Tiuj principoj estas
pli precize priskribitaj en la sekvaj partoj de la
libro. Ne chio tamen estas menciita, la ceteron vi
mem provu trovi; vi povas tion fari. Faru tion
laborante koncerne vin mem.
Memoru, la laboro
koncerne sin mem longe dauras kaj estas malfacila;
ghi postulos de vi grandan strechadon kaj
memapogadon. Kiam la laboron vi estos farinta almenau
iom malmulte, tiam vi rimarkos la efikojn. Sen laboro
vi nenion shanghos en vi tiel ke estu pli bona. Pro
tio chiam iru piu, char nenion pli bonan vi povas
fari, kaj ne rezignu, malgrau malsukcesoj. Nur tiu
atingas kiu iras. Tiu, kiu rezignas, kondamnas sin je
maisukceso kaj malprogreso.
La principaro
prezentas preskau idealan homon; tial vi povas
kontraudiri al ghi au malkonsenti. Tia reago ne estas
malghusta se ghi rezultas el via pripensado kaj via
komprenvolo.
Ne akceptu ion, kion
vi ne komprenas au ne konsentas, sed la konscienco
direktu vin.
Legu kaj estu
komprenema. Pensu kaj elektu.
1. Ne mortigu
Estas malpermesate
mortigi homon; pri tio vi estas konvinkita, sed tio
ne estas chio. Tiel same oni malpermesas mortigi
beston, kreskajhon au detrui senpense la nevivan
materion. Kompreneble, kiam estas bezono mortigi
beston (ekz. oni ne havas alian solvon, char minacas
morto pro malsato), faru tion, tiam vi estos senkulpa
(same se temas pri vegetajhoj).
Kiam vi mortigas
beston au vegetajhon por havi plezuron (chasado,
fishkaptado, bukedfarado), pro timo (antau muso,
rato, serpento), pro neglekto kaj aliaj kauzoj, kiuj
ne estas necesa bezono (vivdefendo au nutrado por
eviti malsatmorton), tiam vi tushas la principon.
Kiam sen neceso vi
detruas belan mineralon, artverkon, libron, ilon au
ion alian - ankau tiam vi tushas la principon.
Vundi per tranchilo,
piki homon au beston, deshiri arbfolion, fari
fendetojn (per akra ilo) sur shelo de arbo - jen
ekzemploj de mortigaj faroj. Ankau kiam vi permesas
chion chi fari al persono dependa de vi (viaj
infanoj, subuloj) au kiam vi ne provas kontraustari
(povante antaumalhelpi) - tiam vi kulpas, farighas
kunkulpulo.
Devigante homon labori
pli ol povas ties fortoj, devigante al laboro al kiu
ne taugas - vi mortigas (tio koncernas ankau
bestojn).
Same estas kiam vi ne
donas meritajhon au rekompencas la perdojn kiujn la
laboro kauzis al viaj gelaboristoj.
Efike oni povas
mortigi difektante ies sanon, ekz. per fumado,
drinkado, troaj manghado au lacigado, senokupeco kaj
simile.
Same kiam pro vi en la
aero trovighas venenaj gasoj au polvoj, la prilumo au
aerumado ne estas sufichaj. Temas pri chiuj
laborkondichoj kiuj dependas de vi kaj influas la
homan sanon.
Ankau estas
malpermesate malpurigi la naturon (akvon. aeron,
teron); kontraue, vi devus batali por la pureco.
Ne nur per agoj oni
mortigas, ankau per siaj paroloj kaj pensoj. Kiam vi
iel ajn malfaciligas al iu atingi ion (dum li au shi
bezonas tion), kalumnias iun, malbone deziras au
vekas negativajn sentojn (koleron, deprimon,
malfervoron, timon, malicon) — tiam vi tushas la
principon.
Chu vi envias al iu
ion (atingon, sukceson, havajhon)? Eble vi enmiksas
vin en ies aferojn kiam oni ne petas vin? Eble vi ech
altrudas vin? — Ankau tiuj agoj kontrauas al la
principo.
