisdonado iun klachon, flugintan el la mondumo, kiun
la rusa homo en neniu stato povas neglekti, au se mankas
temo, ech rerakontante la eternan anekdoton pri la
komandanto, al kiu oni raportis pri la rompita chevala
vosto de la monumento de Falconet, |
| - словом, даже тогда, когда
все стремится развлечься, -
Акакий Акакиевич не предавался
никакому развлечению. |
- unuvorte, ech tiam,
kiam chio strebas distrighi, Akakij Akakijevich okupighis
pri neniu amuzo. |
— do ech kiam chiuj
strebis amuzighi, — Akakij Akakijevich donis sin al
neniu amuzo. |
| Никто не мог сказать, чтобы
когда-нибудь видел его на
каком-нибудь вечере.
Написавшись всласть, он
ложился спать, улыбаясь
заранее при мысли о завтрашнем
дне: что-то бог пошлет
переписывать завтра? |
Neniu povis diri, ke
iam vidis lin en iu bankedo. Skribinte ghissate, li estis
ekkushanta dormi, anticipe ridetante che la penso pri
morgaua tago: kion dio sendos por transskribi morgau? |
Neniu povis diri, ke li
vidis lin en iu vespera festo. Satskribinte, li
enlitighis, ridetante che penso pri morgaua tago: kion
Dio sendos morgau por kopiado? |
| Так протекала мирная жизнь
человека, который с
четырьмястами жалованья умел
быть довольным своим жребием, и
дотекла бы, может быть, до
глубокой старости, если бы не
было разных бедствий,
рассыпанных на жизненной
дороге не только титулярным, но
даже тайным, действительным,
надворным и всяким советникам,
даже и тем, которые не дают
никому советов, ни от кого не
берут их сами. |
Tiel estis pasanta la
paca vivo de la homo, kiu, kun la salajro de kvarcent
rubloj dum jaro, sciis esti kontenta pri sia sorto, kaj
tiel lia sorto ghisfluus, eble, profundan maljunecon, se
ne estus diversaj plagoj, disshutitaj sur la vivovojo ne
nur de la titularaj, sed ech de sekretaj, realaj,
kortegaj kaj chiaj aliaj konsilistoj, ech de tiuj, kiuj
nek donas konsilojn al iuj ajn, nek mem akceptas ilin. |
Tiel fluis la paca vivo
de la homo, kiu kun kvarcentrubla salajro sukcesis esti
kontenta pri sia sorto, kaj eble ghi tiel fluus ghis lia
profunda maljuneco, se mankus malfelichoj, shutitaj sur
la vivovojo ne nur de titolaj konsilistoj, sed ech sur la
vivovojo de sekretaj, efektivaj, kortegaj kaj chiaj
ceteraj konsilistoj, ech sur la vivovojo de tiuj, kiuj al
neniuj donas konsilojn, nek prenas konsilojn de aliaj. |
| Есть в Петербурге сильный
враг всех, получающих
четыреста рублей в год
жалованья или около того. Враг
этот не кто другой, как наш
северный мороз, хотя, впрочем, и
говорят, что он очень здоров. |
Estas en Peterburgo
forta malamiko de chiuj, ricevantaj salajron je 400
rubloj jare au chirkau tiom. Chi tiu malamiko estas neniu
alia, ol nia norda frosto, kvankam, cetere, oni diras, ke
ghi estas tre saniga. |
En Peterburgo estas
forta malamiko de chiuj, kiuj ricevas salajre chirkau
kvarcent rublojn en la jaro. Chi tiu malamiko estas nenio
alia ol nia norda frosto, kvankam oni diras, ke ghi estas
tre salubra. |
| В девятом часу утра, именно в
тот час, когда улицы
покрываются идущими в
департамент, начинает он
давать такие сильные и колючие
щелчки без разбору по всем
носам, что бедные чиновники
решительно не знают, куда
девать их. |
Post la oka horo
matene, ghuste je tiu horo, kiam la stratoj kovrighas per
irantoj al departamentoj, ghi komencas doni tiajn fortajn
kaj pikantajn frapojn sur chies nazojn, ke la malfelichaj
oficistoj tute ne scias, kie kashi ilin. |
Post la oka horo
matene, kiam la stratojn plenigas irantoj al la
departementoj, ghi komencas doni tiel fortajn kaj pikajn
frapojn sur chiujn nazojn, ke la malfelichaj oficistoj
tute ne scias, kiel kashi la nazojn. |
| В это время, когда даже у
занимающих высшие должности
болит от морозу лоб и слезы
выступают в глазах, бедные
титулярные советники иногда
бывают беззащитны. |
Je tiu tempo, kiam ech
al havantaj superajn oficojn pro la frosto doloras la
