Informo 4

La Esperantisto
Gazeto de la lingvo internacia "Esperanto"
Eldonata unu fojon en monato de L.Zamenhof kaj W.H.Trompeter sub la redakto
de L.Zamenhof

No 3 Nurnbergo, marto  1892   Jaro III

Nia afero

"Por nia afero havas grandan signifon la demando, chu la societo "Espero" en S.-Peterburgo atingos la permeson farighi oficiala, kio donus al ni la eblon komenci vastan agadon. Kvankam ankau sen oficiala permeso la registaro en Rusujo nenion havas kontrau nia laborado, kiu havas ja en si nenion politikan au kriman, tamen la nehavado de formala sankcio ankorau multe malhelpas nin sur chiu pasho...".

En la rubriko chirilate aperis teksto de la "Projekto de regularo de la societo "Espero", kiu okupas 5 paghojn.

Novajhoj

Sinjoro Henry Phillips presis (en lingvo angla) malgrandan folieton, enhavantan ekstrakton de la gramatiko de Esperanto kun la esperanta traduko de "Patro nia" kaj dissendas tiun chi folieton che okazo al siaj konatoj.

El la enciklopedio: Phillips Henry, usonano, advokato, sekretario de Amerika Filozofia Societo, tradukis al  la angla Unuan libron de Zamenhof.

Ne multe. Fakte tiu persono ludis gravan rolon en la unua etapo. Li ne nur la unua en Usono informis pri Esperanto, sed estis kaj ghis la morto en 1895 restis aktiva propagandisto de la lingvo.

Literaturo

Rakonto "La karaj chirkaumanoj"(sen indiko de la tradukinto), traduko de verso "La vojo" (barono B.N.Delvig).

Chu vi memoras, la barono estas en la listo de esperantistoj de la antaua informo. Mi ne trovis dume en rusaj enciklopedioj tian poeton. Eble vi ion scias pri li?

Novaj esperantistoj

Daurigo de la serio II - numeroj 1271-1544.  Kiujn jam konatojn nomojn ni trovas chi tie?

Numero 1298  - L.E.Meier    Numero 1538 - Feliks Zamenhof

La Esperantisto
Gazeto de la lingvo internacia "Esperanto"
Eldonata unu fojon en monato de L.Zamenhof kaj W.H.Trompeter sub la redakto
de L.Zamenhof

No 4 Nurnbergo, aprilo  1892   Jaro III..

La  redakta artikolo nomighas "Shanghotajho". Temas pri la proponoj fari shanghojn en Esperanto. Zamenhof asertas, ke grandparte la proponoj ne estas utilaj.

"Mi ne diras tion el patra amo al mia kreitajho; neniu kredeble tiel forte dezirus plenan perfektecon de nia lingvo, kiel mi mem, ghia iniciatoro. Sed ideala perfektajho ne ekzistas en la mondo. Chiu partoprenanto pensas, ke lia propono estas ne sole bona, sed ech necesa por nia lingvo, ech "demando de vivo"  por ghi! Sed kiam mi montras al unu amiko la proponon de alia, mi pleje ricevas la respondon: "Ne, ne! tiun shanghon neniam permesu, char vi malbonigos la lingvon!"... Tial mi denove kore petas chiujn amikojn, ke ili en la unua tempo fidu je mi (mi ja laboris en nia lingvo kaj elprovis ghin eble pli ol chiuj amikoj kune prenitaj).

Zamenhof vere estis supershutata de vanaj proponoj. Sed li konsentas, ke estas ankau proponoj, kiuj esprimas opinion de la plejmulto:

1) finon de akuzativo kaj pluralo uzi nur por substantivoj. Adjektivoj kaj pronomoj uzu ilin nur se la substantivo forestas.  2) anstatau la fino "au" uzi apostrofon, ekzhemple, "adi'", "adi'a"  3) la artikolo "la" ne nepras.