Foje vi havas
determinitan negativan memtenighon (agordon) al iu;
poste vi eble malvarme traktos lin au shin malgrau
neekzisto de iu ajn kulpo flanke de tiu persono. Eble
vi sakras au pensas malbone pri iu, malfavore
prijughas iun — tio estas kontraua al la principo.
Oni povas mortigi
diverse: rapide, iom post iom, rimarkeble au ne,
kashe au malkashe, senpere au pere de iu. Rimarku: vi
efike mortigas vin mem pro kolerado au pesimisma
memtenigho.
Oni povas mencii
ankorau multajn detalojn koncerne la principon
"ne mortigu"; tio tamen ne estas necesa, se
vi mem scios kaj povos distingi. Post prikonsidero vi
ofte rimarkos, ke viaj ago, parolo au penso mortigis
(komprenu en la plej vasta signifo de la vorto).
Ghenerale oni povas
konstati, ke estas mortigo chiu ago, parolo au penso
kiu povas iel ajn (ech plej nerimarkeble kaj
senteble) malbone influi homon, beston, kreskajhon au
nevivan materion.
Evitadu kaj ne faru
tion krom en la kazoj de nepre necesa bezono; tio
okazas tre malofte, kiam oni devas elekti inter du
malbonajhoj.
2. Ne shtelu
Jen principo, kiun vi
konas de longe, sed chu precize? Turnu vian atenton
al ghi. Jen kelkaj aliaj ekzemploj:
Preni ion de iu, kiam
tiu ne scias au ne permesas al vi, estas shtelo. Tio
estas evidenta al vi, sed oni povas alie, ekzemple
kashi ion antau iu, kion li au shi atingus sciante
pri tio.
Trovi ies ajhon kaj
alproprigi ghin, tushas la principon. Unue uzu chiujn
rimedojn por redoni la trovitajhon al la vera
posedanto. Kiam vi ne trovos la posedanton, ankau
tiam vi ne rajtas alproprigi la trovitajhon. Se tio
estas mono, destinu ghin por utila celo (ekz. donu al
tiuj kiuj vere bezonas), se tio estas alia valorajho,
pripensu pri la plej ghusta destino. Kiam vi vere
bezonas, alproprigu la trovitajhon, sed nur post
malsukceso trovi la posedanton.
Kiam vi trompas en
negoco au pro vi iu perdas je via profito, tiam vi
shtelas. Same estas, se vi maljuste dividas
havajhojn, monon, laboron au malghuste utiligas ilin
kauzante perdojn.
Konscii, ke oni devas
doni ion al iu kaj prokrasti, tro longe ne redoni
pruntitajhon, ne doni al iu la meritajhon — jen
ekzemploj pri shtelo.
Vi povas shteli ankau
la tempon okupante iun au vin mem per sensignifaj
aferoj, kiam necesas alie pasigi la tempon (ekz.
labori).
Esti mallaborema, maldiligenta,
vanta dum la laborado au lernado - signifas shteli la
tempon de si mem.
Kiam vi ordonas al iu
au permesas plenumi vian devon (mem povante ghin
fari), tiam okazas samspeca shtelo kvazau vi plenumus
ies devon.
Preni ne sian
meritajhon au ech nur voli ghin, tushas la principon.
Atribui al si ies
atingajhon, kvaliton, agon, estas shtelo simila al
tiu kiam oni faras inverse, atribuas al iu sian chion
chi.
Donu laumeritan
salajron al via dungito kaj rekompencu liajn perdojn
(kiujn la laboro kauzis al li) ech se li ne postulas
tion.
Ne prenu koruptajhon
kaj ankau ne donu ghin al iu ajn, char tiam vi
shtelas.
Provu pripensi la
principon kaj trovi aliajn ekzemplojn pri shtelo.
3. Ne mensogu
Mensogi signifas
montri malveron per ago, parolo au penso. Diri
neveron estas tipa ekzemplo de mensogo. Ghi konsistas
en tio, ke oni diras, kio fakte ne okazis, okazas au
okazos.
Kiam vi rakontas
okazintajhon, kiun vi vidis au pri kiu vi legis, kaj
se vi aldonas al tio ne faktojn (tio signifas ke vi
ekz. troigas au aldonas ion, au intence preterlasas
gravajn faktojn), tiam okazas mensogo de via flanko.
