Informo 5

Saluton post longa tempo al chiuj!

Fine post longa tempo mi povas denove okupighi pri la afero. Mi estis kunorganizanto de E-arangho "Aroma Jalta" en mia urbo kaj multe okupighis pri aliaj urghaj E-aferoj.

Dum la tempo mi sukcesis ricevi kopiojn de "La esperantisto", kiuj mankis. Temas pri la unuaj numeroj (1889-1891). Bedaurinde en la gazeto forestas la unua Adresaro, kiun baldau mi havos.

Kelkaj alighintoj jam petis min informadi pri unuaj esperantistoj en iliaj lokoj. Mi komencis fari tion por Ukrainio (Odeso, Hharkovo, Kievo), Blankrusio (Gomel, Minsko), daurigos por Kartvelio. Tiun laboron mi konsideras la chefa celo de la Informoj, sed ne rerakonto de la historio. Nome la unuaj E-gazetoj permesis al mi ekscii multajn detalojn pri la agado de eminentaj E-pioniroj en mia urbo kaj rezulte omaghe al ili en la urbocentro aperis du memortabuloj. Tial mi esperas, ke ankau en aliaj urboj de iama Rusujo eble aperos memortabuloj omaghe al tieaj E-pioniroj. Kial temas nur pri Rusujo? Char en la frupionira tempo en aliaj landoj estis nur unuopaj E-aktivuloj, kiuj estas bone konataj. Krome, en la nunaj landoj de la iama Rusujo tre malmultaj esperantistoj nun havas la unuajn E-gazetojn.

La unuaj numeroj estas kurtaj, tial mi povas skizi la enhavon de multaj numeroj kune. Sed dekomence iom pri la momento antau apero de la unua gazeto.

En 1885 en Nurnberg aperis granda volapukista klubo, kies aktivulo, jhurnalisto kaj konkinkita mondlingvisto Leopold Einstein, propagandis la lingvon en la tuta Germanio. Sed en 1888 li konatighis kun la Libroj de L.Zamenhof kaj farighis entuziasma adepto de Esperanto. Li eldonis germanlingvan broshuron kaj multajn artikolojn pri Esperanto. Rezulte en decembro de la sama jaro la klubo lau propono de ties prezidanto  Christian Scmidt per granda plimulto da vochoj decidis alighi al Esperanto. Ghi estis la unua E-grupo en la mondo. Baldau en Nurnberg efektivighis la malnova revo de L.Zamenhof - la unua E-gazeto.

La esperantisto
Gazeto por la amikoj de la lingvo Esperanto sub la kunlaborado de D-ro Esperanto (D-ro L.Zamenhof) eldonata de Chr. Schmidt, prezidanto de klubo mondlingva en Nurnberg
Nr. 1, Nurnberg, 1 september 1889

La numero estas 10-pagha. La enkonduka artikolo "Prospekto" estas en la lingvoj germana, franca kaj Esperanto. 4.5 paghojn okupas granda artikolo "Esperanto kaj Volapuk" en la germana kaj Esperanto. Krom tio en la numero estas nur verso "Al la Esperantisto" de Amiko (pseudonomo de L.Zamenhof) kaj bibliografio. La bibliografio enhavas nomojn de 16 verkoj ( lernolibroj, vortaroj kaj  "La negha blovado" de Pushkin, tradukita de A.Grabovskij ) kaj informon, ke per apartaj kajeroj (po 1000 nomoj) eliros "Nomaro de la personoj, kiuj ellernis la lingvon Esperanto".

Nr. 2, Nurnberg, 1 November   1889

3.5 paghojn okupas daurigo de la artikolo "Esperanto kaj Volapuk" en la germana kaj  Esperanto. Aliajn 4 paghojn okupas E-gramatiko por germanoj. Restas loko nur por Respondoj al la amikoj (27 respondoj de L.Zamenhof al leteroj de esperantistoj)

Bibliografio, Novajhoj, Anoncoj kaj verso "Vesperaj sonoriloj" (traduko el la angla de A.Grabovskij).

Interesaj pecetoj:
- letero el Moskvo pri unua kunveno de la fondita E-rondeto. La kunveno pasis entuziasme: iu kunportis tradukitan de nacian himnon "Gardu la reghon, Di" kaj chiuj plenumis ghin hhore, krome chiuj disdividis rolojn el komedio "La gefratoj" por prezenti ghin post 2 semajnoj al konatoj. La leteron subskribis iu L.K. , pri kiu temos poste.
- S-ro E. de Wahl el S.Peterburgo tradukis rakonton de Lermontov "La princino Mary".
 - S-ro Henry Phillips, sekretario de Amerika Filozofia Societo, eldonis lernolibron de Esperanto por angloj.
 - Anonco: Senpage instruas lingvon Esperantan Vladimir Vladimirovich Majnov en S.Peterburg.