Zamenhof aldonas, ke tiuj tri shanghoj, ech se ili estos akceptitaj de la plejmulto, estos permesataj por uzo en leteroj kaj verkoj, sed ne devigaj kaj dume en "La Esperantisto" ne aperados.

Nia afero

Artikolo "Teatro esperantista" - la unua tiu pri la temo. La autoro, jam konata al ni N.Borovko, pledas por E-teatro kiel la propagandilo. Chicele li proponas jenon:

1) Difini premiojn por la tradukoj de plej bonaj pecoj (Hamlet, Lear, Macbet k.c.) kaj preni sur sin la eldonadon;  2) organizi rondetojn de amantoj de la scena arto por ludi en la lingvo internacia tiajn pecojn, kiuj estas lau la  fortoj de iliaj membroj;  3) en jhurnaloj, dedichitaj al la teatra afero, konigi per specialaj artikoloj la aktorojn kun nia lingvo kaj kun ghia scena literaturo.

Zamenhof subtenis la proponojn.

Literaturo

Literaturaj paghoj abundas en chi numero: tri tradukitaj versoj, originala rakonto kaj originala verso.

Ni fine renkontighas kun la unua originala rakonto de N.Borovko, pri kiu ni skribis, ke li fakte estis la unua E-novelisto. La rakonto "Okazo" estas sherca, senpretenda, sed sufiche longa por aperigi ghin chi tie.

Bagateloj

- Prezentu al vi, amiko, mian chagrenon! Mi forgesis en domo la monujon... Pruntu al mi dek rublojn ghis morgau.
- Pardonu, mi ne povas, sed mi povas konsili al vi certan rimedon por ricevi tiun chi sumon.
- Ho, mi dankas Vin, Vi estas vera amiko...
- Jen dudek kopekoj, prenu veturigiston kaj veturu hejmen por preni la monuojn...

- Jes, miaj sinjoroj - predikas sinjoro A., trinkinte sian glason en gaja kolegaro, - mia devizo chiam estis "la homo mem devas chion al si ellabori". Kiu mem al si helpas, al tiu ankau Dio helpas! La 50 000 frankojn, kiujn mi posedas, neniu al mi donacis kaj ankau de neniu mi ilin heredis. Ne, mi mem ilin gajnis en la loterio!

Apetito:
- Kial vi petas almozojn?
- Char mi volas manghi, mia bona sinjoro.
- Kial do vi ne laboras?
- Ha, kiam mi laboras, mi ankorau pli volas manghi.

Enigmoj

Demando: Kiu en la XVII jarceno portis la plej grandan chapelon?

Enigmo:
Komenco de mondo mi estas,
Sed sola en mondo mi restas;
Al vi de scienco donata,
En ghi mi ne estas trovata.

Novaj esperantistoj

Adresaro de personoj, kiuj ellernis la lingvon Esperanto  (Serio III)
En krampoj estas nomo de la altirinto
numeroj 1545-1621

Inter la numeroj 1545-1621 la plej interesa estas1555 - Chajkovskaja A., Ananjev, gub.Herson, Rusujo.

Jen la nomo, kiu longe turmentis min. Iam antaulonge mi ie tralegis, ke Zamenhof estis kortushita, kiam responde al la Unua libro en 1887 ricevis leteron de 15-jaragha knabino el Krimeo A.Chajkovskaja, en kiu shi skribis en Esperanto, ke jam ellernis la lingvon kaj instruas ghin al amikoj (mi estos dankoplena, se iu informos min pri la fonto). Ne sciante shian nomon, mi nomis shin Anna kaj divenis, el kiu urbo de mia Krimeo shi estas. Nun mi jam scias, ke shia nomo estas Antonina kaj tre multe pri tiu chi neordinara virino, sed pri tio poste. Interalie, en la adresaro estas kelkaj homoj, kiujn varbis shi.

Je.Zajdman