Simila mensogo estas elpensi ion kaj paroli pri tio
kiel pri okazinta.
Se vi ne volas
mensogi, diru kaj prezentu nur purajn faktojn sen io
ajn alia, nome aldonoj au preterlasoj.
Neniam shajnigu vian
parolon havanta plurajn signifojn, sed diru rekte,
malkashe, simple kaj kompreneble al chiu au silentu.
Se vi promesis au
jhuris ion al iu kaj vi ne plenumas la aferon - vi
mensogis; same, se vi dirus pri io estante necerta,
ke tio estas vera.
Mensogi estas ankau:
ne diri tion, kion oni devas sciigi al iu, jesi
sciante, ke iu mensogas (do konfirmi la mensogon).
Se vi ne konfesas
viajn erarojn au (pli malbone) senkulpigas vin
estante kulpa - vi mensogas; same, kiam vi simulas
labori au shajnigas, ke io estas tre signifoplena por
vi.
Chiu via shajnigado,
au pri sento, au pri bumoro, ankau chiu alia via
malnatura kondutado (kiun vi konscie kauzas) estas
mensogo. Same, senkulpigi sin dirante, ke la malagemo
efikas pro ekzemple manko de vivofortoj ene de si. Ne
senkulpigu vin pro la mallaboremo au malagemo - tio
estas mensogoj.
Mense vi mensogas jam
en la momento, kiam vi planas malveron au trompon.
Pensante pri iu au io ne konforme al la realo, vi
kreas mensogon en la penso.
Jughante pri iu vi
plej ofte (sed ne chiam) eraras, do mensogas vin mem,
tial neniam jughu pri iu, sed chiam pri vi mem. La
aliulon vi konas ne sufiche por jughi, tamen vin mem
vi konas bone por juste pritaksi.
Kiam vi audas
kalumnion pri iu, ne timu nei, des pli kiam ghin
diras persono kiu nur audis pri tio. Tiukaze kiam vi
neas, tiam vi defendas vin mem kaj aliulojn kontrau
la mensogo kaj vi ankau neniigas la kalumnion. Memoru
ke pesimismo kaj tro granda optimismo (tio estas
preskau neglekto) povas esti ankau mensogo.
Kiam vi diras malveron
por savi ies vivon au por ne kauzi malbonon, tiam vi
ne mensogas, kompreneble.
Konsideru por scii mem
kiam diri au ne veron, Ne diru la veron, kiam povas
sekvi el tio pli da malbono ol bono. Estas malfacile
scii, sed ja tion ni povas lerni. Se vi volas lerni,
antau chio auskultu kaj atentu vian konsciencvochon.
En la chiutaga vivo
mensogado estas tiom ofte aperanta ke ghi estas
preskau kutima kaj tute normala afero. Tial estas
malfacile fari sin homo, kiu ne mensogas. Ankau estas
malfacile atenti tion, ke ne aperu mensogo el mia
busho.
Ni tamen provu. Ni
sukcesos.
4. Ne fieru
Fiero estas sento, ke
oni estas iurilate pli bona ol alia homo; tiun
opinion oni povas trovi en si.
Kiam vi pensas, ke vi
estas pli valora ol aliulo, ke vi estas la plej
bezonata de la mondo, tiam montrighas via fiero.
Vi laudas vin pro viaj
atingoj au por akiri rekonon de aliuloj; por la sama
celo vi montras viajn kapablojn — tio estas fierado.
Intence altigi sian
valoron antau aliuloj per ago, parolo au konvinko,
signifas fieri. Lige kun chi tio estas malpermesate
malestimi iun ajn au montri ignoron al iu ech en siaj
pensoj. Konsciu ke por la mondevoluo vi estas nur
chenero egale valora al chiu alia estajho en la
mondo.
Kiam vi neglektas
konsilojn au instruojn kiujn vi ricevas, ech se ili
shajnas al vi neatentindaj ("mi pli bone
scias"), tiam montrighas via fiero. Ankau se vi
ofendighas pro tio, ke iu montris al vi la fieron,
estas malbone, char ja tio estas denove fiero.