Nr. 3, Nurnberg, 1 Dezember 1889

La chefa artikolo estas "Tutmonda ligo de Esperantistoj" de L.Zamenhof. Ni scias, ke en fino de 1887 lau iniciato de Henry Phillips Amerika filozofia Societo dissendis invitojn al sciencaj societoj, proponante organizi tutmondan kongreson por solvi problemon pri la tutmonda lingvo. Al la invitoj respondis nur Dana Scienca Akademio, Universitato de Edinburg, Amerika Societo "for edvancement of Sciences", Franca Zoologia Societo, Societo geografia en Halle, Botavian Societo en Rotterdam kaj negative respondis Londona Societo Filologia, kies sekretario estis volapukisto. Post kiam Zamenhof komprenis, ke la tutmonda kongreso ne okazos, li en la artikolo revenas al ideo fondi Tutmondan ligon de Esperantistoj. Tamen li atentigas, ke ghis 1893 jaroj, t.e. dum la unuaj 5 jaroj post apero de Esperanto, ech la ligo faru neniujn shanghojn en la lingvo.

La artikolon sekvas pli granda artikolo "Demando ankorau ne priparolita" de E. de Wahl pri la bezonataj lau li shanghoj en la lingvo.

En la numero sufichan parton okupas jam literaturajhoj: longa fabelo de Andersen "Virineto de l' maro" (trad. Anna R.) kaj du versaj tradukoj fare de A.Grabowski kaj E. de Wahl.

Inter la 22 respondoj al la leteroj de esperantistoj ni menciu nur jenajn:
- en respondo al iu R. el Moskvo Zamenhof interalie skribas: Mi ripetas, ke chiu, kiu ne faras al si en la fino de chiu monato la demandon "kiom da novaj amikoj mi alportis al la afero", tiu ne povas sin nomi amiko laboranto de nia afero, ech se li tute bone ellernis la lingvon.
- al M.S.Bogdanov el Sofio li esprimas ghojon je sciigo, ke en Sofio aperis unua E-klubo.

El Novajhoj: Prezidanto de la unua E-klubo en Bulgario estas M.S.Bogdanov. Li preparas E-lernolibron por bulgaroj.

Nr. 4, Nurnberg, 20 Januaro 1890

El 8 paghoj denove la "Esperanto kaj Volapuk" (jam sen la germana ) kaj E-gramatiko por germanoj (4 paghoj). Ni vidas do, kiel forta ankorau estis pozicio de Volapuk.

Sur la restaj 2 paghoj du tradukitaj versoj kaj originala "Guto de pluvo" de M.Goldberg, kiun ni prezentos al vi. Eble chi verseto poste naskis che L.Zamenhof la "ech guto malgranda..."

Guto de pluvo

Guto de pluvo enfalis foje
En grandan profundan maron.
"Ho!" ghi forte ekkriis malghoje,
Vidante la grandan akvaron.
"Tien chi venu granda rivero, -
Sed kion signifas unu akvero?"
Sed jen - rigardu, konko alvenis,
Per unu gluto la guton enprenis,
Kaj baldau nia gut' aliighis:
La kosta perlo el ghi farighis.

Jes amikoj,  la guton memoru,
Lau viaj fortoj chiu laboru:
Ofte la plej modesta guto
Farighas perlo per unu guto.

Novajhoj:
- S-ro Vl. de Majnov el St-Peterburgo skribas: "Mi ricevis de la plej glora Rusa poeto kaj filozofisto la s-ro grafo Lev Nikolajevich de Tolstoj en Jasenki, gub. Tulstoj, letero, en kiu li skribis, ke li ellernis kaj propagandados per chiaj fortoj nian karan lingvon".

Respondoj al la amikoj:
En artikoleto "Mia amiko" Vl. Majnov estas kontrau fondo de la ligo - preferas, ke la lingvon poiome shanghu ne akademistoj, sed literaturistoj.