frunto kaj en la okuloj aperas larmoj, la mizeraj
titularaj konsilistoj ofte estas sendefendaj. |
En la tempo, kiam ech
plej altrangajn personojn doloras la frunto pro la
frosto, kaj larmoj aperas en iliaj okuloj, malfelichaj
titolaj konsilistoj foje estas tute sendefendaj. |
| Все спасение состоит в том,
чтобы в тощенькой шинелишке
перебежать как можно скорее
пять-шесть улиц и потом
натопаться хорошенько ногами в
швейцарской, пока не оттают
таким образом все замерзнувшие
на дороге способности и
дарованья к должностным
отправлениям. |
La tuta savo konsistas
en tio, ke en la malpufa palteto trakuri kiel eble plej
rapide kvin-ses stratojn kaj poste longe tretadi en
pordistejo, ghis revarmighos la forfrostintaj dumvoje
kapabloj kaj talentoj pri la oficaj devoj. |
Ili povas savi sin nur
per rapida kurado en siaj maldikaj paltoj tra kvin-ses
stratoj kaj poste per forta stamfado en pordistejo por ke
revarmighu chiuj iliaj kapabloj kaj talentoj por la ofica
laboro, kiuj frostighis dumvoje. |
| Акакий Акакиевич с
некоторого времени начал
чувствовать, что его как-то
особенно сильно стало
пропекать в спину и плечо,
несмотря на то что он старался
перебежать как можно скорее
законное пространство. Он
подумал наконец, не
заключается ли каких грехов в
его шинели. |
De kelka tempo Akakij
Akakijevich komencis senti, ke liaj dorso kaj shultro iel
precipe frostighas, malgrau ke li penis trakuri la
bezonatan distancon kiel eble plej rapide. Li ekpensis,
chu lia palto ne havas iujn mankojn. |
Ekde iu tempo Akakij
Akakijevich eksentis, ke la frosto komencis dolorige piki
lin je la dorso kaj shultro, kvankam li penis laueble
rapide trakuri sian spacon. Finfine li pensis, ke eble en
lia palto estas iuj difektoj. |
| Рассмотрев ее хорошенько у
себя дома, он открыл, что в
двух-трех местах, именно на
спине и на плечах, она
сделалась точная серпянка;
сукно до того истерлось, что
сквозило, и подкладка
расползлась. |
Esplorinte ghin atente
en sia hejmo, li malkovris, ke en du-tri lokoj, nome sur
dorso kaj sur shultroj, ghi farighis kiel gazo: la shtofo
tiom elfrotighis, ke farighis travidebla, kaj la
subshtofo disighis. |
Bone pririgardinte ghin
hejme, li konstatis, ke en kelkaj lokoj, ghuste che la
dorso kaj shultroj, ghi jam similas reton; la drapo tiel
trivighis, ke ghi tralasis aeron, kaj la subshtofo
disfadenighis. |
| Надобно знать, что шинель
Акакия Акакиевича служила тоже
предметом насмешек чиновникам;
от нее отнимали даже
благородное имя шинели и
называли ее капотом. |
Necesas scii, ke la
palto de Akakij Akakijevich ankau servis kiel objekto de
mokoj de la oficistoj; oni ech ne atribuis al ghi la
noblan nomon palto, sed nomis ghin kapoto. |
Necesas scii, ke ankau
la palto de Akakij Akakijevich estis objekto de mokoj de
oficistoj; ili ech forprenis ghian noblan nomon
“palto” kaj nomis ghin kapoto. |
| В самом деле, она имела
какое-то странное устройство:
воротник ее уменьшался с
каждым годом все более и более,
ибо служил на подтачиванье
других частей ее. Подтачиванье
не показывало искусства
портного и выходило, точно,
мешковато и некрасиво. |
Efektive, ghi havis ian
strangan strukturon: ghia kolumo kun chiu jaro pli kaj
pli malgrandighis, char servis por flikado de aliaj ghiaj
partoj. La flikado ne montris tajloran mastrecon, kaj
rezultis iel sakece kaj malbele. |
Ghi efektive estis tre
strange aranghita: ghia kolumo chiujare malgrandighis,
char la kolumo servis kiel materialo por flikado de aliaj
partoj. La flikado ne vidigis lertecon de tajloro kaj
efektive aspektis malbele kaj sakece. |
| Увидевши, в чем дело, Акакий
Акакиевич решил, что шинель
нужно будет снести к Петровичу,
портному, жившему где-то в
четвертом этаже по черной
лестнице, который, несмотря на
свой кривой глаз и рябизну по
всему лицу, занимался довольно
удачно починкой чиновничьих и
всяких других панталон и
фраков, - разумеется, когда
