Ida LISICHNIK

Mi ne konservis versajhojn skribitajn
de la frua junec' ghis grizhara matur';
versajhojn al nia ide' dedichitajn,
al amo kaj charmoj de bela natur'.
Kaj nun mi amare bedauras tion:
ne pro emo al fam' au persona sukces',
sed domaghe ja estas konservi nenion,
kion kreis inspir' kaj interna neces',
kio tiom da shtormaj eventoj reflektis
de nia severa kaj richa epok'.
Mi la temojn de l' versoj neniam elektis -
ili venis spontane, lau interna alvok'.
Al kiom da varmaj amikoj fidelaj
dedichis mi strofojn de am' kaj estim', -
kun ili dividis esperojn plej helajn,
kun ili priploris la perdojn sen lim'.
Se povus kolekti mi chion verkitan,
relegi postsignojn de richa pasint',
denove kritike observi faritan,
valoroj de kiuj mi estis kreint'.
Se denove eksonus la versoj perditaj
en jam lacighinta, sed juna la kor'!
Ho, kiom da karaj kunuloj amitaj
salute revenus al mia memor'.
Mi riprochojn pri tio akceptas volonte,
mi konfesas eraron de tuta la viv'.
Kion fari? Korekti eraron estonte
esperon ne lasas al mi efektiv'.
Jam forpasis la vivo kun ardaj bataloj,
kun kreado, suferoj, esper' kaj chagren'.
Kaj jam proksimighas malgaja finalo,
sed kredas mi - trovos ghi min sur posten'.

1958
AL MIA KORO

"Ho, mia kor', ne batu maltrankvile,
el mia brusto nun ne saltu for...!"
De l' majstro vortojn, certe senutile,
adresas mi al mia povra kor'.

Sed ghi batadas en la ritm' freneza,
ghis sufokigho, ghis dolora sven'.
Chu ghi protestas kontrau ega pezo?
Chu tio estas ghia lasta pen'?

Ho koro mia, kiom vi eltenis
dum mia longa kaj martira viv'!
Dum krizoj mortaj chu ne vi subtenis
la vivon, rapidantan al dekliv'?

Sen plend' suferis vi en mallibero,
priploris karajn en la "Babij Jar",
multfoje savis min de malespero
kaj helpis venki senton de l' amar'.

Vi chiam luktis por ideo justa,
instruis ne subighi al minac',
En la dangher' ne kuri al arbusto,
por la ide' batali kun audac'.

Neniam vi min logis al facila,
neniam pushis min al kompromis'.
Vi pretis por la vivo malfacila
ech se kondukis ghi al la abism'.

Kaj jen alvenis ankau via krizo,
mi sentas la alarmon de batad'.
Ho ve, ne estas ghi por mi surprizo,
vi ne perfidis min, ho brava kamarad'.
AL KONSTANTIN MIHHAJLOVICH GUSEV
Responde al lia versa gratulo al la 8.X.67.

Por la versgratulo - mia danko kora.
Mi ghin reciprokas varme kaj sincere.
Se ech laudoj viaj sonas malmodere,
mi ghin atribuas al la festhumoro.

"Kreopov' senbrida" - vin karakterizas,
ne al mi nur ofte shajnis ghi mistera.
Libroj da tradukoj! - certe ghi surprizas.
Kiam vi sukcesas? Jen demand' senpera.

Estas tio, certe, ne la komplimento -
rekompenco al la troaj laudoj viaj,
sed esprim' nevola de natura sento
de omagho mia, iom ech envia.

Do ghi dauru longe, kreopovo via!
Ne forlasu vin la poezia muzo,
kiu tiom servas al movado nia.
Tia estas la deziro nia Gruza.

20.XI.67. Kutaisi
AL NAUM SEMJONOVICH SHTEJNBERG

okaze de lia ora jubileo 1.1.1964.

Amiko mia kora kaj shatata!
Al via baldaua jubileo ora
de l' tuta land' alvenos la gratuloj
pro fidelec' al la ide' amata,
pro la agado dum jardekoj glora,
kaj la verkad' talenta de bravulo.

Mi ankau volas vin gratuli kore.
Kun vi min ligas amikec' aparta,
kiu devenas de l' spirit' komuna,
de l' trista spert', kiun la viv' rigore
instruis nin, kaj de l' severa arto
ne klini kapon, vivi chiam june.

Do vivu juna spite la malsanon;
kreadu malgrau la lacigh', turment'.
Ja ne por ni la stato de nirvano,
neniam vin perfidu la talent'...

Kaj se la vivo, ofte ne facila,
chagrenos vin per maljustec', malver' -
subtenu vin la pens', ke al plej brila
humana, nobla servis vi afer'.

Ghisvivu vi la tempon, kiam bono
triumfos en la mond' kaj homa koro,
kaj kiam al ide' servad' sindona
postulos ne bravecon, sed honoron.

26.XII.1963
MEMORE AL A.A.KOHH

La telegram' efikis kiel bombo -
neatendita, morna, senkompata.
Ankorau unu veteran' en tombo,
al la movad' ankorau unu bato...