Nr. 5, Nurnberg, 25  Februaro 1890

La chefa longa artikolo - "Esperantistoj- vastigantoj" de iu Olga L. La
autorino analizas kauzojn de la ne tre rapida progreso de la lingvo (Kion
shi dirus nun?!)  kaj proponas fondi ligon de "vastigantoj" - tiuj
esperantistoj, kiuj promesas en dauro de 3 monatoj varbi du novajn homojn
por Esperanto. La lingvajho de la autorino estas tre bona.

Poste sekvas 4 paghoj de la E-gramatiko por germanoj.

E. de Wahl el S-Peterburgo alighas opinion de Majnov kontrau fondo de la ligo, tamen, okaze se ghi aperos, proponas sian projekton pri ghia laboro.

Inter la Respondoj al la amikoj estas unu tre grava:

Pri la nova ortografio

Multaj plendas, ke la skribado de c, g, h, j, s kaj u kun signetoj estas por ili ne oportuna kaj malhelpas ilin ankau en la presado de verketoj en iliaj lokoj, kie la presejoj ne havas la leterojn kun signetoj. Mi ripetas tial tion, kio estas jam dirita en la "Aldono al la Dua libro": anstatau la signeto superlitera oni povas kuraghe uzadi la literon h kaj anstatau u kun signeto - simplan u. Por pli alkutimigi la legantojn al la nova ortografio, ni de nun presados unu parton de la gazeto per la nova ortografio. Lau tiu chi nova ortografio ni nun chiam presados en la gazeto la versojn kaj la Respondojn al la amikoj. L. Z-f.

Ankau en la Informoj  mi uzos ekde nun la "novan orfografion".

Nr. 6, Nurnberg, 25 Marz 1890

En la chefa artikolo "Pri nia Ligo"  L.Zamenhof diras, ke chiuj proponoj pri Regularo de la Ligo, kiuj venis de diversaj esperantistoj, estas tro abstraktaj. Tial li proponis la ellaboritan de li Regularon. Al tiuj esperantistoj, kiuj estas kontrau la Ligo, li respondis jene: "Se la autoro havus la materialan eblon, mi kun plezuro prenus la tutan aferon sur mian propran respondecon; sed bedaurinde mi la eblon ne havas. Tial Ligo devas esti fondita..." Do, deklaras li: "La Ligo Internacia de Esperantistoj estas fondita!...Amikoj, en la intereso de la homaro kaj en la nomo de nia sankta granda celo antauen al la laboro!"

La artikolon sekvas dupagha priskribo de la Regularo: la Ligon konsistigas E-kluboj el diversaj lokoj de la mondo; la centra komitato (Akademio) konsistas el 10 personoj, kiuj estas chiujare elektataj de la kluboj-membroj.

Tiu chi grava demando okupas fakte chiujn paghojn de la gazeto, kies nombro estas nur 4.

Nr. 7, Nurnberg, 25 April 1890

La 4-pagha numero entenas daurigon de la artikolo "Esperanto kaj Volapuk" kaj de la rakonto "La virineto de l'maro". Poste sekvas du originalaj versoj: "Al la fratoj" (Hemza) kaj "Kanto de l' Ligo" (sen nomo de la autoro). Estas bone konate, ke la unuan verson verkis L.Zamenhof.  Autora nomo de la dua ighos klara en la 11-a numero.

Nr. 8, Nurnberg, 25 Majo 1890

El 4 paghoj de la numero 2.5 okupas artikolo "Pri la shanghado de la lingvo internacia", plena de multaj proponoj (la autoro - A.Rudstejn el Svedujo). La artikolon sekvas peco el la "Kondukanto internacia" de A.Grabowski je la temo "Sur fervojo". Tio fakte estis la unua konversacia frazaro en Esperanto.

Poste sekvas sinturnoj de la redakcio "Avizo kaj peto", "Klarigo" kaj "Deziro", plenaj de eraroj. Kial L.Zamenhof ne redaktis la lingvajhon? Shajnas pro iu konflikto kun la autoroj. En la unua el tiuj anoj de la Nurnberga klubo anoncas fondon de "Asoziaciono (?) por la korespondado internacia". En la dua oni informas, ke permesis al si shanghi kelkajn punktojn de la Statuto.
En la tria, sincere parolante, mi ech ne komprenas, kion oni volas diri.

Nr. 9, Nurnberg, 30 Septembro 1890

Kial Septembro, sed ne junio? En Nr.11 la redakcio klarigas, ke okazis eraro, sed promesis, ke la kvanto de la numeroj por la abonintoj restos 12. Denove nur 4 paghoj kaj denove fakte nur artikolo "Pri la shanghado de la lingvo internacia"  kaj "La virineto de l' maro" (daurigoj).