Donante al iu
instruojn au konsilojn faru tion malfiere, kompreneme
kaj ne substreku vian superemon. Same en la vivo -
estu malfiera kaj trankvila. Ne fieru, sed samtempe
ne estu subighema al la homo kiu insistas, ke vi faru
malbonon. Ankau vi ne nur postulu, ke viaj subuloj ne
faru malbonon, sed ankau montru tion al ili per viaj
ekzemploj. Ne konsentu, ke iu malbonon faru, se vi
povas antauforigi tion.
Malfieri ne signifas
humilighi antau iu au subighi al tiu; tio signifas
konduti kompreneme al aliuloj. Tiu kondutado rezultas
el la sento pri egala valoro de chiuj homoj en la
mondo. Malfiero do estas kvalito de sagha, komprenema
bomo kaj fiero montras nian stultecon. La stultulon
atendas multe da vivlernado celanta senigi lin je la
superemo.
Che la unua
ekstremflanko de la principo estas fiero kaj che la
dua humilo; memoru, ke vi estu ie meze. Meze signifas
nek superemi nek malsuperemi antau iu ajn, sed
konsideri chiujn estajojn, kiel same valorajn al si
mem.
Ni chiuj estas same
valoraj por la mondo, por la evoluo.
5. Ne subighu al
bremsa sento
Principe timu nenion
kaj neniun. Estu sentima kontrau chiu ajn kaj chio
ajn. Vi timas, kiam iu minacas vin per pli granda
forto. Vi timas atentigi pri malghusta ago tiun, de
kiu dependas viaj estadkondichoj (ekz. en lernejo au
laborejo), negocoj au profitoj, char ili povus
malplibonighi por vi. Vi timas, kiam minacas al vi
danghero (ekz. irante sur rando che abismo au kiam
sekvas vin mordema hundo) au io nekonata, nedifinita
(estante nokte che tombo afl en arbaro). Ne timu, sed
estu memgarda. Vi timas ankau ekzamenon au prezenti
vin antau publiko (tiam oni diras pri publiktimo).
Chi tiuj viaj kondutoj tushas la principon, vi do
subighas al regado de bremsa sento.
Kiam vi timetas, ke
homoj malfavore taksos vin, misparolos pri vi au
insidos kontrau vi, tiam vi kondutas kontrau la
principo; simile estas timi malsukceson au ies
koleron.
Kiam vi malkuraghas
defendi malfortulon kontrau fripono, au vi
kontraustaras nenion, kiam estas por tio bezono, au
vi timas eldiri vian propran vidpunkton, konvinkon
— ankau tiam vi tushas la principon. Ne fidante je
viaj kapabloj au dubante pri la sukceso atingi ion,
vi timas; same estas kiam vi rezignas strebi, char
aliulo shancelis vian esperon.
Oni povas timi chion:
homon, beston, perforton, maljuston, fenomenon,
altecon, spacon, nekonatajhon, mallumon,
forlasitecon, mokon, homamason ktp. Chie povas atendi
timo kaj nur de vi dependas, chu vi trovos ghin au
ne. Chiu malkuragho estas formo de timo. Vera estas la
proverbo: "ekzistas nenio pli timiga ol
timo" - konsideru ghin kaj vi trovos, ke tio
estas vera. Tiam provu forjheti timulon el via
interno. La senton de timo forigu de vi kaj helpu al
vi konvinkighi, ke la vera Mio estas ne la fizika
korpo, sed io pli multe perfekta, ghi estas eterna
kaj nedifektebla. La veran Mion povas renkonti nenio
malbona, nenio malbona okazos al ghi. Tial forigu la
timon kaj iru tra la vivo estante aplomba kaj kuragha
sed samtempe prudenta.
Timo estas unu el multaj
bremsaj sentoj, jen sekvas alia: honto. En chiuj
aferoj sen escepto vi devus ne honti. Estas multe da
kauzoj por honti, jen kelkaj ekzemploj.