Forpasis Kohh... kaj mutas la angoro,
orfighis kvazau nia Verda Rond'.
Li estis dum jardekoj ghia koro,
animo ghia, pura kiel ond'.

El kavaliroj de la Verda Stelo
li estis plej fidela, kiel rok'.
Lin gvidis unusola, alta celo,
ghin konsideris li: l' ideo de l' epok'.

De la juneco frua kaj floranta
ghis lasta spiro de la nobla kor'
nur unu idealo - Esperanto
inspiris lin en ghojo kaj dolor'.

Al ghi li fordonadis senrezerve
richecon de l' brulanta sia kor',
instruis, propagandis flame, verve,
pensante chiam nur pri ghia glor'.

"Edukis milojn mi, sed kie ili estas?
Subtenos kiu la fajrujon post la mort'?
Jen pensoj, kiuj chiam min turmentas",
konfesis li en sia lasta vort'.

* * *

Forpasas la malnovaj gvardianoj
kun la espero lasta en anim',
ke vi, junuloj, el malvivaj manoj
preninte torchon, pluen portos ghin.

22.1.64.
AL VARVARA NIKOLAJEVNA SERISHEVA
okaze de shia 80-jara jubileo

Esperantistoj nomas vin patrino,
ech se geavoj estas ili mem.
Ne agho via, sed bonec' senfina,
karesa varm', simila al Golfstrem'
de l' patrineco faras vin simbolo.
Farighis via nomo sinonim'
de l' urgha helpo, laborem', konsolo
de la noblec' profunda en l' anim'.

Vi aghas tiom, kiel Esperanto.
Kaj chu dividi eblas ambau vin?
Ja via vivo kiel bela kanto
por venko ghia sonis ghis kulmin'.
Ghisvivu do triumfon deziratan
de la ide' amata, amikin'!
Al jubile' - saluton nian fratan
de l' tuta koro mi gratulas vin!

(V.N.Serisheva mortis 13.1.1974)
Al kavaliro de Verda Stelo
GEORGO DESHKIN
okaze de lia ora jubileo de Esperanto-laboro

Amiko de junec' felicha!
Se nur imagi povus vi,
kiom donaco via richa
da rememoroj vekis pli!

Forflugis preskau kvindek jaroj,
denove estas mi knabin'
ardanta per ide' elstara
kaj preta servi ghin ghis fin'!

Renkontas mi la delegitojn
de la kongres' kun flama ghoj'.
De l' amo kaj fratec' spiriton
mi ghuas por unua foj'.

La lit.konkurso! Chu forgesi
ghin eblas al la cheestint'?
Chu emocio povas chesi,
kiam revenas la pasint'?

Kun rememoroj ghiaj varmaj,
kun atmosfer' de l' poezi'
nereveneblaj horoj charmaj,
ho kiel freshaj estas vi!

Ho ne, ne nur hotelaj muroj
auskultis versojn de l' inspir'
de nia juna trubaduro,
de l' Verda Stelo kavalir'!

Kaj nun, post preskau kvindek jaroj,
kun kia ghojo kaj fier'
mi foliumas la kajeron
de l' kantoj, plenaj de sincer'.

Poeto juna sian liron
dedichis al la vasta mond'
kaj al venkintoj de turniro
aklamo venis en respond'.

Vi pruvis per la vers' modela,
ke estas vera vi poet',
al belo kaj ide' fidela
poet' de pura amsonet'.

Kaj kvankam en la versoj belaj
tro ofte sonas la sopir',
ghin kauzis, certe, sort' kruela,
simile ofte al delir'.

Ne povas esti pesimisto
la hom' kredanta en estont'
kun juna kor' esperantisto
kantanta sunon de l' venont'.

Kaj se la viv' avaris ghojon
por vi, ho kara kamarad',
chu ne posedis vi multfoje
pli altan ghojon de kread'?

Do dankon por la versoj belaj -
de la animo vera kri'.
Ni kredu: estos tagoj helaj,
kaj ilin ghuos ankau vi.

23.2.58.
NE CEDI, NE LACIGHI!

Chu estas mond' freneza au blinda?
Kompreni ghin ne povas homa mens'.
Baraktas ni en la hhaos' malinda
de multlingvec', malamikec' kaj tens'.

Trezoron donis al la mond' genio.
Richigus ghi l' homaron per kompren',
eblighus en laboro harmonio
kaj plifortighus sent' de tolerem'.

Sed kiel la povrulo malsatanta
la panon forpushadas sen rezon',
ignoras la homaro Esperanton,
necesan kiel pan' por ghia bon'.

Ghis kiam restos hom' al sagho surda,
la vivon komplikanta sen neces'?
Ghis kiam en blindec' sia absurda
batalos kontrau bono kaj progres'?

Atendi shanghon devas ni obstine,
kaj des pli sankta restas nia dev' -
ne cedi, ne lacighi ghis finfine
jam plenumighos nia bela rev'.

Kutaisi, 10.10.60.