Sed  komence de la numero estas grava informo De la redakcio pri tio, ke ekde la sekva numero la gazeto transiras en manojn de L.Zamenhof. Li devis fari tion pro la komplika situacio.

En la Anoncoj aperis nomo menciinda:
Richard Georghegan en Biekenhead, Anglujo instruas senpage lingvon "Esperanto" kaj per lingvo "Esperanto" ankau lingvojn anglan, hindan kaj chinan.

Georghegan estis la unua E-pioniro inter la angle parolantaj popoloj. La anonco aperis, kiam li studis filologion en Anglujo. Verkis en la angla pri Esperanto.

La esperantisto
Gazeto por la amikoj de la lingvo Esperanto
eldonata unu fojon en la monato de L.Zamenhof

Nr. 10, Nurnbergo, 30 Oktobro 1890

En la redakcia artikolo "Al la legantoj" estas jena novajho: oni decidis aperigi en la gazeto adresojn de la abonintoj por ke la aktivuloj sciu unu pri la alia. La artikolon sekvas nekrologo "Leopoldo Einstein", daurigo de l'  "La virineto de l'maro", Novajhoj kaj Respondoj al la amikoj.

Nr. 11, Nurnbergo, 30 Oktobro 1890

La redakcia artikolo "Pri la Ligo" estas tre grava kaj multon klarigas. Zamenhof  skribas, ke la Statuto en la Nr. 6 diferencas de la originala, verkita de li. Simple en tiu tempo li estis tre okupita, serchante laboron en diversaj urboj, kaj la redakcio por ne perdi la tempon sen lia permeso shanghis kelkajn punktojn, konsiderante tion negrava. Li klarigas, kial tiuj shanghoj estas dangheraj por la Ligo. Kaj fine de la artikolo, daurigota sekvanumere, li demandas: "Chu entute la Ligo estas necesa por nia afero, chu ghi ne alportos pli da malutilo ol utilo?"

En "Artikoletoj" Zamenhof respondas jese al propono de iu esperantisto uzi, se presejo ne havas la chapeletojn, anstatau ili au litero 'h' uzi apostrofon. Poste li informas, ke multaj skribas pri foresto de E-lernolibroj che libristoj.  Li klarigas, ke chi afero estas devo de esperantistoj en iliaj loghlokoj, sed ne de la autoro au eldonisto.

El Respondoj al la amikoj:
 - propono de Olga R. elvokis intereson de la legantoj. Zamenhof konfesas, ke la projekto estas bona, chiuj pensoj de Olga L. estas veraj kaj logikaj, sed ne efektivigeblaj. Kaj detale klarigas la kauzon.
- al G. el Odesa Zamenhof klarigas, ke la verso "Kanto de l' Ligo", presita en la Nr. 7, havas neniun ligon kun la Ligo. Estas simpla koincido. Klarighas, ke ghi estis delonge tradukita de li el la germana.

Nr. 12, Nurnbergo, Decembro 1890

"Kun la nuna numero - skribas la redaktoro en "Al niaj abonantoj" - finighas la unua jaro de eldonado de nia gazeto. Ne facila estis por ni tiu chi jaro: diversaj cirkonstancoj ne lasis nin labori tiel, kiel ni volis, sed nun chiuj malhelpoj estas jam forigitaj, nia afero iras denove regule kaj bone kaj kun trankvila animo ni povas nun rigardi en la estontecon..."

Sed Zamenhof silentas pri manko de mono. La gazeto estas plu nur 4-pagha. Sekvas daurigo de la grava artikolo "Pri la Ligo":  Zamenhof rememoras, ke tuj post kiam li proponis fondi la Ligon, aperis multaj oponantoj, inter ili Einstein, Grabowski, de Wahl, de Majnov, Georghegan, Olga L. Ili asertis, ke "La esperantisto" estas la plej bona Ligo, ke "la sola rezulto de la Ligo estos, ke ghi ligos al ni mem la manojn". Kaj li konfesas, ke "la Ligo estas infano malvive naskita".

Krom chi serioza artikolo en la numero aperis fino de "La virineto de l' maro" kaj traduko  de verso "La Rozeto" (L.Zamenhof).

Ghis la sekva Informo, kiu rakontos pri chiuj numeroj de 1891 jaro.

Je.Zajdman