бывал в трезвом состоянии и не
питал в голове какого-нибудь
другого предприятия. |
Ekvidinte la aferon,
Akakij Akakijevich decidis, ke necesos porti la palton al
Petrovich, tajloro, loghanta ie sur kvara etagho lau
malparada shtuparo, kiu, malgrau sia unuokuleco kaj
tutvizagha variolkaveco, sufiche sukcese riparadis
oficistajn kaj chiajn aliajn pantalonojn kaj frakojn,
kompreneble, kiam li estis malebria kaj ne havis en la
kapo ian alian iniciaton. |
Rimarkinte la kauzojn,
Akakij Akakijevich decidis porti la palton al tajloro
Petrovic, kiu loghis en la kvara etagho atingebla per la
malantaua shtuparo. Malgrau la unuokuleco kaj
variolmarkita vizagho, li sufice sukcese okupighis pri
riparado de oficistaj kaj aliaj pantalonoj kaj frakoj —
kompreneble, nur kiam li estis en sobra stato kaj ne
havis en la menso aliajn planojn. |
| Об этом портном, конечно, не
следовало бы много говорить, но
так как уже заведено, чтобы в
повести характер всякого лица
был совершенно означен, то,
нечего делать, подавайте нам и
Петровича сюда. |
Pri tiu chi tajloro,
certe, ne indus multe paroli, sed char jam estas tia
kutimo, ke karaktero de chiu persono en la novelo estu
detale prirakontita, do, nenion fari, donu al ni chi tien
ankau Petrovich'on. |
Kvankam ne endas multe
rakonti pri tiu tajloro, sed ja en la novelo la karaktero
de chiu protagonisto devas esti klare montrita, kaj tial
necesas ke ankau Petrovich estu prezentita al vi. |
| Сначала он назывался просто
Григорий и был крепостным
человеком у какого-то барина;
Петровичем он начал называться
с тех пор, как получил
отпускную и стал попивать
довольно сильно по всяким
праздникам, сначала по большим,
а потом, без разбору, по всем
церковным, где только стоял в
календаре крестик. |
Komence li nomighis
simple Grigorij kaj estis servutulo che iu bienulo;
Petrovich li eknomighis post kiam li ricevis liberecon
kaj komencis drinki sufiche multe okaze de chiuj festoj -
komence grandaj, kaj poste senelekte okaze de chiuj
ekleziaj festoj, markitaj en kalendaro. |
Komence li estis nomata
simple Gregorio kaj estis servutulo. Li ighis Petrovich
nur kiam li ricevis liberigon el la servuteco kaj
komencis sufiche forte drinki dum chiaj festoj, unue dum
la grandaj festoj, kaj poste okaze de chiuj ekleziaj
festoj, kiuj estis kruce notitaj en la kalendaro. |
| С этой стороны он был верен
дедовским обычаям, и, споря с
женой, называл ее мирскою
женщиной и немкой. Так как мы
уже заикнулись про жену, то
нужно будет и о ней сказать
слова два; но, к сожалению, о ней
не много было известно, разве
только то, что у Петровича есть
жена, носит даже чепчик, а не
платок; |
De tiu flanko li estis
fidela al la avaj kutimoj kaj, disputante kun sia edzino,
nomadis shin monduma virino kaj germanino. Char ni jam
menciis la edzinon, do necesos ankau pri shi diri du
vortojn; sed, bedaurinde, pri shi ne multo estas sciata,
eble nur tio, ke Petrovich havas edzinon, shi portas
kufon, sed ne kaptukon; |
Tiuflanke li respektis
la malnovajn morojn, kaj disputante kun la edzino li
nomis shin sendia virino kaj germanino. Char ni menciis
lian edzinon, necesas prezenti ankau shin per kelkaj
vortoj; sed, bedaurinde, oni ne scias pri shi multon,
eble nur tion, ke Petrovich havas la edzinon, kiu portas
surkape kufon sed ne tukon; |
| но красотою, как кажется, она
не могла похвастаться; по
крайней мере, при встрече с нею
одни только гвардейские
солдаты заглядывали ей под
чепчик, моргнувши усом и
испустивши какой-то особый
голос. |
sed per beleco shi,
shajne, ne povis fanfaroni; almenau, dum renkontigho kun
shi, sole nur gvardiaj soldatoj jhetadis rigardon sub
shian kufon, tremigante lipharon kaj sonigante ian
specifan vochon. |
shi apenau povus fieri
pro sia beleco; che renkontigho kun shi nur gvardiaj
soldatoj rigardis tion, kio estis sub sia kufo, movante
siajn lipharojn kaj eligante iun specialan sonon. |