Vi hontas esti nuda
(do vi hontas vian korpon) antau iu, au - kiam vi
estas che alia persono — rigardi artverkojn,
fotajhojn, bildojn, kiuj montras senvestigitajn
homojn au erotikajn scenojn. Estas por vi hontindaj
temoj, vortoj, kiujn vi hontas eldiri kaj situacioj,
en kiuj vi preferus ne esti (char vi hontas ion).
Oni povas honti:
demandi, donaci, alparoli, proponi, ies aspekton,
vestajhon, kondutadon ktp. Vi povas honti pro multaj
kauzoj, tamen ne faru tion.
Eble vi asertas, ke
honto shirmas la homon fari ion malbonan. Fakte, foje
au ech ofte okazas tio kaj tial oni ne forigu de si
la honton, sed anstatauigi ghin per sagheco. Tiam lin
au shin ne bremsos honto, sed konscio pri efikoj de
la homa agado.
Plej ofte tamen honto
aperas tiam, kiam ghi estas nedezirata - vi povis
sperti tion, chu ne? Ghuste tiun honton komencu
forigi.
Dum la memperfektigado
vi konstatos, kiun honton vi bezonas kaj kiun ne.
Poste spertadu ilin kaj konkludu.
6. Amu chiujn
estajhojn
Vi devus same ami
chiujn: homojn, bestojn, kreskajhojn kaj ankau la
nevivan materion (mineraloj, montoj, maroj), kaj
chion, kio chirkauas vin. Ne temas chi tie pri la amo
renkontebla inter du homoj de la malsama sekso - che
ghia bazo estas avido en diversaj formoj. Ankau ne
temas chi tie pri la amo de gepatroj al la infanoj au
de la infanoj al avino. Oni ne diras chi tie pri tio,
kion ghenerale la homoj nomas amo. La homa amo
konsistas plej ofte (se ne chiam) en avido au ech
egoismo, kvankam sendube ghi estas tute necesa por
homoj. Chi tie oni parolu pri pure altruisma amo, pri
ghi mencias religioj, ghin oni povas nomi dia amo.
Kio karakterizas la
dian amon? Jen la plej gravaj ecoj:
- senlima
komprenemo kaj granda toleremo por la
estajhoj
- konstanta volonto
helpi al la bezonanto, per sia penso, parolo
au ago, utiligante chiujn siajn kapablojn, ne
postulante profiton;
- neniam trudi ion
al iu ajn;
- plena justeco en
chiu cirkonstanco;
- dezirado de bono
por chiuj estajhoj, ech lau la principo
"chio por la aliuloj kaj nenio por mi
mem";
- manko de
koleremo, ofendighemo, envio kaj iu ajn alia
negativa sento por la estajhoj;
- admonado kaj
instruado al kulpuloj, por konduki ilin sur
ghustan vojon de la vivo;
- ghentileco,
delikateco, zorgemo por chiuj, ankau aliaj
altaj sentoj direktataj chien.
Se tiuj ecoj
karakterizos vin, vi amos per la vera, dia amo.
La dia amo ne estas
peno, ghi estas tiom natura ago de la homo (kiu amas
per ghi), kiom la spirado — strebu al tiu sento,
sciu tamen ke la celo estas malproksime.
Nun vi estas ege
malproksime de la perfekta amo, kiu nenion volas por
si mem kaj chion (kio estas bona) por la aliuloj.
Komence senigu vin je
la malamo, forigu ghin el vi (unue envion, jhaluzon
kaj la aliajn malbonajn sentojn) - tio estas via unua
pasho al la dia amo. Kvankam la vojo estas longa, ne
timu, ne rezignu.
Nun bonvolu konsideri
la faman principon "kiel vi volas, ke la homoj
faru al vi, faru al ili tiel same, kaj kion vi ne
deziras, ke la homoj faru al vi, ne faru al
ili". La principo montras, kiel kondutadi.
Ghi estas tute
sekvinda.
Akceptu do homon tia,
kia li/shi estas kaj ne nur tia, kia vi volus ke li au
shi estu. Tamen vin mem eduku tiel, ke vi estu tia,
kian vi volus vidi.
Via kunestado devus
agordi al la chirkauajho, tial kiom eble plej
malmulte postulu por vi mem kaj multon cedu al la
aliuloj.